Stranga heredaĵo: Romano originale verkita

Part 11

Chapter 11 3,833 words Public domain Markdown

Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:--Ne,--li diris al si en la pensoj,--senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En tiu rigardo kuŝis profunda amo.--Sed li alkroĉiĝis al la penso, ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco, ol kiom li antaŭe supozis. Sed,--li demandis al si,--kiom _mi_ estas riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu _mi_ agis ĉiam sufiĉe diskrete?--Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino, eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue, li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.--Tamen,--li konsolis sin,--mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la simpleco de platona amikeco."

Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.

* * * * *

La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ flankoj. Tuj Lorna ekkriis:

--Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.

--Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!--ridetante respondis Leonardo.--Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi dankas tian apartan honoron?

Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion, alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj ĉagreno penis venki unu la alian:

--Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias, ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu. Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis sabato.

Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:

--Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi revenos sabaton.

Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:

--Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej nobla vivo estas vivo de sinofero".--Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la koleron de sinjoro Vincent.

Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon ĝis la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:

--En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.

* * * * *

Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li leteron per etendita mano.

--Jen, legu tion; mi petas,--li diris.--Miaj plej malĝojaj antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!

Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.

--Tio estas treege bedaŭrinda afero,--diris Leonardo. Certe estas, ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj; kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ sur vin bonan impreson, ĉu ne?

--Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee anstataŭ al via Esperanta kongreso.

--Tamen vi ne proponis tion.--Leonardo forte sentis la intencan pikon en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis, ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem. Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.

La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto. Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo. Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite leviĝis, kaj iom energie diris:

--Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!--Li frotis al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante plue:--Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.

Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj maltrankvila.

--Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?--li demandis.

Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian embarason:--Jes,--li respondis,--kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi la vaporŝipon.

Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn, eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.

Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris, pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto, kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.

Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco de malestimo:

--Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.

La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:

--Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via koncepto pri socia konveneco,--kaj tion en nia propra domo--mi sentis nenian fortan deziron denove renkonti vin.

Malvarme Leonardo rediris:

--Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento por malokazigi _ne_konvenaĵon de _via_ flanko, sinjoro nobelo--kaj tion en via propra domo.

--Kia malbeninda aroganteco,--ekkriis la juna oficiro, pro furiozo preskaŭ perdante sinregadon.--Kio vi estas, sinjoro elsaltulo, kuraĝante...?

--Ho, tio, do, estas specimeno de _via_ koncepto pri socia konveneco?

--Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.

--En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas interveni.

--Ha, ha,--ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li volis kaŝi sian koleregon;--vi do volas rezervi tiun beletan papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!

Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:

--En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.

--Ne estu tro aroganta, sinjoro!--ekkriis minace "la honorinda" Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra mano, kaj iom levante ĝin.

Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero. Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:

--Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!

Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin. Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de timo en tiu retiriĝo, li diris:

--Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud publika vojo.--Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.

Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.

La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo, vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro, la plej kara posedaĵo.

ĈAPITRO VI

La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la enirejoj de la parko _Hyde_ en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda, sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon ne malproksime de la famekonataj "Albert Hall"[8] kaj "Albert Monument". Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon, kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas: Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi signojn de malsincereco kaj malbonvolo.

La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman, en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko, vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj; sed multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara volpovo kaj forteco de l' karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto, ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.

Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:

--Jes,--ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn gantojn,--se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.

Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu havis en si ion afekteman, fremdulan:

--Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj mi sentas min sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la sinjorinoj de nia rondo--inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando--tre amas tiun travideble sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze, ol ŝi.

Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.

--Tio estas tre kredebla,--si diris;--certe estas, ke ŝi adoras vin, aŭ, ni diru, idoligas vin--kompatindulineto.

Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la "granda instruisto". Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:

--Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino. Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.

--Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.

* * * * *

Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar sinjoroj; ĉiuj elegante kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto, kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto. Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen kelkajn paŝojn:

--Vere, karaj amikoj,--li ekparolis, kiel se la ludado estis nur parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo,--nur animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive,--li diris per impresa, mallaŭta voĉo,--nur animo, jam altagrade liberigita el mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita, sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro; vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti kontraŭa al la favorplena volo de Dio, la spirito mem de la Puro? Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito, tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia atingo.

Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita soleneco:--Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj. Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn, laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun ili.

Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li parolis plue:

--Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco, sed ... ankaŭ ... la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj, la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama sankta animambicio. Nun pli longe deteni min mi ne kuraĝas, mi ne bezonas.--Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun lerte ŝajnigita emocio, li diris:--La tempo jam alvenis, kiam la Dia sendito diras al la sopire atendantaj: _Pretiĝu, ho vi virgulinoj, ĉar Li baldaŭ venos_.----Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun vi fidas, mi vokas al vi:--Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu aŭdi la ravan krion: "La Fianĉo alvenas"!

--"Virgulinoj" mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja, glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!

--Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.

Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian muzikilon, li diris:

--Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe, ol kutime.--Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon laŭ la sama parolmaniero, dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste, daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone, kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun granda afableco alparolis lin.

Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj, unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.

--Kia ĉiela revo!--diris juna virino, entuziasme, kunpremante la manojn sur la brusto,--neniam mi sentis min tiom suprenlevita.

--Nek mi,--diris alia,--la alto, al kiu li portas nin, vere estas kapturna.

--Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala,--sinjorino Dunlop alkantis,--mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo. Kia homo!

--Kia viro, vere!

--Mi povus sekvi lin ĉien.

La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj admiro pro ŝia kuraĝo.

--Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la mondo,--diris mezaĝa fraŭlino.

--Sed,--saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop,--lia instruo tute ne taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.