The Esperantist, Vol. 2, No. 10

Part 2

Chapter 2 3,914 words Public domain Markdown

That afternoon, under the guidance of M. Michaux, a party of Esperantists took the train to the Forest, and tramped through green pathways and leafy glades to a secluded spot. Here the amateur photographers were very much in evidence, as indeed they have been all through the Congress, and the number of groups of Esperantists immortalised by the camera must be legion. No hope for any Esperantist on any future date to try and prove that he was _not_ at the first Congress! The evidence against him would be overwhelming. The pleasant walk was continued to the village of La Capelle, tea and refreshments obtained at a café, and the party returned home by rail.

So ended an eventful week, fraught with serious business and much pleasurable excitement.

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO VI.

"Mi arestas vin pro la mortigo de Vilhelmo Thompson," diras raŭka voĉo ĉe mia orelo, kaj samtempe mi sentas ke mia ŝultro estas malĝentile skuata.

"Vilhelmo kiu?" mi murmuras sonĝe.

"Vilhelmo Thompson," ripetas la voĉo.

Ploreganta krio aŭdiĝas en la koridoro; la pordo duonmalfermiĝas, kaj mia patrino ekkrias "Mia knabo! mia knabo! mia karega knabo!"

"Mi bedaŭras, sed vi ne povas eniri, sinjorino," diras voĉo ĉe mia kubuto, kaj la pordo estas fermata kaj ŝlosata.

La voĉo de mia patrino revekas min al konscieco, kaj mi ĉirkaŭrigardas la ĉambron. La posttagmeza suno hele enfluetas tra la fenestroj. Apud mia lito staras policano, kaj sekretpolicisto en civila vestaĵo.

La plena terureco de mia situacio min ekkaptas, kaj mi levas min de la lito kun ĝemo de malespero.

"Nun, sinjoro, se plaĉos al vi, leviĝu kaj vestiĝu, kiel eble plej rapide; fiakro atendas ĉe la pordo," diras la policano.

Preskaŭ nekonscie mi leviĝas kaj komencas min vesti.

"Atendu momenton!" diras la sekretpolicisto, "Permesu al mi ekzameni tiun pantalonon kaj veston, antaŭ ol vi surmetos ilin?"

Li ŝovas la manon en la poŝojn, kaj elprenas diversajn aĵetojn unu post la alia.

"He! _du_ monujoj! Ne multe en tiu ĉi!" li daŭrigas, malplenigante la enhavon sur la tualet-tablon.

"Ha! kio estas tio ĉi?" li ekkrias, ekzamenante la alian. "Tricent livra bankbileto! Ĝuste la sumo! Atesto sufiĉa, tie ĉi, kio ajn okazos!"

Mi estas simple terurigita de mirego! _Du_ monujoj! kaj unu enhavanta tricent livran bankbileton! Kiamaniere ĝi povis eniri tien? "Ĉielo!" mi ekkrias, "mi devas esti preninta ĝin de la sidejo, erare por la mia!"

"Mi devas averti vin, sinjoro, ke ion, kion vi diras oni povos uzi kiel atesto kontraŭ vi," diras la sekretpolicisto.

Mi ne faras respondon, sed tute eluzata en spirito kaj korpo, mi finas vesti, kaj tiam diras, ke mi estas preta.

"Mi bedaŭras, sinjoro, sed estas mia devo," diras la policano, elmontrante paron da mankatenoj.

Mi etendas la manojn: la feraĵoj estas lerte alligataj, kaj ni eliras la ĉambron, la policano antaŭiranta kaj la sekretpolicisto sekvanta min.

Dum ni trapasas la koridoron, mia malfeliĉega patrino kaj miaj fratinoj ĉirkaŭprenas min freneze, kaj iliaj ploregoj estas korŝirantaj.

"Unu parolo, antaŭ ol vi foriros, mia karega knabo," diras mia ploreganta patrino; "Diru, ho! diru al mi, ĉu tiu ĉi terura kulpigo estas iel vera?"

