Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 13
--Nu,--respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme,--mi ne estas lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por viro de lia aĝo--mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin--liaj dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj.--Elblovinte kelkajn fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue:--Rilate al lia sintenado, li certe estas detenema kaj ... kaj distanckonservema--vi scias, kion mi volas diri--kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo, ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke sinjoro Hill--aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia patrino--jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido, certe, ŝajnas al mi, ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo, ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo, per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias, sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu.--Li metis antaŭ la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj diris plue:--Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas kuriozaĵo por studi.
Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[9] kaj toltekaj[10] hieroglifoj.
--Ĉu vi scias,--demandis la amerika sciencisto,--kion faradis sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?
--Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en Oakington.
Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:
--Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.
O'Mulligan babilis plue:
--Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn plu.
--Tio estas granda domaĝo,--diris sinjoro Garrat,--ĉar mi bone konas tiun sinjoron.
--Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston,--diris la bonkora irlandano,--tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.
Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon. Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo. Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en Meksiko.
ĈAPITRO VIII
Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la _Estación de Buena Vista_ en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo, li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj. Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin; kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo, kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:
--Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne? Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por vi.
--Ho, efektive!--ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.
Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:
--Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute certa,--li diris pli mallaŭte, kun subpremita ekscito,--ke ni jam trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.
--Vere?
--Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la _Constitución_, tre proksime al la _Plaza Mayor_, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan, tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj. Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?
--Jes, certe, koran dankon!
La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.
--Ho,--li ekkriis,--jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton. Estas pli oportune tie.
Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron, dum alia fortenis kelkajn trudemajn _cargadores_, ĉagrenitajn pro tio, ke la nobla _caballero_ volas mem porti sian valizeton. Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom da pasaĝeroj okupas la _coche de aquiler_. Tuj kiam la veturilo survojiĝis al la _Plaza Mayor_ aŭ _Plaza de la Constitución_, du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla rideto, ke li ne fumas.
Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la _patio_, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis, multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj, trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj dankeco. Doktoro Cuadra diris:
--Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon de via entrepreno, sinjoro Marston--riverenco--sed precipe laboris sinjoro Céspedes--ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro C.--Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia _Sherlock Holmes_[11], kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro Victoriano, la posedanto de _La Constitución_, kaj li promesis al mi sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj kunvojaĝantoj.
--Tio estas vere bonega!--diris Leonardo.--Via eksterordinara komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.
Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros al la hotelo _de la Constitutión_, akompanate de sinjoro Rodriguez, kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro Hill.
Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna mirinda helpo. Laca de la longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega _Teocalli_, la antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando, neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj _conquistadores_. Sed la deziro renkonti sinjoron "Hill" igis lin forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.
Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución, kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:
--Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene. Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?
Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:
--Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi...
--Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo, kiel vi.
Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj Meksikianoj.
--Nu, amiko mia,--li diris,--mi do devas lasi paciencon regi mian animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.
--Bedaŭrinde, via moŝto,--diris la hotelmastro,--dum la nuna malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo? Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi vian entreprenon, kaj eble--li aldiris ridetante--scivolemo, ne lasos ilin resti for.
Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn horojn.
Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj babilemaj vizitantoj, tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li tre maloportuna.
Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la pordo subite vekis lin.
--Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti?--eksonis la ekscitita voĉo de sinjoro Rodriguez.
--Ne, kial?--respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur iom post iom konsciante, kie li sin trovas.
--Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento survoje al la stacio _Lázaro_.
Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima matensaluto:--_¿Como ha pasado usted la noche?_--li kriis, ne atendante respondon al sia demando,--Ho ve! via moŝto, la Fataloj kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj kvin. Tio estas malbenita afero.
--Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez,--diris Leonardo.--Ĉu Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?
--Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.
--Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?
--Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.
Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la _Estación de San Lázaro_, la finstacio de _Ferrocarril Interoceanico_. La staciestro volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri biletojn al _Tepetlaxtoc_, tre malgrava stacio en direkto al _Vera Cruz_, kiun li montris sur fervoja landkarto.
--Tepetlaxtoc!--ekkriis sinjoro Rodriguez,--en tian kotkavaĵon! Kion ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias, neniaj esplorindaj aztekaĵoj.
--Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko,--demandis Leonardo,--mi devas sekvi ilin.
--Vere?
Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.
--Dankon,--diris ĉi tiu,--tio ebligas min fari kelkajn preparojn.
Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:
--Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.
Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo, ĵus revenis hejmen por manĝeto post frumatena deĵoro. Li kaj lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la irado de la aferoj.
--Kia domaĝo,--ekkriis doktoro Cuadra,--ke mi ne povas akompani vin, kara sinjoro Marston! _Caramba!_ Nenio, mi certigas vian moŝton, farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio, kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.
Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante en la mano du leterojn.
--Jen du prezentleteroj,--li diris,--kun fervoraj petoj al la adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas por mia patro, kies _hacienda_ troviĝas en la malproksimeco de unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.
Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj diris:
--Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.
--La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin. La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino Maria. Ili estas _Indios fideles_, devenantoj de la gento _Marjas_, la plej inteligenta gento de la _Aztekoj_. Ili pretendas rektan devenon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj _Indios_. Don Miguel estas _cacique_ de la distrikto kaj grava bienhavanto. Lia _hacienda_ troviĝas pli malproksime de la fervojo, pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi. Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko de l' morto--tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.
Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj. Varme li diris:
--Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la nomon "Hill". Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute senrezultata.
Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn, doktoro Cuadra diris:
--Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi taŭgan _mozo'n_ aŭ indianan serviston.
--Kompreneble,--respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante, ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.
--Diru, sinjoro Rodriguez,--demandis la kuracisto,--ĉu vi ne opinias, ke via kortisto José estos la plej taŭga _mozo_, kiun ni povus trovi por nia honorata vizitanto?
Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj "elprovizaj" frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino, al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn vivecon kaj multvortecon.
--Via moŝto estas prava,--li respondis vigle,--kaj mi jam pripensis tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por _el noble Inglese_ estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola bedaŭrindaĵo estos,--sinjoro Rodriguez aldiris ridante,--ke José fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita. José estas sendube honesta kaj fidela _mozo_, via moŝto,--li diris al Leonardo,--sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian devenstaton.
La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:
--Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José, señor,--ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo,--sed laŭ mia opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj _Indios_, precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas sen tio.
Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj principoj.
--Sed, doktoro Cuadra,--diris la hotelmastro humile,--kiom mi scias, en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne vere?
--Ne multaj, señor,--respondis la kuracisto;--sed apud la _hacienda_ de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm'anoj kaj, interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio. La monaĥoj estas ĉiuj--aŭ preskaŭ ĉiuj--_Indios_ kaj iom mistere sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj _peones_ en tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj--cetere tre amata temo por interparolo inter peonoj--kaj antikvaj kavernoj, plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm'anoj kaj tial, ke la peonoj estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas _relación_. Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin, aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. _Indios bravos_, t. e. la nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de la "Reĝo de la Mallumo", kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo senduba realaĵo.
Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj _serapes_ aŭ dikaj lanaj kovriloj, _sombrero_ el panama pajlo, dorsosakoj ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José'on. Tiu ĉi tuj kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la _noble Inglese_. La hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:
--Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo, señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.
José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan, belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan, altapintan ĉapelon, li diris:
--Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.
* * * * *