Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 18
Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera, virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi vidis sur lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen, ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la esperon fine gajni lian amon.
Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.
--Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo,--ŝi ekkriis kun larĝe malfermitaj kaj amplenaj okuloj,--antaŭ ol la vagonaro estas atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio, kia luksa "aŭto"!
Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn: Ho, pardonu,--ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian klinsaluton,--bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon, sinjoro Inman.
Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore kisis ŝian vangon:
--Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo,--li diris afable,--mi ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.
Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago, pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon. La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj demandis ĝentile:
--Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?
La sinjorino en la funebra vesto rigardis enpensiĝe la sceneton ludiĝantan ĉe la ĝardenpordo. Maltrankvilaj pensoj ŝajne okupis ŝian kapon. Sed, aŭdante la demandon de la aminda maljunulino, ŝi tuj vigliĝis kaj respondis kun bonkora rideto:
--Dankon, sinjorino Bond; sed ni jam malakceptis tre afablan inviton de sinjoro Marston. Estus ja kruele akcepti, ĉar vi ambaŭ deziras esti solaj post tia longa disiĝo. Tiom multe vi volas rakonti unu al la alia.
Anjo estis tro honesta por kontraŭdiri tiun parolon. Efektive ŝi estis tre kontenta, ke sinjorino Harding malakceptis ŝian inviton, kaj ŝia malkaŝema vizaĝo tion montris. Dum la aŭtomobilisto enportis en la domon valizon de Leonardo, akompanate de Anjo, kaj dum sinjoro Inman sin momente okupis per nova maŝinaĵo apud la direktilo, sinjorino Harding sin klinis al Leonardo por paroli al li mallaŭte. Sur ŝia iomete ruĝiĝanta vizaĝo vigla observanto vidus interbatalantajn emociojn: timon ofendi; deziron unufoje ĵeti diskreton al la ventoj; kaj penon ne montri la profundecon de siaj sentoj. Kune kun tio, tamen, montriĝis ĉarma, natura sincereco. Dum momento la tuta sentoplena animo de la virino speguliĝis en ŝiaj okuloj kaj en ŝiaj delikataj trajtoj.
--Sinjoro Marston,--ŝi flustris rapide,--povas esti, ke vi bezonos financan helpon. En tia okazo ne rifuzu al mi la ĝojon ĝin doni. Vi ja scias, ke ĉio, kion mi havas, estas je via dispono.
Dirinte tion, ŝi tuj residiĝis, evitante la rigardon de Leonardo, kvazaŭ ŝi hontas pri sia maltimo kaj volas malhelpi tujan respondon.
Amaso da pensoj traflugis la cerbon de Leonardo. Li sentis surprizon kaj ĝenatecon, sed ne malpli dankecon kaj kompaton. Vidante, ke sinjorino Harding ne deziras respondon en ĉi tiu momento, li nur diris mallaŭte:
--Dankon, sinjorino Harding.
La tono de lia voĉo kaj la malgaja, enpensa skueto de lia kapo komprenigis al ŝi, ke ŝia alvoko malsukcesis. Sento de soleco kaj forlasiteco denove ekregis ŝian koron. Kaptante rigardon, kiun Leonardo ĵetis en la direkto al la domo de sinjoro Vincent, kies du turetojn oni povis vidi en kelka malproksimeco, ŝi forgesis sian propran kordoloron. La sufero, kiun ŝi vidis sur la vizaĝo de la amata viro, ŝajnis al ŝi senkompare pli profunda, ol ŝia propra.
* * * * *
Leonardo kaj Anjo sidis ĉe la tablo, kune vespermanĝante. De la komenco Anjo rompis al si la cerbon, demandante sin, kiel enkonduki la malgajan temon, kiu okupis ŝiajn pensojn, kaj kiel poste konsoli Leonardon. Ŝi ne havis proksiman parencon nek amikon, kaj ŝia tuta feliĉo kunligiĝis kun la bonstato de Leonardo, kiu estis ŝia zorgato de post la morto de sia patrino. Ŝi do preskaŭ rigardis lin kiel sian propran filon. Fine ŝi demandis timeme:
--Vi do jam scias, kio okazis, Len'?
