The Esperantist, Vol. 2, No. 8

Part 3

Chapter 3 3,976 words Public domain Markdown

La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de "Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj. La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas tute proksimaj.

Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne! certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!"

Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito, ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; _ili_ ankaŭ ŝajnis havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo!

Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas ke ili vidas per la buŝo.

Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta. Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo. Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido.

Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj ŝercante.

Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn; samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda.

Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la admiranta amaso disiĝis.

Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste.

NOVA LIBRO PRI LA FRANCANOJ.

La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj aminda Majstro--

Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion!

Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda, speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas antaŭjuĝemaj....

Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ Franca "John Hodge."[1] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj en la ŝtato.

Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio.

Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj, kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel alie; sed noto reganta[2] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion. Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue, "une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_," kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas). "Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero," diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj....

Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita), _turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_ (dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock" (teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu vortoj Francaj!

La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale." Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj najbaroj.

Martyn Westcott.

PIEDNOTOJ:

[1] La tipo de Angla kamparano.

[2] _i.e._, "a dominant note." The expression is used in Harmony.

PRI LA MALSATO.

Originale verkita de E.W.

Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe, Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan. Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis preskaŭ pli dormi.

Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon malfluidan.

Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj kompreni ĝiajn efikojn.

Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi.

Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas sufiĉajn manĝaĵojn?"

Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme repagiĝis.

Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj, kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni.

Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn estaĵetojn?

Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj manĝoj donaciĝis en Londono.

Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al "Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon Street, E.C.

LA GRIZA ĈEVALO.

Tradukita de F. E. Bearne.

Viro, kiu konis la mondon, unu tagon donis al sia filo du ĉevalojn, veturilon, kaj korbon da ovoj.

"Iru," li diris al la knabo, "vojaĝu sur la ĉefvojo ĝis kiam vi venos al la unua domo kie loĝas geedzoj. Se vi trovos, ke la edzo estas la majstro tie, donu al li unu el la ĉevaloj. Sed, kontraŭe, se la edzino regas, donu al ŝi ovon. Revenu tuj, se vi fordonis ĉevalon sed ne revenu se vi retenis la ĉevalojn kaj unu ovo restas."

La knabo forveturis kaj baldaŭ alvenis dometon, eliris el la veturilo kaj frapis la pordon. La edzino malfermis ĝin, kaj lin salutis.

"Ĉu via edzo estas ĉe si?" li demandis.

"Ne, li laboras kampe," ŝi respondis; "sed mi alvokos lin."

Li alvenis, viŝante la frunton.

La juna viro diris al ili la aferon.

"Nu," diris la edzino, "mi ĉiam faras tion kion volas mia edzo. Vi estas mia majstro, ne vere, Joĉjo?"

"Jes, nature!" li respondis.

"Bone," diris la knabo, "mi do devas doni al vi ĉevalon. Kiun vi elektos?"

"Mi pensas," diris Johano, "ke ni prenos la ĉevalon blankan, se ni havas la elekton."

"Mi pensas, ke ni prenos la grizan, ĝi estas la pli bona," diris la edzino.

"Ne," diris Johano, "la blanka por mi, li kuras bone."

"Ne!" diris la edzino, "mi ne tiel pensas la griza estas pli bona. Mi ne estos kontenta ĝis kiam mi havos tiun ĉi."

"Nu, se via volo estas tiel, mi ne plu kontraŭbatalos ĝin. Ni prenu la grizan ĉevalon!"

"Mi dankas vin," respondis la knabo. "Permesu ke mi donu al vi ovon anstataŭe, el tiu ĉi korbo!"

JUNA FINANCISTO.

Du knaboj, dezirante pasigi gajan libertempon, trovis ke ilia tuta riĉeco estas 2 pencoj. Tiu ĉi sumo, ili pensis, ne estos sufiĉa. Ili kuniris hejmen kie unu el la junuletoj demetis sian pantalonon. Lia kamarado portis ĝin al prunt-oficejo kaj ricevis 2 ŝilingojn. Poste li iris al meblarejo kaj dungis horloĝon po 2 ŝilingoj monate, paganta la unuan partpagon. Tiam li marŝis al alia prunt-oficejo, lasis la horloĝon tie, kaj ricevis 25 ŝilingojn. Rapide li kuris al la unua prunt-oficejo, repagis la monon prunte donitan kaj ree ricevis la pantalonon, kiun li realportis al sia kunulo.

Kune elirantaj el la domo, policano arestis la spekulaciisteton kaj alkondukis lin al malliberejo. La postan matenon li aperis antaŭ magistrato, kulpigita vendinte artikolon dungitan. Sed leĝisto opiniis ke la knabo ne estas kulpa, ĉar li ne vendis la horloĝon sed nur pruntis ĝin. Senkulpigo sekvis.

Tiam la ruzplena knabo faris proceson kontraŭ la meblisto pro maljusta malliberigo, kaj gajnis rekompencon po 50 livroj.

Geo. C. Law.

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO III.

"Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado.

"Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta unu?"

"Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian fundamenton!"

"Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero."

"Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p. Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato iom pri revolvero kiun vi aĉetis?"

"Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene, kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj armiletoj?"

"Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj. Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi la vian?"

"Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon.

"Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante, samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?"

"Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko, kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn; repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem. La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?"

"Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo," li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj remetante ĝin.

Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en pensado.

"Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos."

Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis, rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova.

Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes, tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi ... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis, ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute prave kaj fareble."

"Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom ekscitiĝi, ke mi ekkriis:--

"Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!"

"Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj okaze mortigu min." ...

Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de lia voĉo:--

"Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_"

Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas, kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide tragutetadas la sango.

"Subtenaĵon por la papero!" li spiregas.

Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan al Sinjoro_ ..."

"Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas.

Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj lia kapo falas antaŭen super la paperon.

Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon, kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero, kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta elspiraĵo, kaj li trapasas la limon!

(_Daŭrigota_).

PRI BRAILLE VORTARO.

Stockholm.

Estimata Sinjoro,

Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el niaj samsortanoj aliĝas al nia deo.

Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_. Kaj nenia fino sen komenco.

Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe malmulte-kosta.

Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka, se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via estimata gazeto.

Kun granda respekto, Mi estas, kara sinjoro, Via fidele, H. J. E. Thilander.