The Esperantist, Vol. 2, No. 12

Part 3

Chapter 3 2,686 words Public domain Markdown

Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo. Vere tiu brako savis min de subita morto!

* * *

Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj sidiĝas.

Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin lasante en vera mallumego.

Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.

Subite--"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi vidas--kion?

Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.

Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn. Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.

Sed, kio? Kio okazas?

_La nubego revenas malantaŭen!_

Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?

Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn.

Ni realvenas la feran Pordegon.

Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego.

Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro.

(Fino).

KRISTNASKA KANTETO.

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Jen Kristnasko alveninta, De la tuta mond' benita, Ĉar naskiĝis Filo Dia Kiu estas Frato nia.

La paŝtistoj kiuj aŭdis La sciigon Dion laŭdis, Tiam en la groton venas Kiu l' infaneton tenas.

Kaj el malproksima lando Lin vojaĝis reĝa bando, Oron, mirhon donacante, Dian Filon rekonante.

Do la tuta mondo iru Kaj ĉe la manĝujo miru: Kun Mario la genuo Fleksu antaŭ Li, Jesuo.

Kantu per ĝojega krio Pri Jesuo kaj Mario; Ŝi patrino sen makulo, Li la sola Nepekulo.

Kantu ĉia homa koro "Estu al Jesu' honoro, Kaj alvenu en la teron Pacon, la homaresperon."

Sed ne sole kantu--_agu_-- Nun al la fratar' elpagu; La infanojn, malsanulojn Amu, kaj la mizerulojn.

DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.

SOLVO.

1. _BAZARO_ estas l' elspezejo. 1. Por la _EDZINO_ plezurejo. 2. _ISLANDO_ la insul'; persikoj 2. Ne kreskas tie, sed _SALIKO_. 3. _CIGARO_ pliplaĉas ol pilolo, 3. En min pafata el _PISTOLO_. 4. _INSEKTOJ_ ofte enuigas. 4. _EKSKURSON_ ili malbonigas. 5. _KRISTAL'_ da neĝo je l' mateno 5. Briladas kiel la _RUBENO_. 6. _LIKVORO_ homon malsanigas. 6. _ABSINTO_ ofte lin mortigas. 7. _ELEKTRO_ estas lumigilo. 7. _NEBULO_ fantomdistililo. 8. Kun la _TORNISTRO_ eleganta 8. _TURISTO_ marŝas eĉ kantanta. 9. L' _ORGANO_ estas preĝamiko. 9. L' _ORKESTRO_ la opermuziko.

Per BICIKLETO mi fremdulajn landojn vidas, Sed ESPERANTO min al homaj koroj gvidas.

Estimataj Kunverkintoj & Legantoj,

La jaro 1905 finiĝas, kaj mi uzas la okazon por sendi la bonvenan antikvan bondeziron pro ĜOJA KRISTNASKO & FELIĈA NOV-JARO.

Neniam nia lingvo ĝuis jaron tiel prosperan, kiel la nuna, kaj ekzistas ĉiu signo ke la progreso daŭros. Legantoj estas pli multenombraj, kaj ili nature atendas, ke la naciaj kaj internaciaj gazetoj laŭe pligrandiĝu.

La Enhav-nomaro de nia lasta dozeno da numeroj montras, ke niaj multaj kleraj verkintoj donis materialon por plej interesa serio, kaj ni esperas, ke Esperantistoj legos niajn du volumojn kun plezuro kaj profito je la estontaj jaroj.

Gazeto kies enhavo estas literatura pli ol kronika, havas ĉiaman intereson, kaj ni do rigardas la volumon, kiel notinda aldono al la Esperanta Biblioteko.

La redaktado kaj direktado de internacia organo estas laboriga entrepreno, postulante pli da tempo ol mia ĉiutaga okupado permesas por la kreskantaj bezonoj de tiu ĉi gazeto. Ni do devis fari novajn planojn por la estonteco.

De nun la _British Esperantist_, kun sia kroniko kaj naciaj artikoloj, kaj nia malnova The Esperantist aperos sub unu kaj la sama kovrilo.

La presliteroj kaj ĝenerala formato estos samformaj kun tiuj de la du volumoj de The Esperantist, la nombro da paĝoj estos pligrandigata de dekses ĝis dudek, la jara abonpago restanta la sama 3s. (4 frankoj) afrankite.

La Esperantistoj do ricevos pli dikan gazeton pro la sama malgranda abonpago.

Mi do fidas, ke la amikoj kies skribaĵoj riĉigas niajn presitajn numerojn, afable daŭrigos sian helpon, kaj, per internacie verkitaj artikoloj, varbos multopajn abonojn kaj reklamojn, kaj tiel ebligos ke la _Esperanta Gazeto de Granda kaj Pli Granda Britujo_ okupu sian konvenan lokon en Esperantujo.

