Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 14
Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn, kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj vidindaj preĝejoj kaj _haciendoj_. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj, ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn, sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis, ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al vilaĝo nomata _Calpan_. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe la vojo al la _hacienda_ de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis tiun sciigon.
Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili alproksimiĝis al _Calpan_, kiam la suno jam malleviĝis al la horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo, infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj, malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la _jacal_'oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj. Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo. Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble por montri sian superecon super nuraj _Indios bravos_, aŭ eble pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu "proponis" anstataŭ "ordoni". Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra. Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda _hacienda_ piedire tre malaltigos la indon de la _noble Inglese_.
Kelkaj "strangaĵoj" de Leonardo tre mirigis José'on: Lia portempa sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan valizon kaj sian "Thermos"-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis, kaj li volonte permesis al nura _mozo_ instrui lin pri multaj tiulandaj aferoj.
Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke, pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.
--Kial vi faris tion, José?--demandis Leonardo.
--Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca povus okazi, señor.
--Ho, José,--diris Leonardo ridetante,--vi kredigis al mi, ke vi tute liberiĝis el superstiĉo!
La _Indio_ rigardis la fremdulon kun miro.
--Tio ne estas superstiĉo, señor,--li respondis.--Se via moŝto aŭskultus interparolon inter aro da _Indios bravos_ dum vintra vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.
La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por "lia barona moŝto", kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia _mozo_ kaj envolvis sin en unu el la aĉetitaj _serap_'oj.
Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.
--Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?
--_Coyotes_[12], señor, _coyotes_, kriantaj al la ĉielo por pluvo.
Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento regis kaj preskaŭ mistera trankvilo. Ĉio estis impona vasteco, senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama, mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan, tamen harmonian tutaĵon.--Forprenu,--Leonardo diris al si en la pensoj,--unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun meĥanikaĵaron!
"Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi lin atentas?"
Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la kontrolo de la reganto de la steloj.
José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj _serapoj_. Pie farinte signon de l' kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.
La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon. Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego de bonhaveca _hacienda_, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj. Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda, blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton, kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al José la leteron de doktoro Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la _hacendado_, kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure ornamitan _sombreron_, alparolis Leonardon hispane kun natura gracieco:
--Koregan bonvenon, _caballero_; mi ŝatas, kiel maloftan honoron kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo, prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena. Señor,--li aldiris kun drameca svingo de la sombrero,--nia _hacienda_ estas je via dispono.
La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo, pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj, dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton. Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:
--Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin. Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom amas nian karan lingvon!
Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin preskaŭ amikoj, la maljuna _hacendado_ pensis, ke estas necese ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.
Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ _duenna_ de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon Esperanten.
--Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor,--diris la bienulo, iom gravmaniere,--ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian, Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras, fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino?--sin turnante al sia nevino.
--Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de nia propra universitato.
--Tio estas por mi kuraĝiga sciigo,--diris Leonardo,--ĉar sinjoro via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj mi intencas viziti lin morgaŭ matene.
--Ho, vere?--ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj nigraj okuloj. Kara onklo,--ŝi diris plue, karesante manon de la blankharulo,--ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn en _Tulanatlan_ kaj post ne longe _la estación de las aguas_[13] komenciĝos. Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas viziton al Maria jam de longe.
La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj rigardis enpensiĝe la plafonon.
--Plue, onklo,--aldiris la juna virino vive,--mi povos pli konvene servi kiel interpretisto, ol José, la _mozo_ de sinjoro Marston. Ĉu ne?
--Nu, Lucinjo,--respondis la onklo,--volonte mi konsentas. Malfeliĉe mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi estos tre kontenta.
Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie riverencante, alparolis Leonardon:
--Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon, señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo--feliĉe kun tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan, refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.
Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis, ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.
La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis la eksteran pordegon de la _hacienda_. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj. La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, _indio_, kaj nia amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna _hacendado_, Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon. Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.
--La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante, señor--diris la maljuna bienulo.--Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja saltetado ili bonvenigas la sunon, "_la capa de los pobres_"[14].
Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj, ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj, ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj. Kelkajn mejlojn pli malproksime la tero transiris en malsaman, eĉ pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.
Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la _hacienda_ de Don Miguel de Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela, laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan, masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian, kun ĝojego kaj--ŝajnis al Leonardo--kun apenaŭ kaŝita emocio. La _india hacendado_ alpaŝis, kun _sombrero_[15] en mano, kaj tre ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.
Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika, sed, malgraŭ sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam, laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo, kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta, fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La _Indio_ ne posedis la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan, kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.
Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al larĝa enirejo en ombroriĉan _patio'n_. La _Indio_ sin turnis al Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:
--Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco, farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute estas je via dispono.
Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de Leonardo. Don Miguel parolis plue:
--Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol morgaŭ tagmeze.
Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis la senton, kvazaŭ la _Indio_ penas montri pli da ĝojo, ol li efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.
Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo estis forprenita al li, persone servi al la _noble Inglese_, kiu ĝis tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la "senduba graveco" de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo, aldiris:
--Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla intereso en mia bieno.
Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon, kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino, videble penis konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.
Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford, por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.
Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj, sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco. Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco, ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj la tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco. Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante anglalingve:
--Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!
Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:
--Certe; kial tia furiozo?
La sama viro siavice demandis:
--Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian kandelon.
--Vi eraras, sinjoroj,--rediris Leonardo kun trankvila digno,--mia sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.
--Mi ne povas kredi vin, señor,--diris la alia Hispano malĝentile,--via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en Horeham, sed vi evitis lin.
--Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj, mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias nenion, kaj neniel min ĝenas.
Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon, sed malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria monaĥo--aŭ monaĥe vestita viro--fajfis, kaj, momenton poste, ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:
Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos.--Al la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane:--Konduku ĉi tiun sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.
La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno. Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj dignoplene:
--Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton al ofendego.
La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto, kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo. Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj, multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris, unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.