Sub la Meznokta Suno: Nordlandaj Rakontoj
Part 4
Estis nokto en la komenco de Aŭgusto. Laŭ la vojeto, kiu kondukis de la arbaro al la muelilo, proksimiĝis viro kun mallaŭtaj paŝoj. Iafoje li haltis kaj aŭskultis, sed poste ree antaŭeniris, zorgeme ĉirkaŭrigardante. Fine li atingis al la muelilo. Li enrigardis tra fenestro, provis tiam la seruron kaj tiam sin alŝtelis al la muel-rivereto. Transirante la rivereton li trovis neŝlosita la pordeton de la radodomo. Li eniris, kurbiĝis kaj rampis el sub la rado en la muelilon. Tie li trovis kelkajn sakegojn el kiuj li plenigis sian propran sakon, kaj tiam li eliris silente.
Li tute ne sciis ke paro da avidaj okuloj rigardis ĉiujn liajn movadojn en la muelilo. Post kiam li malaperis Lars rapide eliris el la muelilo kaj renkontis la malfeliĉulon, ĵus kiam tiu, kun la sako sur la dorso, elrampis tra la pordeto.
Lars ekkriis kiam li rekonis la ŝteliston. Petro deĵetis la sakon sur la teron kaj komencis kuri al la arbaro kiel eble plej rapide. Lars tuj postsekvis kaj fine atingis al li kaj forte ekkaptis lin ĉe la vesto.
Petro ne penis forkuri. Li staris tute senmove dum Lars rigardegis lin.
"Ha, estas vi, kanajlo," diris li kolerege.
Petro ne respondis, sed io malinda sin montris en liaj okuloj. Lars daŭrigis:
"Kio okazus, vi pensas, se mi sendus vin al la polico?"
"Tio ne koncernas min," respondis Petro. "Sed la malfeliĉaj--malfeliĉaj infanoj! Ho Dio! Ne permesu al ili longe suferadi, sed permesu ke la malsato mortigu ilin baldaŭ--baldaŭ!"
"Morti pro malsato! Kion vi diras?"
"Ĉu vi opinias ke mi fariĝis ŝtelisto tial ke mi ĝin amas?"
Lars frotis la frunton. Morti pro malsato! Kaj eĉ inter kristanoj! Ja, eble Petro parolis la veron. Li sendube ŝtelis tial ke li devis tiel fari. Ĉu oni do devus kapti lin kaj ĵeti lin en malliberejon kiel ordinaran kanajlon? Ne, milfoje ne! Ĉar kion do li povus fari en la estonteco, kaj kion do okazus al la malfeliĉaj infanoj? Ne, oni devus savi lin antaŭ ol estos tro malfrue, tiel por li mem, kiel ankaŭ por la infanoj.
"Konduku min al la malliberejo, antaŭ ol venos tagiĝo!" petegis Petro per maldolĉa voĉo.
"Mi ne sendos vin tien," respondis Lars. "Pri tio ĉi mi ne parolos al iu homo. Mi havas bieneton, kiun mi longe intencis kulturigi. Tiun mi donacas al vi. Post kelkaj jaroj ĝi fariĝos bona bieno. Ĝis tiu tempo mi mem provizos ĉion necesan al vi."
Petro rigardegis lin, sed dum momento li ne povis kompreni. Nur post kiam Lars ripetis la vortojn, li ŝajnis vekiĝi el sia malespero. Li levis la manojn al siaj okuloj, kaj la tuta korpo tremis pro konvulsiaj ploregoj.
III
Estis unu tago en la malfrua aŭtuno ĉirkaŭ dudek jaroj post la supredirita aventuro. La familio de Bostbieno sidis apud malluksa tablo. En ĉiuj vizaĝoj sin montris malfeliĉo. Estis la lasta aŭtuno kiam ili loĝos en la malnova, kara hejmo. Lars en diversaj manieroj perdis sian tutan havon kaj post kelkaj semajnoj li devus vendi aŭkcie la tutan bienon.
La pordo malfermiĝis, kaj iu maljuna viro eniris, vestita kiel riĉa kamparano.
"Bonan tagon!" diris la eniranto.
"Same al vi!" respondis Lars kaj stariĝis. "Ĉu vi jam revenis el Gotenburgo?"
"Jes, mi revenis hieraŭ vespere."
