The Esperantist, Vol. 2, No. 11

Part 2

Chapter 2 3,954 words Public domain Markdown

Se veturilo starus antaŭ la pordego, aŭ se rajdanto tie lasus ĉevalon, Ĝako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, aŭ sur ĝia kapo, akre pikante la internon de ĝiaj molaj oreloj, aŭ eltirante ĝiajn kolharojn. La ĝardenisto ofte plendadis ke la diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia meztagmanĝo, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li ĵus antaŭe enterigis, kaj la semojn disĵetitajn. Li tamen neniam povis tre koleriĝi kontraŭ tiel lerta friponeto.

Ĝako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj, elveninte el la lernejo paroĥa, estis invitataj eniri dekope aŭ dekduope en la ĝardenon kaj tie kolekti kaj manĝi la tre sufiĉajn fruktojn. Iliaj kompatindaj malgrandaj kruroj montris multe da cikatroj antaŭ ol ili plendis pri siaj suferoj.

Poste Ĝako ĉiam malliberiĝis matene dum kelkaj horoj; tiu ĉi disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de ekzilo. Ĝakon mi ne ŝatis; al mi la boneco sen inteligenteco estas almenaŭ respektinda, sed spirito lerta unuiĝinta kun koro malmola min ĉiam repelas; ankaŭ mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis. Kiam ajn mi promenis en la ĝardeno aŭ fruktarbejo li min sekvis. Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe, vi ne ĝin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure mi vidis la kapplumojn ekvertikaliĝi kaj la flugilojn ĝoje flirti tiam, kiam mia mano tuŝetas la glatan nigran kapeton.

De tiu momento ni fariĝis amikoj, iom poste li ĝoje saltadis sur mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj kien ajn mi volis. Mi ĝuis tion ĉar mi malŝatas esti antipatia al ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la honestecon la bonecon kaj eble eĉ la sindonemon. Unufoje mi diris: "Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj, sensentaj. Vi estas iom feliĉa nenion perdinta krom la amo de viaj kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ĉi tie almenaŭ tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ĉiam bone zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn krimetojn, iĝinte bonfarema kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj tiel, kiel vi jam estis kontraŭ mi, vi estos tre feliĉa, amata de ĉiuj, kiuj vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi fariĝu laŭdilo kaj honaro al la gemastroj kaj al mi."

Ĝako ŝajnis kortuŝita per miaj paroloj, sin premante al mia brako kiu ripozis sur ŝtona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompiĝis. Sed ankaŭ li ne volis min trompigi, ĉar li tute ne estis trompulo, eble pro manko de lingvo universala ni malkomprenis unu la duan.

Apenaŭ mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj fortimigis iliajn ĝentilajn edzinojn el la nestoj.

Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi sidis en laŭbo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj ĝoje kuris al mi! Vidante Ĝakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis siajn antaŭpiedojn sur miajn genuojn kaj riproĉe min rigardis kvazaŭ aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuraĝigi tiun netaŭgulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankaŭ mi scias ke ni devas penadi per bonaĵoj plibonigi la malfeliĉulojn kiuj ne estas ankoraŭ bonaj."

Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenaŭ havis tempon kovri per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Ĝako jam staris sur lia kapo furioze ĝin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide forpuŝis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan matenon, sciiĝante ke li nenion manĝis mi dolĉiĝis kaj pardonis lin.

Mi restis ankoraŭ duon-monaton ĉe miaj geonkloj; tuttempe estis Ĝako tiel kvieta kaj ĝentila, ke mi kore min gratulis pri lia plibonigo, kredanta ke ĝi daŭros kaj ke mi vidos miajn esperojn tute plenumigitajn.

II.

Kompreneble mi ricevis en ĉiu letero sciigon pri Ĝako: dum multaj tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li fariĝis poste pli ol antaŭe petolema; li eniris mem en apudan ĝardenon kie li treege ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia bo-onklo tion, kion mi nun skribos.

Multaj el la detaloj ŝajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron mi skribas la tuton tiel kiel mi ĝin sciiĝis. La kolonelo, kiu estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo kovris peruko bruna. Dum li sidis en laŭbo kune kun tri fraŭlinoj, Ĝako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj ĝin bekotenante flirtis longe la ŝtoneta vojeto ne sin permesante kaptiĝi. La kolonelo tiel furioziĝis pri la ekspozicio de sia duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la birdon. Tiu deviĝis ŝajne obei al sia Estro, sed antaŭ ol serĉi pafilon li diris al ĝardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al lia respektega Moŝto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Ĝakon ne trafi."

Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita malamiko kaj faris projekton revenĝan. Okazo baldaŭ alvenis kaj li ĝin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne revenonte ĝis tiam kiam li sin vestos por granda adiaŭa vespermanĝo al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn.

Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian duonpatrinon kaj ŝiajn naskitojn, antaŭe pretiginte ĉion, kion bezonos sia estro.

Sur la lito kuŝis neĝblanka ĉemizo kies brusto diafaniĝis per pasamento, kaj trukudraĵo, paro da travideblaj strumpetoj de blua silko, paro da dancŝuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto brodita de arĝento kaj perloj.

Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj kaloroj, por beligi vizaĝharojn kaj haŭton. La servisto estis formovinta la orajn kovrilojn de ĉiuj tiuj ĉi ujoj, de multe da odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro povu preni rapide ĉion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la banilon kaj ĉirkaŭ trionon pleniĝis per akvo el kiu li aldonos akvon varmegan tiam kiam ĝi diziriĝos. Alfine li eliris, ŝlosis zorge la eksterajn pordojn de la du ĉambrojn, enpoŝis la ŝlosilojn kaj gaje formarŝis al sia patradometo.

Mizerulo! li sin gardis kontraŭ homa trudo sed tute ne pensis pri birdoj. La dormo ĉambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas malferma; ekster ĝi kreskis branĉetoj de arbo kies aliaj branĉetoj tuŝis al la vestibla fenestro de la dua etaĝo. Ĝako eble supreniris la ŝtuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la dua sin trovis en la litĉambro de la kolonelo. Certe estas ke oni lin vidis malsupreniri per la ŝtuparo kiam li forlasis la domon.

Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon bolantan por la bano. Gaje fajfante li malŝlosis pordon, subite aŭdiĝis ekkrio kaj ĝemego. Unue li vidis sur skribtablo renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du ebonaj plumingoj mankiĝis, sed pli malfrue troviĝis en la banilo, kune kun dancŝuo, vazkovriloj, multe da iloj da ŝtalo utilaj por la sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj: plie, ĉeno de virinaj haroj kun pendaĵo de diamantoj en blua ŝtrumpeto multe ŝirita.

Poste sin turninte al lito li vidis la ĉemizbruston tute ĉifitan kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektaĵo ankoraŭ pli granda; multaj el la odorboteloj renversiĝis kies fluidaĵoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la muslinon kaj paron da gantoj arĝentegrizaj.

Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj riĉege ĉizitaj aŭ emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ĉi en la daŭro de kelkaj tagoj troviĝis sub mebloj en diversaj ĉambroj aŭ subŝtuparaj tapiŝoj.

La servisto ne ankoraŭ reordigis la duonon da la objektoj kiam tondris ĉe la pordego la frapo de lia estro. Bonŝance tiu ĉi revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) eĉ sufiĉe da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo ĝuis la malpravaĵon de tiu tago almenaŭ tiom kiom la faranto mem.

Kompreneble Ĝako malliberiĝis ĝis la postmorgaŭa foriro de la kolonelo.

Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj oni lin rigardis kun admiro preskaŭ egala, ĉar lia kontraŭulo tute ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda ŝanĝo lin estis atendanta.

Laŭ konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli varman klimaton, kaj dum jaro vojaĝi. Tial ke ili devis disiĝi de siaj bestoj kaj birdoj. Ĝako donaciĝis al ĝardenistedzino, kies Joĉjo, Manjo, Viĉjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin treege deziris, ilia patro ĉiam estis bonfarema kontraŭ li, kaj ilia dometo staris malproksime de la ĉefvojo kaj de malbonaj knaboj: tial ke ni povus kredi ke nia Ĝako tie estos feliĉa.

III.

Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis tri tagojn ĉe antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marŝis malsupren en la platlandon por vidi Ĝakon kaj liajn gemastrojn, sed ili ĉiuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo ĉiutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis eĉ nokte hejmen. Tie li nun estis.

La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la arbetaĵo, kaj ili atendas ke tiuj ĉi baldaŭ venos al la dometo, por prezentiĝi al la familio.