La numero de la nuna monato do estas la lasta eldonata sub mia sola direktado; de nun mi estos nur membro de la Redaktora Komitato de la unuigitaj gazetoj.

Je tiu ĉi okazo mi volas danki kore, korege la multajn amikojn, kiuj tiel neatendite sukcesigis miajn penadojn, kaj kiuj igis tiel plezurdona mian pro-Esperantan klopodadon.

Senŝancele mi konstatas, ke pli sindona, simpatia kaj helpema legantaro estus malfacilege trovebla.

The Esperantist, la unua Angla Esperanta Gazeto, donas indikilon de Brita progreso, kaj, monato post monato, sukcesis atingi tre altan lokon inter siaj samtempaj ĵurnaloj. Eble la ĝustatempeco de ĝia eldoniĝo, kaj allogeco de ĝia formo helpis multe je la trafo ĉe tiu ĉi kontentiga rezultato; sed estas ĉefe pro la entuziasmo de la ĉiam plimultiĝanta aro da Angle-parolantaj samideanoj.

Dudekses monatoj povas esti mallonga porcio el la homa, se ne gazeta, vivo; tamen, por mi, tiu ĉi epoko ja estas estinta okupata. Centoj da novaj amikoj el multaj nacioj estas trovintaj loĝejon en la koro, kaj miloj da plezuraj memoroj gravuriĝis ĉe la memoro.

Sur nia unua numero ni esprimis nian intencon ne presigi politikajn aŭ religiajn aferojn. Ni fidas, ke la sekvo de tiu ĉi propono kontentigis. Tamen, laŭ la pli ĝenerala alprenado de Esperanto, ni devas atendi la eldoniĝon de specialaj organoj pritraktantaj temojn plej necesegajn al la homa progresado.

Jam ni plezure vidas la aperon de tiaj gazetoj, kiaj _Katolika Espero_ & _Espero Pacifista_.

Tamen estas multe dubinde ĉu ankoraŭ venis la tempo por la naskiĝo de Politika revuo en Esperanto.

Ĉi tie, en Anglujo, ni nune aŭdadas multe pri inter-kolonia politiko, kaj ŝajnas al ni, ke estas nur unu sola prava politiko por Esperantujo--_inter-samideaneco_.

Se ĉiuj Esperantistoj unuigos kaj aĉetos la komercaĵojn de Esperantistoj, ni baldaŭ havos fundamenton fortikan kaj larĝan, kapabla porti konstruaĵon, havu ĝi kiom ajn da alteco. Ne estas necese longe serĉi la okazojn. Sur la The Esperantist oni jam altiris la atenton al multaj komercaj fakoj. Ekzemple: Ni sendu niajn 2 aŭ 3 frankojn al Bulgarujo por la _vera_ Roz-esenco; aŭ al Glasgow por la bonaj viskio kaj cigaredoj bezonataj por niaj Kristnaskaj regaloj; por Esperantaj ĉemizoj por varmigi nin; por kukaĵoj surhavantaj Esperantajn devizojn por doni al niaj amikoj.

Tiuj ĉi kaj senfina aro da aliaj necesaĵoj povos uziĝi por antaŭenirigi la Aferon.

Ĉi tiu estas taŭga konkludo por la unua parto de la vivado de la The Esperantist, kaj la gazetoj, sub sia nova kaj pligrandigata formo, trovu la plifortigon, kiu nature rezultos post ĝia alpreno.

Kvankam mi ne plu povas sendi ĉiumonatajn salutojn per gazeto kiu, de komenciĝo ĝis fino estis por mi granda fontego da plezuro kaj (ho, ne rakontu ĝin en Gath) ankaŭ de fiereco, mi tamen esperas, ke ĉiuj Esperantaj amikoj konservos afablajn pensojn pri sia entuziasma samideano kaj kunlaboranto,

H. Bolingbroke Mudie.

Esteemed Collaborators and Readers,

The year 1905 is drawing to a close, and I take the opportunity of sending the good old wish for A Merry Christmas and A Happy New Year.

Never has our language enjoyed a year so prosperous as the present, and there is every indication that progress will be maintained. Readers are more numerous, and they naturally expect the national and international gazettes to become enlarged accordingly.

The Index of our last twelve numbers shows that our many talented writers have provided material for a most interesting series, and we hope that Esperantists will read our two volumes with pleasure and profit in the years to come.

A magazine, the contents of which are literary rather than newsy, has a permanent interest, and we therefore regard the volume as a noteworthy addition to the Esperantic Library.

The editing and management of an international magazine is an onerous undertaking, involving more time than my present daily occupation will allow for the growing needs of this gazette. We have, therefore, had to make new arrangements for the future.

Henceforth the two British magazines will join forces. The _British Esperantist_, with its chronicle and national articles, and our old The Esperantist will appear under one and the same cover.

The type and general form will be uniform with the two volumes of The Esperantist, the number of pages will be increased from sixteen to twenty, while the annual subscription will remain the same, 3s. (4 francs), post free.

