Part 1
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Taglibro
de Vilaĝ-pedelo
de
St. St. Blicher.
Tradukis
H. J. Bulthuis, L. K.
Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.
[Bildo: Butin & Jung Emblemo]
1922
Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.
En tiu ĉi traduko mi skribis preskaŭ ĉie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple:
Føulum aŭ Föulum Søren aŭ Sören Cornelius aŭ Kornelius Thiele aŭ Tile Samsø aŭ Samsö ktp.
Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la _latinaj_ kaj _francaj_ frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaŭ ne donis ilin en ĉi tiu traduko. La traduko ne estas laŭvorta, sed iom libera kaj tute laŭ la reguloj de la Fundamento.
_La tradukinto._
Enkondukaj vortoj.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon ĉiu konas, bezonis preskaŭ kvarcent paĝojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan ĉapitron de Genezo (_Voltaire_).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaŭ neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la ĉie legata ĉefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-paĝan taglibron por efektivigi tiun mirindaĵon.
Lia verko pro tio kaj antaŭ multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestaĵo.
Mi prenis sur min la taskon liveri ĝin kaj esperas, ke ĝi povu plaĉi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
_La tradukinto._
Føulum[1], la 1-an de Januaro 1708.
Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ĝis la venonta novjaro.
La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus gratias!_" Li fingre montris min anstataŭ Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.
Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg -- kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! _Amen in nomine Jesu!_
[Piednoto 1: En tiu ĉi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la _dana_ teksto. Elparolu ø kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.]
Føulum, la 3-an de Septembro 1708.
Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!_"
En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. "Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.
Føulum, die St. Martini 1708.
Finiĝos malbone je Jens -- sinjoro Søren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: "_Vellem hunc esse filium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan vangofrapon -- _habeat!_[3]
[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.]
[Piednoto 3: Li havu ĝin!]
Føulum, Calendis Januar. 1709.
_Proh dolor!_ Sinjoro Søren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4] diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.
Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas committo spiritum meum!_"
Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe.
[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]
[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]
Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro Sören! _Eheu! Mortuus est!_
Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis; neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno -- li baldaŭ forgesis pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
Føulum, Idibus Januarii MDCCIX.
Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia patro.
Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la neĝamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaŭ. -- Dio helpu nin ambaŭ!
Føulum, la 18-an de Februaro 1709.
Mi preskaŭ ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" --
"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. -- Ve, Jens, se via patro vivus!"
"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon -- la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" --
"Kiel mi povus?" mi respondis. --
"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.
Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.
Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! _Valete plurimum! vendidi libertatem_[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj -- eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.
[Piednoto 6: Elparolu: Tile.]
[Piednoto 7: Adiaŭ, mi vendis mian liberecon.]
Thiele, la 12-an de Majo 1709.
Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."
Thiele, la 3-an de Junio 1709.
Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon -- ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.
Thiele, la 13-an de Septembro 1709.
Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subaĉetmonon."
"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"
Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"
Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.
Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli malfacila ol latino.
Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.
Ĝi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas feliĉa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."
Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, -- tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.
Thiele, la 7-an de Novembro 1709.
Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: _L'école du monde_. Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas -- -- tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.
Thiele, la 13-an de Decembro 1709.
Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Ĉio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis lia dekstra flankulo -- sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias.
En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro.
"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis en mian gorĝon.
Thiele, la 11-an de Januaro 1710.
Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.
"_J'ai froid_", ŝi diris al si mem.
"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.
"_Comment!_" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"
"_Un peu, mademoiselle!_" mi respondis.
Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingö. Se ŝi ne estus ekkriinta: "_Tenez Martin! Arrêtez-vous!_" mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni ĉasos.
Thiele, la 13-an de Februaro 1710.
Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l' glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! -- Tio estas stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere -- kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.
Thiele, la 23-an de Marto 1710.
Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"
"_Point du tout_," li respondis. "De nun vi povos esti mia _valet de chambre_! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos -- kion vi opinias pri tio?"
Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.
Thiele, la 1-an de Majo 1710.
Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ĝi nomiĝas _Amor_, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.
Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni liajn _remedia amoris_!
-- Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun la ĉasotaĵo -- _ah, malheureux que je suis!_
Thiele, la 17-an de Junio 1710.
Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo -- mi ĝemas kiel botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!
Thiele, la 28-an de Junio 1710.
Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.
Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.
"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la ĉasistojn."
"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."
Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.
Thiele, la 17-an de Decembro 1710.
Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino -- Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††
Thiele, la 23-an de Januaro 1711.
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron -- mi ĝin enspiris kiel vinon -- ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un éternel adieu!_
Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711.
La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.
Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- -- ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
Nun mi scias, kio estas milito -- mi ĉeestis batalon kaj -- glorata estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.
"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"