The Esperantist, Vol. 2, No. 7

Part 3

Chapter 3 3,877 words Public domain Markdown

Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro.

"Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion, por doni al mi?"

"Nenion," ŝi respondis.

"Ni do devos kunpartigi."

Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris ĉagrene: "Kunpartigu ni do."

La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)."

Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko, "rajte apartenas al la unua veninto."

"La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante: "Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos."

Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge.

La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis.

Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme kaj pace."

Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj fruntoj," respondis la maljunulino.

La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante petis ke ŝi klarigu sian diron.

La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo, vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!"

La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn de la maljunulino.

La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo.

Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d'Angély;

Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj;

Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques Clément;

Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac.

ORIENTAJ NOTOJ, de 10532.

Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere, ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo.

Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro forta por esti neigata.

Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj, ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas, rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj suboficiroj, kaj junaj negocistoj.

Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi kaŭzo:--Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay" la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank' al rapidaj vagonaroj kaj vaporŝipoj.

Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur _ekzistas_ kvazaŭ en purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee"; eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 = £1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por ricevi £100, anstataŭ nur R1,000.

Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla.

Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo.

Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi: tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie, ĝentilecon de la popolo.

Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra "Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"), "Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la "Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[2] (malmolega ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi: mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon.

La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale, uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon, kaj kiamaniere eviti barojn.

La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte ekscitanta kaj eĉ danĝera.

PIEDNOTO:

[2] _Tectona grandis._

TRI VERDAJ KORNOJ.

Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.).

Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon, kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson'a Golfo. Mi foriris de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas varmega.

Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo (betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la naturaj fenomenoj.

Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno, steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian celon.

Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu reveni al la linio.

Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro.

Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris, "daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro. De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj. Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre trafos la riverbordon."

Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko.

Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon, kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon, tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam, senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero, nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro. Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste, suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj termezuristoj.

"Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni perdiĝis. Kie do estas la tendaro?"

La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj.

"Kion vi diras?" li respondis.

"Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas tri kompatindaj perdituloj!"

"De kie vi venis?" ni demandis.

"De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis. Mi tute ne scias kie mi estas."

Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn, sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron, sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero? Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois) estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,--la kuloj! Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,--kriegos, ĉiuj kune, eble oni nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin. Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto eliri. Ni devas resti tie ĉi.

La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron. Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ."

"Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta."

"Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon. Post tio, ni ĉesigos vanan penadon."

Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere ekrigardetas.

Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni, anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon!

Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon.

"Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian kriadon?"

"Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia."

"Ĉu vi ne aŭdis pafadon?"

"Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj."

Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin, sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio, ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar--kredu al mi, kara epikurista leganto--oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta Kanada arbaro.

La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa vespere en "_Café de la Rotonde_," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "_Café Soufflet_," 25, Boulevard St. Michel, en rizervitaj salonoj.

Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable.

LA IDEOJ DE FRAŬLO PRI AĈETADO!

Originale verkita de 9911.

Du aŭ trifoje, antaŭ ne longe, mi akompanis mian fratinon kiam ŝi aĉetadis. Estis tial ke mi estis estinta tre bona knabo, mi supozas. Kompreneble, mi devis esti ĝuinta min mem troe, sed iel mi ne povis. Kelkfoje mi oferis mian konsilon pri io, kelkfoje mia fratino efektive petis ĝin; sed neniam ŝi agis laŭ ĝi! Mi ofte rimarkis ke la fratinoj de miaj amikoj ŝatas kaj taksas mian konsilon pli bone ol mia propra fratino, kvankam mi tute ne scias kial! Nu, mi scias ke mia fratino (malfeliĉe por ŝi) ne jam povas legi Esperante, tial mi skribos miajn konsilojn pri aĉetado, en Esperanto, por ke miaj amikinoj en la nobla Esperantistaro povu profiti per ili! Mia fratino diras ĉiam ke nura fraŭlo scias nenion pri la arto de aĉetado; sed miaj amikinoj (se nur pro sciameco!) sendube legos kion mi opinias pri tiu certe virinseksa okupado. Ŝajnas al mi ke estas tri punktoj kiuj meritas la atenton de ĉiuj aĉetadontoj.

Unue, oni devas scii ĝuste tion, kion oni bezonas. Due, oni devas tion ricevi; kaj trie, oni certe devas pagi tiel malmulte kiel eble por ĝi! Nu, mi ofte rimarkis ke miaj amikinoj ĝenerale ne scias kion ili vere bezonas, kaj tial ili subfalas kompatinde sub la logaĵoj kaj ruzoj de la butikhelpantino, kiu estas ofte beleta, kaj havis ja langon el mielo! Sinjorino aĉetadante certe devas ricevi kion ŝi bezonas, sed tre ofte ŝi ne ricevas tion! La afero de la helpantino estas vendi, ne tion kion la kliento deziras, sed kion sia mastrino volas vendigi. Ofte oni povas vidi sian amikinon sur la strato ekster butiko, tenantan multe da pakaĵetoj da objektoj kiujn ŝi tute ne bezonas! Ho, jes! sed _mi_ tion ofte vidis, kaj kelkfoje ŝi eĉ konfesos ke la helpantino estas estinta tro lerta poduone!

Ankaŭ, sinjorino aĉetadanta devas pagi tiel malmulte kiel eble. Kaj kompreneble mi signifas, ne necese tre etan prezon, sed bonan valoron por la mono.

Nu, la arto de aĉetado estas reale ludo, en kiu la lerteco de unu fraŭlino baraktadas kontraŭ la lerteco de alia; kaj esceptinte ke la aĉetantino scias iom pri la ruzoj de la vendistino, la dua certe venkos, tial ke la dua ludas ludon kio estas sia vivilo, kaj per kio ŝi gajnas panon kaj buteron, kaj la unua nur estas nemetiistino.

