The Esperantist, Vol. 1, No. 7
Part 3
Plutono volis resendi gxin en la korpon de multepeza kaj malsprita azeno, por senigi gxin de gxia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed gxi faris tiom da sxercoj kaj petolajxoj, ke la nepardonema Regxo de la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al gxi elekti novan iston.
La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaux," gxi diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."
La animo de la simio enigxis apenaux en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino gxin acxetis. Gxi gxojigis sxin; kaj sxi metis gxin el belan kagxon. Gxi bone mangxadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu sencxese paroladis kiel gxi. El sia antauxa stato gxi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: gxi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencajxojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.
Cxiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por gxin admiri. Sxi enuis tial ke sxi estis iom surda, kaj ne auxdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun sxi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita farigxis babilegema, trudema, frenezega.
Gxi tiom ekscitigxis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke gxi mortis.
Denove gxi revenis antaux Plutono, kiu, tiun fojon, volis gxin transigi en fisxan korpon por gxin mutigi; sed refoje gxi petoladis antaux la Regxo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la sxercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu cxi eniri homan korpon. Sed, cxar Dio hontis sendi gxin en korpon de sagxa kaj virta homo, li gxin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu sencxese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis cxiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniajxoj aux malgxentilaj malsagxajxoj. Merkuro, kiu gxin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitajxo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsagxan homon."
_Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj sxajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_
INSTINKTO AUX INTELIGENTECO?
Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).
Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.
Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi logxis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre sxatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, cxarmis nin, kaj donis al ni akvon cxiam movan.
En tiu tempo mi havis belan cxashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Gxi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Gxi neniam lasis min. Nokte kaj tage gxi estus difendinta min kontraux kiu ajn, kaj malgraux tio, gxi estis karesema.
Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi sxajnigos droni por vidi kion faros la hundino."
En tiu momento gxi estis dekkvinjara, kaj ne tre sxatis la akvon. Mi pusxis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" sxauxmigante la akvon cxirkaux mi.
Tuj ekjxetigxis la hundino en la akvon, kaj rapide alnagxis al mi. Gxi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian sxultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al gxi: "Iru, Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.
Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian' elmontris gxojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizajxon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed la historio ne estas finita.
Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraux, ke ni banus nin. Mi do aliris cxe mian parencon por preni la barkon. Mi pretigxis por senkatenigi la barkon, kaj por gxin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; gxi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi gxin kaj ni deiris. Ni albordigxis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestigxis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis dauxrigi, mi ne povis.
Dian' blekis furioze kontraux mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi gxin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian' ne volis, ke mi banu min. Cxu tio estas _instinkta_ aux _inteligenta_?
Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita.
RUBAJATO DE OMARO KAJAMO.
Tradukita de Ben Elmy.
1 Vekigxu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el cxiel' akcelas Radi' unua, kaj per sia brilo, La turo de l'Sultano alte helas.
2 Dum el mallum' kreskadis taga pleno, Auxdigxis vocx', plendante pri deteno,-- "Dormulo, kial vi ekstere restas? En templo jam atendas la festeno!"
3 La kok' ekkrias; cxiuj en akordo, Ekpetas, "Malfermata estu pordo! Ni povas resti iom nur da tempo, Nek plu vidigxos cxe la tera bordo!"
4 Printempo, la naskigxo de novjaro! Revivas nun la juna deziraro; Sed homo pensa pace nun forigxas, Cxe fresxaj blankaj floroj de l'kamparo.
5 Iram' pereis, vere, kun jasmeno, Sed restas lag' alia, kaj gxardeno; Se vazon de Jamsxid' ne plu ni vidas, En vino brilas cxiam la rubeno.
6 David' silentis; sed, per vocxo klara, Al rozo pepas najtingalo kara,-- "Vin' vin' vin' vino, rugxa rugxa vino!" Kaj roz' rugxigxas, en respond' nesxpara.
7 Plenigu vazon; cxe printempa festo, Bruligxu gxoje vintra pentovesto; Mallongan vojon havas tempobirdo Por flugi, kaj rapidas al la nesto.