"Vere estas, mia kara patrino, ke mi trovis min en la vagono kun la malfeliĉulo, sed nenia faro mia kaŭzis lian morton; li pafis sin hazarde."

"Dankon al Dio," ploregas mia patrino, donante al mi unu lastan, amindan, daŭrantan kison.

Mi pasas tra la dompordo, eniras la fiakron, kaj ni forveturas....

ĈAPITRO VII.

"Kiel vi decidas, ho juĝantaro? Ĉu vi trovas la kulpigito kulpa aŭ senkulpa je la krimo de mortigo?"

"Kulpa," respondas la juĝantestro, en silento tiel profunda en ĝia egeco, ke la plej mallaŭta murmureto de iu el la amaso de homoj kiuj plenigis la juĝejon, estus estinta klare aŭdebla.

Nepriskribebla sono, simile al murmuro de miksita doloro kaj liberspirado post longa necerteco, leviĝas el la homamaso, kiu plenigis la juĝejon; kaj tiam reĝas ega silento.

La juĝisto ekrigardas min momente, kiel mi staradas en la kulpulejo, kaj tiam en voĉo tremanta de kortuŝeco, parolas jene:--

"Francesco Middleton,--Vi estas trovita kulpa je la krimo de mortigo, per juĝantaro de viaj samlandanoj. Estis dum nenia subita frenezkolero, ke vi faris la kruelegan agon, ĉar estas pruvite per la plej klara atestado, ke via celo estis rabado; kaj pro tio, vi ne ŝanceliĝis oferi la vivon de tielulo via. Via advokato en sia lertega parolado, penis alkonduki la juĝantaron doni juĝon, ke vi ne estas responda pri viaj faroj pro frenezeco, sed li ne povis produkti ion por subteni tiun pretendon, kaj la juĝantaro estis tute prava ne influiĝi per lia elokventeco. Nur restas al mi la devo dolora elparoli la solan sentencon, kiun permesas la leĝo. "Ĉu vi havas ion por diri, kial la mortsentenco ne estu elparolata?"

(_Daŭrigota_).

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

Dum la tri-taga vojiro de "Hongkong" al "Shanghai," la temperaturo ŝanĝis en vera malvarmego.

Tiu ĉi internacia urbo estas kelkaj mejloj de la enfluo de la granda rivero, la "Yangtsekiang," kaj tie oni nin kondukas per vaporŝipeto. Se vi loĝas ĉe la Klubo, vi ĝin trovos la plej komforta ie orientflanke de "London."

Sur la manĝotablo troviĝas ĉiaspeco de ĉasaĵo: fazano, leporo, cervaĵo, sovaĝanaso, skolopo, kaj skolopeto; la tagmezmanĝo daŭras ordinare de tagmezo ĝis la dua kaj multe da negocistoj alestas, kvazaŭ ĉe vera Borso.

Malmulte da mejloj ekster la urbo estas tiu bona orienta institucio, la Kampa-klubo, kie oni veturas vespere por lud-tempo.

Vinberoj estas tre oftaj, kaj pro tia kaŭzo tre malkaraj: la Ĥinoj ilin antaŭgardas en silojn por ilin konservi. Oni trovas strangan puŝ-veturilon de nur unu rado, uzata por homoj, kaj pakaĵoj. La utilaj Ĥinaj ĉevaletoj ja ne estas belaj, sed ili povas porti grandan pezon: kaj, plue, galopi ĉe kursoj pli rapide ol oni kredus. Vintra-sezonaj partioj ekskursas per kanaloj kaj riveroj sur loĝboatoj por ĉasi.

Pasante preter la insulo de "Quelpart," apartenanta al "Korea," ni trairis la markolojn de "Shimonasaki," kiuj estas fortege fortikigitaj. Nune, ni estas en la interlanda maro, la fama "Inland Sea" de Japanujo: la arbare-vestitaj montoj, valoj, kaj insuloj estas treege pentrindaj, sed la ŝipo, pasante meze, estas tro malproksima de ambaŭ bordoj por ilin efektive vidi.