--Jes, Anjo, ĉion.
--Nu, tio evitigas al mi la doloran taskon, sciigi vin. Kuraĝiĝu, knabo mia. Espereble ne estas tiel malbone, kiel ŝajnas.
--Espereble; kaj mi ankoraŭ ne perdis la kuraĝon, Anjo.
--Iom pli da pudingo? Vi devas manĝi kun bona apetito, ĉar ĝi estas ja via favorataĵo.
--Ne, Anjo, dankon; mi jam finis. Mi tre bone manĝis. Nun mi devas eliri.
Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso, kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:
--Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton, Len'; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!
Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:
--Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo,--li diris karese.--Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas. _Mi_ faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun _Li_.
Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon, ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko. Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia simpleco la domo, konstruita laŭ _Georga_ stilo[17], neklare videbla sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj rebrilis ruĝete la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon, ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara amikino, fraŭlino Leggat, kiun--ho ve--li neniam revidos ĉi sube. En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.
Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo, li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke, prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa, sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble, ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart, kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de la stranga, timiga virino.
--Ne ektimiĝu,--li diris afable, alprenante preskaŭ gajan tonon,--vi estas nova helpantino ĉi tie--ĉu ne?--kaj vi ne konas min. Mi estas malnova konato ĉi tie. Marston estas mia nomo. Mi deziras paroli kun fraŭlino Haverford. Kiel fartas sinjorino Lockhart?
Iom dubeme kaj ankoraŭ premante la manon sur la brusto, la knabino respondis:
--Sinjorino Lockhart fartas sufiĉe bone, sinjoro. Sed ho! vi vere teruregis min!
--Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino. Kiajn timemajn korojn knabinoj nuntempe havas! Nu, trapasante la ĝardenon, mi ekvidis fraŭlinon Haverford en la salono de mortinta fraŭlino Leggat. Se vi bonvolos antaŭiri, mi sekvos vin tien.
Kontenta pri la ĝentileco de la noblaspekta sinjoro, pri kiu ŝi jam aŭdis multajn laŭdojn, la servistino ridetis bonhumore kaj kondukis Leonardon tra la granda vestiblo ĝis la fino de mallonga, flanka koridoro. Leonardo sekvis ŝin de proksime. Ekfrapinte, ŝi larĝe malfermis la pordon, dirante iom mallerte kaj timeme:
--Fraŭlino Haverford, se plaĉas al vi, sinjoro Marston volas paroli kun vi.
Ne atendante inviton, Leonardo eniris la ĉambron. La mastrino leviĝis de brakseĝo kaj, ignorante la vizitanton, tre malbonhumore rigardegis la knabinon.
--Vi devus scii, Marta,--ŝi diris severe,--ke konvenas konduki vizitantojn en la antaŭĉambron; ne ĉi tien.
--Ne riproĉu la knabinon, fraŭlino Haverford,--milde diris Leonardo,--riproĉu min. Mi trapasis la parkon kaj envenis per la ĝardenpordo por ŝpari tempon. Tre grava, urĝa afero venigas min.
Tuj kiam la servistino eliris, la sinjorino sin turnis al la veninto. Ŝia mieno estis forpela kaj spitema.
Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen. Rigardante en ŝian malmolan vizaĝon, trofrue maljuniĝintan, li ekkonsciis ĉe si animforton kaj trankvilon, kiuj ŝajnis al li mirindaj, misteraj: Nenian malinklinon, nenian malbonvolon li sentis, nur fortegan deziron gajni tiun virinon, kaj vidi ŝin liberigita el ŝia terura animstato. Eĉ la penso pri Lorna dum kelka tempo forlasis lin.
--Nu, kion vi volas?--fraŭlino Haverford demandis malvarme.--Ĉu vi venas por informiĝi pri la brulado?
