Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 10
--Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.--Alvokinte al si Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:--Post la temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu. Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu Esperante pro propagando.
Al Leonardo ŝi diris:--Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D'Arcy en la salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.
--Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.
--Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.
Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.
Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo, ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la brakon de la gastigantino, Lorna demandis:
--Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per sinesprimado estas turmentego?
La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:
--Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l' vivo. Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos turmentojn pri neakireblaj kapabloj.
--Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan konsilon.
La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma, sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas--laŭ deviga interkonsento kun la edzino--aranĝi vistludon.
Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo, kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon, ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon. La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:
--Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue priparoli tiun tre interesan temon.
Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron. Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"--la tuta aŭdantaro estis, ŝajne, sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:
--Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble, de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla vivo estas vivo de servado, de sinoferado.--En la homan koron saĝa, ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa vivo.
Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:
--Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple, la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj--malantaŭ la veturigisto--kun la mienoj de homoj--ni diru--en ŝarĝveturilo de surstrata vendisto.
--Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn por bonfarado.
Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj." De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al vi.--Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj, kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.
--Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto, tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia, kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado de la malriĉaj klasoj, ktp.
--Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo, nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj--mi volas fari alvokon al pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de Esperanto.
La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli materialajn konsiderojn el siaj pensoj.--La praktika valoro de Esperanto,--li diris,--jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo. La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema, nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon? Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro; novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi realigeblaj.
--Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo de treege simpla, bela lingvo.
Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta homaro.
Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.
Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo. Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis, kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj: ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo, eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo. Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.
Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.
--Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?--li demandis.
Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:
--Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.
Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:
--Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina moŝto.
--Kaj vi tro frivola,--diris la knabino kun duone ŝerca, duone riproĉa tono.
Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna, sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado. Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino, starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de la nesuspektema knabino.
--Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,--li flustris--; ĉio por plaĉi al vi, kara ...
Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne dubis, Lorna tre bedaŭrus:
--Pardonu, ke mi interrompas vin,--li diris trankvile kaj ĝentile,--sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.
--Ho, sinjoro Marston,--kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante al li.--Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.
En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:
--Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via malpeza vesto; vi malvarmumos.
Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:
--Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.
Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:
--Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema. Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.
--Ni iru do en la salonon,--Lorna diris obeeme.--Cetere, jen eksonas la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.--Senĝene ŝi prenis la brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.
Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado, kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj murmuris inter la dentoj:--Malaminda ŝvelkapulo!
Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.
Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.
* * * * *
Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis. Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne oscedadi--li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon--, jam ronketis en sia lanuga lito.
La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo, komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj, starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris, etendante la manon al la gastigantino:
--Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.
--Ĉu efektive?
--Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento, estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj, ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.
Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed, malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo, pleniganta ŝian koron.
--Kia domaĝo!--ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili, frostigis al ŝi la koron.--Bonan nokton, do,--ŝi aldiris konfuzite, sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.
Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso; ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al ŝi la vidon.--Kio nun fariĝas,--ŝi demandis sin,--el ŝiaj altaj idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn: Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus la edzo, se li scius?
Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie, en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.--Bona, kara, indulgema edzeto,--ŝi murmuretis,--pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol antaŭe.
Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita, kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam, la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo. La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:--"Leon-ardo, Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia, kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo murmuretis dormeme:--Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ senviva por la ekstera mondo.
Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi malpravas.
Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.--Ho,--ŝi diris al si,--mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo kontraŭ danĝero.
Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la venonta tago.