"Kobe" ne estas granda haveno laŭ larĝeco, tamen estas tre negocema: konstruaĵoj, kaj stratoj troviĝas en bonega ordo. Japanaj puŝveturiloj, nome "Jinrickshaw" (ĝinrikŝa, aŭ, ŝerce, kvankam litere, "pull-man-car"), estas komfortaj rimedoj por vojaĝi tra la tiamaj krudaj enlandaj vojoj, kaj la "kuli" trenistoj kuras rapide po ĝis eĉ kvardek mejlojn ĉiutage. Aranĝinte pri prezo ĉe la estro, la trenistoj sin tenas honeste kontraŭ kontrakto: ili malmulte manĝas, kaj trinkas nur buŝumetojn da "Saki," speco de rizbiero, ordinare trinkata varme: mi ĝin trovis tre plaĉan kiam bone fabrikita. Mi ofte miras, kial oni ne ĝin enkondukas en Hindujon; estus multe pli saniga ol la nunaj krudaj alkoholaj likvoroj, kiel, "_Toddy_," kaj "_Arrack_."

Oni ĉiam uzas tiujn puŝveturilojn por enlandaj ekskursoj; unu por si mem, kaj alia por porti nutraĵojn, pakaĵojn, k.t.p.

Estas iom strange, sed tiuj ĉi trenistoj povas fari kurson pli rapide kun sia veturilo, ol sen ĝi.

Klimato estas tre agrabla. Kompreneble troviĝas multaj butikoj por vendo de ĉiaspecaj kuriozaĵoj. Manko de sciado de la Japana lingvo estas ja bedaŭrinda, kaj oni sopiras je la divastigado de Esperanto, kiam la graciaj servistinoj ĉe la "Tea-houses" (te-servejoj) rideme oferas nutraĵon.

Multaj vidindaj ekskursoj troviĝas apude: ekzemple, al "Ozaka" la "Birmingham" kaj "Venezia" de Japanujo, kie estas multe da fabrikejoj: ankaŭ la Monerfabrikejo imperia.

Oni devus neniam fari tiajn ekskursojn ne portante sian pasporton, preta por montri kontraŭ postulo de policano, hotelestro, stacidomestro, k.t.p.: alie, oni eble forkondukos vin al ia urbomagistrato por ekzameno.

La Kastelo, kun ĝia milita garnizono kaj armilejo, ne devus esti forgesata. Kelkaj ŝtonoj uzitaj por ĝia konstruaĵo estas mirinde grandaj, malfacile estas figuri kiel oni povis ilin meti en ilian lokon, ĉar ili estas multe pli grandaj ol tiuj en la piramidoj de Egiptujo: tamen, oni parolas pri ankoraŭ pli grandaj en "Korea." La banejoj de "Arima" estas apude, kaj donas okazon por provi vian taŭgecon pri marŝi, kun "kuli" portanta viajn necesaĵojn, pakitajn en Japanaj korboj. Tie la du seksoj kune banas, kaj tre modeste: strange estas, kontraŭ Eŭropa sperto, ke ĉie nudaj popoloj estas pli modestaj ol tiuj vestitaj: tio estas mia propra sperto en Hindujo, ĉe la insuloj de "Andamans": kaj mi vidas ke Sir Charles Eliot simile rimarkas rilate la enlandaj loĝantoj de Orientafriko, en sia ĵus-eldonita verko.

Li ankaŭ skribas pri la lingvo "Swahili," kiu tie estas la Esperanto inter la enlandaj gentoj, kiel "Hindustani" inter tiuj de Hindujo.

La banoj mem estas tre delogantaj pro la ruĝkoteco de la varma akvo: tamen, multe da Japanoj tie kunvenas.

Sendube, kiel multe da aliaj malagrablaj aferoj, ili estas bonaj por la sano.