--Ne, fraŭlino Haverford. De kiam mi ekiris por veni ĉi tien, la afero pri la brulado eĉ ne unu fojon eniris mian kapon. Pli gravaj aferoj alvenigis min; aferoj, kiuj tuŝas vin pli intime.--Leonardo parolis serioze, sed trankvile, fiksante dezireman rigardon sur la vizaĝon de la virino, kiun apuda, sur alta piedestalo staranta lampo hele lumigis. Tamen lia voĉo ne estis sen signoj de profunda emocio. Lia tuta animo, ŝajne, transiris al ŝi.--Efektive?--fraŭlino Haverford rediris, penante reteni la saman malamikan tonon. Sed la neordinare grava sintenado de Leonardo kaj lia rimarkeble sincera voĉtono jam, malgraŭ ĉio, scivoligis ŝin.
--Jes, kaj la prepara pripensado pri ĉi tiu interparolo kaŭzis al mi profundan koresploron.
La virino aspektis iom surprizita, kaj en ŝiaj grizaj okuloj montriĝis maltrankvila, malkonfidema rigardo:--Vi estas strangulo,--ŝi diris kolere,--kia ŝanĝo do survenis vin?
--Granda ŝanĝo, efektive. Gravajn lecionojn mi ellernis, de kiam mi vidis vin la lastan fojon. Unu lecionon mi lernis pli profunde, nome, ke la plej granda potenco en la mondo estas la amo. Kontraŭ vera amo eĉ supernatura malamo ne povas stari.
Tuj fraŭlino Haverford rediris:
--Ĉu vere vi venis ĉi tien neinvitite, por tedi min per tiaj ridinde altsonaj filozofiaĵoj?--Ŝi parolis akravoĉe, penante per morda mokrido montri sian malestimon. Tamen ŝi ne povis tute kaŝi tremeton en la voĉo, nek malserenan rigardon en la okuloj. La eksterordinare solena mieno kaj la penetrema rigardo de la viro maltrankviligis ŝin.
--Ne; mi ne volas tedi vin. Tio estis nur preludo, preparilo. Mi estas portanto de sendaĵo de persono, kiun ni en la daŭro de multaj jaroj supozis mortinta.--Leonardo eksilentis, turnante dum momento la okulojn preskaŭ reveme al la fenestra pordo.
--De kiu, do?
--Ĉu vi povas elporti la novaĵon? Mi ekvidis en Ameriko viron, aŭ, pli ĝuste mi ekaŭdis la voĉon de viro, kiun mi tuj rekonis kiel la voĉon de sinjoro Travers.
--Vi mensogulo!--fraŭlino Haverford ekkriegis, tremante pro ekscito.--Silentu! Mi _scias_, ke li mortis. Mi _scias_!
--Aŭskultu, trankvile, fraŭlino Haverford. Tio, sendube, aspektas kiel fantaziaĵo, tamen ĝi estas veraĵo sen eĉ la plej malgranda dubo. Aŭskultu, mi tre petas; malgraŭ via plej absoluta certeco, mi konvinkos vin.
--Neniam!
--Tamen. Kvankam mi nur ekvidis lin de malantaŭe en la daŭro de malmultaj sekundoj, io en mi, interna impulso, se vi volas, min pelis sekvi lin. Antaŭa, eksterordinara travivaĵo, sendube preparis min por tiu okazaĵo, en kiu mi nur povas vidi providencan gvidon. Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj kaj kontraŭaĵoj, mi sekvis lin ĝis izola loko en malproksima sovaĝejo en Meksikio. Mi tuj rekonis lin.
Dum Leonardo parolis, la vizaĝo de fraŭlino Haverford alprenis, iom post iom, eĉ pli teruran aspekton, ol tiun kiun li vidis en ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari, kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj parolis plue kun trankvila fervoro:
--Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton plu,--li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi lin.--Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien ...
--Ha! Kompreneble ne,--ŝi interĵetis kun malbela mokrido.
Egalanime Leonardo daŭrigis:--Mi eluzis mian tutan elokventecon, vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia vivanteco.
Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia skribmaniero la nomo kaj adreso de fraŭlino Haverford. Ĉi tiu senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: "La subskribanto volonte atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron, skribitan de iu "Delfino" kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas senkolorigita veraĵo. La 22an de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro de la ŝtata Muzeo de Meksikio."
Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj, superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis. Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi ekkriis:
--Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!
--Kial mi farus tion?
Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:
--Fraŭlino Haverford,--li diris firme, sed kun eksterordinara amemo;--aŭskultu ...
La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute ĉesis.
--Aŭskultu,--Leonardo rediris milde,--sinjoro Travers ne trovis vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.
Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas, kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin:--Ho mia Dio!--ŝi plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.
Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum li ĉirkaŭrigardis, serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ ŝia tremanta animo:
--Ho, mia Dio,--ŝi ripetis mallaŭte,--kompatu min.
--Li kompatas kaj pardonos,--solene diris Leonardo.
--Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?
--Ne; ĝojon kaj dankecon.
Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton; fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun kortuŝa respektego diris:
--Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!
Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde, li demandis:
--Kie estas Lorna? ... Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia animo.
La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:
--Ho, la kompatema Dio donu, ke ankoraŭ ne estu tro malfrue.--Sin turnante al Leonardo, ŝi aldiris:--Ŝi estas en kaŝejo, en izola domego en _Cornwall_, en la danĝeraj ungegoj de tiu fanatikulo kaj trompulo Heilman. Ho ve, tio estas mia faro! Ŝi estas unu el la senkulpaj viktimoj de mia blinda furiozo.--Kiom mi abomenas min mem!
--Ĉu vi scias, kie troviĝas tiu domego en Cornwall?
--Ne precize; ie proksime de malgranda vilaĝo, nomata, mi pensas, Padmin aŭ Padmore. La plej proksima fervoja stacio estas Falbridge.
Leonardo elprenis sian poŝhorloĝon kaj post mallonga kalkulo diris:
--Mi tuj foriros. Eble mi trafos la "lakto"-vagonaron el Hitchin kaj la fruan ĵurnalvagonaron en Londono al Cornwall.
--Per tuta mia koro mi deziregas, ke vi sukcesu trovi ŝin. Sed estu singarda. Sinjoro Heilman estas ruza kaj, mi timas, danĝera, senskrupula kontraŭulo.
--Lorna kelkafoje parolis pri li, sed ĉiam iom nevolonte, kiel tre altanima, progresema instruanto kun, supozeble, iuj novaj religiaj ideoj, kaj mi ĉiufoje, serioze avertis ŝin, ne lasi sin ensorĉiĝi en unu el la multaj, nove elkovitaj kredaĵoj, kiuj en la nuna tempo ja estas la plej granda spirita danĝero. Ĉu li estas sintrompulo?
--Iam li estis. Lia historio estas, laŭ tiuj, kiuj lin plej bone konas, historio de viro, erarigita de eksterordinara imagopovo, malbone regata, kaj de troa sinaltigo, kiuj igis lin vidi en li mem apartan, sanktan ilon dian, sanktiganta ĉion en kontakto kun li.
--Strange,--diris Leonardo mire,--tuj kiam mi aŭdis pri la malapero de la knabino, tiu persono ankaŭ venis al mi en la pensojn...
--Kune kun mi; ĉu ne?
--Jes; mi devas konfesi, jam de longe mi tre timis, ke ĉi tie grava morala danĝero minacas ŝin. Sed pri tio ni parolos en pli oportuna okazo. Mi devas jam forrapidi; kaj vi bezonas solecon kaj meditadon.
ĈAPITRO XI
--Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.
Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara. La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan figuron de la afabla nekonato.
--Bonan tagon, sinjoro,--li respondis ĝentile.--Aj! la posttagmezo estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene.--Frapetante sian maldekstran genuon, li aldiris:--Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis en la jaro 1888 en Hindujo en la valo _Hunza_ apud la fortikaĵo _Chalt_. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj? Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian ŝanĝon en la vetero.
Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo diris:
--Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo? Vi aspektas laca, amiko.
La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian kunvojiranton:
--Multan dankon, sinjoro,--li diris,--sed tio estas reĝa poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama afero. Li estas la loka policano.
Leonardo ridetis kaj diris:
--Kiel plaĉas al vi... Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la valo?
--Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando, kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio _Floyd_ forlasis la malnovan domegon "_Padmoor Hall_".
Leonardo aŭskultis kun intereso.
--Ĉu en la nuna tempo "_Padmoor Hall_" estas neloĝata?