The Esperantist, Vol. 2, No. 12

Part 1

Chapter 1 3,648 words Public domain Markdown

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_26._ (Vol. II., No. 12.)

_Decembro, 1905._

THE ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W. C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS. Page The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer) 177 Song of the Wind (A. Grabowski) 178 The Top Hat (Martyn Westcott) 178 Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott) 179 The Sea (Loti) (translated by E. Privat) 180 Reverie (Mdme. Reddet) 180 Dialogue on Elision (E. 10549) 181 To the W.P.B. (E J. Catt) 181 He, She, It and Another (Cynicus) 182 Strange Adventure of a Necklace (Dickens) (translated by A. A. Cowan) 184 Ethelwald Calms the Sea (translated by G.L.B. and C.F.W.) 185 The Old Songs (translated by Clarence Bicknell) 186 Esperanto Subjunctive (H. Sentis) 186 Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon) 187 A Christmas Song (E. 4686) 188 Editorial 189 Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof) (translated by W. M. Bassett) 191

MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195.

THE ... ESPERANTO BLEND.

Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors--

BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."

LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolu skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.

ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.

* * *

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

_Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.

Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

_7/6 the Quarter._

POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.

STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Sro. W. H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun samideanoj el la Britaj kolonioj kaj azio.

Fino. C. Oxenford ne plu povos korespondadi letere aŭ poŝtkarte pro okupado kaj aliaj privataj aferoj. Adiaŭ geamikoj!

Sro. Vrtel Francisko, Satzamtstr. 3, Brünn Moravia, Austria. Tuj dankos al ĉiulandaj Esperantistoj (per plej bela ilus. p-k. el lia fama ĉefurbo) kiuj sendos al li belan (se eble koloritan) vidaĵkarton kun vidaĵoj de la maro, urboj, k.t.p., kun gratulo okaze de la venonta novjaro 1906. (Volu ne citi tiun ĉi anoncon sur la p-k.!)

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm.

N.B.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._

_Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._

N.B.

26. [Vol. II., No. 12.]

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net.

DECEMBRO, 1905.

LA MUTULO DE KIRKMILLAR.

Norda Legendo.--Verkita de William Officer.

En la paroĥo de _Kirkmillar_ estas tre antikva kastelo. Ĝi nun ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj.

Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin preterpasi post la sunkuŝiĝo.

Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis--tiel diras la legendo--en _Kirkmillar_ masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj, kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio, aŭ biero.

Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj.

"Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la kastelo?"

"Mi imagas ke ĉiu en _Kirkmillar_ kredas tion."

"Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de fantomoj, aŭ en _Kirkmillar_ kastelo, aŭ aliloke."

"Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la kastelon sole je noktmezo."

"Kiom vi vetas?"

"Dek ŝilingojn."

"Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?"

"Preskaŭ la dekunua."

"Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian glason antaŭ foriri."

Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de la kastelo.

"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.

"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la kastelo.

Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la rezultaton.

Post dek minutoj la _Kirkmillar_ preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.

Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis; kaj la botisto levis sian kapon.

Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ signo aludis al sia sperto en la kastelo.

Multe da _Kirkmillaranoj_ eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian tombon.

KANTO PRI L' VENTO.

(El Leo Belmont).--A. Grabowski.

Se havus mi forton kaj spiron de l' vento De l' viv' aliiĝus fason'; Mi estus semanto de ama la sento, Ŝiranto de ĉia malbon'.

Per polvo friponojn blindigus mi kure, Falegus malver'-bastion'! Mi kverkojn fierajn fleksadus terure, Karesus je roza la kron'.

Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo, Mi vipus la maron sen lac'; Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo, Ke muĝus la nokt' per minac'.

La poplon maljunan al dormo lulante, Ridetus mi kun l' akaci'; Fluginte sur kampon, sonorus mi kante, Ho! forton de l' vento al mi!

"LA FUMPOTĈAPELO."

De Martyn Westcott.

Ĉu mi sonĝas?--aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (_chimney-pot hat_). Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al siaj geavoj--"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?"

Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes! la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis Hetherington--bona nomo Angla, kiel vi vidas.

Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la _Times_ de la jaro 1797! La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj!

Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta. Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li ion tute novan elpensos. Fine li faris--fumpotĉapelon. Li laboris tute sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj.

"Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis.

"Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere.

La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian domon, brue ekfermante la pordon!

Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu, la tiea magistrato estis la _Lord Mayor_,[1] antaŭ kiu Hetherington estis kondukata.