La vojirado de "Kobe" al la haveno de "Yokohama" daŭras dudekkvar horojn: oni povas ankaŭ tien iri per fervojo. Dum preskaŭ la tuta daŭro laŭ la marbordo, oni rigardas la sanktan monton de "Fuji" (_yama_ signifas monto: Fujiyama).

Tie ĉi ni lasis la vaporŝipon, ĝis reveno tempo.

Hoteloj, Kluboj, konstruaĵoj, stratoj, elektralumo, tramvojoj, butikoj, k.t.p, estas ĉiuj laŭdindaj. Kuriozaĵoj el elefantosto, ĉizita ligno, kuprafundaĵoj, lakaĵoj, porcelano de "Satsuma," "Cloisonne," k.t.p., estas montrataj por vendi ĉe multaj superaj magazenoj, kaj oni povas aĉeti ĉiaspecojn da Eŭropaj provizaĵoj kaj vestaĵoj.

Ĉe la publika Vendejo frue matene oni certe devus iri vidi la lokajn specojn da nutraĵoj, ekzemple, fiŝoj, legomoj, k.t.p.: oni tie rimarkas kankrojn de malgrandaj korpoj kaj treege longaj kruroj, fazanojn kun dudekfuta mez-vosta plumo.

Estas multe da vidindaj lokoj apude: la "Daibuts" ĉe "Kamakura," grandega kuprafandaĵo, reprezentanta "Buddha," montranta la saman trankvilan pripensan vizaĝon, kiel tiu Dio ĉe la Birmanaj "Pagodas." Ankoraŭ la temploj de "Hachiman": la insulo de "Enoshima," k.t.p.: kvankam iaj temploj estas treege belaj, kaj multekostaj, eĉ ĝis milionoj da livroj, tamen, ĉiodirite, oni iom laciĝas je tia aro de vidaĵoj.

Sed unu, nur videbla ĉiujare je fino de Oktobro, nin allogas: t.e., la vivantaj floraj "tabloj," kiel teatraĵoj, fabrikitaj el kreskantaj "Chrysanthemums": per kiuj la koloro de vizaĵoj, kaj vestaĵoj, kaj eĉ la formoj de la aktoroj estas fidele imititaj.

Pasante trans la ponto, super la fosaĵo kiu kuras ĉirkaŭ "Tokio" oni admiros la amason en somero, de rozkolore randitaj "Lotus" floroj (akvolilioj), starantaj el malpalaj grandaj folioj kiuj kovras la supraĵon de la akvo.

Oni devus viziti la novan teatron, enhavante 2,500 personojn, el kiuj plimulto sidiĝas sur planko en malgrandaj loĝioj: laŭ Eŭropa vidpunkto, la Japanaj teatraĵoj estas tro daŭrigataj, kaj pro tia kaŭzo tre enuigantaj.

La vidinda Muzeo troviĝas en la Parko de "Ueno," kiu estas vere simila al ia Angla Parko.

DIVERSAJ AVIZOJ.

Sur paĝo 68 de nia nuna Volumo ni presigis "Antaŭ la Rigardo de la Vivo." De tiu ĉi la originalo estis verkita de la fama Rusa verkisto, Maxim Gorky.

* * *

"Ĉielo kaj Tero" estas tre belforma traduko de la poemo de Byron, verkita de D-ro Noel, la eminenta Esperantisto en Nancy. (54 grandaj paĝoj. Kosto 1 ŝilingo, ricevebla de S-ro Frecot, 35, rue Ste. Catherine, Nancy, France).

* * *

"Esperanta Fonografio, Alfarado de la Sistemo Pitman," verkita de A. W. Lyndridge, estas 24 paĝa verkito, kosto 1 ŝilingo, de la Aŭtoro, Esperanto House, Southend-on-Sea.

* * *

Tiuj Esperantistoj kiuj interesiĝas je la diversaj fonografiaj sistemoj ankaŭ plezure legos la "Lernolibro de Esperanta Stenografio" (Unuiga sistemo Stolze-Schrey), verkita de nia agema amiko, Pastro F. Schneeberger. Kosto 1 franko, de la Aŭtoro (Laufen, Svisujo), aŭ de la firmo Hachette, la eldonistoj.

