The Esperantist, Vol. 1, No. 7

Part 1

Chapter 1 3,656 words Public domain Markdown

Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.)

_Transcriber's Notes_

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

_No. 7._

_May, 1904._

THE ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS

Page

An Esperantist's Holiday (H.B.M.) 97-104 Progressive Limerick (by Clarence Bicknell) 104 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 105 The Monkey, a Fable from Fenelon (translated by M. Mehrmann) 106 Instinct or Intelligence (by O.W.) 106 Rubaiyat of Omar Khayyam (translated by Ben Elmy) 107 Sundry Items of Interest 108-9 From India. A Letter and Proverbs 110 About Sleeping Sickness (translated by P.H.) 111 The Squinter, an Anecdote (E. J. Catt) 111 Robbie's Post (translated by C. S. Bicknell) 111 Correspondence Notes 112 May Day in England (Miss Lawrence) 112

FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at

CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace.

DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green.

EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street.

GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields.

HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road.

KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street.

LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove.

LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C.

NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead.

PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead.

ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street.

TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields.

WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon.

N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

_Unbound by ties of nationality:

The common bond of union of all civilised peoples._

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.

* * *

THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA _UNIVERSALA_ SKRIBMASXINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MASXINO.

_Tute liberigxita de naciaj ligiloj:

La Komuna unuigilo por cxiuj civilizitaj popoloj._

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.

* * *

LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C.

Internacia Scienca Revuo.

* * *

The Latest Proof of our Progress.

All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.

Price 7d. post free.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

Doktoro Gustav Busuttil, Misida, Malta. Pri cxiuj aferoj, per Esperanto.

Phillip de Bono, Esq., 8 Str. Ospedale, Rabato, Malta. Intersxangxos posxtsignojn.

T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Intersxangxos p-k. ilus. el cxiuj landoj.

H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Cxiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto.

M. Albert Claude, Sandrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj.

L. R. Connor, Esq., 91, High Street, N. Finchley, London, N. Cxiam respondos je Esperantaj leteroj kaj ilus. p-k.

Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aux p-k.'e kun alilandulinoj.

A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun cxiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj.

A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidajxkartoj kun cxiulandanoj.

Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidajxkartojn. Cxiam repondos.

M. G. Perrin, 8 Rue de Rome, Calais, France. Per ilus. p-k.

M. Ivan Petroff, 14 S. Tzar Asen, Sophia, Bulgaria. Ilus. p-k. de monumentoj kaj longoj stratoj.

Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Intersxangxos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Intersxangxos ilus. p-k. Kaj p-signojn.

C. G. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun Alilanduloj pri gxardenoj urboj. Kaj Darwinizmo por malhelpi homan degeneron.

A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k.

La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per posxtsignoj).

THE ESPERANTIST.

The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.

ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ CXE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO

The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Dobelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain.

_Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis posxtsignon._

_Alsendatajn artikolojn la Redakcio laux bezono korektos._

_Oni povas sendi la abonpagon per posxtsignoj, kiuj estas akceptataj lauxvaloro._

No. 7.

Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net.

MAJO, 1904.

_Marto_ 12-15, 1904.

Hodiaux, denove sidante antaux la Remingtono mi skribas malmultajn vortojn pri mia memorinda libertempeto inter la Esperantistoj en Francujo. Tion cxi mi faras por plenumi la deziron de multaj legantoj de The Esperantist. Estus facile fari unu el du aferoj--aux plenigi libron je la temo, aux nenion skribi. Por la unua, tempo mankas: la duan mi ne devas fari, cxar mi bedauxrinde promesis ion verki.

Mi do volas esperi, ke miaj novaj transmaraj amikoj pardonos skizon tiel mallongan pri tiel interesa temo.

Cxu estas multaj, krom Esperantistoj, kiuj jam de longe estas havintaj longan amikan korespondadon kun tiuj, kiujn ili ankoraux neniam vidis? Estas eble; sed certe mi multe antauxpensis pri tiu cxi vojagxeto kiu ebligus min vidi tiom da Esperantistoj, kun kiuj mi jam havis tre agrablajn interrilatojn.

Trankvila martransiro kaj komforta vagonaro permesis iom da dormo, antaux ol mi alvenis, je la sepa matene, en la Gajan Cxefurbon.

Pri la vidindajxoj kaj interesajxoj de tiu cxi Parizo ne estas necese skribi. Tiuj cxi estas por cxiuj, ne sole por la Esperantistaro.

Sed la kora akcepto, kiun donis al mi Sinjoro Gaubert, Sekretario de la Pariza Grupo, estis Esperantista privilegio. Vizitinte la eldonistojn, Sroj. Hachette, mi iris al la oficejo de la Sueza Kanalo Kompanio, kiun Sinjoro Gaubert sxerceme nomas sia _malliberejo_! Vere tre luksa malliberejo. Ni en Anglujo ne havas, mi kredas, tiajn oficejojn. Tie cxi mi ankaux renkontis lian kolegon, Sinjoron Masse, kiu ankaux estas alia Sekretario de la Grupo Pariza.

La unua objekto, kiu frapas la okulojn, estas bela modelego de la mondfama kanalo. Versxajne estis pli facile elfosigi la sablon de la Dezerto ol tratrancxi la Panamajn montojn, tamen la grandeco de la entrepreno estas tute videbla. Ni kunmatenmangxis tie cxi, kaj la kuirado, kiel la konstruajxo mem, estis bonega.

Poste mi vizitis Sinjoron Fruictier, la tre agema Redaktoro de la _Lingvo Internacia_, kaj de la _Internacia Scienca Revuo_. Post agrabla interparolado ni diris "_Gxis la Revido_" kaj mi foriris por renkonti Sinjoron Bourlet, Prezidanto de la Grupo Pariza.

Pri li, lia sindonemeco kaj nelacigebleco, mi kompreneble estis multe auxdinta; kaj do estis por mi tre granda plezuro persone konatigxi kun tiu cxi afablega kunbatalantestro. Kun li estis sia kuzo, Sinjoro Mehrmann, Sekretario de la Grupo de Chateau Thierry. Sxajnas ke la tuta parencaro de Sinjoro Bourlet Esperantigxis, krom unu, kiu ankoraux okupas sian tempon je la lernado de la Angla lingvo. Tiu cxi estas tre prava, sed cxu ne estus pli bone, se oni lernus la Anglan per Esperanta lernolibro? Babilante, ni malrapide promenadis al la Palais Royal. Tie alveninte, ni eniris Restoracion Vefour, kie mi eltrovis, ke oni preparis grandan festenon. Tie cxeestis pli ol dudek kvin Samideanoj, kies nomojn mi jam konis, sed kies plimulton mi ne ankoraux vidis.

Mi ne povas tie cxi nomi cxiujn cxeestantojn: suficxe ke mi diru, ke M. le General Sebert (Membro de la Instituto), M. de Menil (de Jarlibra famo), M. Rollet de l'Isle (kiu klopodas pri marista vortaro) kaj preskaux cxiu eminenta Pariza Esperantisto cxeestis, krom M. Cart kaj M. de Breon, kiuj bedauxrinde, ne povis partopreni.

Dum la vespermangxo, niaj Samideanoj sendis koregajn salutojn al cxiuj Britaj Esperantistoj, kaj fidis, ke ni cxiam laboradu kune kun niaj Francaj Gefratoj por certigi la tutmondan alprenon de nia kara afero.

Kompreneble mi respondis je tiu cxi afablega sendajxo, kaj faris mallongan raporton pri la nuna stato de Esperanto cxi tie, kaj ankaux diris, ke ni en Anglujo esperas baldaux atingi tiun altan lokon, kien nun estas alveninta nia energia fratino, Francujo.

Tiu cxi estis la unua okazo kiam mi estis devigata fari paroladon Esperantan, kaj mi timas, ke mi suferis je iom da timemo. Mi do estis felicxa, kiam mi estis fininta la paroladeton de dankesprimo pro la granda afableco de niaj Parizaj Samideanoj, esperinte, ke ni en Londono baldaux povos montri al ili kelke da niaj vidindajxoj.

Poste ni auxskultis Esperantajn kantojn. La Gesinjoroj de Menil ambaux estas Esperantistoj, kaj muzikantoj, kaj verkis kelkajn tre melodiajn kantojn. Ni ankaux kantis _La Vojo_, de M. Deshays, kiu venis Londonon dum la pasinta jaro. Poste cxiuj cxeestantoj fotografigxis per magnezia lumo, kaj, se la rezultato estos bona, gxi eble enmetigxos en The Esperantist.

Je la noktomezo mi eniris la Hotelon por dormi, kaj songxi, ke mi de plu estas nur H.B.M. sed ke mi farigxis eminentulo ia, kiu faras plezurprogreson.

