The Esperantist, Vol. 1, No. 7
Part 4
Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan mangxbezonon, kaj ofte petegas mangxajxojn, kiam ili estas tiel malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas mangxi. Aliaj vere farigxas marsxantaj skeletoj, kaj aliaj akvosxveligxas.
Muskola tremado kauxzas haltantan iradon. Poste, ili kusxas en profunda letargio. Sxvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo, kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial eltrancxas la sxvelitan glandon. La dormemo sxajne ne estas vera dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas, cxu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo estas subnormala.
Morto estas la neevitebla fino de tiu cxi terura malsaneco, kaj okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aux tri jaroj. Cxiu suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj evidentigis la cxeestadon de la trupanosam'o en la cerebrospina fluajxo. Oni ne povas gxin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas de tiu cxi malsaneco.
Tamen oni trovis trupanosom'ojn en la sango de dudek ok procent da landanoj logxantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam aliloke.
Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsanigxis.
Gravaj simptomoj ne aperas gxis la parazito eniras la cerebrospinan fluajxon.
Tiu cxi malsaneco ne similas je malario, cxar gxi ne kuracigxas per kinino. Oni nun ne dubas ke la _cici musxo_ (tsetse, _glossina palpalis_), sangsucxanta musxo, transportas la malsanon de persono al persono, same kiel la mikrobo malaria (_plasmodium malariae_) faras. La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu cxi afero.
Multe da tiuj cxi musxoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu cxi sxajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana simio, kiu baldaux malsanigxis, kaj fine mortis, montrante la kutimajn simptomojn. Oni ankaux trovis en lia sango kaj cerebrospina fluajxo la trupasonon'ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam oni estis ensxpruciginta aux la sangon, aux la fluajxon de la malsanulo en la simion.
LA POSTENO DE ROBBIE.
La korteto havis tre militan vidigxon. Tie estis soldatoj kun bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje pentritan tamburon.
Nur malgranda Robbie malgxoje sidis sur la sxtupoj, kaj rigardis. Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marsxi tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris cxagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian postenon, observante tutan la marsxadon kaj remarsxadon. Ofte la roto iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian cxapeton, kaj levi sian fajfan aplauxdon, kiam ili trapasis.
Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj, kiuj povas antauxeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplauxdegi tiujn, kiuj faras tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile gxoji je la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.
Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "_Hura_" kiam la aliaj preteriras.
_Tradukita de_ C. S. Bicknell.
LA STRABULINO.
Cxu vi ne opinias, ke oni povas gxuste nomi la sekvantan anekdoton _Antikva Historio_, cxar maljuna Franca Sinjorino rakontis gxin al mi antaux sesdek jaroj!
Gxi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.
Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaux malfelicxe strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Sxi komencis lin demandi pri tiu cxi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere eltrovi kelkajn sxtatajn sekretojn.
La diplomato gxentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino gajnis nenion.
Fine, sxi kolerigxis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel iras la politikoj?
La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi _vidas_, Sinjorino, _tre malrekte_.
E. J. Catt.
* * *
En malgranda Irlanda urbeto antaux nelonge trovigxis pastro, kiam cxiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li estis iranta pregxejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Cxu vi ne scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed cxu vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu cxi estas vera, sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.--P. de B.
CORRESPONDENCE NOTES.
In reply to numerous inquirers, I regret to state that the Edition of the First Number is exhausted. Intending subscribers can commence with No. 2, or any succeeding issue.
If they will let me know what price they are prepared to pay for the first number, I will try and buy some in.
* * *
How to tell the time in Esperantoland. This is a troublesome matter, for two systems are in vogue, the German and the English. I was surprised to find that French Esperantists generally use the former, and, instead of saying _la kvar kaj duono_, for _half past four_, they say _la duono de la kvina_, _the half of the fifth hour_. We English must take care to remember this peculiarity, or we shall get into trouble.
* * *
The difference between _Cxia_ and _Cxiu_ is as follows: Cxia means _all sorts of_, whereas Cxiu simply means _all_, without regard to kind. The same rule applies to Tiu, Tia; Kiu, Kia.
* * *
C.G.S.M. proposes that a column should be printed each month, in which the roots and affixes are divided by hyphens. If other readers will send the same request a trial shall be made.
But readers of The Esperantist have generally got beyond the _hyphen stage_, surely.
* * *
I have to thank H.W.R., of Ipswich, for the following ingenious method of remembering those difficult correlative words _Ia_, _Tia_, _Cxia_, _Nenia_, and the like, on pages 42 and 43 of the Textbook. As there can be no Royal Road to learning, such devices as these are most useful as aids to the memory.
This is R.'s epitome, Pages forty-two and three.
_I-_, _Cxi-_, _Ki-_, _Neni-_, and _Ti-_, Then add _-a_ for _Quality_.
_-al_ for _Motive_, _-am_ for _Time_; _-e_ for _Place_, excuse the rhyme.
_Manner-el_; _Possession-es_; Which must always sound like face.
_Thing_ add-_o_; _-om Quantity_, _Person-u_, should always be.
* * *
Mr. C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent, is arranging an Esperantist party for Boulogne this Whitsuntide. Will those desirous of joining kindly write at once? Mr. Reeve also wishes to join with fellow Esperantists in walking excursions on Sundays.
MAJTAGO.
Originale verkita de E. A. Lawrence.
Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antauxe cxie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en Cheshire, kie, malfelicxe, gxia grandega najbaro, Manchester, baldaux ensorbigos gxin. Tie logxis la du "Cranford" fratinoj, tie oni ankoraux montras la lokon, kie herbmangxis la bovino, vestita en tuko de sia mastrino, post ke gxi estis falinta en kalkfoson!
Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Regxo de Danujo, kiu ankaux farigxis Regxo de Anglujo.
Foje li gxin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la rivereton. La piedoj de lia cxevalo disjxetis iom da sablo sur sia vesto: de tiu cxi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili disjxetas sablon antaux la pordo de novedzinoj.
En la bela komunejo de la vilagxo oni arangxas la Majtagaj Ludoj.
La unua afero estas elekti Regxinon; kaj mi pensas, ke ne sxia boneco, sed sxia beleco estas la cxefa penso. Alta stango estas tie cxi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj kaj rubandoj.
Tiam, en granda procesio, venas la regxino, blanke vestita, sia sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck, kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.
Estas ankaux la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Regxino sidigxas sur sia ornamita trono kaj kronigxas. Nun sur la herbo, oni gaje dancas ludas, trinkadas, kaj mangxadas.
La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la vetero estas bela, la vidajxo multe placxas, sed, alie, estas mizera afero!
Londono mem havas sian Majan Regxinon. En Walworth, frue matene, je la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Regxino. Sxia agxo devas esti cxirkaux dek tri, kaj sxi devas esti la plej bona el sxia lernejo. Sxia trono estas en cxambro, ne sur la herbo. Sed ankaux sxi havas grandan procesion, kaj sxia veturilo tirigxas de la plej bela azeno de la cxirkauxajxoj. La soldatetoj, nomataj The Boys' Brigade farigxas sxia gardistaro.
Vere la tago estas tago gxojega.
Mi ankaux memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la cxirkauxajxo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco da kagxo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaux mi, kaj miaj gepatroj opinias, ke li sxtelis mian pupon, cxar oni trovis min ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"
Sed nunatempe ni cxiam vidas la vilagxajn infanojn marsxantajn sur la vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre beletaj. Ili ankaux tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.
End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 1, No. 7, by Various