* * *

La "Kurso Tutmonda de la Lingvo Internacia Esperanto," verkita de Emilo Gasse, nia sindona Havra kunbatalanto (elpensinto de la bela internacia signo, k.t.p.), estas valora aldono al nia jam granda lernolibraro. Verkita laŭ la Berlitza sistemo, ĝi estas ne nur por Francaj lernantoj, sed, kiel la titolo montras, por tiuj de la tuta mondo. Kosto 9d., de la firmo Hachette.

* * *

"Matematika Terminaro kaj Krestomatio," verkita de Raoul Bricard, estos utila teknika verko por matematikistoj tutmondaj. Kosto 9d., 60 paĝoj, de la firmo Hachette.

* * *

Ni deziras kore danki la multajn amikojn, kiuj sendis al ni Kongres-fotografojn kaj lokajn gazetojn kun raportoj pri la Kongreso. Neniam antaŭe la afero estas ricevinta tian bonegan reklamadon, kaj ĉiamaj devas esti ĝiaj fruktoj.

* * *

La tria numero de _Tra la Mondo_ enhavos pli ol 40 ilustraĵoj, el kiuj dek estas pri la Kongresvojaĝo al Anglujo. Oni povas ricevi la gazeton ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand. Jara abonpago, 6 frankojn.

* * *

Ni plezure anoncas, ke la venonta eldonado de _Cassell's Popular Educator_, kiu aperos je Sept. 25, enhavos serion da Esperanto lecionoj, verkitaj de S-roj G. W. Bullen & E. A. Millidge.

Sendube la akcepto de Esperanto en tiu ĉi revuo, kiel egalulo kune kun la aliaj lingvoj, antikvaj & modernaj lernotaj, multe helpos al la disvastigado de Esperanto en Angle-parolantajn landoj.

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto II.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Mi kutimas je la virinoj kiuj daŭrigas la faradon de demandoj, sed tiu kiu daŭrigas respondi kiam oni ne demandas pri io--mi opinias ke ŝi estas pli malbona.

"Mi volas paroleti kun vi," diris unu el tiu gento al mi, "kiam vi finigis la disdonon de biletoj."

"Vi komencu," diris mi.

"La maniero laŭ kiu la interno de tiuj ĉi omnibusoj estas meblitaj estas tre malsaĝa," ŝi diris.

"Mia koro, dum multaj jaroj rompiĝas pro tio," mi diris.

"Ĉu vi ne komprenas ke ŝtofo kun tia supraĵo kaptas la polvon kaj koton? Mi hontas sidiĝi sur ĝi."

"Mi mem," mi diris, "mi stariĝas. Mi evitas tion tiamaniere."

"Tio kion oni bezonas en Londona omnibuso," diris ŝi, "estas apartigeblaj kusenoj kun moveblaj kaj laveblaj kovriloj, kaj kun glata kaj polurita supraĵo kiu ne tenas la polvon."

"Se vi rediros tion malrapide mi elskribos ĝin kaj donos ĝin al la estro kiam mi revenos al la omnibusejo, tiun ĉi nokton. Sed ne tre utilas paroli al li. Vi komprenos ke kiam infanoj rompas la kolon en tiu ĉi omnibuso la kompanio devas kompensi; kiel estas nur juste."

"Kiel tio rilatas je la afero?" diris ŝi.

"Tiel maniere," diris mi. "Kiam oni metas infanojn sur glatan supraĵon en saltanta omnibuso, ili malsupren glitas kaj rompas sian kolon sur la planko. Ni provis ĝin kaj ni devis kompensi."

"Vere?" diris ŝi.

"Vi povas veti vian vivon pro ĝi," diris mi. "Poste ni provis nian nuntempan ideon, kiu estanta velura, aŭ iom velurema, tenas la vestaĵojn de infano kiu ne povas gliti. Se oni metas infanon sur unu el tiuj ĉi seĝoj, la sola metodo movi lin estos ke la patrino devos levi lin en suprena direkto. Tiu ĉi metodo estis speciale elpensita por ni."