Esperantists will thus get an enlarged gazette for the same small subscription.

I, therefore, trust that the friends whose writings enrich our past numbers will kindly continue their aid, and, by internationally-written articles, will secure manifold subscriptions and advertisements, and so will enable the _Esperanto Gazette of Great and Greater Britain_ to occupy its proper place in Esperantoland.

The present month's issue is, therefore, the last one produced under my sole care. Henceforth I am merely a member of the Editorial Committee of the united gazettes.

On this occasion I wish to thank heartily, most heartily, the many friends who have in so unexpected a manner made my efforts successful, and have rendered pro-Esperanto work so pleasant.

I unhesitatingly affirm that more devoted, sympathetic, and helpful readers would be difficult to find.

The Esperantist, the first English Esperanto journal, affords an index of British progress, and month by month has succeeded in attaining a very high place among its contemporaries. Maybe the punctuality of its publication and attractiveness of its form have helped considerably in achieving this gratifying result; but the fact is in the main due to the enthusiasm of the ever-increasing band of English-speaking adherents.

Twenty-six months may be a short time in the life of a man, if not of a journal, yet, for me, this period has indeed been a crowded one. Hundreds of new friends of many nationalities have found place in the heart, and thousands of pleasant memories have become engraved on the memory.

In our first number we expressed our intention of not including political and religious matters. We trust that the adherence to this policy has given satisfaction. Nevertheless, as Esperanto becomes more generally adopted, we must expect the appearance of special organs treating of the subjects most vital to human progress.

Already we are glad to note the appearance of such periodicals as _Espero Katolika_ and _Espero Pacifista_.

But it is a much doubted point whether the time is yet ripe for the birth of a political review in Esperanto.

Here, in England, we are at present hearing much of an inter-colonial policy, and it seems to us that there is only one sound policy for Esperantoland--an inter-Esperantist policy.

If all Esperantists will unite in purchasing the commercial products of Esperantists, we shall soon have a sound and broad foundation capable of bearing the weight of a structure, be it never so lofty. Opportunities are not far to seek. In The Esperantist attention has already been directed to many branches of commerce. Thus, for example, let us send our 2 or 3 francs to Bulgaria for the _real_ attar of roses; or to Glasgow, for the good whiskey and cigarettes needed for Christmas cheer; for Esperanto shirts to keep us warm; for cakes bearing Esperanto mottoes to offer to our friends.

These and an endless supply of other necessaries can be used to help forward the Cause.

This suggestion forms a fitting close to the first part of The Esperantist's career, and may the gazettes, in their new and enlarged form, experience the stimulus which would naturally result from its adoption.

Although no longer able to send greetings every month by a gazette which, from start to finish, has been to me a source of great pleasure, and (oh, tell it not in Gath) of pride also, I yet hope all Esperanto friends will retain kind thoughts of their enthusiastic fellow-thinker and fellow-worker,

H. Bolingbroke Mudie.

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO.

Himno de D-ro Zamenhof.

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero, Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro; Silentas nun ĉiu disput' religia Kaj reĝas nur kredo de _koro_. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun filoj de l' tuta homaro Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero.

_N.B._--_Muziko por tiu ĉi poemo baldaŭ eldoniĝos._

ESPERANTO HYMN OF PEACE.

Translated by W. M. Bassett.

O Thou mighty spirit in mystery shrouded, Whose hand is controlling and guiding, O fountain of truth and of love never clouded, And life-source for ever abiding, How varied our notions concerning Thy being! But sense of Thy presence brooks no disagreeing; And therefore we come, O Creator, before Thee, This day and adore Thee.

To Thee we come not with the creed of a nation, Or zeal for inconstant opinion; All discord abandoned and vain disputation The faith of the _heart_ has dominion; Suffices this faith ever just and impartial, Whose weapon is truth--not an implement martial: Before Thee we children of men take our station, In deep adoration.

All men in the beauty of grace Thou didst fashion, But hate parted one from another, And nation arose against nation in passion, And brother took arms against brother. O Thou the unknown and the mighty and holy, Regard with compassion the prayer of the lowly, Grant peace to humanity's children and bless them-- Let war not distress them.

We called Heav'n to witness the promise recorded, To make human friendship our mission, And O Thou most High if Thy help be afforded, Success will attend our ambition. Thy blessing command to inspire and assist us, Thy aid that when forces of evil resist us, However determined they will not dismay us,-- Thou, Thou wilt repay us.

The fair flag of Hope waves in glory and splendour, Of beauty and goodness the token; The great unseen Power of the world, our defender, Will honour the word he has spoken. The walls of partition that long have divided The peoples--by error and folly misguided-- Shall fall; and Love's empire grow greater and greater From pole to equator.

_Note._--_Music to the above will appear shortly._

End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 12, by Various