"Nu, kiel vi sukcesis?"
"Tre bone. Mi ricevis la tutan heredaĵon de Johano, kiu antaŭ nelonge mortis en Ameriko. Li certe forte laboradis kaj li sendube estis tre ŝparema, ĉar mi ricevis 6,000 kronojn."
Petro, ĉar estis li, forviŝis larmon el la okulo kaj metis pakaĵon da bankbiletoj sur la tablon.
"Tio estas multe da mono. Kion vi intencas fari el ĝi?"
"Ĝi estas por vi, Lars."
"Mi! Pri kio vi pensas?"
"Mi pensas pri unu nokto en la muelejo antaŭ dudek jaroj. Vi savis ne nur min sed ankaŭ la infanojn, kaj nun mi ne volas ke vi perdu vian bienon."
Venis larmoj en la okuloj de Lars. Li transpaŝis la plankon kaj tiam diris:
"Pensu pri tio, kion vi faras, Petro! Pensu pri viaj infanoj, kiuj restas hejme! Mi ne povas ricevi la monon."
"Sen vi, miaj infanoj nemulte farus. Kaj plie--mi kaj la infanoj havas tiom, kiom ni bezonos. Se vi ne prenos la monon mi ĵetos ĝin en la kamenon."
Lars ekkaptis ambaŭ la manojn de Petro, longe premis ilin kaj rigardis lin varme en la okulojn. Kaj tra la fenestro ekaperis sunradio klara kaj varma.
LA ARBARNIMFO
Verkis _Lehman Wendell_
En unu bela julia mateno, dum la suno dormeme leviĝis super la ombra arbaro, Henrik Horn staris sur la sojlo de sia dometo, preta iri al la urbeto. "Ne forgesu pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj," diris la edzino, "kaj jen estas kruĉo. Alportu ĝin plena de vinagro."
"En la nomo de ĉiuj sanktuloj ne parolu plu," diris Henrik, "eble vi opinias ke mi havas la plej bonan memoron en tuta Svedujo."
Elenoro afable ridegis kaj per kvietiga voĉo daŭrigis: "Peston, mi preskaŭ forgesis ke mi deziras iom da tuko por fliki la pantalonon de Karlo. Nun adiaŭ, karulo! Ne restu tiel longe ke vi devos reiri tra la arbaro post la sunsubiro, ĉar oni diras ke la nimfo Kajsa ree loĝas tie, kaj eble ŝi kaptus vin. Bonan vojaĝon! Ankaŭ alportu iom da kando!"
Henrik malpacience skuis la kapon kaj sen ia vorto ekiris. Lia kolero, tamen, ne longe daŭris, ĉar la senpensaj vortoj pri Kajsa baldaŭ revenis en lian kapon kaj iom post iom maltrankviligis lin pli kaj pli. Kvankam li ne estis granda timulo, li tamen ne estis bravulo kaj dum li sola iris li ne povis forgesi la arbarnimfon. Laŭ la kredo de la maljunaj popoloj Kajsa jam vivis dum multaj generacioj. Ŝi plejofte aperis kiel juna, belega fraŭlino kun nigra hararo de eksterordinara longeco. Ŝi ofte estis vidata de ĉasistoj, sidanta sur arbostumpo, kombanta al si la harojn, kiuj atingis ĝis la tero. Tiuj, kiuj iris al la marĉoj por lavi la vestojn, iafoje ekvidis ŝin iom malproksime, ankaŭ lavantan vestojn, kiuj havis blankecon neordinaran. Al maljunaj virinaĉoj ŝi ofte igis sin videbla, kaj kun ŝajna plezuro mimikis iliajn movadojn; sed kiam ajn ŝi ekaperis estis nur momente, kaj se oni eĉ sekunde rigardis aliloken, ŝi tuj malaperis.
[Ilustraĵo: "_Sur branĉo de unu el la arboj sidis rave belega fraŭlino._"]
La suno jam varmege brilis, kiam Henrik atingis al la vilaĝeto, kaj li havis plej fortan soifon. "Bonan tagon, najbaro!" diris unu, kaj "Kiel vi sanas, Henrik?" diris alia, kaj pro tia aminda saluto li baldaŭ trovis sin en la drinkejo, tenanta en la mano grandegan glason da biero. Kiom da likvoro li drinkis estas malfacile diri, sed ke li englutis tro multe estas tre certe. Pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj, kaj tiel plu, li tute forgesis. Tio ne estas mirinda, ĉar en la drinkejo oni ja forgesas ĉion.
La tago rapide proksimiĝis al nokto, kiam Henrik ekiris hejmen. En unu mano li portis la vinagrokruĉon plenan de viskio, kaj sur la dorso li portis sakon, enhavantan iom da tabako kaj cigaroj kaj alumetoj kaj aliaj bagateloj.
Iafoje li haltis kaj trinkis el la kruĉo. "Mirinda vinagro tio estas!" li diris al si mem. Li ne plu timis, tute ne; la vinagro ja havis mirindan povon kaj li sentis sin bravega kiel leono.
Gaje li antaŭeniris. La arbaro jam estis malhela, kaj la granda, flava luno ĵetis mirindajn, fantomsimilajn ombrojn sur la vojeton. Iafoje la raŭka voĉo de rano aŭdiĝis el najbara lageto kaj la strigo funebre respondis. "Ha, ha, Kajsa!" diris Henrik kiam ajn la strigo pepegis, "mi ne timas vin; kie vi estas?"
Post iom da tempo la vojeto malaperis kaj Henrik sin trovis en la plej densa parto de la arbaro. Li haltis, ne sciante kion fari.
En tiu momento li ekaŭdis la plej muzikan ridon el la profundaĵo de la nigra arbaro. "Tio sendube estas ia nekonata birdo," li diris al si mem, "ĉar homo, kompreneble, ne loĝas tie ĉi." Silente kiel ombro li proksimiĝis la lokon, de kie aŭdiĝis la ridego, sed kiam li tie alvenis li ree aŭdis la strangan sonon iom antaŭe. "Eble estas vi, Kajsa," li diris, kaj ree sekvis la belegan ridegon. Post longa, malfacila antaŭenirado li alvenis al iom libera loko kaj sur branĉo de unu el la arboj li ekvidis la plej rave belegan fraŭlinon, kiun li iam vidis. La longaj nigraj haroj etendis ĝis ŝiaj piedoj kaj la diafanaj vestoj nur parte kaŝis formon plej belegan. Kun dolĉega rideto ŝi rigardis lin kaj tiam per melodia voĉo petis lin sekvi. Li bone sciis ke ŝi estas fantomo, sed pro ŝia supernatura, hipnota povo li ne povis kontraŭstari, sed plezure sekvis ŝin. Facile kiel granda papilio ŝi flugetis de arbo al arbo ĝis ili alvenis al nekonata monteto en kies flanko sin trovis granda malfermaĵo.
"Eniru, Henrik!" diris la fraŭlino, "vi estas malriĉa kaj mi donos al vi tiom da oro, kiom vi povos forporti. Sekvu min!"
Dirante tiujn ĉi vortojn ŝi eniris la malfermaĵon kaj Henrik volonte sekvis. La subtervojo estis nigra kiel senstela nokto, sed la fraŭlino paŝetis apud li kaj montris al li la vojon. La muroj laŭ la vojo estis malsekaj kaj malvarmaj, kaj grandaj vespertoj flugis tien ĉi kaj tien.
Post iom da tempo la vojo subite kurbis kaj ili eniris grandan ĉambron, hele lumigitan. La muroj brilis kiel plej pura oro kaj sur ili li ekvidis diamantojn kaj rubenojn kaj aliajn multekostajn ŝtonojn. En la centro de la ĉambro staris granda kupra skatolo. Irante al ĝi li levis la pezan kovrilon kaj sub ĝi li trovis multe da oro kaj arĝento. Li avide ekkaptis la plej grandan pecon, sed en tiu sama momento blindiga lumo plenigis la ĉambron, kaj je tio, ĉio nigriĝis kaj li svenis.
Post longa tempo li vekiĝis kaj kun granda miro li trovis sin ĉe la hejma pordo. Apud li staris la edzino kun severa mieno.
"Kajsa, kara Kajsa," diris Henrik, ĉar pro sia ebrieco li ne rekonis la edzinon. "Venu al miaj brakoj!"
"Jes, mi tre baldaŭ venos al viaj brakoj, vi kanajlo," aldonis Elenoro. "Mi ĵus eltrovis ke via kruĉo enhavas viskion anstataŭ vinagro. Kiom da ĝi vi drinkis?"
"M-m-m-mi n-nur drinkis duonon da ĝi."
Elenoro ne multe respondis sed ŝi bone elektis siajn vortojn kaj ili estis akraj kiel nova razilo, kaj Henrik memoris ilin dum sia tuta vivo.
KELKAJ HUMORAĴOJ
_Lehman Wendell_
Unu sveda fraŭlino, kiu ĵus alvenis al Ameriko, renkontis ĉe la stacidomo nigrulon. Rekonante ŝian naciecon la nigrulo ekparolis jene: "Bonan tagon, fraŭlino!" li diris en plej pura sveda lingvo. "Eble vi miras tial ke nigrulo parolas vian lingvon, sed mi ne ĉiam havis nigran koloron. Mi ankaŭ estas svedo kaj foje loĝis en via lando. La usona klimato, tamen, havas mirindan povon kaj grade nigrigas ĉiujn. Post mallonga tempo vi ankaŭ fariĝos nigra kiel mi."
Kiam la amikoj de la svedino fine alvenis ili trovis ŝin starantan en lageto da larmoj.
* * * * *
Eta Edda estis ĵus alveninta el Svedujo al Ameriko kaj ludis sur la strato por la unua fojo. Ĉie ŝi aŭdis la anglan lingvon kaj tute ne komprenis, ĉar kompreneble ŝi parolis nur svede. Post iom da malfeliĉa tempo ŝi plorante eniris la domon.
"Patrineto," ŝi diris, "donu al mi unu dolaron!"
"Unu dolaron!" diris la patrino, "kion vi faros el ĝi?"
"Mi aĉetos novan buŝon," respondis la infaneto. "Mi ne povas paroli per la mia."
* * * * *
Unu karbisto, laborante en la arbaro, foje renkontis plej belegan fraŭlinon, kiun li tuj rekonis kiel koboldinon. Li tute ne timis la fraŭlinon, sed li bone sciis ke li iel devus superspriti ŝin antaŭ ol ŝia supernatura povo hipnotus lin.
"Kia estas via nomo, sinjoro?" demandis la koboldino ridetante. "Mi mem," diris la karbisto kaj je tio li ekprenis trempilon plenan de varmega peĉo kaj ĵetis ĝin sur ŝin. Kun laŭtaj plorĝemoj ŝi eniris la arbaron kaj alvokis la aliajn koboldojn. "Rigardu min! Rigardu min!" ŝi diris. "Mortigu la bestaĉon, kiu tiel malbonuzis min!" "Kiu faris ĝin?" diris la aliaj. "Mi Mem, Mi Mem!" kriegis la koboldino. "Nu," respondis la kunuloj, "se vi mem faris ĝin ni certe ne helpos al vi."
LA DOMETO KUN LA FROMAĜTEGMENTO
Unu maljuna sorĉistino loĝis foje en dometo, kiu staris en la mezo de granda arbaro sur alta monto. Tiu ĉi virino estis tre kruelega, kaj ŝi amis manĝi infanetojn. Ŝi havis kutimon meti ĉiujn siajn fromaĝojn sur la tegmenton por altiri la infanojn de la ĉirkaŭaĵo. Iom malproksime de tiu dometo, loĝis malriĉa kamparano kiu havis du infanojn, unu malgrandan filinon tre malspritan kaj unu filon kiu estis tre inteligenta.
Unu tagon la kamparano sendis la infanojn en la arbaron por kolekti fragojn. Ili baldaŭ alvenis al la domo de la sorĉistino, kaj ĉar ili havis grandan malsaton, la knabo surgrimpis la tegmenton kaj ekkaptis unu fromaĝon. La maljuna sorĉistino, aŭdante la brueton, ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"
"Estas eta anĝelo," respondis la knabo per dolĉa voĉo.
La sorĉistino diris: "Karaj anĝeletoj, manĝu tiom da fromaĝo, kiom vi bezonas," kaj ŝi restis sidanta apud la fajro. La knabeto prenis kelkajn fromaĝojn kaj foriris kune kun la fratino.
Post kelkaj tagoj la infanoj revenis al la dometo. La knabo surgrimpis la tegmenton, kaj la sorĉistino ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"
La knabo respondis same kiel la unuan fojon: "Estas kelkaj anĝeletoj!" kaj la malgranda filino, kiu estis tre babilema, ekkriis: "Mi ankaŭ estas tie ĉi!"