Je la sekvanta mateno, vekigxinte, mi plezure vidis ke mia horlogxo montris nur la sepan kaj, sekve, ankoraux duonhoro da litkusxado restis por mi. Estas terure, mi kredas, se oni devas elsalti en la malvarmecon, tuj post vekigxo! Mi do trankvile kusxadis, sed, subite, mi ektimigxis! La horlogxo _ankoraux_ montras la sepan! Cxu la eminentulo estas enirinta belan landon, kie tempo ne estas? Mi auxskultas: ne, la horlogxo haltis. Certe mi estas mankinta la vagonaron. Rapidege mi min vestas, kaj iras al la stacidomo. Gxojo! Estas nur la oka, kaj estas suficxe da tempo.

Jam brilis la suno en sennuba cxielo, kiam mi renkontis Sinjoron Bourlet, kaj eniris kune kun li, en trovarmigitan vagonaron. Kial la Francaj vagonaroj cxiam estas tiel varmegaj? Mi preskaux ne povis spiri, kaj miaj piedoj estis preskaux rostitaj sur la fera suprajxo de la varmigilo.

Cxirkaux la dekunua, ni alvenis en Chateau Thierry, kaj denove renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin cxe Sinjoro Borson, la Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista, kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la cxampana vino en cxampanlando estas multe pli bongusta, laux mia opinio, ol tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la cxeestantoj, ke mi biciklete vizitis, antaux unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotcxapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta gxin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga.

Cxar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aux, pli korekte, la kastelejo, de la Regxo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin _Grupo Kastelteodorika_.

Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu cxi aglonesto, kaj eniris la belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmangxis.

Tiu cxi memorigas al mi, ke antaux enirinte Francujon, mi timis la Francan kuiradon: sed tute senkauxze. Se nur niaj kamparaj gastejoj estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble vidus pli da alilandaj turistoj.

Dum tiu cxi vojagxo mi multe eksciis pri la cxiutaga Franca vivado, kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto, ecx kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis.

Post la tagmangxo, Sinjorino de Menil ludis sian tre melodian Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antauxan jaron. Ni eniris belegan cxambregon, pentritan kaj ornamitan, kie trovigxis granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke nur malmulte da personoj cxeestus, sed ni eraris, kaj mi gxojis vidi inter la kunvenintoj, multajn junulojn.

Gxis nun preskaux ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la Francan lingvon, cxar, kompreneble, ni cxiam interparoladis Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la rimarkindan paroladon, kiun faris Sinjoro Bourlet. Sed cxiuj bonajxoj finigxas, kaj mi multe bedauxris, ke mi povis kompreni la Francan, kiam, paroladmeze, mia amiko deziris, ke mi diru iom _en la Franca_ por montri, ke estas preskaux neeble, ke alilandulo perfekte lernu lingvon tiel malfacila kaj neregula. Vere miaj auxdantoj estis tre paciencaj, kaj ne multe ridis je mia penado, sed mi multe gxojis, kiam oni lasis min denove paroladi Esperante! Cxu tiu cxi provo varbigis kelkajn el la cxeestantoj?

Je la kvina horo la kunveno finigxis, kaj ni faris unu aux du vizitetojn antaux ol ni reeniris la hejmon de la gastama Sekretario.

Dum mia antauxa mallonga cxeestado en Chateau Thierry, mi perfekte konatigxis kun la naturaj belajxoj de la regiono, sed nun, dank' al Esperanto, mi konas iom pri la tieaj logxantoj, kaj iliaj belaj hejmoj.

Rapide, tro, tro rapide, alvenis la forirtempo, kaj la varmega vagonaro nin reportis Parizen.

Kompreneble la kunvojagxantoj multe interesigis, auxskultante nian Esperantan interparoladon. Cxu ili kredis ke ni ne estis samlanduloj?

Je la dekunua (nokte) mi devis diri adiaux al mia tre sindonema nova amiko, kaj mi tramis al Gare de Lyon, kie la stacidomo estis gajigita de cxiaspecaj soldatoj.

La vagonaro forveturis je la unua horo. Mia sola kunvojagxanto estis oficiro iranta al Tonkino. Ni kunparoladis iom, pri Esperanto inter aliaj temoj, kaj li diris, ke eble li lernus la lingvon vaporsxipe, anstataux cxiam kartludadi.

Tiam, cxar la vagono ne estis tro varma, mi metis sur min kovrilon, kaj bone dormis.

La dekunuan de la 14a Marto mi alvenis Dijxonon, kaj, dank' al la verda stelo en la butontruo, mi estis rekonita sur la strato de Sinjoro Jullien, la Sekretario de la Grupo. Li kondukis min en Bufedon, kie kelkaj konataj Esperantistoj kunvenigxis, kaj kie ni tagmangxis. Sinjoroj Boirac (Rektoro de la Universitato), Lambert (Profesoro cxe la Universitato), Lallemant (Kunverkanto de _Diversajxoj_), Sinjorino Bastoul (Vicprezidantino de la Grupo), kaj multaj aliaj cxeestis.

Dum la mangxado, Sinjoro Boirac klarigis al mi la proponon pri la venonta Libertempa Kurso cxe la Dijxona Universitato, pri kiu mi aliloke skribos. Kompreneble tiu cxi devas multe helpi nian aferon, se diverslandanoj povos tie renkontigxi.

Poste Sinjoro Jullien afable kondukis min en la antikvan palacon de la Burgundaj Dukoj, kaj en la muzeon, kie trovigxas la famegajn Flamandajn skulptajxojn. Sed tiuj cxi ankaux ekzistas por cxiuj, kaj mi devas nun konduki miajn legantojn en la domon de Sinjorino Bastoul, kie ili auxdos min, en fonografon parolante, donante koregan dankesprimon al la tieaj samideanoj pro ilia tre kora akcepto, kaj esprimante la esperon ke ni havu tian kunvenon en Londono.

Mi ankaux vizitis la grandegan biskvitfarejon _Pernot_, kaj multe interesigxis. Vere la pureco kaj praktikeco tie estas tre rimarkindaj.

Enirinte la Hotelon de la Cloche (Sonorilo), kie la Grupo kaj la Angla Klubo kunvenadas, mi vespermangxis, kaj havis mallongan minuton por skribi raporteton Londone pri mia vojagxo, kaj poste rapidis al la Universitato, por cxeesti cxe la Grupkunveno. Mia alveno estis anoncita en la lokaj jxurnaloj, kaj la cxambrego estis tute plenigita por auxdi Anglan Esperantiston.

Sinjoro Lambert klarigis kelkajn punktojn pri la Esperanta Gramatiketo lauxkutime, kaj poste mi alparolis la cxeestantojn en Esperanto, dirante ke ni en Londono kun granda intereso rimarkas la antauxemecon de Dijxono. Cetere, mi legis sciigeton de nia agema Malta apoganto, Doktoro Busuttil, kiu elmontris, ke Anglujo ne estas la sola lando, kie oni rimarkas tiun cxi.

La kunveno finigxinte, ni kune eniris kafejon antaux ol reveni al la Hotelo, tie pasigi la nokton, se oni povas nomi nokto la tempon de noktomezo gxis la kvina kaj duono, je kia horo vagonaro ekforiras Lionon.

La Grupo de Beaune afable invitis min cxeesti gxia kunveno je la sekvanta tago, sed mi devis malakcepti, cxar oni atendis min Lione tagmeze. Tamen mi promesis viziti Beaune je mia reveno, Marto 25.

Vere Dijxono enhavas multe da Samideanoj, unu el kiuj rekonis min matene en la stacidomo, kaj vojagxadis kun mi.

Marto 15 ankaux estis belega tago, suno kaj blua cxielo cxie. Alveninte la grandegan kaj belegan Lionon, mi sekvis la konsilojn de la sindonema Profesoro Offret, kaj ni renkontigxis por tagmangxo kune kun Doktoro Dor, kaj aliaj Komitanoj de la Grupo.

La legantoj memoros, ke estis Sinjoro Offret, kiu jxus eldonigis la raporton pri la _nuna stato de Esperanto en la mondo_, kaj mi havis la privilegion vidi la respondojn, kiujn li ricevis. Vere la Liona Grupo estas tre felicxa, je la posedo de tia Sekretario; kaj, kiam mi rimarkis la bonordigadon de cxiuj la Grupaj aferoj, mi tuj deziris eksigxi la Sekretariecon de la Londona Klubo, por ke iu havanta pli da tempo povu pli energie klopodi pri la afero.

Liono estas vasta kaj belega urbo, kaj vere la samideanoj ne permesis, ke mi foriru antaux ol mi estis vidinta la cxefajn vidindajxojn, pro kiu mi ilin korege dankas. Sed tie cxi ankaux la Silka Muzeo; la Pentrajxaroj; la mirinda vidajxo de la Negxaj Alpoj; la bela Parko; la kunfluo de la du riveregoj, la Saone kaj la Rhone; ekzistas por cxiuj vizitantoj, ne sole por Esperantistoj. Mi do nur priskribos la plezuran kunvenon vespere, post ke ni estis kunvespermangxintaj. Cxe tiu cxi kunveno, mi parolis en Esperanto, de mia tuta libertempo. Kaj, vere, mi tiom da interesajxoj kaj memorindajxoj estis vidinta, ke la tagoj sxajnis esti semajnoj!

Sed nun, bedauxrinde, tiu cxi Esperanta vojagxo preskaux finigxis. Mi estas sercxonta kvieton kaj sanon je la belaj Italaj Malalpoj. Mi do foriris de Liono noktomeze, kaj vekigxis apud St. Raphael, kie oni unue vidas la belan, bluegan Mediteranean Maron.

_Marto 16-27._

Vere estas felando, tiu cxi mirinda regiono. Palmoj, orangxoj, belaj vojoj por la bicikleto, cxiaspecaj kaj cxiakoloraj floroj, kaj miloj da tiaj belajxoj. Kaj, super cxiu, la cxiam brila suno, la helega aero. Vere, kiam oni trovas tian pejzajxon en Marto, oni ne povas eviti pripensi Londonon. Tamen mi amas Londonon, ecx kun gxia nigreta kaj ofte iom malgaja vidigxo!

Pri la belajxoj de felando mi ne tie cxi devas skribi, sed mi neniam povos suficxe danki Esperanton, kaj la Esperantistojn, por ke ili ebligis al mi tian vojagxon. Sinjoro Bicknell, kiu gastigis min, kaj kies nomo estas tiel bone konata de la legantoj de The Esperantist, estas tiel afabla, kiel liaj skribajxoj estas interesplenaj. Mi multe gxuis oftajn ekskursojn kun li en la montaron, aux promenante, aux bicikletante.

Cxiam, kiam oni estas felicxega, la tempo sxajne flugas je ventoflugiloj, kaj estis tre malgxoja, kiam la fino de la libertempo proksimigxis, kaj estis necese reeniri la varmegajn vagonarojn.

Mi vizitis la palm- kaj oroplenan Monte Carlo, kie oni ne bezonas esti alkemiisto por sxangxi argxenton en oro (aux oron en nenio). Tiu cxi loko sxajnis esti la plej bela el cxiuj. Tamen, je mia alveno tie, la hajlo kaj negxo falegis, kaj cxiuj la belaj parkfloroj estis per kovriloj sxirmitaj. Tiu cxi estis la sola sensuna tago!

Mi ankaux vizitetis Nice kaj vidis Sinjoro de Villemain, la Sekretario de la Grupo.

En Nice ankaux mi perdis mian posxlibreton, enhavantan belan poemon kaj multe da sciigoj por la Gazeto!

Je la 25 Marto, antaux la tagmezo, mi alvenis en Beaune (Cote d'Or, ne Algxerujo, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo de la stacidomo trovigxis la verda stelo, kaj mi konatigxis kun Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmangxis kun la komitataro, kaj mi denove gxuis la gastamon de la Esperantistoj.

Poste ni vizitis la rimarkindan _Hostel Dieu_, kaj gxian mirindan pentrajxon de la Fina Jugxo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi) eniris la Parkon kaj eksciis iom pri _truloj, kiuj mangxas cignojn_!

Je vespermangxo, tre sxerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis en la Hotelo cxiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun mi tute ne povis kompreni. Ecx je la dua fojo la afero estis nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la malfacila Angla lingvo devas esti uzata por sxlosillingvo.

Post vespermangxo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj. Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps, komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas _trinkonta_, kaj la vino estas _trinkota_. La dua viro jam suprenigis la botelon al la busxo, kaj estas _trinkanta_, kaj la vino estas _trinkata_. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas, malplena botelo en mano. Li estas _drinkinta_, kaj la vino ne plu estas, gxi estas _trinkita_!

Sed la Grupo ankaux posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube inspiritajn de la Beauna vino.

Noktomeze mi adiauxdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes. Poste, tre laciga, mi acxetis Anglan Gazeton, por vidi cxu gxi estas ankoraux en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne ecx estas _kolono_ Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kauxzon.

En la vagonaro mi varbis unu aligxonton, sur la vaporsxipo alian.

Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraux estas tre malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni preskaux deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la vestaj aferoj.

_Kaj poste._