"Nu, mi ĝis nun ne sciis tion," diris ŝi, kaj mi ankaŭ tiel opiniis.

Nu, eble vi imagos ke tio sufiĉis, sed ne. Tiuj spertaj personinoj scias preskaŭ ĉion, kaj ili ne povas enteni ĝin,--ili devas disdoni kelkon.

"Ĉu vi scias," diris ŝi, "ke mi estas elpensinta planon kiu devas interesi la omnibusistojn? Ĝi senigas la eblecon malhonestiĝi, kaj tiel evitas ĉiujn tentojn."

"Jes," diris mi, "ni terure suferas pro tento, sed ne estas malhonestiĝi."

"Vi intencas diri--ebriiĝi?"

"Ne," diris mi, "estas mortigi, kune kun la uzo de malbona lingvaĵo."

"Ho! vi ŝercas!" diris ŝi.

"Nu," diris mi, "tia interparolado igas viron ŝercema, ĉu ne!"

Ne, mi ne komprenas la virinojn.

Unu el la temoj de ilia kredo estas, ke io kio okazas sur omnibuso estas la kulpo de la omnibusisto. Virino eniras blankan _Putney_ omnibuson kun _Putney_ presita ĉie sur ĝi, kaj la omnibusisto preskaŭ eksplodanta kriegante _Putney_. Ŝi pagas la monon, ne demandas, sidadas ĝis la vetura fino, kaj tiam ŝi diras:--"Tiu ĉi ne estas _Kilburn_. Kaj kial vi ne diris ke tiu ĉi ne estas _Kilburn_ omnibuso kiam mi eniris?"

Ho, jes, ni estas kutimataj je tio. Kia ajn okazas, ni estas kulpaj. Nu, okaze, poŝo estas rabata sur mia omnibuso, la seĝoj estantaj aranĝitaj tre oportune por poŝrabado. Ne estas ĉiam eviteble. Kompreneble mi malfermadas miajn okulojn, kaj kiam mi opinias ke ia viro estas suspektinda, li ne ricevas ian oportunon sur mia omnibuso. Tamen, la poŝrabistoj estas tiel ruzaj ke okaze estas neeble observi ilin.

Antaŭ ne longe, dum mi estis staranta sur la omnibuso, mi sentis ombrelon tiklantan post mian kolon. Mi turniĝis, kaj estis ekscitata virino malsupreniranta kaj ekkrianta, "Haltigu la omnibuson! mia monujo estas ŝtelita!" Nu, mi haltigis la omnibuson. Estis tri viroj sur la omnibusa supraĵo, krom tiu ĉi maljunulino, kaj ŝi kulpigis ĉiun ŝtelinte ŝian monujon.

Tiam ŝi turniĝis al mi kaj diris ke estas mia kulpo permesinte poŝrabistojn suriri la omnibuson, kaj ke eble ili pagis min por la permeso, kaj ke eble mi mem estis ŝtelinta ŝian monujon. Policano alproksimiĝis, kaj ŝi demandis lin kial li estis tie se la sinjorinoj perdas monujojn. Li eltiris sian notlibron kaj elskribis ĉion--nombrojn kaj nomojn kaj adresojn, kaj la kolorojn de la ĉevaloj. La Ĉielo scias tion kion li ne elskribis. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, ni ree formovis kaj la homamaso malaperis. Ni ne estis veturintaj pli ol 100 jardoj kiam tiu benata ombrelo frapis min denove sur la kolo. "Nu, sinjorino," mi diris, pacience, "kaj kion vi perdis nun?"

