Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 7
--Kompreneble!--Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.--Tio ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon pri la kara knabo.--Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.
--Delfino!--Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj ĉagrenite,--mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas forsendi ilin hodiaŭ matene.
Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj respondis neĝentile:
--Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi dokumentojn.
Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:
--Tre stranga konduto--por ne uzi pli fortan esprimon--ĉu ne?
--Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo, kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas, Malkomon.
La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la alia.
--Ĉu efektive?--La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.
Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas, antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.
Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan, revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje salutis la amikon:
--Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas lerta specialisto?
--Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.
--Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston! Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la karulinon.
--Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri lin dum mia foresto?
--Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.
--Bone, dankon.
* * * * *
Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj, kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj; neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco ne destinis lin por komerca okupo.
La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al ambaŭ sinceran ĝojon.
--Estas tre aminde,--ŝi diris,--veni tiel frue post via reveno, kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.--
Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.
Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko; tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna sinjorino demandis:
--Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas malgajaj pensoj?
--Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.--
Jam de longe,--diris fraŭlino Leggat penseme,--mi sopiris malkaŝe paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion, Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis hieraŭ vespere.
--Dank' al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta, ke vi jam scias.--
Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo. Fine ŝi diris varme:
--Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan aferon tre takte.
Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro emocio:
--Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj aferoj.
--Tion mi jam de longe suspektis.
--Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo, kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn mi vidis ĉi tie--terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia cerbo ankoraŭ ne detruiĝis--kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la florĝardenon antaŭ duonhoro.
--Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?
--Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers, kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo, sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis. Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj, nun troviĝas en privataj frenezulejoj.
Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke spiritistaj mediumoj--kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn--ne ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj, personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj. Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj demandis:
--Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?
La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi respondis:
--Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.
Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia finiĝo.
Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:
--Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto Travers--vi ja konis lin; ĉu ne?--povus inspiri al ŝi tiajn terure, nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis, rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!--Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo super la kapo de Hugo.
--Kompatinda karulino,--diris Leonardo, profunde kortuŝita.--Tio ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla, kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko, d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.
Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:
--Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.
La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:
--Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de suferado? Li diris:--"Iru malantaŭ min, _Satano_." Se ni nur povus ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj malamikoj; ĉu ne?
Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo, ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto, respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.
Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo, senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia, kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de Leonardo:--Kio estas,--li demandis al si,--la nuna animstato de tiu malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble, ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu terura afero. Sed--prudente li demandis sin--kia devus esti lia sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.
Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la malfeliĉa juna viro.
Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la heredaĵo de lia patro.
Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista, profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita letero estis jena:
"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus, "edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en hejma malliberejo, sed, dank' al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte, ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas, ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas, ke ili devigos vin paroli.
"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj de l' flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian bonkoran edzon.
"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj bezonas tian alĝustaĵon.
"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko, en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon, ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble, tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj por via firmo.
"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa revido.
Sincere la via, Bogdanov."
Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por montri ĝin al li.
La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan, malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:
--Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?
Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis sur ĝi dum li respondis:
--Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.
--Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi pensas pri mia nova hararanĝo?
Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj bonkore respondis:
--Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?
--Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos al li, ke vi estas tie.
Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de la knabino, kaj murmuretis al si mem:--Kia ĉarma bildo de knabina pureco!
Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena, sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton, li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun tremetantaj lipoj:
--Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca, premegata. Sed--subite ŝanĝante la voĉtonon--mi ne volas plue priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble, vi deziras montri al mi.
Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon, kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,--li pensis,--okazas oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li, ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li tiom cedis al subita emocio.
Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.--Mia fratino,--li diris,--iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene aprobos vian foriron.
Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de disputo pri fraŭlino Haverford--pro malsamaj kaŭzoj.
Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov, kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin, renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.
ĈAPITRO IV
Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo. La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj, sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj, kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika, larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron, kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto. Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.--Ĉarma bildo de simpla, hejma feliĉo,--ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.
Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si, kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas tro okupita per aliaj aferoj.