The Esperantist, Vol. 1, No. 8
Part 3
Tia konduto sxajnis al mi vera enigmo. Cxe la juneco de la patrino ne ankoraux ekzistis kolegio de Newnham aux Girton; mi do ne trovis mallauxdinda sxian nescion; sed la patro estis gxuinta cxiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!
Okazis multe da tiaj disrevigxoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon de _frisettes_ por pligrandigi sxian kapornamon. Li ankaux tre ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino frauxlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el cxevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kauxzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.
Tamen, irante post nelonge en jugxejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies cxiu portis sur kapo tiom da cxevalharego kiom suficxus por fari ses aux sep frizagxojn, kaj ankaux grandegan "chignon." La jugxisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el cxiuj, ankaux portis la plej grandan kvanton da cxevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre gxojigxis, ke mi mem ne portis ecx cxapon sur kapo mia; dume nek la jugxisto nek ia advokato demetis siajn sxvitajn perukojn.
Sed mia patro multe kolerigxis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, cxion kion mi rimarkis en jugxejo. Mi do sercxadis cxu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aux eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco.
Iom post iom mi komencis dubi, cxu ekzistas efektive tiu cxi pretendita diverseco de motivo aux de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Cxar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuragxis lin paroli pri tio cxi; sed la onklino Manjo cxiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al sxi mian naivan sciemon.
"Ha, jes," diris sxi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," sxi respondis, "soldato portas artan vestplibonajxon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestajxo. La soldato gxin portas, kudritan al la brusto de sia frako!"
Tiam mi rakontis al sxi pluan okazajxon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la cxapelon de unu el la generaloj, kaj gxiaj plumoj iom tordigxis. Milita servisto eklevis la cxapelon, kaj alportis gxin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolcxe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan cxapelon, tiel lerte kiel cxambristino de sinjorino, kaj la generala mosxtofine trankviligxas.
Tion auxdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmangxanto zorgas pri sia ekstera vidigxo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Sxi ne diris cxu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa."
La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Cxambron de Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj cxi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina."
Mi brave kuragxis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun cxi fojon, felicxe, aprobis mian jugxon. Li ecx diris, ke li mem preferus pli la babilajxon de kiu ajn maljunulino, ol auxskulti la sensencajxojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, cxu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aux nur de propra lia fantazio.
Antaux nelonge virseksa egoismo aux blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas suficxan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj gxoje vidas kiel erarega estas tiel supozo.
Sed mi devas cxesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio cxi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaux, sendube, ni cxiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaux cxe la aferoj legxigantaj, koncernantaj la felicxon de la tuta homaro; kaj ni gxojos je la neniigxo de la malsagxa disputo, cxu viro aux cxu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de cxiam plibonigxonta komuna homa raso.
LA NASKIGXEJO.
Originale verkita de Paul Mathews, M. A.
Cxie mi amas la kamparon sed, ho! cxarma naskigxejo mia, kiom mi vin amegas! Cxu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilagxeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallargxa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, cxe kies cxiu flanko vidigxas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.
Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn sxargxbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine la _negxagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_, frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la _bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas sengxoje auxskulti la kantojn de la alauxdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de la makulitaj turdoj, de la rugxabrustoj aux, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolcxe kantetadas?
Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan _regxafisxkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidajxoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la negxo, posedas siajn proprajn belajxojn por cxiu, kiu vere amas la Naturon.
Tie mi de longe naskigxis; el tie mi de longe estas apartigita.
Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis.
En la dauxro de tiuj tridek kvin jaroj mi edzigxis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena gxuado de facila felicxeco. Sed cxiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilagxeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.
En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojagxon al la bone memorita vilagxeto. Ecx nun oni devas marsxi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, gxis la vojagxa fino. Je cxiu pasxo mi preteriris ian amatan loketon, felicxe ne aliformigxitan. Malrapide mi marsxadis, dolcxe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antauxaj kunludantoj.
Cxu cxiuj estas ankoraux vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej cxarma el cxiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! felicxa tempo pasinta!----
Mi eklevas la okulojn--Kio estas? cxu mi songxas? Mi sxin revidas, la saman, la karan Suzion!
Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabigxas: tie staras mia kara kunludantino!
Mi kuras renkonte al sxi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Cxu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu cxi knabineto! Sxi ne estas mia Suzio. "Venu tien cxi, kara mia" mi aminde diris, "Cxu mi vin timigis? Diru al mi----."
