The Esperantist, Vol. 1, No. 8
Part 2
Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise.
I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment.
On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous.
Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree?
_Lauxsence tradukita de_ H.B.M.
MIA AVINO.
Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.
Cxu vi konis mian avinon?
Jen do estas sxia portreto: Sxi mortis nauxdek ses jara, kaj sxia kuracisto diris, ke sxi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."
Kia ajn la kauxzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentrajxojn ni rimarkas cxe antikvaj familioj.
Cxiam apud la fenestro aux trikante, aux petante de Dio favorojn por sxia malgranda familio, sxi estis, kiel mi sxin memoras, ankoraux bela, spite sxia maljuneco.--Maloftaj argxentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizagxo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora fotografajxo.
Pri sxia hejma vivado, mi nur diros, ke sxi estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, sxi posedis kuriozan posxhorlogxon, kiu, cxiun kvaronhoron, sonadis valson aux polkon, per speciala mehxanismo.
Foje, sxi rakontis al mi tiun cxi historieton:--
"Tagon mi eniris pregxejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riprocxus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan posxhorlogxon por ke gxi, per gxia sonorado, dolcxigu la ekkolerantan pastron.
"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min auxskultadis. Subite la posxhorlogxo rompigis la pregxejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto. 'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone auxdas, ke gxi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la pastro.
"'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia posxhorlogxo. Jen gxi estas,' kaj mi eltiris la malfelicxan valoragxon, kies sonorado jam cxesis. Sed, pro mia rapideco, mi tusxis la muzikan risorton kaj denove gxi sonadis, sed tiun cxi fojon mazurkon!
"Mi paligxis, sed la pastro rugxigxis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi igxis kiel sxtona statuo, kun la posxhorlogxo cxiam sonanta la mazurkon al la cxeestantaj pregxantoj!"
PRI SCIENCAJ AFEROJ.
Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al gxi, la _Globe_ de Aprilo 15, 1904, en gxia kolono _Sciencaj Ehxoj_, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskauxa perdo de la Brita submara boato "A1."
La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu cxi okazintajxo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimigxanta sxipo, mankis montri la fatalan vaporsxipon. Plibonigita periskopo antaux ne longe priskribigxis en la Aldono al la _Scienca Ameriko_. Gxi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antauxen rigardas, kaj figuras gxuste la veran grandecon de la vidataj objektoj.
Tiu cxi nova periskopo suficxus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la jxurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas cxiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro levigxas. Tiam, pro la subakvigxo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marsxauxmo kovras la vitron de la tubo.
Iu devas elpensi metodon por auxtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena.
T.P.L.
TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.
De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.
Li foriris el la vilagxo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktigxis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj logxejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaux vidigxis cxirkauxe, etendante siajn strangegajn brancxojn tra la malklaro, kunigxis kun lia malgxojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature supersticxema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortigxo. Por ke li foririgu tiujn cxi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojagxantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densajxoj de tiu mem arbaro. En la dauxro de tiu cxi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto sxajnigis kauxzon por malantauxenigxi, dum nia vojiranto dauxrigis siajn pasxojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj.
Pri tio li tamen trompigxis; la piedfrapado de la alia cxevalo farigxis malplie auxdebla, kaj fine tute estingigxis. Pro tiu cxi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj auxskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian auxdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj sxajne antauxdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la cxielo kuntiris vizagxon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruligxis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante gxian vocxon per grandega mugxado, deiris en superakvego. Pro tiu cxi okazo la kuragxo de nia heroo preskaux tute neniigxis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaux ol, kvazaux rekonsciigxante, li elpasis el la vojo por protektigxi inter la cxirkauxkreskantaj arbetajxoj.
Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin sxirmetis kontraux la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatigxis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la felicxon eviti ilian sercxon, kaj sin eltiri el la implikajxoj de la arbaro.
Timigite de tiuj cxi antauxsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antauxeniri per ia torda vojeto gxis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la cxevalan kapon en linion tute kontrauxan al tiu de la cxefvojo kiun li jxus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu cxi, por lin sercxi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la cxefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto.
Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, dauxrigis sian vojagxon, en plena espero atingi vilagxon, kie sia vivo trovigxus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel felicxa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis cxe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.
Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke sxi povos provizi al li bonan liton, kaj al la cxevalo logxejon kaj avenon, li ekdankas la cxielon por sia felicxo, faletinte sur tian modestan kajuton.
Li do konsentis pasi la nokton, sub la sxirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke sxia edzo, trancxlignisto, estis foririnta cxe la plej proksiman urbon por vendi sian komercajxon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgauxmatene.
Ferdinando ekzamenis la antikvan sorcxistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj sxi respondis je tiom da versxajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia dangxero. Festine vespermangxinte ovojn kaj sxinkon, li petegis, ke sxi lin alkonduku al la dormocxambro, kie sxi proponis, ke li kusxigxu.
