The Esperantist, Vol. 2, No. 4
Part 3
Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili pligrandigi la fruktodonecon de la tero. S-ro Wright, bone konata ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco, taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando, kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj rezultatoj estis atingitaj.
En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d. ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s. 4d. la _acre_ (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel la progreso de teoria edukado pli faciliĝis.
Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj. Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[1] kaj "industrial"[1] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado, librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj.
La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj nune en Boston estas dekses tiaj institucioj.
En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj, pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon. La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara en New York kiel en Boston. La _Philadelphia Vacant Lots Cultivation Association_ (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832 montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas."
Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la meblaĵoj de la lernejo.
Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj, por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj.
"Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos.
PIEDNOTO:
[1] Al tiuj lernejoj oni sendas la malobeemajn kaj malbonajn geknabojn.
HUNDAJ RIMARKOJ PRI LA DOMSERVISTA PROBLEMO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Ke la riĉuloj plendas, mi tre ofte aŭdis, Servistojn kontentigajn ne trovinte; Sed mi, nur hundo kaj malriĉa, ĉiam laŭdis La miajn, ilin ĝis nun ne ŝanĝinte.
De mia hundeteco tri mi havis ĉiam, Sinjoron, kun edzino kaj filino; Fidele ili min servadis, kaj neniam Mi plendis pri kondut' aŭ disciplino.
Unue la filino, per invito, Kun mi ludadis, kombis mian felon, Min lavis, kaj vespere portis min al lito, Eĉ karesante sian hundanĝelon.
Ŝi, kiel bona servistin', pri mia sano Pensadis de mateno ĝis vespero; Ŝi donis al mi lakton kun buteropano, Kaj kelkafoje pecojn da sukero.
Mi posttagmeze la patrinon veturile Kondukis al la urbo aŭ butikoj, Kaj dum ŝi pensis pri aferoj, mi trankvile Dormadis aŭ blekadis kun amikoj.
Ŝi sin okupis pri la domo, pri manĝadoj, Aŭ pri leteroj, libroj, higieno; Sed mi amuzis min per belaj promenadoj, Kurante en la kampoj aŭ ĝardeno.
La viron ankaŭ mi ne volis sola lasi; "Nun venu al rivero, al herbejo." Mi ofte diris, "Kaptu fiŝojn, iru ĉasi, Alportu ion al la kuirejo."
Por mi biskviton, panon, havis li, aŭ oston, Kaj dum mi manĝis, trinkis aŭ baniĝis, Laboris li, kaj, ĉar mi portis nur la voston Sed li pafilon pezan, li laciĝis.
Sed nun estante dekdujara, kaj maljuna, Mi dormas je l' somero sub la fagoj, Aŭ kuŝas je l' aŭtuno ĉe florejo suna, Kaj ĉe la fajro dum la vintraj tagoj.
Sed mi memoras tre dankeme ĉiutage Ke bona estis mia hunda sorto; Servistojn mi fidelajn havis, eĉ senpage, Kaj ili min servados ĝis la morto.
PLUVO.
De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta).
La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A staris apud fenestro en sia porcelana palaco.
Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj.
Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj faligadis larmojn post ĝi.
Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis:
"Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo," kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris:
"Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo."
"Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj? Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion ĉi, kio estas kompleza al Vi."
Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris, uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San.
Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro.
"La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li parolis) estas en terura maltrankvileco.
Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!"
"Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo.
"Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La posedanto de nia vivo rimarkis malordon!"
"Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la bogdiĥano?"
"Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en Pekingo. Vi ordonu!"
"Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj.
Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de malbenoj.
"Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!"
"Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"--parolis treminta de timo apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung--"por ke mi povu kompreni la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco."
"Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta, ke en la urbo ekzistas senordo--sur la stratoj vagas sentaŭguloj, kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!"
"Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian frunton tri fojojn sur la plankon.
Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la kolektitaj policanoj.
"Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj post horo (_la Ĥina horo = 40 minutoj_), alimaniere la diabloj vin prenos."
La policanoj iris plenumi la ordonon--dum unu horo sur la stratoj de Pekingo ekzistis efektiva ĉaso.
"Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la homojn, kiuj nehavis ĉapojn.
Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili estis kaŝiĝintaj.
Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo.
"Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung.
"Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante eĉ ĝis la tero.
"La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung.
Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la korto de la malliberejo.
20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la urbo por saĝigado de la popolo.
Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San; kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang.
Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la radioj de la malaperiĝanta suno.
Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj raviĝis de la mirinda vidaĵo.
Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la malfeliĉulojn.
Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang:
"Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por kovri siajn kapojn dum pluvo."
"La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang.
"Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!"
"En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!"
Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian kapon--signo de sankta ĵuro.
La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto.
"Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke sub mia potenco tiel bone vivas la popolo."
La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune.
Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "_La ora Drakono_" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo.
LA KONSCIENCO MALKURAĜIGAS ĈIUJN.
Originale verkita de F. A. Meigh.
Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj, kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri fantomoj.
Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas grandega kaj prospera urbo.
Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis ilin en proksimaj kvartaloj.
Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti la komercaĵon kamparen.
Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj rabis ilin.
La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte decidis malpacojn per la "du pugnoj."
Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide.
Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj neniu volis tie loĝi.
Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la fantomo, luis la dometon.
Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin.
Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn.
Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj.
Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu el la tomboj.
Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj, revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili, subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti terura korna diablo.
Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide malaperis en la mallumo.
Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo, kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon.
La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn.
CONISTON KAJ GRASMERE.
Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A.
Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de Johano Ruskin.
Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar, kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do Ruskin'an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis.
La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en _Laglando_. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj, lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn.
La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman spiriton.
Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo nedifektitaj de la nuntempa konstruarto.
Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon; tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de "Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston. Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield'an muzeon devas impresiĝi en tiu ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento, belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn librojn "_Modernaj Pentristoj_," "_Ŝtonoj Veneziaj_," k.c.
Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo, sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas kun kioma brileco li sukcesis kolorigi.
Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan post severa malsano.
Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras.
Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas.
La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla, kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto. Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata estas la altega "_Odo pri Senmorteco_."
Tiu ensorĉa poemo "_La antikva Maristo_" partoprenis al la "Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge--ja, li kun sia vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom Wordsworth mem.
Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli forte ol monumentoj pli imponaj.
Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth supreskribita de la verkinto de la "_Jaro Kristana_"; "Dove Cottage" poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon. Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro.
En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley, Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth'a muzeo, sed nune ĝi estas en komenciĝa stato.
La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo.
"Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de D-ro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings.
Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj.
Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera valoro la grandajn forpasintajn animojn.
INFLEXIBLE.
Out of the night that covers me, Black as the pit from pole to pole, I thank whatever gods may be For my unconquerable soul.