"Ho," ŝi diris, "mi estas trovinta mian monujon. Almenaŭ, mi ĵus memoras ke mi ne alportis ĝin tien ĉi, nur la pencojn por la vetura kosto. Kia malsaĝulino mi estas! Sed kial vi ne memoris ke mi ne havis mian monujon kiam mi pagis vin?" Mi ne respondis unu vorte. Mi malestime rigardis ŝin, turnis mian dorson, kraĉis sur la straton, kaj komencis fajfi. Se io instruos viron pri ĝentileco sub enuigaj cirkonstancoj, estas estante omnibusisto.

Okaze, mi utiligas sarkasmon. Mi memoras ke mi tiel agis kun unu el tiuj dimanĉaj fraŭlinoj. La maniero en kiu fraŭlinoj vestiĝas nuntempe estas nekomprenebla je mi. Ekzemple, ordinara fraŭlino kiu perlaboras po 10 livroj kun manĝadoj ĉiujare. Rigardu ŝin dum ŝia libera dimanĉo kiam ŝi estas eniranta omnibuson ĉe la _Marble Arch_. Ho, estas mirindege! Pri vestaĵoj kaj stilo ŝi kaŭzus la Imperiestrinon de Ĥinujo malesperi kaj forlasi la veŝtiĝarton. Nu, mi ne intermetas min en aliaj viraj aferoj. Kiam 'Ankin venas al mi kaj demandas ĉu la arbitra konduto de la Regnestraro ne boligas mian sangon, mi diras al li--ne--, ĉar mi opinias ke mia sango nek estas afero de la Regnestraro, nek la Regnestraro afero de mia sango. Kiel mi diris, mi ne intermetas min, kaj se ordinara fraŭlino preferas vesti sin per la tuta mono kiun ŝi povas prunte preni, ne estas mia afero, kaj mi esperas ke tio estas plezuro al ŝi. Sed la fierecon de tia gento mi ne povas ŝati, kaj mi vidas ke fraŭlinoj kiuj kondutas sin ordinare, tuj kiam ili orname vestiĝas, fariĝas fieraj. Kia estas la kaŭzo? Mi scias tion kio mi estas kaj mi scias tion kio ili estas. Ili povas vestiĝi ĝis ilia vizaĝo nigriĝas, kaj ili ne trompas min. Tial ĉu estas eble ke mi permesos tian genton marŝi super mi? Certe ne.

Ian dimanĉan nokton unu el tiu ĉi gento altiris la omnibuson. Ni pli malrapidiĝis, kaj eble estis movantaj po unu colo hore. Sed tio ne kontentigis ŝin, kvankam ŝi povis eniri tiel facile kiel kisi vian manon, kaj tie mi estis staranta kun mia brako etendata preta entiri ŝin por ke ŝi ne difektiĝu. Ho, ne! Ne estis sufiĉe bone por ŝia fraŭlina moŝto.

"Kiam vi haltigos la omnibuson," ŝi diris, "mi eniros, kaj ne antaŭe."

Humile kaj pacience mi haltigis la omnibuson, kaj ŝi eniris. Ŝi sidiĝis kaj elmontris sian pencon. "Jen, prenu ĝin," ŝi diris.

"Dankon, fraŭlino, mi prenos ĝin kiam mi kolektas la monpagojn, kaj ne antaŭe,"--tiel maniere eĥoanta ŝiajn vortojn en ruza maniero.

Tiel, por pli enuigi min, ŝi diris, "Tiu ĉi omnibuso iras malrapide. Ĉu vi ne bonvolas supreniri kaj peti la veturigiston plirapidigi la ĉevalojn?"

"Ne," mi diris, "mi ne bonvolas. Sed se vi deziras rapidi por remeti la vestaĵojn en komodon, antaŭ ol via mastrino revenos kaj eltrovos ke vi prunte prenis ilin, mi havos plezuron alvokante fiakron."

Ho, ŝi tute ne ŝatis tion, mi sciigas vin. Ŝi povis diri nenion, almenaŭ nenion gravan. Kompreneble, ŝi komencis kalumnii min, sed mi baldaŭ haltigis ŝin. Mi diris al ŝi ke mi neniam permesis tian lingvaĵon en mia omnibuso, kaj mi ne komencus pro ŝi. Ŝi devos aŭ fermi la buŝon aŭ eliri.