Dum nia parolado pri Ĝako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion kion ŝiaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke li kelkfoje disŝiras butonojn el kolumoj aŭ manumoj, pendigitaj sur branĉoj por sekiĝi, foje li enmetas sablerojn aŭ polverojn en la buteron aŭ fruktaĵon, ankaŭ li tro amas tiri harojn kaj tordigi ĉapon aŭ buklojn. Malgraŭ tiuj ĉi esceptetoj," diris la aminda virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, ĉar ni ĉiuj havas niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke S-o D., maljuna fraŭlo, volis aĉeti Ĝakon po dek-kvin ŝilingoj, granda prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen ŝia patro rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, eĉ ne po dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankaŭ ŝia praavo diris ke neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la ĉeestado de tia birdo alportas bonŝancon al la hejmo, samtempe asekuranta ĝojan vivadon al ĉiuj la tieaj loĝantoj. Kaj tiel plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis trankviligi mian koron rilate al la feliĉecon de Ĝako kaj al la alta estimado por liaj mirindaj virtoj sentita de liaj najbaroj, laboristoj, kaj farma mastroj, la forĝisto la kuracisto, pastro, poŝtisto, policanestro. Egale lin amegis la lavistinedzo kaj ĉiuj virinoj en la ĉirkaŭaĵo, sen escepto eĉ de la malgaja, severa lernejestredzino, la teruro de la tuta paroĥo.

Kompreneble mi ne kredis ĉiun vorton el iliaj laŭdegoj, mi aŭskultis tamen plezure, kaj plezurege mi enŝutis en la manetojn de la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun ili ĝoje ricevis kaj mi diris "adiaŭ."

Apenaŭ alveninte al fino de la ĝardena plektobarilo mi subite aŭdis ekkrion, "Ho! fraŭlino! jen estas Ĝako! revenu! revenu!" Mi rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi devis rapide marŝi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la redisigo estus por ambaŭ tre doloriga. Se, kontraŭe, li min forgesis....

Neniam mi revidis Ĝakon, nek la ĝardenistan familion.

MEMORAĴOJ PRI LA BULONJA KONGRESO.

Clarence Bicknell.

Tiun agrablan Dimanĉan posttagmezon, kiam ni ĉiuj iris al la Wimereux ĉevalkuradoj, mi renkontis, apenaŭ alveninte, malnovan amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj.

Li estis ĉiam viro gaja kaj ŝercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas neniel ŝanĝiĝinta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin. Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ĉiusabata Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, ĉar Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi mem estas eks--kurso."

"Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis.

"Kompreneble," li diris, "kiel ĉiuj saĝuloj. Ĉu vi ne vidas mian steleton?"

Sed, la ĉevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta ĉielo, kaj unu pli malpli ne diferenciĝis, ĝis tiu momento mi ne rimarkis ĝin.

"Mi kore gratulas vin," mi diris. "Ĉu la ĉevalkuradoj vin interesas?"

"Jes, sufiĉe," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo kuŝas sur la montetoj."

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar mi ĉiam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ĉiam ĉe-valoj."

"Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris al Angla kurado, ne vere?"

"Certe," li respondis, "kaj ĉevalo falis kaj sia kruro rompiĝis, aŭ, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, _li rompis al si la kruron_."

"Jes," mi diris, "mizera besto; _almenaŭ li mem ne rompis sian kruron_ kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfeliĉo okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste ĉe la ĉevalkuradoj."

"Necese," mia amiko respondis, "ĉar li ne estis plu ĉevalo."

"Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu ĉevalo, kial? Li estis ĉevalo, kvankam lama."

"Precize," li diris, "la ĉevalo kun rompiĝinta kruro fariĝas la-mulo, kaj mulo ne estas ĉevalo."

"Sufiĉe, sufiĉe," mi ekkriis, "vi mem estas ĉiam serĉe-mulo! sed nun adiaŭ. Ni nin revidos vespere, aŭ kredeble morgaŭ ĉe la balo."

"Jes, ĉe la balo," li diris, "sed vi ne serĉu min sur la planko de la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por trovi konatojn, aŭ konatiĝi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni elektos la balkonon! Adiaŭ ĝis morgaŭ."

Kaj ni disiĝis.

KAŬKAZO.