Sxi min cxesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?"
"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie logxas la patrino, mi deziras viziti sxin."
"Tie," sxi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda gxardeno.
Ni tien kune iris. Alproksimigxinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermigxis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"----Sxi min longdauxre rigardis----"Tomacxjo!" kaj ni kisis unu la alian.
"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras."
La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! cxarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj cxi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antauxa logxejo estas acxetebla?"
Tion cxi mi ne estis auxdinta. Post kelke da tagoj mi gxin acxetis.
Baldaux mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskigxejo.
Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la sep antauxajn Nrojn._)
AKTO I.
Sceno 2 (_dauxrigo_).
Prospero.-- Ne, knabino; Gxi mangxas, dormas, sentojn ankaux havas Simile je ni. Tiu cxi junulo En sxippereo estis: pro cxagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizagxon lian--vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin sercxas.
Mirando.-- Estajxo dia povus mi lin nomi, Cxar mi neniam vidis tiel nobla!
Prospero (_flanken_).--L'afero venas laux deziro mia: Cxi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj--
Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino Muzike jxus lauxdita!... Mi petegas, Bonvolu diri al mi cxu vi logxas En tiu cxi insulo; cxu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, miri ndajxo! scii mi deziras Cxu estas vi frauxlino.
Mirando.-- Mi, sinjoro, Ne mirindajxo estas, sed frauxlino.
Ferdinando.--Cxielo! mian lingvon! Mi ja estus El gxiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun mi starus.
Prospero.-- La plej alta? Se l'Neapola regxo tion auxdus, Vi kiu estus?
Ferdinando.-- Simple la auxdanto De homo parolanta pri la regxo. Ke li min auxdas tion mi bedauxras, Cxar estas mi la regxo: mian patron Perei mi jxus vidis.
Mirando.-- Ho, teruro!
Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaux lia brava filo!
Prospero.--La duko de Milano kaj bravega Filino lia povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj rugxigxis ... Nun Arielo baldaux liberigxos. (_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe jxus eraris.
Mirando.-- Gxentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Cxi tiu, sed kortusxa la unua. Kompato same movu mian patron!
Ferdinando.--Frauxlino, se vi estas korlibera, Regxino Neapola vin mi faros.
Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L'aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni sxatas. (_Al Ferdinando_) Atentu, auxdu, cxar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi cxi tie staras Por poste sxteli de mi la insulon.
Ferdinando.--Ne! per honoro mia!
Mirando.-- Malhonoro Neniam logxis en sanktejo tia; Cxar se malbonon tia dom' entenus, Ecx bono volus logxi kun gxi.
Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu! (_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutrajxo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekigxitaj, kaj glansxeloj-- Nu, venu!
Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontrauxbatalos Tielan agon, gxis la malamiko Pli pova montros sin.
[_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._]
Mirando.-- Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, cxar, dolcxanima, Li maltimulo estas.
Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto, Cxu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu sxajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontrauxbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos.
Mirando.--Mi vin petegas, patro--
Prospero (_al Mirando_).-- Vi foriru! Ne tusxu mian veston.
Mirando.-- Ho! kompatu: Por li mi garantiulino estos.
(_Dauxrigota_).
LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido! Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, ecx sen rido; Aux kie l'ebenajxo griza senlime sin etendas, Kaj, aux pro tim' aux hont', nenio la blucxielon fendas. Ho gxoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi, Kaj cxe la montoj Dibenitaj en dolcxa pac' restadi!
Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj, Mizero cxie kaj malsano, blasfem', batigxoj, batoj; Ne plu la polvo cxe l'vizagxo, la fulgo en aero; Ne plu herbejoj sekigxitaj, kaj neflorada tero; Sed cxie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj, De fojno ricxa kaj brileta per herboj bonodoraj.
El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Regxo, Mantelo kies senmakula estas l'eterna negxo, Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn, Kaj, trapasxante, cxie faras fruktejojn gxardenojn, La brancxojn ili, cxe la bordoj, de l'rozarbet' balancas; Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas.
La tutan tagon laboremaj abeloj lauxte zumas, Sercxante florojn kiujn ili per kisoj amindumas. Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj gxentianoj, Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolcxaj timianoj! Mi auxdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo, Kaj la kantetojn de l'pasxtistoj tra l'ehxoigxa valo.
Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco, Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco. La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas; La koro, ecx la membroj miaj, kiel la cxamo saltas. Parolis urboj, ebenajxo, pri larmoj kaj pri morto, Sed nun plenigxa cxio estas je vivo kaj je forto.