8 Cxe urbaj aux cxe kampaj societoj, La vin' de vivo falas per gutetoj; Simile, kvazaux floro kadukanta, De vivo falas vice folietoj.
9 Mil rozoj, oni diras, venos morgaux; Sed kien iris rozoj de hieraux? Monato sama, rozojn alportante, Jamsxidon prenos, Kajkobadon ankaux.
10 Nu; prenu gxi, do, ilin! Kial ni Pri Kajkobado zorgos? Tie cxi, Rustum' kaj Zalo ne pli grave estas Ol la vespermangxad' al vi kaj mi.
11 Ripozu ni cxe tiu cxi herbejo, Jxus inter la dezerto kaj plantejo; Neniel je Sultan' aux sklavo pensu, Kaj lasu la Mahmudon al regxejo.
12 Versolibret' sub arbo tie cxi, Krucxo da vino, pano nur, kaj vi, Kantante dolcxe en dezerto, jen! Dezerto estus Paradiz' por mi!
RUBAIYAT OF OMAR KHAYYAM.
(Translated from the Persian by Fitzgerald).
1 Wake! For the sun who scatter'd into flight The stars before him from the field of night, Drives night along with them from heav'n, and strikes The Sultan's turret with a shaft of light.
2 Before the phantom of false morning died, Methought a voice within the tavern cried, "When all the temple is prepared within, Why nods the drowsy worshipper outside?"
3 And as the cock crew, those who stood before The tavern shouted--"Open then the door! You know how little while we have to stay, And, once departed, may return no more."
4 Now the New Year reviving old desires, The thoughtful soul to solitude retires, Where the white hand of Moses on the bough Puts out, and Jesus from the ground suspires.
5 Iram indeed is gone with all his rose, And Jamshyd's seven-ring'd cup where no one knows; But still a ruby kindles in the vine, And many a garden by the water blows.
6 And David's lips are lockt; but in divine High-piping Pehlevi, with "Wine! Wine! Wine! Red Wine!"--the nightingale cries to the rose That sallow cheek of hers to incarnadine.
7 Come, fill the cup, and in the fire of spring Your winter-garment of repentance fling; The bird of time has but a little way To flutter--and the bird is on the wing.
8 Whether at Naishapur or Babylon, Whether the cup with sweet or bitter run, The wine of life keeps oozing drop by drop, The leaves of life keep falling one by one.
9 Each morn a thousand roses bring, you say; Yes, but where leaves the rose of yesterday? And this first summer month that brings the rose Shall take Jamshyd and Kaikobad away.
10 Well, let it take them! What have we to do With Kaikobad the Great, or Kaikhosru? Let Zal and Rustum thunder as they will, Or Hatim call to supper--heed not you.
11 With me along the strip of herbage strown That just divides the desert from the sown, Where name of slave and Sultan is forgot-- And peace to Mahmud on his golden throne!
12 A book of verses underneath the bough, A jug of wine, a loaf of bread, and Thou Beside me singing in the wilderness-- Oh, wilderness were Paradise enow!
(V. 4--The Persian new-year begins with the vernal equinox. The "white hand of Moses" is a figure for Spring blossoms).
(V. 10--Rustum is the Hercules of Persia; Zal, his father).
DIVERSAJ AVIZOJ.
Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke cxiulandanoj kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta cxirkaux dudek kvin de la petitaj posxtkartoj, kaj, _kvankam mi ne ilin demandis_, mi ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu cxi pruvas ke la Esperantistoj multe interesigxadas je la lingva afero, kaj ke ili ne estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi, cxar mi bone sciis ke tiuj cxi ne estis la plimulto da la Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.
Nu, trankviligxu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi sensupersignan Gazeton, cxar nek mi, nek vi, deziras gxin legi. (Kaj mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antauxe, fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj amikoj, kiuj kontrauxdiras la supersignojn cxar ili deziras skribi al la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta. _Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita litero._" Estas facilege tiun cxi fari. Antaux kelkaj tagoj, nia fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen supersigno.
Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraux la supersignoj, sed kontraux la antauxjugxo de la Redaktoro. Sed, kompreneble, nun tiel, kiel antauxe, vi cxiam povas lauxbezone uzi la literon H anstataux la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.
Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran _Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu Esperantisto.
* * *
Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo internacia interesas cxiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas Societo Internacia Fonetika (Association Phonetique Nationale). Gxi havas gxian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn kaj instruistojn de modernaj lingvoj el cxiu civilizita nacio. Gxi estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj cxi du grandaj nacioj. La Societo havas monatan gazeton, Le Maitre Phonetique, kaj oni komencas diskuti en tiu cxi gazeto la temon de lingvo internacia. Malfelicxe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan antauxjugxon kontraux lingvo artefarita, kaj tiun cxi monaton ili estas antauxmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu cxi temo, kiuj estas tute malamikaj ecx al la konsiderado de la meritoj de nia kara lingvo. Sed tiu cxi povas nur helpi nian kauxzon.
Cxar estas bonaj Esperantistoj en tiu cxi klerega Societo, kiuj scios bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraux cxiuj; kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto farigxos konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Euxropo; kaj la kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kauxzo.--Via,
R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.
* * *
Sinjoro,--Antaux tri semajnoj mi sciigxis je la unua fojo pri la naskigxo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri gxi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily Mail_. Tuj kiam mi estis acxetinta la libreton nomatan _The Student's Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj cxiutagaj vojagxoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte gxian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas gxin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu cxi afero. La celo tamen de tiu cxi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, cxu trovigxas en Brighton grupo aux sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por gxin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aux tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos.
Al mi sxajnas ke Brajtono devas farigxi utila centro Esperanta por gxia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de cxiuj, kiuj volegas antauxenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via,
D. H. Lambert (B.A., Oxon), 59, St. Aubyns, Hove, Sussex.
_Jen la lauxvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!_
Kompreneble, mi esperas ke cxiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Cxiam antauxen! Ni kreskadu!
* * *
_La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan kurson de Julio 18 gxis Auxgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene.
Tiuj studentoj, kiuj ne povos cxeesti antaux la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj cxi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, L2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, L1. Oni esperas ke multe da alilanduloj cxeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al _Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W._
Bedauxrinde ne estos Esperanta kurso tiun cxi jaron kaj la sciigo de la Dijxona Universitato devas esti multe pli interesa por la Esperantistaro. Tie cxi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 gxis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (cxiuj temoj), L2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Dijxono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, cxar la cxirkauxajxoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre tauxgaj. Por ilustrita brosxuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro. Lambert, Profesoro cxe la Universitato, Dijon, France_.
La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu cxi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto.
* * *
La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu cxi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke gxi ricevos la apogon, kiun gxi meritas. La kosto de specimeno de la unua aux dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke.
* * *
La Ilustrita Posxtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaux, se oni ne zorgos, gxi farigxos malamiko. Eble estos utile tie cxi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj cxi.
Oni neniam devas meti la posxtsignon sur la ilustrita flanko, sed gxi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn.
Kaj, se oni deziras sendi la posxtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstatauxi "_presajxo_, aux _Imprime_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny).
* * *
Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan posxtkarton enhavante la sekvantan Kredon:--
"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta sxlosillingvo; kaj mi cxiam rigardos gxian absolutan netusxeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraux atakoj kaj malamikoj de nia verko."
Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.
Tiam, kiam mi ricevis almenaux kvincent da tiuj p.k. mi, antaux sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aligxantoj.
La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj deziras gxin acxeti.
Mi ankaux esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via,
G. O. Messerly, Port of Spain, Trinidad, B.W.I.
* * *
Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena. Italujo. Grafo Gallois ankaux estas la Redaktoro de la monata Itala Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj).
* * *
La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojagxo en Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Cxervinski pri sia vojagxo en tiu cxi preskaux nekonata lando.
* * *
Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo gxin traduki en Esperanto. Kompreneble, oni devos sxangxi multe da la sxercoj, kaj tiel plu, sed mi esperas ke cxiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn, Esperantajn sxercojn, kaj aliajn tauxgajxojn, tiel faros kiel eble plej baldaux.
La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable klopodas pri tiu cxi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.
