The Esperantist, Vol. 2, No. 4
Part 4
In the fell clutch of circumstance I have not winced nor cried aloud: Under the bludgeonings of chance My head is bloody, but unbowed.
Beyond this place of wrath and tears Looms but the horror of the shade, And yet the menace of the years Finds and shall find me unafraid.
It matters not how strait the gate, How charged with punishments the scroll, I am the master of my fate, I am the captain of my soul.
W. E. Henley.
NEVENKEBLA.
El min kovranta nokto, nigra ĉie De unu lim' polusa ĝis alia, Mi dankas kiajn diojn estu tie, Pro la animo nevenkebla mia.
Ĉe prem' fatala de okaz' perforta Mi ne tremetis, ankaŭ ne kriadis; Ĉe la bategoj de malbono sorta Vunditan kapon rekte mi tenadis.
Post la koler' kaj larmoj de la tero, Terura ia ombro nur aperas; Kaj tamen la minacoj de mistero Min ne timigas, nek mi malesperas.
Do kiel ajn la leĝ' severa estas, Aŭ kiel puna la skribaĵo sia, De mia sorto mi la mastro restas, La kapitano de l' animo mia.
_Tradukita de_ Ben Elmy.
EL "KORBO DE PENSOJ."
De Ant. Gr. Rubinŝtein,[2] tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg).
En muziko nenion oni povas _argumenti_: nek belecon, nek malbelecon. Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko, oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras sensencaĵon--estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi muziko havas komunajn trajtojn kun religio: _argumenti_, ke ekzistas Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj prave sentas.
* * *
Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj kulpa en ĉio estas sukceso--tiu ĉi malica serpento.
* * *
Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri siaj propraj fortoj.
* * *
Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto--amuzo; por la artisto--male.
* * *
Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo--respublikano kaj radikalulo, en arto--konservativulo kaj despoto.
* * *
Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo "Amo--temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo.
* * *
Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo en espero, ke--povas esti--ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos iam je arĥeologiaj disfosoj.
* * *
En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj la "omega" de la tuta filozofio de la vivo.
* * *
Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas, kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi lin. Espero nutras ilian kredon, kredo--esperon.
* * *
Junulo--pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo: ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj.
* * *
Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine, fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto homo fariĝos eĉ anĝelo!
* * *
Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda litero, estas--I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la karakteron de Anglo!
* * *
Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun ili.
* * *
Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian. Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo.
* * *
Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo.
* * *
Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte.
* * *
Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de malriĉuloj.
* * *
"Ekstremaĵoj sin tuŝas"--estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo kaj Francujo.
* * *
Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo kaj nebuloj.
PIEDNOTO:
[2] Granda Rusa muzika verkisto kaj virtuozo, aŭtoro de bela opero "Demono," kies temo estas prenita el glora poemo "Demono" de M. Lermontov.
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 4, by Various