El Puŝkin.--Tradukita de A. Nippa (Ivanino).

Sub mi la Kaŭkazo. Mi sola staradas Sur neĝoj ĉe rando de la profundaĵo: La aglo, fluganta de ŝtona altaĵo, Proksime de mi en aero naĝadas. De tie mi vidas de fluoj naskiĝon, Unuan de neĝaj lavangoj moviĝon.

Malsupre la nuboj, humile irantaj; Tra ili faladas la fontoj bruegaj, Sub ili la nudaj ŝtonegoj grandegaj; Pli sube la musko, arbaĵoj rampantaj, Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro.

Kaj poste jam homoj en montoj nestiĝas, Kaj ŝafoj sur montaj deklivoj rampadas, Kaj valon paŝtistoj malsupreniradas, Rapida rivero Aragvo vidiĝas; Rajdanton malriĉan per ŝtonoj kaŝanta Kaj teren ludadas bruege ĝojanta.

Ĝi ludas kaj bruas, la besto kaptata, La manĝon el kaĝo el fero vidanta, En vana malamo la bordon batanta, Lekanta ŝtonegojn per ondo malsata.... Sed vane! nek manĝon, nek ĝojon havadas Senvorte ĝin mutaj granduloj premadas.

HO! LANDO NIA.

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Nur unu sola lando estas De paco, de frateco En kiu la frataro ĝojas Pro lingva unueco; En kiun ĉiuj povas veni Sen ia ajn demando Pri raso, kredo, opinioj-- La Esperanto-lando.

_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia, Ho tutamonda lando. Ni kore, ĝoje vin salutas, Ho Esperanto-lando!

Ne por si mem, por famo sia La anoj klopodadas. Por cel' pli glora, nobla, ili Senĉese laboradas. Por paco, ĝojo en la mondo Por amo al homaro Pripensas, penas kaj suferas La Esperantistaro.

_Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia, Ho lando de l' frataro. Ni vin salutas, kore, ĝoje Ni, l' Esperantistaro.

Do al ni venu ĉiuj homoj El ĉiu eksterlando Kuniĝi vi kuraĝe, saĝe, Kun nia frata bando. Jen nun foliojn, florojn portas La branĉoj de l' fruktujo, La frukt-rikolto vin atendas En Esperantistujo.

_Ĥoro._ Ho! lando via, mia, nia, De l' paca olivujo. Ni vin salutas kore, ĝoje, Ho, Esperantistujo!

HO, VIVADU!

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Vivu, vivu, Esperanto! Kara lingvo nia, Kunligilo por homaro Lingv' internacia. Kaj vivadu l' Elspensinto Zamenhof Doktoro, Al li donu ĉiuj homoj Dankojn kaj honoro.

_Ĥoro._ Do vivadu l' Elpensinto Zamenhof Doktoro, Kies nomon li laŭdadu Per korega ĥoro.

Oceanoj kaj montaroj Ne plu nin disigos Unu lingvo, Esperanto, Forte nin kunligos. Kien ajn ni vojaĝados Trovos ni frataron Unulingvan familion L' Esperantistaron.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.

Ne okazos plu malpacoj Pro malkompreniĝoj Ne plu interklarigistoj Estos por sciiĝoj, Ĉiu povos al alia Esti bonhelpanto, Ĉiuj interparolados Meze Esperanto.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.

Do gefratoj, laboradu Por la celo glora, Per senlaca pacienco Kaj kuraĵ' fervora. Vi la tagon de la venko Tiel rapidigos Kaj la tutan mondon baldaŭ Esperantistigos.

_Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p.

LIMERICK.

Estis iatempe fraŭlino Troe bongustamulino; Per spicaj manĝaĵoj Kaj multaj frandaĵoj, Ŝi iĝis internpeklitino.

G. D. Lewis.

LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.

Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.

La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.

Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis.

Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato.

La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento!

Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!

_Krestomatio._

P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.

P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu.

P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.

P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo.

P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino.

P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin.

P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo.

P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.

_Fundamento._

P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.

Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.

Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:--

Mi deziras, ke li venu. Estas necese, ke li venu. Mi petas, ke vi ne faru tion. Mi timas, ke li venu.

En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?

La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun _u_-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.

Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga.

Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,-- malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron.

La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.

Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruo _ne_ estas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraŭon.

Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D.

Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront--malplaĉis al li.

Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.