Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 17
Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren, preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la templo en la senlima spaco, li diris solene:
--Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl, kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian gloran, dian estaĵon.
Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.
Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ ĝi estis malbela sonĝo.
* * * * *
Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la _hacienda_ dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte interparolantaj kaj okupitaj de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj ektuŝetis per la lipoj lian manon.
La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis, kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ amperfida voĉo diris:
--Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston? Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.
--Eble vi estas prava, mia bona flegistino,--lace respondis la resaniĝanto,--sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre urĝaj aferoj vokas min hejmen.
--Vere?--La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi konsciis.--Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj radioj de la suno.
--Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi estis tiu ... feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian vivon.
Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne. Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino, kaj lia vizaĝo, kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin pri nekonvenaĵo, li diris penteme:
--Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.
Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj, alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:
--Certe ne. Nur ... kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko, sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro afabla por virinoj, tamen sincera.
Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon, kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.
Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol kutime, diris:
--Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus ... sed, negrave.
Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo. Divenante liajn pensojn, li diris milde:
--Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi Anglujon?
Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo parolis plue:
--Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine--kiu scias?--malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.
La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja, dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon. Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:
--Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.
--Eĉ ne tiam,--rediris la malgajulo.--Krom la kontenteco, kiun liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj, mi jam ne serĉas feliĉon.--Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj parolis plue:--Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj sindonemecon, kiuj--mi dolore ĝin sentas--min kovras per honto. Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe sukcesos.
Leonardo malgaje skuis la kapon:
--Malfeliĉe,--li diris,--mi povas pretendi nenian influon sur fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon, se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos, ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo?--Trankvile kaj konfideme Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento li aldiris:
--Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!
Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila, natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si, kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:
--Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre venos tuj post ricevo de via telegramo.
--Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?
Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro ĉe lia flanko ekĝemetis.
--La vojoj de la homa vivo,--li diris,--ofte deflankiĝas per etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo. Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek jaroj: "La Filino de la Faraono" de granda germana verkisto, Georgo Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.
--Tamen, kelkfoje.
--Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko, kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post kelke da tagoj por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble, ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas sincera.
ĈAPITRO X
Ankoraŭ kvar semajnoj pasis. Leonardo estis survojaĝe hejmen. La ŝipego portanta lin preterpasis la lumturon Eddystone apud Plymouth, ĝuste kiam la horloĝo de la fumĉambro sonis noktomezon. Li sidis en luksa brakseĝo, ĉirkaŭita de aro da sinjoroj, plejparte Angloj kaj germandevenaj Usonanoj. La spirito de la konversacio, en kiun li tiriĝis iom kontraŭvole, ne plaĉis al li kaj malgajigis lin. Laŭ sciigoj ricevitaj dum la vespero per senfadena telegrafo, malhelaj militombroj amasiĝis ĉe la balkana horizonto, kaj, kompreneble, la pensoj de la pasaĝeroj sin turnis al la demando pri ebleco de tut-Eŭropa militego. Kelkaj rigardis militon kiel neeviteblaĵon; kaj unu Germano, kiu fanfaronis, ke li sidis ĉe la piedoj de Treitschke, kaj nun estas disĉiplo de Nietzsche, eĉ energie asertis, ke militoj pro sia unuiga kaj nobliga efikeco estas ofte dezirindaĵo. Li "preferis Korsikon ol Galileon" kaj "interpopolan konflikton pri fiero kaj honoro ol la senenergiigajn doktrinojn de la Nazaretano". Alia, kvankam malaprobante tiun diron, opiniis, ke la kristanismo jam elĉerpiĝis.
Leonardo, kiu jam antaŭe faris paroladon pri la sanktaj celoj de Esperantismo kaj konfesis sian kredon je la fina triumfo de la filozofio de la amo super la filozofio de la forto, nun leviĝis por eliri. Unuj el la sinjoroj, sur kiujn li faris pli profundan impreson, ol li supozis, penis reteni lin.
--Certe,--diris unu el ili, ŝajnmire,--vi ne forkuros, ne refutinte ĉi tiujn asertojn!--Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj vin,--riproĉetis alia.
Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la diversnacianaron, li respondis:
--Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas, tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas, responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ ne proviĝis--nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due, militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.
--Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon. Ĉie,--li diris al si en la pensoj,--regas sereneco, profunda paco, krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro, ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon, kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.
Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj--iel marvojaĝoj inklinigas al tiaj--konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam, kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la volo de la Mondreganto.
Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ Delfino Haverford. Malgraŭ trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko, sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ "karno kaj sango", sed kontraŭ "spiritaroj de malbono en la ĉielejoj"; kaj ke li devos unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan, kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno. Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko, li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman trankvilon.
Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.
La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur homplena fervoja perono de la stacio _King's Cross_ en Londono, atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus ordonis al pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino Harding.
--Bonvenon, sinjoro Marston,--ŝi diris.--Supozeble vi ĵus alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.
Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas. La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado videbligis--almenaŭ al la pli juna viro--profundan emocion, kiu kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.
--Koran dankon, sinjorino Harding,--sed ...
--Mankas la tempo por "sed-aĵoj",--interrompis lin mildavoĉe la juristo.--Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu kune kun ni.
Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.
--Dankon, sinjoro Marston,--ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj lipoj,--ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.
--Aj!--diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj enpensiĝe,--ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla konsilantino.
Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia bedaŭro regas lin:
--Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna. (Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.
La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.
--Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis, ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed, kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj--sensencaj, kompreneble, kaj, kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte, ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe, opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino. Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam ... sed ĉi tiun malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.
Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:
--Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston, mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn sortobatojn.
Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua malĝojiga ĉapitro--konjekteble eĉ pli malĝojiga--rilatas al Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:
--Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?
Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la kapon, diris:
--Ne, mi ne povas ...
Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.
--Tamen rakontu, mi petas,--diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en la voĉo.
La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi sin. Fine ŝi respondis:
--Antaŭ tri semajnoj ... Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda knabino.
Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza, nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom post iom venis al ŝi doloriga certeco.
Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan, precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere,--li demandis al si,--la antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford? Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de la seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita animo.
Denove li venkis.
Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis:--Kiom el ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam, de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj kaj agus konforme kun decidemo, sentime?--Tamen, senutile estas nun ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.
La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero estis konfidato--kiel profesiulo kaj kiel amiko--de tre multe da personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj, kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme Leonardo demandis:
--Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?
--Tute.
--Ĉu eĉ la viaj?
--Eĉ la miaj,--respondis sinjorino Harding vivece,--mi ja amas la karan knabinon kiel ... proksiman parencon.
--Aj! kompreneble,--diris Leonardo, malgaje ekbalancante la kapon;--kiu povas ne ami ŝin?--Post momento li aldiris kun trankvila decidemo:--Mi trovos ŝin.
La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli al Leonardo.
--Ĉi tiu subita perdo,--li diris iom timeme,--estos por vi forta financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari proponon.--Leonardo ĵetis avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante ĝin, parolis plue:--En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon, vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina.--Leonardo malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi. Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis:--Mi ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne malaprobus tian interpreton de sia volo.
Leonardo respondis milde:
--Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.