Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"

Part 4

Chapter 4 3,854 words Public domain Markdown

Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano[10] kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu), malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano, sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita. Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj, kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.

La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble, montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ restas vivanta.

„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi tempo vi nepre estas mortinta.“

„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka, kiam li mortis.“

Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvin mil kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la katakombojn ĉe Elejtiaso.

„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“

„Per kio?“ diris la grafo.

„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.

„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom hidrarga biklorido.“

„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni“, diris D-ro Prohonoro, „estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ kvin mil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante tiel aparte sana.“

„Se mi tiam estus, kiel vi diras, _mortinta_“, respondis la grafo, „pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris, ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“

„Nu, ne tute.“

„Ha, mi komprenas -- bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton), en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo _ĉiun_ animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ‚animala‘ laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan ol la moralan kaj _vivan_ estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame _dormanta_, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon. Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas la mia bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante, same kiel vi min vidas nun.“

„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.

„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis figure.“

„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“

„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene vivi.“

„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj _kompletaj_ mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“

„Sendube.“

„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis unu el la egiptaj dioj“.

„Unu el la egiptaj _kioj_?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.

„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.

„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de la tero iam konfesis pli ol _unu dio_. La Skarabo, la Ibiso, ktp., ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro majesta esti rigardata pli senpere.“

Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro Prohonoro.

„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“

„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj _intence_ tiel balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ restas en la tomboj.“

„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas diri per ‚intence tiel balzamitaj‘.“

„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide rigardadis min per la okulvitro -- ĉar nun estis la unua fojo, ke mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento, antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi, kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion, efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas. Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj. Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston, ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite, ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado, sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“

„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi povas interrompi vin unu momenton?“

„Kompreneble, _sinjoro_“, respondis la grafo fiere.

„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la meman korektigon de _tradicioj_ koncerne lian propran epokon. Sinjoro, meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“

„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj mem -- tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“

„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje kvin mil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas, ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“

„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.

La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj klarigoj la fremdulon ni igis kompreni pri ili. Li fine diris hezite:

„La ideo, kiun vi estas sugestinta, estas por mi, mi konfesas, tute noveca. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan fantazion, kiel tion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas nomi ĝin tiele), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje, kaj nur unufoje, mi aŭdis ion aludetata de viro kun multaj konjektoj koncerne je la diveno _de la homa raso_; kaj de tiu ĉi persono la vorto mem, _Adamo_ (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado el odoraĉa humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de kreitaĵoj estis ĝermigitaj) -- la spontana ĝermado, mi diras, de kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo“.

Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Bukinhamo, unue iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Ĉioeraro, parolis jene:

„La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun la iafoja praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, per partoj, devis ja forte tendence al la ĝenerala kreskado kaj aglomeriĝo de la scio. Mi supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la antikvaj egiptanoj, kompare kun modernuloj, kaj pli speciale kun usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.“

„Mi denove konfesas“, respondis la grafo, tre kompleze, „ke mi malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de scienco vi aludas?“

Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la supozaĵojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.

Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj, kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj, kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.

Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.

Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ iun Plutarĥon, _de facie lunae_ (pri fazoj de l’ luno).

Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale, pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn, kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.

„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.

„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan) Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata, rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo, kiun li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per ne malpli ol dudek kvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn interspace.

La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego Aznako, kies fundamentoj estis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo, sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo, sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen, (parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardek kvar kolonoj, ĉiuj diametre tridek sep futojn kaj interspace dudek kvin. La alirejo al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj, konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek, sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori) mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per hieroglifoj. Li ne pretendas _konstati_, ke eĉ kvindek aŭ sesdek kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj, sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi, li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.

Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“, li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi, kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj, sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.

Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco ĉe Karnako.

Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda Oazo.

Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon, kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.

Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“ (ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ Progresado.

La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo, sed ĝi neniam progresis.

Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio, kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj, kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu reĝo.

Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe okazis io tre simila. Dek tri egiptaj provincoj decidis subite, ke ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dek tri ŝtatoj, kune kun dek kvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.

Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis memori, oni lin nomis _Amasaĉo_.

Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege puŝis min je la ripoj per sia kubuto -- diris al mi, ke mi sufiĉe estas fordoninta min tiufoje -- kaj demandis ĉu mi reale estas tia malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.

Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.

La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.

Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel sinjoro, ĉu la egiptanoj konis, je _iu_ epoko, la fabrikadon de la pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.

Ni atendis profunde avide la respondon -- sed vane. Ĝi ne venis. La egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro. Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide, kaj foriris.

Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa, skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono) je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita ducent jarojn.

LA HOMO, KIU TROVIĜIS ELUZITA

RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MILITIRO

Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo, Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo. _El la franca lingvo de Corneille._

Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa -- ĉe iu publika kunveno, mi bone scias -- kunvokita pro io tre grava, sendube, -- ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita -- kies nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso, kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi estas korpnature timema -- tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero -- de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni -- tuj efikas meti min en kompatinde ekscititan staton.

Estis io, iel, rimarkinda -- jes, _rimarkinda_, kvankam tiu ĉi estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon -- pri la tuta individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan devenon. Pri ĉi tiu temo -- la persona aspekto de Smith -- estante detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi pli belan brilon. Ĝi estis gagate[11] nigra -- kiu ankaŭ estis la koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco. Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita. Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu aldonas signifon al la esprimo.

La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte da karno -- nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli gracian kurbon ol tiun de la _os femoris_, kaj troviĝis ĝuste tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.

Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi kredi, ke la _rimarkinda_ io, kion mi ĵus aludis -- ke la stranga „mi--ne--scias--kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon -- kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la _mieno_ -- sed pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno -- grado de malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero -- aŭ mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.

La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre _rimarkinda_ viro -- _tre_ rimarkinda viro -- fakte, unu el la plej rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato ankaŭ de la sinjorinoj -- precipe pro sia alta reputacio pri kuraĝo.

„Tiupunkte li staras sen rivalo -- efektive li estas nepra desperado -- absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia tono.

„Absoluta fajrmanĝanto, sen _ia_ eraro. Li montris _tion_, mi opinias, efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.) „Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! -- Mirindaĵoj de kuraĝo! -- vi estas aŭdinta, kompreneble? -- vi scias, li estas la homo --“

„Homo viva! _kiel_ vi sanas? Nu! _kiel_ vi fartas? tre ĝojas vidi vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi _devas_ diri, ke mi bedaŭris interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua kaj Kikapua militiro.