Unu ruzo de la vendisto estas oferi ian etan komercan eton (ekzemple, gantojn, sunombrelon), po kosta prezo (t.e., senprofite), aŭ eĉ po malpli ol tio, por doni impreson de malkareco. La kliento poste volas spekulacii je aliaj komercaĵoj kiuj vendiĝas po tre granda profito. Tia metodo estas kompreneble nur kiel reklamo, kaj la vendisto atendas ke la sinjorino aĉetos ĉion kion ŝi bezonas en lia butiko estonte.

Nu, la sinjorino kiu klopodos akiri tian informon per zorga observado, kaj kiu agos laŭe atingos sian rekompencon, tial ke ŝiaj amikinoj kredos ke ŝi elspezas trioble aŭ kvaroble pli ol ŝi reale elspezas je sia vestaĵoj.

Kelkaj fraŭlinoj imagas ke se ili aĉetas kelkfoje en tre multekosta butiko, certe ili akiros ion tre, tre bonan. Kompreneble tia butikego ne ŝatas tian okazan klienton, kaj la kliento sekve ofte forvenas tute malkontente. Anstataŭ tio, ŝi devas klopodi eltrovi kiam la ĉef-helpantino de granda firmo estas komerconta por si mem, tiam la nova vendistino klopodos multe por sia antaŭa kliento kaj la kontentigo estas reciproka!

Nur unu pluan konsileron mi oferus. Kiam miaj amikinoj eliras por aĉetadi, certe ili devas preni kun ili ies fraton por ke li atentu tiajn etajn detalojn kia la pago de la kalkulo!

ANKAŬ SAĜA HUNDO.

Originale verkita de N.B.

Sinjoro Smith iam havis vulpterieron kiu lin ĉagrenadis kuŝante sur la plej bona seĝego en la studejo. Kiam ajn la hundo eltroviĝis sur la seĝego sia mastro lin bastis, tial fine li sur ĝi kuŝi nur kuraĝis kiam la mastro ne ĉeestis.

Unu tagon, S-ro Smith, enirante en la ĉambron vidis la hundon vere sur la planko, sed tre kulpe mienantan; la mastro tuj alproksimiĝis al la seĝego kaj mane palpis la kusenon, kiu estas tute varma. Tial li riproĉegis kaj batis la hundon.

Morgaŭe, kiam S-ro Smith malfermis la pordon li eltrovis la hundon sur ĝiaj postaj kruroj starantan, ĝiaj antaŭaj piedoj sur la sidejo, kaj ĝi blovis sur la kusenon por ĝin malvarmigi!

ESPERANTA RONDIRANTO.

AN ESPERANTO EVERCIRCULATOR.

By Dr. Martyn Westcott.

Rondiranto estas reale manuskripta gazeto en ĉirkaŭiro privata inter Samideanoj.

Ĝia celo estas permesi ke membroj restu reciproke intertuŝigataj, kie ajn ili estas, kaj plibonigi ilian scion de la lingvo per amika kritiko. La far-metodo estas simpla. Ses aŭ pli Esperantistoj konsentas donaci, unufoje ĉiumonate, mallongan artikolon en aŭ pri Esperanto.

Tia verketo povas esti letero, anekdoto, plendeto, tradukaĵo, originala rakonto, poezio, sciigo pri gramatiko ... aŭ io ajn kiu interesus la aliajn.

Artistaj membroj sendas skizojn, aliaj nur kritikojn skribas; sed ĉiu _devas_ ion aldoni al la Rondiranto antaŭ li ĝin forsendos.

Oni elektas unu el la membroj kiel kondukanto, kaj li ekkomencas la gazeton kaj provizas la kovrilon, kiun oni povas oportune ricevi de Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. La kosto de tuko-bindita kovrilo estas unu ŝilingo, kaj la leda-bindita kostas unu ŝilingon ses pencojn, afrankite. Rondiranto, sendata en kovrilo, ĉe ambaŭ finoj malfermita, vojaĝos tra la poŝto en la Insuloj Britaj po duonpenco por ĉiu du uncoj.

Ĉiu membro ricevas la gazeton laŭvice, kaj tuj kiam li ĝin estos leginta kaj kritikinta la verkaĵojn de aliaj en la spaco rezervita por tio, en ĝi li enskribas sian propran artikolon, kaj forsendos la gazeton al la membro sekvonta.

Abonkosto nur noma devas esti pagata de ĉiu membro, kiu submetiĝas je monapuno se li malobeos la regularon.

Tiuj ĉi private-ĉirkaŭirataj gazetoj ebligas lernantajn Esperantistojn praktiki por klare esprimi iliajn pensojn per stranga lingvo, kaj ili vidigas kaŝitan kaj eble nesuspektitan literaturan talenton.

La kondukanto, ricevante ree la Rondiranton, eltiras la malnovajn verkaĵojn, kunligas ilin, enmetas en la kovrilon novan verkon de si mem, kaj denove sendas ĝin vojaĝi.

Ne estas necese ke ia membro de Esperantista Grupo estu eksigata por ke li ne povu partopreni en Rondiranto; la "novulo" certe povos fari demandon pri la gramatiko eĉ se li nenion alian povas fari.

Ordinare ek-lernantoj estas terure kritikemaj!

An Evercirculator is really a manuscript magazine with a private circulation between friends-in-Esperanto.

Its aim is to enable members to keep in touch with each other, wherever they may be, and to improve their knowledge of the language by friendly criticism. The method of procedure is simple. Six or more Esperantists agree to contribute, once a month, a short paper written in or about Esperanto.