Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"

Part 2

Chapter 2 4,053 words Public domain Markdown

En ĉambroj tiuspecaj -- en tiuspeca edziĝa ĉambro -- mi pasigis, kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato post nia geedziĝo -- pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco. Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero -- ke ŝi evitas min kaj ne multe amas min -- mi ne povis ne percepti; sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis (ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca, la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia, ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj (ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta -- ho, ĉu _povis_ esti por ĉiam? -- ree sur la teron.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj, miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ, eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo, ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado, kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne, estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la sonoj -- la iometaj sonoj -- kaj pri la neordinaraj movoj inter la murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.

Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis ŝin, kun sentoj duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj. Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri sonoj, kiujn ŝi _tiam_ aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi -- pri movoj, kiujn ŝi _tiam_ vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita de la incensilo, ombro -- tian ombron, kian oni povas imagi kiel la ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon, dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas, malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la horo.

Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro, kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj, opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja -- kaj tiam revenis en mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta _ŝin_ tiel volvitan. La nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de Rovena.

Eble estis noktmezo -- aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne notis la pasadon de tempo -- kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi _sentis_, ke ĝi venas de la lito el ebono -- la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro da superstiĉa timo -- sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis la vidon por distingi ian movon de la kadavro -- sed ne troviĝis io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco, kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj -- ke ankoraŭ vivas Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj -- ne troviĝis iu vokebla -- mi ne havis rimedon por alvoki ilin por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge, tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora; la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.

Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi aŭskultis -- en ekstrema teruro. La sono denove venis -- ĝi estis sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis -- klare vidis -- tremon sur la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady _vivis_; kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon. Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti. Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon, la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la tombo.

Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja -- kaj denove (ĉu mirinde, ke mi tremas, skribante?) _denove_ atingis al miaj oreloj mallaŭta plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo, tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia, strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu ĝis la fino.

La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis -- kaj nun pli vigle ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu, pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas, moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis per nekutima energio en la vizaĝo -- la membroj malrigidiĝis -- kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj, kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu, kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj, kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en la mezon de la ĉambro.

Mi ne tremis -- mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante rapide tra mia cerbo, estis paralizinta -- estis frostinta min en ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza malordo en miaj pensoj -- tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti Rovena _iel ajn_ -- la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon el Tremajno? Kial, _kial_ mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur la buŝo -- sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta Lady el Tremajno? Kaj la vangoj -- troviĝis la rozoj en ŝiaj vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo -- jes, efektive, tiuj ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne verŝajne estis la ŝia? -- sed _ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska dum ŝia malsano?_ Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj haroj -- _ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo_! Kaj nun malrapide malfermiĝis _la okuloj_ de la figuro, kiu staradis antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la nigraj, kaj la brulantaj okuloj -- de mia perdita amatino, de la Lady -- _la lady liĝeja_“.

LA OVALA PORTRETO

La kastelo, kiun mia valeto[4] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele, estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga arkitekturo de la kastelo necesigis -- pri tiuj ĉi pentraĵoj mia komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min; tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la fenestroj -- ĉar jam estis nokte -- ekbruligu la meĉojn en alta kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn, kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis ilin kritiki kaj priskribi.

Longe -- longe mi legis -- kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.

Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprebla eĉ por mia propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo por gajni la tempon por pripensi -- por certigi min, ke mia vidpovo ne trompis min -- por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse rigardis la pentraĵon.

Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“ maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully. La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj tiel energie estis min emociinta.

Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la kadro devis tuj forigi tian ideon -- devis malhelpi eĉ iun momentan kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble, unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo, ĉar tio estis la absoluta _vivsimileco_ de la esprimo, kio, unue surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.

„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco. Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon, sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton, kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo, trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro, kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne _volis_ vidi ke la lumo, kiu falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo, kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko, kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne _volis_ vidi, ke la koloriloj, kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj, kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis, kaj kriante laŭtvoĉe: ‚Tio ĉi estas ja la _Vivo_ mem!‘ li turniĝis por rigardi sian amatinon. -- _Ŝi estis mortinta_.

LA BARELO DA AMONTILADO[5]

La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile, kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos, tamen, ke mi ellasis minacon. Ke _fine_ mi estos venĝita, tio estis punkto definitive decidita -- sed la definitiveco mem, per kio ĝi decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto _nun_ estas je la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton -- tiu ĉi Fortunato -- kvankam alie li estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton. Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo kaj oportuno -- por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj samlandanoj, estis ĉarlatano -- sed pri tiu afero, malnovaj vinoj, li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn mi povis.

Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco, ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“

„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la karnavalo!“

„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“

„Amontilado!“ -- „Mi sentas dubojn.“

„Amontilado!“ -- „Kaj mi devas kontentigi min.“

„Amontilado!“

„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi --“

„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“

„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la via.“

„Venu! Ni iru.“

„Kien?“

„Al viaj keloj.“

„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio --“

„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“

„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“

„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado! Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi ŝereon de amontilado.“

Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.

Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.

Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo. Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.

Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato, riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la katakomboj de la Montresoroj.

La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia ĉapo tintis dum li paŝis.