Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
Part 5
Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi troviĝis ne nur plaĉata sed _reale_ instruata. Mi neniam aŭdis pli fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej deziris diskuti -- mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la Bugabua milito -- kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere, mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado. Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.
„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj -- homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive, neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj, la plej geniaj -- kaj, mi aldiru, sinjoro -- sinjoro -- Tompsono, mi kredas, estas via nomo -- mi aldiru, mi diras, la plej _utilaj_, la plej vere _utilaj_ meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure, kiel -- a--akridoj -- kiel akridoj, sinjoro Tompsono -- ĉirkaŭ nin kaj -- a--a--a-- ĉirkaŭ nin.“
Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita, kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn okazojn, _quorum pars magna fuit_[12], dum la Bugabua kaj Kikapua militiro.
La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto, D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith, tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan konversacion.
„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith! -- kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi _scias_ ĉion pri _li_! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko! Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis kiel heroo -- mirindaĵoj de kuraĝo -- nemortebla fameco! Smith, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas la homo --“
„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo, kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.
La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj plene superrigardis la scenejon.
„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“
„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli belan figuron?“
„Neniam, fraŭlino, sed _nun_ diru al mi --“
„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“
„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min --“
„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“
„Fraŭlino, --“
„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“
„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.
„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj -- sovaĝaj, kaj tiel plu -- sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes! eminenta viro! absoluta desperado -- nemortebla fameco -- mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu mian animon! Nu, li estas la _man_--[13]“.
„_Man_dragoro, Kaj ĉiu dormigilo en la mondo Ne lulos iam vin al tiu dolĉo -- La dormo de hieraŭ“ --
ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne _povis_ toleri, nek _intencis_. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon, kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.
Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por mia animpaco.
„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas _viston_, se vi bonvolas, sinjoro Klaĉo -- tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe; _la_ epoko _par excellence_ -- ĉu parolas france? -- ho, absoluta heroo -- absoluta desperado? -- ĉu _neniun keron_, sinjoro Klaĉo? -- mi ne kredas tion -- nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo --“.
„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano Hommo kaj la duelo? Ho, mi _devas_ aŭdi; diru, mi petas -- daŭrigu sinjorino Atuto! _bonvole_ daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita. Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi -- mi finis -- la viziton. Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.
Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia sinjorino Pirueto.
„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira danco, „Smith? kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj! _Bonvole_ elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri vi -- homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! -- sed tiu ĉi estas mirinda epoko por inventado -- Ho! oho! mi estas spirmanka -- absoluta desperado -- mirindaĵoj de kuraĝo! _Neniam aŭdis_!!. Ne povos kredi tion -- mi devas sidiĝi kaj informi vin -- Smith! nu, li estas la _man_ --“
„Man_fred_, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino, dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis ion similan? Ĝi estas Man_fred_, mi diras, kaj tute neniel ajn Man_frajdej_[14].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera titolo estas Man_frajdej_, kaj tute neniel Man_fred_, tamen, kiam mi revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta klerulina gento.
Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.
„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero, tio kontraŭ la Kikapu--u--uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke jes? Absoluta despera--a--ado -- tre bedaŭrinde, pro mia honoro! Mirinde inventema epoko! -- mirinda--a--aĵoj de kuraĝo! Sed flanke tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“
„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian rakonton.“
„Hem! -- ho, nu! -- _toute la même cho--o--ose_, kiel ni diras en Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere (jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo) „vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith? Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho--o--omo--.
„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „_ĉu_ li estas la homo kun la fera masko?“
„N--e--e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la lu--u--uno.“
Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto, kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora konduto kaj malĝentileco.
Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen, almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara, certa, peremptora -- tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza, kiel Tacito aŭ Montesquieu.
Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta; sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.
„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj tagoj de mia ekzisto.
„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.
„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio -- kio -- kio -- nu, kio _estas_ grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas min.“
Kion mi _povis_ diri pri ĉio ĉi -- kion mi _povis_ diri? Mi ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.
„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.
„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide; kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.
„Kaj sanga batalo ĝi _estis_“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe; „sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompeo, mi dankos vin, se vi alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon, amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe tio Pompeo surŝraŭbis brakon.
„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“
„Brusto!“ mi diris.
„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan perukon de De l’ Orme.“
„Peruko!“
„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado. Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“
„Postaĵo! -- faligis vin!! -- mia okulo!!“
„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono, enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“
Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono. La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero rapide klariĝis.
„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas, ke vi lasus min eliri sen mia palato.“
Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro, malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo, kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto, kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.
„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“
Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato -- kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero. Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo -- estis la _homo, kiu troviĝis eluzita_.
LA SILENTO -- FABELO
La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj _silentas_. _El la greka lingvo de Alkmano._
„Aŭskultu _min_“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. „La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la silento.
La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn, kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili sopiras unu al la alia.
Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura, altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen, kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo ne troviĝas la kvieto, nek la silento.
Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon -- kaj la nimfeoj sopiris unu al la alia en la soleno de sia soleco.
Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj alta -- kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj, ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto estis ‚la soleco‘.
Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko; kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo. Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro, kaj dezirego al soleco.
Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco -- sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco -- sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[15], al la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento. Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego -- kaj la pluvo batis sur la kapon de la viro -- kaj la diluvoj de la rivero fluegis malsupren -- kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon -- kaj la nimfeoj akre kriis en siajn bedojn -- kaj la arbarego defalis antaŭ la vento -- kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis -- kaj la roko ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco; sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.
Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de _silento_, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis _silentaj_. Kaj la luno ĉesis ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo -- kaj la tondro mortis -- kaj la fulmo ne ekbrilis -- kaj la nuboj pendis senmove -- kaj la akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis -- kaj laŭ arboj ĉesis svingiĝi -- kaj la nimfeoj ne plu sopiris -- kaj ne aŭdiĝis plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj ili estis ŝanĝitaj -- kaj la literoj estis ‚la silento‘.
Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo, kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis ‚la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“
* * * * *
Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj, en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras, troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la fortega maro -- kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono -- sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton, li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian vizaĝon.
Piednotoj de la tradukinto
[1] Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego, kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo, sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.
[2] Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.
[3] Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.
[4] Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.
[5] Amontilado -- vino; speco de palkolora „ŝereo“ (angle _sherry_, seka vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).
[6] Medoko, franca ruĝa vino.
[7] Vortludo netradukebla. Angle _mason_ = „framasono“ kaj „masonisto“.
[8] _Welsh rabbit_ (aŭ _rarebit_), rostita fromaĝo; angla plado, tre nedigestebla.
[9] Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.
[10] Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel signo de gento de la Skotoj.
[11] Gagato = mineralo treege nigra, angl. „_jet_“, franc. „_jais_“, germ. „_Pechkohle_“.
[12] Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.
[13] _man_ (angle) = homo.
[14] Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto de Robinson Crusoe en la romano de De-foe.
[15] Vidu Jobo XL 15-24.
Noto de transskribinto:
Mi senrimarke ĝustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.