Stranga heredaĵo: Romano originale verkita
Part 1
H. A. LUYKEN
F. B. E. A.
STRANGA HEREDAĴO
Romano originale verkita
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
ĈAPITRO I
Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino, kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo. Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de kampara domego.
La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino, bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa. Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ buŝo, alie belforma.
La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora tono:--
--Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono. Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj, kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion vi faris ĉi tiun longan tagon?
La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per belsona, milda voĉo:--
--Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?
--Jes.
--Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron Travers?
--Jes, onklino Ida.--Delfino respondis kun iom da hezito kaj maltrankvilo en la voĉo.--Sed okazis nenia laŭforma kunveno por psikaj enketoj.
Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.
--Karulino,--ŝi diris milde,--mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos vian tutan vivon.
Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post kelka tempo diris:
--Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino, mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min, ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho! estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge kalumniis min.
--Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.
--Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon. La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio, estis plena konfeso.
--Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?
--Ho, vi kara simplanimulino,--respondis la pli juna virino kun tre maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,--kial? Li plivolas havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi. Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.
--Vere?
--Jes,--akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj videble penis regi sin.--Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi, kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.
En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte Delfinon, la knabino ekkriis:--
--Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon ĝis nia domo.
Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj ridetante respondis:
--Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?
--Ho!--rediris, gaje ridante, la infano,--vi ne estas timema, onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi bone scias.
La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo, deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:
--La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?
La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:
--Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.
Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.
La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.
--Bonan vesperon, sinjorinoj,--li diris tre ĝentile, tamen kun ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li aldiris:
--Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras, ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka morgaŭ matene.
Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la voĉtono ŝi respondis:
--Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.
Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi demandis la junan viron bonkore:
--Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?
Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:
--Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.
Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.
* * * * *
Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:
--Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze, insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne asertu la neeblecon..."
--Li, do, havas sperton...
--Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas, ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj. Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...
--Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?
Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda, tamen dignoplena kaj fervora:
--Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte, senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe instigas mian animon.
--Kiaj?
--Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de _Esperanto_.
-- ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.
-- ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras, lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda, pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla, puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.
--Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn pri via patento?
--Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.
--Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la oficejo laŭ via valoro.
--Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble, esti apud li.
La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.
--Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la knabo, malplezure sulkigante la frunton,--ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.
La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:
--Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.
--Ne estu postulemaj, infanoj,--diris la onklino,--sinjoro Marston devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.
--Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!--kortuŝe murmuretis la knabino.
Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:
--Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun alian tagon.
Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino konsentis:
--Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.
Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto kaj, kisinte ŝin, respondis:
--Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto; bonan vesperon.
--Adiaŭ!
--Adiaŭ!
Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco, kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.
Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis. De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis, kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:
--Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano--Lorna estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino--kaj li estas al mi pli karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn, altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.
--Ne, ne,--rediris la pastro,--tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.
--Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.
--Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene respondos al viaj postuloj,--diris sinjoro Dent.
--Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj, mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.
--Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.
--Ho, vere?--demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun ŝi ree aŭdis:
-- ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili malpaciĝis--tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio, tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco. Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.
--Certe. Nu denove, bonan nokton.
--Bonan nokton, sinjoro Dent.
Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la duonfrato.--Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,--ŝi diris al si mem.--"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi, estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun havas en la mondo, krom la onklino,--ŝi demandis sin malgaje,--kaj kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!
La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito. Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis. Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro, sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon, sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi murmuretis:
--Roberto, ho, mia Roberto!
* * * * *
Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo, staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj, kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:
--Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian vespermanĝeton post kelkaj minutoj.
--En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.
Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:
--Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud la maljunaj ulmoj en la lagovalo!
--Trankviliĝu, karulino,--diris la malsanulino per tremetanta voĉo, ekprenante la manon de la amata nevino,--vi ja estas tro ekscitita...
--Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto Travers. Vere, onklino...
--Mia kara infano,--respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian tremetantan voĉon,--prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.
--Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas, ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito, antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.
--Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn. Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio, Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel--mi ne scias, kiel,--iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.
Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala, kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.
* * * * *