Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

Part 19

Chapter 19 3,727 words Public domain Markdown

--Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj--almenaŭ mi esperas, ke ili estas nur pasloĝantoj--, ia mistera religia societo.--Signifoplene kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris:--kaj tre stranga anaro ĝi estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj, kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.

--Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.

--Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al ili; ĉu ne?--Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian, li daŭrigis sian babiladon:--Jen, ekzemple, estas mia bofrato: Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep jaroj--kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis, ĉar la "sankta kunularo" mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa generacio. Sed _ili_ mem lavas por si la simplan, neblankigitan tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj por _ili_, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la "simpla vivo". Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.

--Tio estas por mi treege interesa.

--Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura, precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.

--Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile trompita; ĉu ne?

--Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.

--Efektive? Kiaj?

--Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie, amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la kolombejo.

--Kial?

--Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la kolombejestro.

--Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la domon?

--Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj, de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo fariĝas tra malgranda fenestreto en la pordego, tra kiu ili enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj lokoj.

--Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la pordego?--demandis Leonardo.

--De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?

--Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.

--Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin, kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.

--Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo,--plue demandis Leonardo trankvile.

--Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.

--Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?

La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta timo demandis:

--Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?

Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:

--Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.

La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:

--Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi bonvole helpos al mi?

--Volonte,--tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj heziteme:--Tio estas, se ne...

--Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.

La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte, serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen, sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj, kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna. Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe, ŝiaj grizaj, kaviĝintaj okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.

--Nu, sinjoro Marston,--ŝi diris,--parolu malkaŝe.

Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:

--Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj, kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.

Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:

--Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro--en la komenco. Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi. Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco! Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.

--Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?

Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco, rekte antaŭ ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro. Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis la poŝtisto kaj la policano.

Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero. Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo, Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.

La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj, ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis, trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.

Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon: Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj, centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.

--Kia elizea loko!--mallaŭte diris Leonardo,--oni facile supozus, ke pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.

En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj, blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon. Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus elpaŝintan el ŝercgazeto.

Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua ekparolis. En lia sintenado kaj en lia voĉo montriĝis delikata miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:

--Ĉu mi povas demandi, sinjoro,--li diris,--laŭ kia rajto vi entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?

Leonardo respondis:

--Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima mallibereco.

Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo, severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston; sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti. Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon Leonardo facile eltrovis:

--Spirita, mondula blindeco,--li diris,--igas vin ofendema kaj maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke "anima mallibereco" havas nenian lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta, belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.

Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:

--Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman--supozeble tio estas vi--mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi insistas pri interparolo kun fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.

--Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie!--ekkriis sinjoro Heilman.--Mi volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn, sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.

--Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.

--Mi nepre malhelpos tion,--sinjoro Heilman rediris, pala de kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li volis konsterni lin:--Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?

La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero, kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la gravecon de la okazo:

--Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke nenia perforto fariĝu.

En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj, elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!

La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro, sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele verda fono de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.

Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton, firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn kaj denove haltis.

Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro; ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris, mallaŭte, karese:

--Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!

Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato kaj profunda amo. Lorna ekrigardis en lian vizaĝon. Tiu mallonga rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan, travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj, estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo, nedecidemo, konfuziĝo.

--Lorna,--plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa voĉo,--en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.

Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte, enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:

--Mi ne povas kredi tion.

Leonardo rediris milde:

--Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne akuzas sen sufiĉa praveco.

Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:

--Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn, de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj kaj la grandan proksimecon de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj patrina zorgemo trankviligos vin.

Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino, jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo ekparolis:

--Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras diri kelkajn vortojn.--Duonturninte sin, li vokis:--Sinjorino Heilman!

La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta armilo: obstina, senhonta spitemo.

Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.

--Jen, Lorna,--diris Leonardo, alparolante tamen la tutan ĉeestantaron,--jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo--en la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la, malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.

Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:

--Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon. Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja, karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj; inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l' spirito. Kiam venis al mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi, amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo, ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi ankoraŭ troviĝas sub...

Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove apud Leonardo kun manoj interplektitaj sur la dorso--noblaspekta kaj majesta figuro. Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:

--Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega, ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi _scias_, ke neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la bona Dio ne povas esti malpli pardonema.

Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis, kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:

--Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la koron.

La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.

--Bone, do,--ŝi diris,--dum mia terura mallibereco mi ĵurpromesis, ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.

Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis.--En mia valizo troviĝas,--ŝi diris fine,--leteroj de korrompitaj viktimoj liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian nur ruinigita virina koro povas senti.