Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

Part 3

Chapter 3 3,628 words Public domain Markdown

En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj, ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj. Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta muro apud ili.

Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun sincera fervoro:

--Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi homo.

--Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,--diris la rusa literaturisto,--kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun homon--permesu ĉi tiun signifon--al kiu tute mankas la poezia vejno, kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere feliĉa sen poeziemo.

Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:

--Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l' komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.

Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:

--Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro sindetenema.

--Jes,--respondis la rusa literaturisto,--li ankoraŭ estas en la urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al _En Allier_, kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso, laŭvortan tradukon de lia parolo.

La juna germanino ekkriis:

--Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.

Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:

--Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie: tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.

Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la unuaj tagoj de la kongreso, diris:

--Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj. Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble, li povis pli senĝene paroli.

_Franca gazetisto_:--Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn--ekvidante, ke la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:--mi ne diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado. Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan, fluan lingvaĵon.

_Franca sinjorino_:--Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman kaj samtempe--pri tio mi ne dubas--tute senafektan, senkonscian elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene, glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.

_Germana instruisto_:--Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon; tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ en Anglujo--ĉu ne, sinjoro Lumsden?--"_Household-words_", hejmaj sentencoj.

_Fraŭlino Gundrum_:--Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi privata sistemo, kelkajn aforismojn.

_La rumanino_:--Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.

_Fraŭlino Gundrum_:--Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo pri universala amo li diris:--La vorto "Esperanto", ĉu parolata, aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "_Amanto_". Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo "_esperanta_", sed ankaŭ popolo internacie "_amanta_". Plue, neniam foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore, kun ambaŭ manoj etenditaj:--"Ho, miaj amikoj--materialistoj! Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio. Esperanto--la lingvo kaj ankaŭ la movado--estas Diodonita donaco. Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.

_La franca gazetisto_:--Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...

_La edzino de la franca gazetisto_:--Ne, Victor, ne citu la nomon de la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.

_La germana maljunulo_:--Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?

_Tri sinjorinoj kune_:--Jes, ankoraŭ fraŭlo.

_La germana maljunulo_:--Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:--"Oni aŭdas multon en Esperantujo pri 'Tutmonda Frateco' ktp. Nenio povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."

_La franca gazetisto_:--Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.

_La rusa literaturisto_:--Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi vin diri: "malfeliĉe".

_La franca gazetisto_:--Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza studanto de la historio de l' homaro kaj de la homa koro povas ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis antaŭ sin.

_La germana maljunulo_:--Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos neelradikigebla.--

Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom transiris en aliajn temojn.

* * * * *

La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo _En Allier_ kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa, trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.

Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon. Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.

La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy, ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj incitetojn.

La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding. Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin, ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke, kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj faradis ridindajn gramatikajn erarojn.

Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis, aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.

Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza promeno.

Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko, kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ, sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem, li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:

--Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?

--Ho, pardonu, fraŭlineto,--ĝentile respondis la bonkorulo,--ĵus venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li ludas viston.

Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de la ĉirkaŭaĵo, "_Rocher de Naye_", por rigardi de ĝia pinto la sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern'a Alparo. Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis, petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.

--Nur imagu, miaj karaj gardistoj,--ŝi petole ekkriis,--reveninte hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri la sunleviĝo super la glora Bern'a Alparo, kiel la plej grandioza vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas enlitiĝi, kiam vesperiĝas.

La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian; neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino petegis plue kun ŝajnĝemeto:

--Mi vere pensis, ke vi amas min.

Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:

--Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo--aŭ io simila.

--Nu, onkloj,--diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du viroj,--rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi, ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.

Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.

Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.

Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo, aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca figuraĵo en la mallumo.

Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj. Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino--mi esperas, ke miaj belaj legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion--sinjorino Harding, pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des pli profunda, pasia.

La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj, kiaj la jenaj:--Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj; nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo, ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon; pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.

Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton. Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra, silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento, superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj momentoj tro plenaj por paroli.

Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura, maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton. Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin. La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj. La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile revokos al si la neforgeseblan ĝuon.

Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:

--Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho! kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!

Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo travibris la silentan nokton:

"_Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren_"[2].

Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris mallaŭte:

--Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.

Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:

--Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?

Onklo Johano respondis iom heziteme:

--Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis min.

Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia. Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia "Alpenstock" kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon. Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:

--Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu majesta ĥoralo--mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan tradukon de sinjoro Marx--tuŝis la profundon de mia animo. Eble tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.

Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.

--Ĉiuokaze,--rediris petole la juna usonanino,--vi estas voĉdone venkitaj: tri voĉoj _por_, kaj du voĉoj _kontraŭ_ la jodelkanto; do, plimulto de unu.

En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis kvar sinjoroj, tri sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.

--_Guten Abend, meine Herrschaften_[3]--venis plaĉa basa voĉo. La usonanoj respondis angle:

--Bonan vesperon.

Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la "_Good evening_" de la usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion. Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj, tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton, ekkriis:

--Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!