Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
Part 3
„La barelo?“ li diris.
„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“
Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj enhavis malsekon pro ebrieco.
„Ĉu nitro?“ li demandis fine.
„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“
„Uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh!“
Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.
„Ĝi estas nenio“, li diris fine.
„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome, ekzistas Lukesio --“
„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“
„Vere -- vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi medoko[6] defendos nin kontraŭ la malseko.“
Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da samaĵoj kuŝantaj sur la tero.
„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.
Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.
„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ ni.“
„Kaj mi al via longa vivo.“
Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.
„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“
„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra familio.“ -- „Mi forgesis vian blazonon.“
„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ -- „Kaj la moto?“
„_Nemo me impune lacessit_.“ (Neniu min senpune incitas.)
„Bone!“ li diris.
La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.
„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso --“
„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia trinko de la medoko!“
Mi rompis kaj donis al li botelon da De Grâve. Li ĝin malplenigis dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.
Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon -- groteskan movon.
„Vi ne komprenas?“ li diris. -- „Mi, ne“, mi respondis.
„Do, vi ne estas el la frataro?“ -- „Kiel?“
„Vi ne estas el la framasonoj?“ -- „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“
„Vi? neeble! Framasono?“ -- „Framasono“, mi respondis.
„Donu signon.“ -- „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[7] el sub la faldoj de mia mantelo.
„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni iru al la amontilado.“
„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.
Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta. Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri, kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida granito.
Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni vidi.
„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio --“
„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita. Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el la alkovo.
„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti la nitron. Efektive ĝi estas _tre_ malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu min _petegi_, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.
„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia mirego. -- „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.
Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la niĉo.
Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta. La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el la profundo de la alkovo. Ĝi _ne_ estis la krio de ebriulo. Okazis poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn. La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn malfortajn radiojn sur la figuron interne.
Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum mallonga momento mi hezitis -- mi tremis. Elingigante mian rapiron, mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis -- mi helpis -- mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la krianto silentiĝis.
Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo, kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo diris:
„Ha! ha! ha! -- hi! hi! -- treege bona ŝerco -- treege bona. Ni havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! -- kun nia vino -- hi! hi! hi!“
„La amontilado!“ mi diris.
„Hi! hi! hi! -- hi! hi! hi! -- jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato kaj la ceteroj? Ni foriru“. -- „Jes“, mi diris, „ni foriru“.
„_Pro la amo de Dio, Montresoro!_“ -- „Jes“, mi diris, „pro la amo de Dio!“
Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:
„Fortunato!“ -- Nenia respondo. Mi denove vokis:
„Fortunato!“ -- Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis -- pro la malsekeco de la katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.
_In pace requiescat!_
KELKAJ VORTOJ KUN MUMIO
La rakontaro de la hieraŭa nokto estis estinta iom troa por miaj nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema. Anstataŭ eliri, tial, por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe intencis, mi opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur manĝi plenbuŝon da noktmanĝo, kaj iri tuj por enlitiĝi.
_Malpeza_ noktmanĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon[8]. Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda. Sed ne povas ekzisti ia grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto[9] sen kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.
Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktĉapon, kun la serena espero ĝui ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis la kapon sur la kapkusenon, kaj, per helpo de bonega konscienco, tuj profunde ekdormis.
Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo, kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:
„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi ricevas tion ĉi. Venu helpi nin ĝoji. Fine, per longa, obstina diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke mi ekzamenu la mumion -- vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas. Nur malmultaj amikoj ĉeestos -- vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ nokte.
Ĉiame la via PROHONORO.
Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze, renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.
Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi eniris, la ekzameno komenciĝis.
Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo. La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj -- la muroj starantaj plene kovritaj per freskopentraĵoj kaj bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj montris la riĉon de la mortinto.
La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano Sabropoŝo ĝin trovis -- t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita. Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin gratuli pri nia bonfortuno.
Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma. La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed, tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn temojn -- intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.
Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis difektinta la kolorojn de la interna kesto.
Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel, escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la tria kestoj ne troviĝis iu interspaco -- la unu akurate sidis en la alia.
Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj, intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.
Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj. Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.
Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj, esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj estis brile orumitaj.
Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro tiel formita, la aromon de kamforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni rimarkis.
Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni neniun povis trovi. Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke kompletajn, aŭ ne malfermitajn mumiojn oni sufiĉe ofte renkontas. La cerbo kutime estis eltirata tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la flanko; la kadavron tiam ili razis, lavis kaj salis, kaj poste kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo komenciĝis.
Ĉar nenia signo de malfermaĵo estis trovebla, D-ro Prohonoro estis pretiginta siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis, ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj ĝisrevide, kiam iu sugestis unu-du eksperimentojn per la voltaika pilo.
La almetado de elektro al mumio malpleje tri- ĝis kvarmiljara estis ideo, se ne tre saĝa, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekono serioze, kaj naŭ dekonoj ŝerce, ni aranĝis baterion en la studejo de la doktoro kaj tien portis la egiptanon.
Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian galvanan sentemecon, kiam ni tuŝigis ĝin al la elektra fadeno. Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido je nia propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton reciproke, kiam miaj okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, fariĝis tuj fiksitaj tie pro mirego. Mia mallonga ekrigardo, fakte, sufiĉis certigi min, ke la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis estis el vitro, kaj kiuj unue estis rimarkindaj pro certa stranga rigardego, nun estas tiom kovritaj per la palpebroj, ke nur malgranda parto de la _tunica albuginea_ restas videbla.
Per krio mi atentigis al la aliaj la fakton, kaj tuj ĝi evidentiĝis por ĉiu.
Mi ne volas diri, ke mi estis _tima_ pri la fenomeno, ĉar „tima“ estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro, ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis. D-ro Prohonoro estis homo kompatinda. Sinjoro Glidono, per iu kurioza metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silko Bukinhamo, mi opinias, apenaŭ estos sufiĉe senhonta nei, ke li iris, rampante, sub la tablon.
Post la unua miriga ŝoko, tamen, ni decidis, kiel natura afero, tuj eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis kontraŭ la dikfingro de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto ekstera _sesamoideum pollicis pedis_, kaj tiel trovis la radikon de la _abductor_-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila, la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla fortego, donis piedfrapon al D-ro Prohonoro, kiu efikis pafi tiun sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton malsupre.
Ni elrapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, suprenirantan per neklarigebla rapideco, plenan je la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresitan pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn per rigoro kaj fervoro.
Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al subita kontakto kun la elektra fadeno.
Morale kaj fizike -- figure kaj absolute -- la efekto estis elektra. Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:
„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis; li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne _scias_ pli bonan konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono -- kaj vi, Silko -- kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, -- vi, mi diras, kiuj tiom restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi skribas vian nacian lingvon -- vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la firmajn amikojn de mumioj -- mi reale atendis pli ĝentilan konduton de _vi_. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio, ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto (malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“
Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla. Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo. Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale erarinta.
Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion, kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la maldekstran angulon de sia buŝo.
La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun rikano diris:
„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion, kion mi demandis? _Bonvole_ elprenu vian dikfingron el la buŝo.“
Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso, enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam menciita aperturo.
Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom da vortoj, kion ni intencas fari.
Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de (tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj. Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo...
Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble okazis speciale al _li_, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro pretigis la instrumentojn.
Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.
Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da nigra plastro sur lian nazpinton.