Ne, mi ne volis esti malĝentila, kaj mi malamas esti malĝentila. Ne estas trovebla pli trankvila viro ol mi kiam mi estas servata juste. Sed kiam homoj kiuj ne estas pli bonaj ol mi komencas ordoni min, ne estas ia kialo doni plezuro je mia elspezo. Se okaziĝas ke estas viro mi respondas rekte por lia klara nacia lingvo.

Se estas virino tiam mi provas sarkasmon.

Jen estas alia okazo.

Mi estis promenanta en la strato, preteriranta fruktistejon, kiam subite granda amaso da grajnoj kaj ŝimo (kiu estis oranĝo en siaj pli bonaj kaj feliĉaj tagoj) venis fluganta tra la aero kaj eksplodiĝis sur mia vizaĝo. Feliĉe mi ne estas kion oni nomas pasia viro. Mi ĵus rigardis en la butikon kaj vidis la virinon kiu ĵetis ĝin. Tiel mi diris sarkasmeme: "Ĉu estas vi, sinjorino, disdonanta viajn senpagajn fruktojn?"

"Ho, la Ĉielo!" ŝi diris, "ĉu vi intencas diri ke ĝi frapis vin?"

"Jes," mi diris, "tia estas la fakto de la okazo."

"Ho, nu," ŝi diris, "mi estis sidanta tie ĉi eltiranta la putrajn, kaj mi vidis neniun preterirantan. Mi intencis ĵeti ĝin en la defluilon. Mi ne celis ĝin al vi; mi estas certa ke ne."

"Ne," diris mi, "mi ne estis via celo. Tio estas la kialo de mia plendo. La plej proksiman tempon, kiam vi estas forĵetanta unu el tiuj ĉi pecegoj da malsana oranĝaĵo, mi estimos ĝin kiel personan favoron se vi celos ĝin al mi. Tiam vi ne frapos min!" Nu, tio kolerigis ŝin. Ŝi levis unu el la putraj kaj demandis ĉu mi donos aminde al ŝi oportunon por instrui min pli bone. Pro kuraĝo, mi diris, "Tute bone, ĵetu!" Mi estis staranta en la enirejo, kaj ŝi elĵetis. Ĝi maltrafis min kaj frapis junan policanon starantan ekstere tute en la okulo. Tio donis al mi bonan ridegon. Kaj jen estas alia ekzemplo simila, kie mi sufiĉe suferis por sarkasmigi bovinon.

Mi estas omnibusisto, tio kio mi estas. Ŝajnas simple, ĉu ne? Iel, mi mem ne malfacile komprenas miajn devojn. Mi scias por kio mi estas pagata, kaj mi faras tion.--(_Daŭrigota_).

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

_La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._

"Ĉe la tablo vi trovos ke via plej proksima najbaro estas treege silentema. Ĉiuj ni estos al vi tre dankaj se pri io ajn vi povos lin interesigi. Sed vi devas komenci la aferon. Se vi ne unue parolos al li, li certe ne parolos al vi."

"Ĉu estas tiel?" mi respondis. "Nu, mi mem estas silentema."

Mi vizitis akvosanigejon en unu el la Nordaj partoj de Anglujo. La karakteron de mia tiea tablokunsidanto tiu ĉi fragmento de konversacio sufiĉe montros. Tutan semajnon ni sidis flanko ĉe flanko kaj interŝanĝis ne eĉ unu vorton. Lin mi estis decidinta ataki per lia propra armilo. Mi uzis ununombron ĉar li posedis nur tiun solan armilon de silento. Unu sentencon li fine elŝutis al mi: "Umph! ŝajnas ke ni estas ambaŭ silentemaj."

"Jes," kaj kontraŭ _li_ mi refalis en unu silenton kiu daŭris ankoraŭ tri tagojn. Eble mi devas diri ke mi "falegis" en silenton, se nur por montri la profundegecon de tiu silento.