Tial, je sxia montro, li supreniris ian sxtuparon en cxambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajlosxargxegoj.
Li sxajne kontentigxis je sia logxejo, kiu ja lin mirigis.
La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimigxu la kandelon al la flamigxemajxoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la sxlosilon de ekstere.
Ferdinando, kutimite esti singardema kontraux siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo.
Sekve li proponis ekzameni akurate cxiun objekton en la cxambro; kaj dum la esplorado li cxagrene trovis viran korpon, ankoraux varman, kiu, antaux ne longe ponardite, kasxigis inter kelkaj pajlsxargxoj.
Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, cxar li certigxis, ke li mem renkontus la saman sorton antauxtagigxo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Cxe la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per gxi forkuri, sed li sciigxis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektigxis, kaj la genuoj sxanceligxis. Liaj pensoj estis plenaj de antauxsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaux atestanto kontraux li, kaj per dezirego preskaux supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuragxus, li mem senkompate entreprenis.
Li senvestigis la korpon, kiu kusxis sangadanta inter la pajlaro. Gxin brake alportinte en la liton li gxin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante sxargitan pistolon per cxiu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.
Cxe noktomezo li auxdis la sxovadon de piedoj suprenirantaj la sxtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito.
(_Finigota en la Julia Gazeto_).
LA PEKETOJ DE EPPIE.
Eltirajxo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.
_Silas Marner, gxis la alveno de nekonata knabineto cxe sia dometo, estis sxparema kaj malfelicxa teksisto. Li kompatigxis je tiu cxi infaneto, donis al sxi la nomon Eppie, kaj farigxis kvazaux sxia patro._
Kiam Eppie havis tri jarojn, sxi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke sxi devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko.
"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos ensxlosi sxin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, cxar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis suficxa por nigrigi lin, tiel ke li devis denove lavigxi kaj vestigxi. Tiu cxi estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aux la ekfrapadon, aux la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu sxin."
Nu, Silas sagxe estis arangxinta largxan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Gxi estis ligata cxirkaux sxia talio, kaj sxi povis atingi sxian liteton kaj sidigxi tie.
Dum somera mateno, Silas interesigxis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie auxdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte gxian rezultaton, sxi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato cxiam sekvas la saman kauxzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis gxin. Tondinte la rubandon, sxi forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis sxin.
Dume Silas pensis ke sxia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klarigxis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble sxi estis falinta.... Tiam li trovis sxin, sidante apud marcxo, gaje kunparolante sxian boteton, kiun sxi estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum sxia nuda piedeto komforte kovrigxis je oliv-verda slimo.
Silas, gxojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis sxin, kaj kovris sxin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta sxin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke sxi ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidigxis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante sxiajn kotajn piedojn kaj vestajxojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, cxar sxi estis peketema! Pacxjo devos meti sxin en karbokelon!
Li pensis, ke tio timigus sxin, kaj ke sxi ekplorus. Sed, anstataux tio, sxi ekskuigxis sur lia genuo, kvazaux la propono estis cxarma novajxo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis sxin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis sxin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aux ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon!
La teksado longatempe cxesadis tiun cxi matenon, cxar nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu cxi punado havus suficxan efikon, kvankam li estus volinta, ke sxi iom ploru.
Post duona horo, sxi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, cxu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forjxetis gxin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restajxo de la mateno. Li returnis meti sxin en sxian segxeton apud la teksilo, kiam sxi lin rigardis kun vizajxo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo!
LA SANKTA FAJRO.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).
Por cxion klarigi mi diros, ke tio cxi okazis en Jerusalemo.
Je la Sankta Vendredo, la antauxtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Pregxejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.
Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapisxetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kusxas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.
Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per sxajno de senvigla miro; preskaux mi diris, de _bovina_ miro!
Sed la geinfanoj! Sur cxiu vizagxo estas sxajno kvazaux ili tiom da mirindajxoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraux mirigi pri ia ajn afero.
* * *
Kio do estas la Sankta Fajro!
Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!
Dum tiu cxi Sabato la Savinto kusxis en la Tombo, kaj cxiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la cxielo.
* * *
"_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas!
Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas rugxan Tarbusx'on aux fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas largxa kiel sako, kaj la malsupro tre prema cxirkaux la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj largxa zono lian talion. Cxe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.
Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Gxia akra pinto kaj gxia supro, kiu etendis sin cxiu flanke laux formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble sxtalo) kaj brilis kiel argxento.
Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj tradukiston), laux kies konsilo ni singarde malaperigas niajn posxhorlogxojn kaj valorajxojn.
Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun cxi frapadon li dauxrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj cxiam frapante la teron per la sama sonora frapo.
