The Esperantist, Vol. 2, No. 5
Part 2
"Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie."
Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos."
Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!"
Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkaĵon.
Kiam li estis sidiĝinta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ĉiam fiksadis la Okulo.
LA SONĜO DE KLARENCO.
Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C. Bicknell.
Brakenburo.
Kial malbone fartas Via Moŝto?
Klarenco.
Ho! mi la nokton tre mizere pasis, Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj; Do kvankam mi Kristan' fidela estas, Ne volus mi similan nokton pasi Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,-- Tiel terure estis kaj malĝoje!
Brakenburo.
Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis?
Klarenco.
Mi pensis, ke mi el la Tur' forkuris. Kaj enŝipiĝis por la martransiro Al Burgundi', kun mia frat' Glostero; Kaj li min vokis el ĉambreto mia Al la ferdek': de tie ni rigardis Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj Dum la militoj inter Lankastero Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis Laŭlonge la ferdekon kapturnigan, Mi pensas ke Glostero iom falas; Kaj li, falante, min deĵetas kiu Lin savi penas, en la maltrankvilajn Ondegojn de la mar'. Ho! Dio mia! Ho! Dio! droni! kia suferado! Ho! kia akvobruo en l' oreloj! Kiom da mortvidaĵoj al l' okuloj! De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas, Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas; Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn, Juvelojn de valor' nekalkulebla, Ĉe l' fundo de la maro dissemitajn: En la kranioj de l' mortintoj iuj; Kaj en la truoj kie unufoje Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato, Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas La koton de la mara profundaĵo Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj.
Brakenburo.
Ĉu vi, mortante, libertempon havis Sekretojn de la maro por rigardi?
Klarenco.
Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis Delasi la spiriton; sed l' akvaro Envia tenis ĝin, ne permesante Ke ĝi l' aeron vastan kaj malplenan Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita De penoj, por ke ĝi en maron iru.
Brakenburo.
Ĉu ne vekiĝis vi, pro l' agonio?
Klarenco.
Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris, Kaj la ventego en l' anim' komencis, Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris Kun la pramist' malgaja, li pri kiu Poetoj skribas, la melankolian Riveron, en la ĉiamnoktan regnon. L' unuo kiu mian fremdanimon Salutis, estis la famul', Warwick'o Bopatro nobla mia; li ekkriis "Do kian punon pro ĵurrompo lia Malklara regno al Klarenco falsa Nun povas doni?" kaj li neniiĝis. Tiam fantomo al anĝel' simila Kun la harar' per sango makulita, Vagante venis; kaj li laŭte kriis "Klarenco estas alveninta, falsa Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco, Kiu min vundis apud Tewkesbury'o: Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku En viajn turmentadojn." Tiam fine, Mi pensis ke infera diablaro Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas Tremante, kaj dum longa posta tempo Mi kredas ke mi estas en infero, Tiel terura ŝajnis mia sonĝo.
Brakenburo.
Ne stranga estas ke ĝi vin timigis, Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto.
Klarenco.
Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo, Aferojn faris, kiuj nun atestas Kontraŭ animo mia; kaj rimarku Per kio li nun rekompencas min. Ho Di'! se preĝoj Vin ne kontentigos Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj, Sur mi, mi mem, kolero Via falu; Ho! la edzinon mian la senkulpan, Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn. Gardisto, apud mi sidiĝu iom. La kor' laciĝas, kaj mi volus dormi.
Brakenburo.
Sinjor', volonte; Di' vin ripozigu.
(Klarenco _dormas_).
LA URBO DE LA DEMONOJ.
Tradukita de Elise Bauer (Munich).
Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando. Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa, sed li havis unu malvirton--la amo por la oro estis kaptinta lian koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo."
Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno.
Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta.
Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin pri porcio de lia oro.
Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ la pordego de lia domo.
"Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian oficon."
"La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli junaj viroj ol mi?"
"Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi vin petegas veni, je la nomo de Dio!"
Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza.
"Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la monon en vian poŝon."
"La loko estas proksima," respondis la fremdulo,--nobla, bele-vestita junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon."
Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis la fremdulon.
"Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon."
"Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia brako, kaj ne timu."
Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata.
"Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro, tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro.
"Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta." Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li.
"Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno.
La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la marŝadon.
La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj sekvis la viron tremante.
Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis.
Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj (Mazikenoj).
Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon.
La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo.
"Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia. La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro."
La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron.
La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj, dormetis sur la genuoj de vartistino.
"Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono, "mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras reforiri rapide."
Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino.
Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li, dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?"
"Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas "en la urbo de la Mazikenoj."
"Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis.
La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn, li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere kun mi?"
"Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la leĝo de Moseo--benata estu lia memoro--estu plenumata. Kaj via famo, kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon super vi."
"Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn ceremoniojn!"
"Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro."
"Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!"
"Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!"
Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio.
Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime, ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas."
"Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis.
Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li liberigu lin el la urbo de la demonoj.
Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li."
"Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano, "ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu kontraŭ via servanto."
"Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan tagon.
La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn.
Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson."
"Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min."
La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj.
"Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!"
"Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ rekompenco."
"Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko. La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj laŭlonge la ĉambro.
Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de la demonoj de la mino.
La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin kontraŭbatali.
"Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn."
Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego. Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin, kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj, topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj.
La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo ĝentila de la luno.
Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de supre, kaj rifuzis denove.
"Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin. Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi."
Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis.
La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj. Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili, Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin.
"Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li, kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta ŝlosilaro?"
"Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi prezentas ilin al mi."
"Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon.
"Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron, malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe Joĥonano la Avarulo!"
La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia liberiĝo.
"Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon."
"Fermu viajn okulojn," ordonis la princo.
Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro ordonante lin malfermi ilin denove.
Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la mano.
Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron.
Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn.
La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de Dio estis kun li.
La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?"
Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis lin.
Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi.
Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi.
KOLONIIGADO EN AMERIKO.
Major-General George Cox.
Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris.
Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj.
"Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn.
Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano.
"Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?"
"Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas."
La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze.
"Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?"
"Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?"
La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:--"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!"
REVO.
Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg).
Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas.
Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin.
La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado.
Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi.
Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li.
Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis.
Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa.
Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin.
Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono.
Ŝi revis ke ...
Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras.
Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon.
NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto.
Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo.
Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado.
Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo.