Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 20
La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco. Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu de la alia, klarigon kaj konsolon.
Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova, kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro. Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon kaj kun kortuŝa, senvorta alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis ŝin flustri:
--Mi iros hejmen kun vi.
Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:
--Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi al via brusto ĉifitan floron.--Dirinte tion, li sin turnis kaj foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun furiozaj gestoj disputantaj kun li.
Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion; lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.
--Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta kolegaro, sinjoro Marston,--diris sinjorino Heilman;--oni ja povis vidi, ke li nur malice mensogas.
Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna, petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna majstro, kies senmaskiĝo,--li diris,--translokigas min de l' ĉielo en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.
Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego, nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.
Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara sento de timo kaj honto retenis ŝin.
Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron, metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.
Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.
La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj en mondo, kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj, elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li.--Mirinda sorto!--li diris al si.--Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi mian solenan promeson.--Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al la patro, povus instigi lin.
--Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon,--li demandis sin;--ĉu tiu ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent? Sendube,--li respondis al si.
Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris, sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:
--Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?
Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.
--Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris,--li diris.
Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman respondis, parolante, tamen, tre rapide:
--Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si mem:--"Ho ve! Kiaj malkovroj! ... Mi ne povas elteni tion."--Poste, leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte:--"Li do amas min ... la plej dolĉa ĝojo de l' vivo ... kaj ĝi daŭris nur unu momenton, unu solan, travibrigan momenton."
--Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego, vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto, kiun mi donis al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.
La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la usonanino, nun timeme elmetis la ideon:
--Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto malantaŭ nia ĝardenmuro.
--Fi! silentu, malsaĝa knabineto,--timigite ekkriis sinjorino Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.
Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:
--Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.
--Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo,--diris sinjorino Heilman.
--Des pli bone.
--Ĉu mi iru kun vi?--demandis la knabino.
--Ne,--respondis Leonardo,--iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien ni iris.
Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis:--Mi havas sciigon pri ŝi.--Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.
Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ troŝarĝis la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:
--Kiam foriros la proksima vagonaro?
--Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek minutoj.
Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio kaj de Plymouth--North Road, petante ilin fari demandojn pri la malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado, sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon kaj konsilon.
Post pli ol duhora veturo--neniam vagonaro tiel malrapidaĉis--Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion. Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro Vincent estas mallarĝanima kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.
Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.
Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono, Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro:--Ĉu iu venis por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.
Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis en la hotelon _King's Cross_ post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente, silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis, kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent akceptis kun signoj de profunda kontenteco.
La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li, observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La mano tenanta la paperon tremetadis.
Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne senpripense:
--Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?
Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis gravamiene sed firme:
--Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.
Post momenta paŭzo li parolis plue:
--Leonardo--mi volonte nomos vin denove per via baptonomo...
--Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.
--Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn, frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj, tiu homo estas mi. Pli terura infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!
Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:
--Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.
--Jes,--respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme,--en tia okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn servojn.
--Ne parolu pri tio, mi petas.
--Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min. Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min; turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo, malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.
Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun ŝi--ĉi tiu penso venis al mi poste--ornamis per objektoj, memorigaj pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble, malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn, ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja, sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, "Kristo en Getsemane". La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon, kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco, ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis. Mirindaĵo!:--"Hugo",--ŝi diris,--"mi faris al vi ne-malestigeblajn maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre kompatinda estaĵo. Frato mia",--ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis,--"sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste, malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi."--Klinante la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro profundeco, kaj diris:--"Ho ve! tro bone mi sukcesis!"--Ĉe la memoro de miaj teruraj suferoj mi ne povis ne intermeti:--"Aj! plenege!" Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento ŝi parolis plue:--"Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi, sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo."--Poste ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.
"Jes",--ŝi diris,--"ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon. Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis."
--Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos, mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton. Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan aliformigon.--
Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino Haverford.
Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro kortuŝiteco, poste li diris:
--Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla homo, ol mi opiniis.
La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: "Lorna estas ĉe sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna ne bonfartas. Anjo."
--Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange,--li diris al si,--ke ni ne tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis oportunan vagonaron al Hitchin.
La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:
--La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.
--Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?
--Nenion tre klaran,--respondis sinjorino Harding kun tremeto en la voĉo.--Mi penis kunigi la kelkajn disajn parolojn, venantajn el turmentita koro... Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano. Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar ... ŝia stato ne permesas ĝin.
Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.
--Mi dankas vin, sinjorino Harding,--li diris varme;--ĉu vi jam konsultis kuraciston?
--Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie, se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.
--Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa?--demandis Leonardo kun peza koro.
La virino respondis:
--Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.
Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:
--Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe. Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.
Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora malfacileco. Lia amplena okulo vidis en ŝia laca rigardo malgajecon kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:
--Mia karega Lorna.
La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon, li flustris:
--Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.
Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.
* * * * *
Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo. La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa, multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la revidon--eĉ se nur en lunlumo--de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la danĝeran staton de la malsanulino--ŝian malsanon li nomis forta atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita de iom malfortika koro--li ĝentile sed insiste penis gvidi la interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.