La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda knabo kies nomo estas _Thomas Cordwainer_, trabatiĝis per la piedoj de la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial, li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ Hetherington volis....

Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj la komizoj _deviĝas_ porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega vetero....

Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga!

Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni eklernas iom da higieno--ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon, kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el ni; ni lernadas iom pri arto--kaj ni vidas ke la _f----o_ estas malbela, malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la _f----o_ estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon?

PIEDNOTO:

[1] Urbestro de Londono.

EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO.

Martyn Westcott.

Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto "Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, _bridge_-kunvenoj, tute same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj, certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ...

La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj!

Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso. La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla! Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter _Assouan_, la landlima stacio, por viziti _Kartum_ kiu grandiĝis mirinde sub Brita protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn....

Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi. Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar _Cook_ kaj la _Anglo-Amerikana_ kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande, tamen, zorgata de _Cook_, oni povas ĝui ĉion la plej bonan.

La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe unu de _D-ro Wallis Budge_ verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi modernajn triumfaĵojn de inĝenierado--tiaj kiaj estas la grandega dig-ponto ĉe _Assouan_ antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj ĉe _Assiut_--kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie.

Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80° _Fahrenheit_ eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo--kaj ne atendu somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro-Februaro estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo.

LA MARO.

El "Romano de Infano," de Pierre Loti.

Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna Esperantisto."

Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi ĝin unuafoje vidis.

Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis. Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi tutspirite pripensas tiun memoraĵon.

Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la _Saintonge_ marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam (linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta, maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis vojeto.

Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen, armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe....

Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la mortigan kapturnon.... Sen ia dubo _tio estis ĝi_; nek unu minuto da ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado _ke ĝi estas tiel_, ne, nur teruro; mi _rekonis_ kaj tremadis. _Ĝi_ estis malhelverda, preskaŭ nigra; _ĝi_ ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; _ĝi_ moviĝis kaj ruliĝis ĉie samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo.

Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo, longa fendo malplena, flave helpala....

Por tiel _rekoni_ la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta?

Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni kondukis en la _insulon_, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi; konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan.

REVADO.

Originale verkita de Srino. Reddet (Sens).

En flora ĝardeno de l' revoj Mi iris dum nokto promeni Tra l' arboj, la freŝaj kreskaĵoj Ĉarmite mi paŝis sen halti.

Mi vidis la bluan floreton, La floron kun palaj folioj, Mi prenis lazuran ludilon De la dudekjaraj geknaboj.

Mi vidis la floron purpuran, La brilan emblemon de gloro; Mi vidis la floron malhelan Kaŝantan la lumon en koro.

Mi vidis poetan la floron Post tiu de l' blanka edzino: El ĉiuj kolektis garbeton Ĝis blovis, frostega, la vento.

Kaj tiam, forkuris rapide Timante ke ĝia flugilo Forportos parfumojn subite. De mia odora rikolto.

DIALOGO PRI ELIZIO.

Originale verkita de Esperantisto 10549.

_Kritikisto._ Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.

_Poeto._ Sed vi ne estas poeto.

_K._ Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne timas mian dispecigemon.

_P._ La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la vivo-sekcion.

_K._ Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj en la _Fundamenta Krestomatio_ ŝpareme uzas tranĉilon.

_P._ D-ro Zamenhof mem elizias.

_K._ Malofte severe. Lia longa poemo "_Al la Fratoj_" estas preskaŭ tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.

_P._ Li ankaŭ verkis la kanton "_Al la Reĝo_."

_K._ Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.

_P._ Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?

_K._ Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto. Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.

_P._ Tranĉi estas neeviteble.

_K._ Ne absolute. En "_Alaŭdeto_" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn nevunditajn.

_P._ Elizio plibeligas poemon.

_K._ Pardonu al mi. Vort' en poem' ofte similas al soldat' post batal', aŭ al kat' kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil', kaj al poem' alie belul' alvenas mien' de malsanulej'.

_P._ Vi do tute malŝatas elizion.

_K._ Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas operacii kvazaŭ per falĉilo.

_P._ Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?

_K._ Preskaŭ la tutan poemaron en _Fundamenta Krestomatio_, malgraŭ la elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!

_P._ Ŝajnas al mi ke vi estas prava.

_K._ Nehakita kanto estas rava.

AL LA KORBO POR FORĴETAĴOJ.

La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena respekto de la Verkistino, E. J. Catt.

Kara Korbo,

Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas donacon.

Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon) kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos--ĉar mi estas verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo de simpatio.