Forteco al sxtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj, La vivo kiel la forfluo el sencxesantaj fontoj. Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco, Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco! Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto En mia paca monta hejmo restadi gxis la morto.
LA MALSANA LEONO.
Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu cxase trafi sian kaptajxon, tial li sin kusxigis en sia kaverno, kaj, per mallauxta vocxo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaux disvastigxas inter la bestaro, kaj kauxzas grandegan plorindon pri la regxa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, cxar cxin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptajxon el la vizitantoj, kaj grasigxas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informigxi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Regxa Mosxto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "cxu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolcxemulo, sxutu konsolan vorton en la orelon de malfelicxa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie cxi ekvidas; cxiu el ili sxajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."
_Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._
(6266).
PATRINO KAJ INFANO.
Flandra poeziajxo de Frans de Cort.
Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj cxirkauxprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj gxojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallauxte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano!
_Tradukita de_ Euxg. Mathys, _filo_.
CORRESPONDENCE NOTES.
The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply).
Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support.
* * *
Our prized volume, the _Fundamenta Krestomatio_, bears a most unfortunate title.
Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume.
* * *
The note in our last issue concerning the _Method of telling the time in Esperantoland_ has called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality.
* * *
We have done our best to buy in copies of the _First Number_ of The Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each.
* * *
Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of an _Atesto de Kapableco_. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society.
Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit.
* * *
As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect?
INSTINKTO aux INTELIGENTECO.
Dua Vera Rakonto de O.W. 7074.
Mi legas en la dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ la titolon de artikolo publikigita en la _Revue Scientifique_. Jen la teksto: _E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro._
Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli.
Cetere vi povos tion jugxi, mi tuj rakontos al vi la fakton.
En la cxirkauxajxo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri gxi. Ili edukas en gxi la kutimajn bestojn, bovojn, sxafojn, porkojn, k.t.p.
Cxiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin pasxtas. Kiam baldaux eknoktigxos, oni rekondukas ilin al la staloj.
Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn.
En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar.
Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni auxdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis gxin, kaj, pusxegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino farigxas freneza. Mi sekvis gxin kaj vidis ke gxi eniris arbetajxon, en kiu restis unu el sxiaj idoj. La patrino forpelis gxin, pusxante gxin per sia nazego, blekegante. Ili ambaux reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.
La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke gxi havis dek kvar idojn. Kiam gxi ilin kalkulis, gxi ekvidis, ke ili cxiuj ne estis kune kun gxi, kaj gxi forkuris por sercxi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.
Cxu vi ne pensas kiel mi?
GALA SKIZETO.
Originale verkita de E. W.
_Mi naskigxis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._
_Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili cxiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."_
_Mi cxiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"_
_Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraux estas multe da libroj, kaj baldaux multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaux," cxar tiu cxi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem gxin kompreni, studinte apenaux dek kvin minutojn cxiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortigxis._
_Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaux du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The Esperantist.
_Pro tio mi verkis tiujn cxi rakontetojn.--E. W._
I.
Pacama Pastro.
Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbigxis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li sxajnis esti kvazaux fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolcxaj kaj songxaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tusxis ilin. Tia estis lia vocxo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso.
Familia tradicio diris, ke li antauxe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio cxi pastro estus farigxinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier Guards_."
Oni ankaux diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuragxigxis kontrauxstari la malricxecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola.
Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edzigxis la ricxan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, gxuis lian indulgan bonecon.
Nur unu foje, estante juna kaj frauxlo, li montris sian karakteron.
Lia parohxo estis apud la rifa marbordo, kie multaj sxipoj disrompigxis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita sxipo.
Tiu cxi legxo nature ne savigis la maristaron.
La pacama pastro ofte predikis kontraux la kruela kutimo igi la sxippereojn.
Ekstere de la pregxejo, la parohxanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.
Fine, post multe da tempo, li demandis: "Cxu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?"
Baldaux sciigxis, ke la logxantoj de Bxxx ne permesos la sxippereigon sur ilia marbordo kaj ankaux, ke la vilagxanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidigxis agadi lauxvole, kie ajn ili povos.
Terura ventego blovis, kaj sxipo surkuris sur sxtonejon.
Tiam okazis ke la logxantoj de la najbaraj vilagxoj kunvenis al la loko, portante falcxilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj parohxanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antauxeniris, kaj montris al la transpasxintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun cxi mureton, mi pafos!