La Redaktoro.
EL HINDUJO.
Singribari Hat, P.O., Assam, _Feb. 27, 1904_.
Kara Sinjoro,--
Gxis nun mi ne havis libertempon suficxan por skribi al vi longan leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, cxar tia cxi vivo estas tuta sxangxo, kaj mi sentas, ke mi logxas en alia mondo.
Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojagxantoj restis en siaj kajutoj, dume la flava vizagxa regxo super cxiuj regxis. Tamen, post kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstatauxata de la varma sunbrilo kaj la frenezaj ventoj de gxentilaj blovetoj. La cetervojagxo estis kvieta kaj gxojinda, krom en la Rugxa Maro, kie la suno estis senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu mi farigxis tre interesata. Gxiaj sepdek mejloj estas trancxitaj tra la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aux du vilagxojn de sunsekita koto, cxirkauxita de daktilujoj. Kaj, starante sur la promenejo de la granda mariranta sxipo, dum la vidajxo estis limata cxiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.
Je la 4 Februaro ni alvenis cxe Kalkuto, kie mi logxis du tagoj, tre okupita de la acxetado de tauxgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaux mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.
Tie cxi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaux instruisto. Li esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.
Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris sur riveran vaporsxipon, kiu faris zorgindan vojagxon de kvar tagoj per la Brahmaputra Riverego; gxi multefoje surkuris sur subakvajn sablajxojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam du aliaj sxipoj alvenis kaj, tirante, liberigis gxin. Mi sxiplasis cxe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aux helpi min, kaj tre malkonvene estis zorgi mian pakajxon. Mi pasigis la nokton en proksima neokupata Bungalo, kie mi farigxis mangxajxo de la moskitoj. Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li jxus estis levigxinta el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.
Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek kvar mejlojn longe, kiuj okupis _tri tagojn_. Cxiunokte mi logxis cxe iu plantisto, cxar la kutimo en Asamo inter Euxropanoj estas--_Via domo pro cxiu, kaj cxies domo pro vi!_
Estas kvar aliaj Euxropanoj sur la Gxardeno, kaj cxiu logxas en aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu tago mi vizitas kelkcentojn da preskaux nudaj cxokoladkolorajn virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj siaj koloj estas cxirkauxataj de koljuveloj. Mi trovas grandan malfacilecon lerni ilian lingvon, cxar estas tia malkomprenebla miksajxo de Asama, Bengala kaj Kacxara, treege distrancxita; kaj malfelicxe, neniu el miaj kolegoj povas sxpari la tempon por instrui min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi jam akiris suficxe pro mia nuna postulo.
Nia gxardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo largxe. Gxi estas limata de la dika arbarego (Jxunglo) kiu senrompe atingas al la proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enlogxata de multaj sovagxaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj ofte eraras en la gxardenon por ataki la laboristojn.
* * *
Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu komencigxas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn foliojn de mirinda rugxa arbo, kiu kreskas en la gxardeno.
Adiaux, mia estiminda amiko.
Via sincere, A. T. Simper.
HINDAJ PROVERBOJ.
"Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementajxojn de rava proverbo esti: _Senco, Mallongeco, Salo._ Je tiuj cxi, kaj precipe je la _Salo_, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi citas tiujn cxi malmultajn specimenojn.
(1). Cxu la trancxilo falas sur la melonon, aux cxu la melono falas sur la trancxilon, estas same. La melono estas trancxata.
(2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti.
(3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomigxas forgesulo.
(4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je si mem.
(5). Dorno eniras ricxulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malricxulo falas de alta monto, kaj neniu proksimigxas je li.
(8276).
PRI LA DORMA-MALSANECO.
Tradukita de P.H.
Dorma-malsaneco, kies kauxzo longe restis nesolvebla problemo, fine cedis sian sekreton, dank' al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce, Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.
Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega sangparazito, nomita "trupanosom'o" cxeestis en la cerebrospina fluajxo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu cxi malsaneco, kaj kiu eltrovis, ke tiu cxi parazito kauxzas la dorman malsanecon, same kiel kulo kauxzas malarion.
Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus interesa.