Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 5
Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro, kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga devo.
Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel ŝanĝiĝis. Ŝi estis por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema, amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi sciis--ne demandante al si la motivon--ke sinjoro Marston amzorge sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si kial--infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande--kaj respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando, kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne ĝenis sin pri tiu opinio.
La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo. Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.
Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras, povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn. Sinjorino Harding korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.
--Ĉu vi nepre devas foriri?--ŝi demandis kunsenteme.
--Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min.--La respondo estis milda, tamen firma.
Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:
--Mi tre bedaŭras tion, pro vi.
Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.
La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon, ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:
--Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?
Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:
--Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne. Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?
Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:
--Ĉu vi pensas, ke li rifuzos?--ŝi demandis kun larĝe malfermitaj okuloj.
--Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li... iom ofendiĝus.
--Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.
Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan vizaĝon li diris:
--Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu vin, amikineto mia.
Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino, mallaŭte diris al sinjorino Harding:
--Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?
--Jes,--respondis enpense la anglino,--la ago estis ambaŭflanke tute natura, plena de ĉarma naiveco.
En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj dezireme demandis:
--Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?
--Jes,--revenis seka respondo,--tri el niaj laboristoj kaj la kortisto de la vilaĝa trinkejo.
ĈAPITRO III
Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield, ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj, hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj; aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l' flanko de sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj. Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj. Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la fabrikaĵoj.
La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj, kiel ankaŭ de subuloj,--kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo, sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo. Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon, kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo. Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por pritraktado en kontoro.
Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo. La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj vortoj:
--Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?
Alia knabino diris samlingve:
--Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.
Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo, respondis bonkore:
--Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia foresto?
La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante seriozan mienon:
--Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi forestas, sinjoro Marston.
La juna direktoro respondis ridetante:
--Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu kondukanto. Nu, bonan vesperon,--li aldiris angle, ĉar kelkaj el la junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.
--Bonan vesperon, sinjoro Marston,--ekkriis ĉiuj kore, tamen kun plena respekto.
Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo, preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj, knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior kaj "_the honourable_" Algernon Villiers en uniformo de kapitano de teritoria[5] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino, duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj, neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon. Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe, naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro kaj iom dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn, certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis kaj ĝoje ekkriis:
--Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli kun li, sinjoro Villiers.
Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile levis la ĉapelon kaj trankvile diris:
--Bonan vesperon.
La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu, tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan impreson sur la junan aristokraton.
--Fraŭlino Prior sciigis al mi,--diris ĉi tiu kun nuanco de kompato en la voĉo,--ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj sin tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ fiaskiĝus.--Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun favoropetanta rideto:--La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero, por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion la nedisputeblan mondpotencon.
Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ enpensiĝe li respondis:
--Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ en aliaj landoj, kelkajn--jam ne multajn--personojn, kiuj, kun larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj patriotoj.--Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue:--Mi tre timas, sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la daŭro de la historio de l' mondo unu el la plej grandaj malbenoj, kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj, ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon. Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi mondpotenco?
La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:
--La naturan rajton de supereco.
Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:
--Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara koncepto. "Natura rajto" estas termina malĝustaĵo. "Rajto" estas trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto, do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco. Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas maldecaĵo. Ne, la doktrino de "natura rajto de supereco" ne estas akvotenebla[6], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ ĉi tiu doktrino.
--Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.
Leonardo Marston ridetis.--Ĉu vi vere penas kredigi vin,--li demandis,--ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la tempo daŭrigi la diskuton.
--Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.
La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro, sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li rekomencus la diskuton kun li pri "Patriotismo kontraŭ Esperanto" en la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ farus "pajlhakaĵon" el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo liajn malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.
Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:
--Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers pri Esperanto.
Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco, sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.
Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.
--De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj "la honorinda" Algernon Villiers?--li demandis.
Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:
--La akcento sur la vorto "tiaj" supozeble estas ĝentila aludo pri la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon, vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto. Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio profundan dankemon.
La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste, denove alprenis pli seriozan mienon.
--Ne kuraĝigu lin, Lorna,--li diris milde.
--"Kuraĝigu lin!"--ekkriis la knabino kun iom riproĉa voĉtono,--tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.
--Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.
--Kaŭzon? Kian?
--Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.
Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:
--Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.
--Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn tagojn tie post la ricevo de via letero.
--Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon, kiun vi ĉiam montras al ni.--Denove ŝi silentis momenton, kaj poste parolis plue:--Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.
--Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.
--Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston... sed vi ne povas prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel... strange. Rompiĝas al mi la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso, farita de li. Lia karaktero estas detruita.
--Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera,--diris Leonardo. En lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la sentema knabino.--Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj. Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo. Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje, kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero, ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.
--Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.
Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.
--Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne?--li demandis.
--Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.
--Kio pensigas al vi tion, Lorna?
--Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino tuj plenumas ĝin, aŭ peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.
--Efektive?--diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la knabino, li demandis:--Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol ordinare?
Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.
--Mi volis diri: "Ne",--ŝi respondis malrapide,--sed mi ekmemoras, ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de "Grovelands", li estis neordinare malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti nur kunokazaĵo.
--Eble.--La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj senmova.
Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.
--Kien vi iras, Lorna?--demandis Leonardo.
--Al "Grovelands" tra la vilaĝa pordo.
--Nu, estu singarda,--li diris, etendante la manon al la knabino kaj ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon.--Ne lasu iun malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri la mondo ankoraŭ nematura.
Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo:--Ho, sinjoro Marston,--ŝi ekkriis,--vi estas tro zorgema; vi metus min sub kloŝon, se vi povus!
--Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?
--Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre malfeliĉa,--respondis la knabino heziteme.
--Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?
Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:
--Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?