Taglibro de Vilaĝ-pedelo

Part 2

Chapter 2 4,190 words Public domain Markdown

"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.

"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.

"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino."

Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.

"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.

"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"

Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.

"Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!

[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]

Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.

Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.

Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.

Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.

Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton.

Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"

Thiele, la 29-an de Septembro 1711.

Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron -- Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!

Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.

Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.

"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.

Thiele, la 2-an de Novembro 1711.

Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.

"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia'n.

Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas -- ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!

Thiele, la 14-an de Novembro 1711.

Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.

Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.

Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!

Thiele, la 20-an de Novembro 1711.

Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: "_Un cavalier accompli, ma fille! n'est-ce pas vrai? et il vous aime, c'est trop clair!_"[9]

Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.

[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.]

Thiele, la 4-an de Decembro 1711.

Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago!

Thiele, la 8-an de Decembro 1711.

Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo -- --

Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.

Thiele, la 16-an de Decembro 1711.

La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de ulceroj.

Thiele, la 19-an de Decembro 1711.

Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. -- Feliĉan vojaĝon! --

Thiele, la 13-an de Marto 1712.

Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.

Thiele, la 1-an de Majo 1712.

Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ kredas, ke ŝi min mokas --. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.

Thiele, la 3-an de Junio 1712.

Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin -- ĝi estas trompa lingvo!

Thiele, la 2-an de Julio 1712.

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj -- mi devas ilin elŝiri!

Thiele, la 13-an de Decembro 1712.

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston -- sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio -- mi ne havas tian karakteron.

Thiele, la 27-an de Februaro 1713.

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia -- mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas, ke mi freneziĝos.

Thiele, la 5-an de Marto 1713.

Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. -- La sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris -- ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.

"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio estas fantomaĵo.

Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?

Thiele, la 6-an de Marto 1713.

Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova kutimo -- kiam vi serĉis mian liton -- ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!

-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan -- ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris -- estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo -- ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!

Thiele, la 9-an de Marto 1713.

Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.

Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.

Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu ĝin malkovris kaj publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.

Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!

Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.

Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.

Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.

La juna fraŭlino malaperis!

Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.

Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.

Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.

Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kaviĝintajn vangojn li havis! Mi preskaŭ povus diri, ke li jam ne vivas.

"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien al mi!"

Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. Ĉar estis, kvazaŭ lia voĉo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, kaj kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun timego. Sed tiam li parolis mallaŭte, tiel flustre, ke mia koro estis rompiĝonta.

"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?"

"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis eksterdome."

"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!"

"Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"

"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ Kresten!"

Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn okulojn.

"Kie estas Vaillant?" li demandis.

"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.

"Voku ĝin!" li diris.

La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie.

"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin diveni, kion vi intencas -- promesu tion al mi!"

"Jes, via moŝto!" mi respondis.

"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa, ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin."

"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro plorado.

"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin heredu pro viaj bonaj servoj. -- Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio por mia kulpa animo!"

Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia ĉambro -- ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro!

Thiele, la 3-an de Majo 1713.

Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. -- Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj --. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, ke mi kondukas ĝin al la morto --. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.

Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713.

Duan fojon -- eble lastan fojon -- mi adiaŭas vin, ho mia kara naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda arbaro -- kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu ĝojo de mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaŭ du jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi -- kiun mi volonte forgesus -- vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manĝos mian panon inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon aŭ morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros kune, ĝi estas mia lasta amiko en la mondo.

Svedujo, la 13-an de Junio 1716.

Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ĝis nun mia glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed ni estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda ĉevalo! Vi devis morti -- ho ke mi mortu ankaŭ!

Stockholm, la 14-an de Junio 1716.

Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos ĝin akiri aŭ trovi la morton!

Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718.

Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj -- ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi.

Siberujo, la 15-an de Majo 1721.

Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?

Riga, la 2-an de Septembro 1743.

Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo --. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon.

Falster, la 23-an de Oktobro 1743.

Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi! En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimiĝis al mia amata naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis --, li ne volas nun retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj.

Corselidse, la 2-an de Novembro 1743.

Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia morto.

Corselidse, la 1-an de Majo 1744.