La hotelo staras ekster la muroj, tial gxis la pordego al _Joppa_ (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie cxi la amaso farigxas multe pli densa.
Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan Straton_.
Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; gxia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laux maniero de sxipo, tra maro de malbonherboj.
Tiel ni alvenas al la placeto antaux la pordego de la Pregxejego, kie de cxiuflanko la amaso _ondegas_ kontraux nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizagxoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; cxiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraux auxtoritaton kvankam neeble estas gxin svingigi. Certe gxi dauxrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaux en tiun saman lokon gxi frapas la teron el kiu gxi levigxas antaux kiom da tempo?
Tre malrapide ni antauxeniras, sed ni antauxeniras, kaj nun ni eniras en la Pregxejegon. Pli kaj pli densigxis la amasego. Baldaux la gvidanto mem estas haltigita.
Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj cxi kaj la nia farigxas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble gxin trapasi en tiun direkton. Malantauxen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaux ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monahxejon, kie trovigxas nur kelkaj monahxoj. Kia kontrasto!
Tiel tra cxambroj, tra trairejoj, suprenirante sxtuparojn, cxiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Pregxejego.
Pli gxuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, cxar gxi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aux ok arkojn per bariloj fermataj.
Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruajxon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaux vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni jxus estas trapasintaj.
En cxiu sekcio de nia galerio trovigxas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.
Cxie oni rapidas la preparojn; cxie mi vidas andelojn, sed kompreneble ne ankoraux ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaux neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble ecx du.
El la galerio de virinoj Greka pastro per sxnuro mallevas aron da ili.
Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Pregxejego farigxas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.
Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monahxo post monahxo elsaltas el malfermajxo en la konstruajxo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur gxia eksterajxo. Cxiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Cxie kaj cxie komencas ekbruligi la kandeloj.
En la galerio de virinoj mano post mano la monahxo tiras antauxen sian sxnuron; cxe cxiu ekskuo svingigxas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj cxiuflanken disjxetas sian sebon sur la amasigatan homaron.
Al la barilo gxi alvenas. Apenaux li ekprenas gxin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li pusxegataj, kaj de li ekbruligataj.
De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraux aliaj. Cxiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankajxoj. Cxie oni vidas la brulantajn kandelojn gxoje agitatajn; kaj la vocxoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la sxtonetojn.
Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo cxiu minute _cxifas_ kiel knabeto cxifus paperon.
Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas cxe la reveno. Kial _du_? mi pensas, cxar la Pregxejego kiam ni gxin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per cxiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaux la tuta pilgrimaro!
Elirante el la Pregxejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj.
Sxajnas kvazaux la tuta amasego estas forlasinta la Pregxejegon je la sama momento; el kiu aro cxiu ero treege penegas sin pusxi antaux sian proksimulon.
La Bastonegoj perdas nun sian auxtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado cxesas.
Forte pusxegas per la sxultroj niaj du soldatoj, kaj, cxar ili ne sole reprezentas auxtoritaton sed ankaux estas ambaux fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por _si mem_.
Sed ne por ni!
Cxi tie ni supreniras tiujn malaltajn sxtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.
Sur la sxtupetoj kiel amasego!
Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe dauxros la felicxeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege sxirmantajn la ankoraux brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el cxiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaux trovigxas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, sxajnas al mi ke mi auxdas la ekkrion: "_Leprulo._"
Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per cxiu ondolinio de la homa Oceano.
Malproksimigxantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili cxiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin sercxi.
Ha! tiu vojirado, tiu terursongxa progresado! Tirataj, premegataj, pusxataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.
Cxi tie la premego farigxas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj cxirkauxprenante min.
Bonega ideo! Mi farigxas samideano! Miaflanke mi cxirkauxprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malsxatas gxin diri sed gxi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turnigxado de la _Sankta Fajro_!
* * *
_En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Pregxejego._
_Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._
VINTRA DOLCXECO.
Originale verkita de Rene Deshays.
Malsupren mi rampis, tra grizaj brancxetoj; Indulga Decembro la teron moligis: Jen mi nun ekvidas la verdan riveron, Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontrauxa. Ne largxa la fluo, la montoj malgrandaj, Kaj paca l'aero, kaj pala la suno; Mallauxta kaskado revige parolas, Dormetas la herboj cxe l'akvo lulanta. Mi sekvis la kurban valeton pasxete: Cxi tie bon' estas memori l'amikojn.
VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO.
Originale verkita de Ben Elmy.
Mi memoras, ke antaux multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte auxdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laux fantazio aux instinkto; kontrauxe la viro, oni diris, auxskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko.
Tiu cxi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; cxar, infane, mi ekpenis difini cxiun agon virinan kiel instinkta, kaj cxiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia jugxo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.
Ekzemple; sercxante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu gxin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"