Tiam la sorĉistino eliris el la domo, kaj ekkaptante la du infanojn, diris: "Ho, jes, vi estas du belaj anĝeletoj kaj vi fariĝos bongusta rostaĵo. Kiamaniere mortigas via patrino la porkojn?" demandis ŝi.
La filineto diris: "Ŝi detranĉas al ili la kapojn."
"Ne, ne," diris la knabo, "ŝi metas ŝnuron ĉirkaŭ la kolon."
La sorĉistino foriris por serĉi ŝnuron por meti ĉirkaŭ la kolon de la knabo, kiu pro timo falis teren, kvazaŭ li estis mortinta.
"Ĉu vi nun estas mortinta?" demandis la sorĉistino.
"Jes," respondis la knabo.
"Ho, ne," diris la virinaĉo; "vi ne estas tute senviva, ĉar vi parolas ankoraŭ."
La knabo respondis: "Mi ankoraŭ parolas ĉar mia patrino ĉiam grasigas la porkojn antaŭ ol ŝi rostas ilin. Ŝi diras ke ili do fariĝos pli bonaj."
"Tre bona ideo!" diris la sorĉistino.
Ŝi ekprenis la du infanojn, metis ilin en kaĝon, kaj diris: "Kiel via patrino grasigas la porkojn?"
"Ho, ŝi donas al ili grenon," diris la malgranda filino.
"Ne, ne," diris la knabo, "mia fratino tre eraras, ŝi estas tiel malgranda! Mia patrino grasigas la porkojn per kukoj kaj dolĉa lakto."
"Bone," diris la sorĉistino, "mi faros la samon."
Ŝi tiam donis al ili multe da kuko kaj dolĉa lakto. Unu tagon ŝi alvenis al la kaĝo, kaj diris: "Mi havas malbonajn okulojn kaj mi ne povas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj. Levu la fingron por ke mi povu palpi."
La filineto estis ĵus faronta precize kiel la sorĉistino diris; sed la knabo prenis ŝian lokon kaj prezentis malgrandan bastoneton.
La sorĉistino ektuŝis ĝin, kaj diris:
"Vi estas tre malgrasaj." Kaj ŝi donis al ili ankoraŭ plu da kukoj kaj dolĉa lakto.
Post kelkaj tagoj, ŝi denove diris:
"Eklevu la fingron, mi volas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj."
La knabo etendis la trunketon de brasiko, kaj la maljuna virino diris:
"Jes, vi estas sufiĉe grasaj." Ŝi enportis la infanojn en la dometon, kaj ordonis al la filino ke ŝi ekbruligu grandan fajron en la kamenon. Kiam estis sufiĉe varme, ŝi diris al la infanoj: "Nun, metu vin sur la ŝovelilon, unu apud la alia, kaj mi enmetos vin en la fajron."
La malgranda filino, tute tremante, iris obei, kiam la frato anstataŭis ŝin. Sed kiam la maljunulino ekprenis la ŝovelilon, li derulis al la tero. La sorĉistino koleris, sed la knabo ĝentile petis pardonon, kaj diris:
"Sinjorino, ni estas tre malspritaj, kaj tre mallertaj; montru al ni kiamaniere ni devas sidi sur la ŝovelilo!" La sorĉistino sidiĝis sur la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis ŝin en la fornon kaj fermis la pordon.
Tiam li deprenis ĉiujn fromaĝojn, kaj, akompanate de sia malgranda fratino, li feliĉe reiris al la patro. Pri la sorĉistino, ŝi fariĝis bona rostaĵo, kaj oni ne ploras ŝian morton.
Rimarkoj pri la transskribado:
Diversaj fermantaj citiloj mankis. Ili estas aldonitaj sen rimarko.
La sekvantaj eraroj estas ĝustigitaj:
Paĝo 7 "Aventuro en la Pregej-Vestiblo" => "Aventuro en la Preĝej-Vestiblo"
Paĝo 32 "staris iam palaco. de kiu oni nun" => "staris iam palaco de kiu oni nun"
Paĝo 73 "Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis ŝaga fraŭlino." => "Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino."
Paĝo 121 "la sovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis" => "la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis"