Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 16
--Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco, preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:
"Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo? Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas." ktp.
--Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi persekutanta premsonĝo.
--Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino, tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon--por diri la veron--mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva, flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro, ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti--kaj neniam pli ol unufoje--tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto, velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en la memoron.
--Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero mi eksentis--aŭ imagis, ke mi sentas--la aleston de la spirito de la ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de niaj ambaŭ animoj. Kial ne?--mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun ni nomas morto? ... Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia, malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan manon de mia David.
--Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al _La Cala_ kaj meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris, mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan vizaĝon.--Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja multe pli nobla, feliĉa homo?--mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi? Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera, malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom, mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen, ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank' al Dio, tiu iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li, kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon, mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al li--David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon. Jam mi tre timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.
--Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.
--Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan je sunleviĝo.
--Mi jam aŭdis pri tio.
--Efektive?
--Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la difinita viktimo...
Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:
--Kio?--li ekkriis,--kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel mallonga tempo?
Ridetante Leonardo respondis:
--Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi petas.
--Mi nun volas nur aldiri, ke--feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio scias--prosperis al mi, dank' al kelkaj oportunaj cirkonstancoj, sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis, kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj kaj plej ĵaluze gardataj konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, _padre_ Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco. La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe, havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon. Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias.--Rigardante sian poŝhorloĝon, li diris:
--La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian interparoladon ĝis post la ludota dramo.
Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu mallaŭte frapis la pordon.
--Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro Marston?
--Kompreneble.
--Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.
En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj, ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan, malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis. Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon, la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre, staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per _sombreroj_ kaj _serapoj_, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako kun Leonardo, ekparolis:
--Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon, sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.
_Padre_ Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li. Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:
--Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon. Lasu, mi petas, pledi por ni la granda graveco de nia entrepreno ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.
La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:
--Erari estas homaĵo; pardoni--diaĵo.
La alia aldiris:
--Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.
Ridetante kaj kore premante la manon de _padre_ Alano, Leonardo respondis:
--La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj memorindan aventureton.
Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva _anahuac'a_ lingvo.
--Ho, Lucia,--Maria ĝemis mallaŭte,--kiel mi povos tiel perfidi mian karan patron!
Ĉe tiuj vortoj _padre_ Alano sin turnis kaj alpaŝis al la malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran regecon super ordinaruloj:
--Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura. Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro li nepre plenumiĝos.
La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj kisinte lian manon, ŝi plorpetis:
--Indulgu lin, _padre_, li estas nobla viro, sed li agas sub la malbona influo de la _Totonac'aj_ pastroj.
Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la _padre_. La silenta respondo de Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li sufiĉe divenis ilian signifon.
Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill kaj _padre_ Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas.--Precipe kontraŭuloj religiaj,--li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la bruna sutano,--devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.
La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn, rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:
--Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli, ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.
Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:
--Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma _Teocalli_. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj, libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de--Dio scias kiom da jarcentoj. Malantaŭ la _Teocalli_, kaŝita en arbareto, troviĝas kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan statuon de _Quetzalcoatl_, solena, _Buddha_-simila figuro, sidanta kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de _Tezcatlipoca_, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj de _Huitzilopochtli_, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria, tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn trovotajn ĉi tie.
--Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi scias, kie okazos la oferbuĉo?
--Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi. Aŭskultu!--li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per la okuloj la preskaŭ-mallumon,--la muziko komenciĝas. Ni devas ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke da minutoj.
El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto, la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado, alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.
_Padre_ Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone kaŝita ĉagreno de la hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato, donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon por kontraŭstaro.
Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro, kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego, ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj. La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj, la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra, altatona voĉo en _anahuac_'a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj svingado de la torĉoj.
Subite la supera ĉefpastro--tia sendube li estis--haltis, sin turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo, staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta, per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj de _Quetzalcoatl_, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.
Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo _Tetzcatlipoca_, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn, kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa, polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj solene kantis recitative.
Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj monaĥoj:--Ankoraŭ ne, sinjoro.--Li singarde fortiris la kurtenon kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.
Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, _padre_ Alano elpaŝis el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li ekkriis dramece:
--En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!
Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al _padre_ Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:
--La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de niaj prauloj, _Tloque-Nahuaque_, humiliĝas por akcepti memvolajn sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.
--Ĉesigu vian blasfemon!--rediris kun indigno la inkvizitoro,--via diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.
En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua, rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento, kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen, malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro kaj turnis sin por forporti lin.
La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin; efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.
Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:
--Ho, Juan, mia Juan!
Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove, sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno. Nun, ĉe la vido de sia filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li ekparolis:
--Perfidita de mia propra filino--mia sola infano! Tio kompletigas la sortobaton.