Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"

Part 1

Chapter 1 3,894 words Public domain Markdown

INTERNACIA MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj el ĉiuj naciaj literaturoj

[Devizo: Ni fosu nian sulkon]

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924 ESPERANTO-FAKO

EDGAR ALLEN POE

SES NOVELOJ el „Rakontoj de Mistero kaj Imago“

El la angla originalo tradukis A. Frank Milward

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924

ESPERANTO-FAKO

TABELO DE ENHAVO Paĝo Antaŭparolo 7 Liĝeja 9 La ovala portreto 29 La barelo de amontilado 34 Kelkaj vortoj kun mumio 43 La homo, kiu troviĝis eluzita 63 La silento -- Fabelo 76

ANTAŬPAROLO

La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido, foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.

Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „_La korvo_“ estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara, malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis; kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano, parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.

La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco, kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.

La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.

_A. Frank Milward._

Birmingham, Anglujo Aprilo 1923.

NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la _Vortaro Fulĉer kaj Long_, estas signitaj per „F. L.“

LIĜEJA

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo, enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

_Jozefo Glanvil._

Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ eble, mi _nun_ ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri ŝia familio -- preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto -- per Liĝeja -- mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro eklumas en mi, ke mi _neniam konis_ la patran nomon de ŝi, kiu estis mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo, ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis mia propra kaprico, -- freneze romantika oferaĵo sur la altaro de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton mem -- ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun oni titolas Romaneco -- se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.

Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska, gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno, aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj. Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron. Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo de opiosonĝo -- aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo, kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam, parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco -- kvankam mi rimarkis, ke ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis la konturon de la alta kaj pala frunto -- ĝi estis perfekta -- kiel malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! -- la karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto „hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo -- kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj, harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela -- la belega kurbo de la suprolipo malalta -- la mola, sentameta dormo de la malsupra -- la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis; la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj -- la konturon, kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.

Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj. Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis ŝia beleco -- eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis -- la beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj. La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la _esprimo_. Ha, vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin! Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio estis tio, tiu _io_ pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi _estis_? Firmtenis min la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili la plej pia el la astrologoj.

Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto -- neniam, mi kredas, rimarkita de la skoloj -- ke, dum niaj penoj memori ion longe forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la esprimo -- sentis ĝin alproksimiĝi -- sed ne plene esti mia -- kaj, tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo, cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo, sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton, aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu, iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo -- dum medito pri nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo. Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro), kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia kuriozeco -- kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la sentimenton:

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto, kaj io el la karaktero de Liĝeja. _Intenseco_ de penso, ago aŭ parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja, estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris min -- per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo -- kaj per la sovaĝa energio de la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro kontrasto kun ŝia parolmaniero.

Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega -- tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio, ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino -- sed kie spiras la _viro_, kiu trapasis, kaj sukcesplene, _ĉiujn_ vastajn areojn de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda triumfo -- kiel viva ĝojo -- kiom da ĉio, kio estas etera en la espero -- mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne multe serĉitaj -- sed malpli konitaj -- tiun ravan perspektivon disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!

Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro -- tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.

Mi vidis, ke ŝi devas morti -- kaj en spirito mi luktis malespere kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis, miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi estus konsolinta -- mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia fortega deziro por vivo -- por vivo -- nur por vivo -- la konsolado kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno. Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis -- sed mi ne ŝatas pripensi la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman -- konjektojn kaj aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.

Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj? -- Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas tiu ĉi dezirego -- estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo -- _nur_ por vivo -- kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon esprimi ĝin.

Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:

Jen! estas nokto karnavala Dum la solecaj postaj jaroj; Anĝelamas’, flugila kaj vuala, Dronante nun en larmaj maroj, Kunsidas en teatro por elstudi Dramon el timoj kaj esperoj; Dum la orkestro halte daŭras ludi Muzikon de la sferoj.

Sub form’ de alta Di’, murmure Flustraĉas mimikistaj aroj; Tien kaj reen flugas ili nure, Pupetoj, kies pensoj, faroj Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj, Kiuj la scenon movas fatan, Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj Malĝojon nevidatan.

Miksaĉa dramo! -- ho, ja fidu, Ke ne ĝi estos forgesata! Fantomon ĝian nun ĉasata vidu, De homamas’, sed ne kaptata; Rondkuras ili, kaj la vojostreko Sampunkten venos ĝis eterno, Tra multe da Frenezo, pli da Peko, Kaj Timo, ja la kerno!

Sed vidu! en la ludistaron Formaĉo trudas sin rampante! Sangruĝa aĵo lasas la scenaron El la soleco sin tordante! Ĝi rampas -- rampas! ĝiaj por manĝegoj Mortas la mimikistoj blekaj; Dum la serafoj ĝemas je dentegoj Per homa sang’ malsekaj.

For -- for! la lumoj iĝas for! Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta Kurteno (la funebra, lasta hor’) Defalas tra venteg’ blovanta; L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo, Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo, Ĉar estas ĝi la tragedio _homo_, Kaj la Venkint’ -- _la vermo_.

„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita? Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu -- kiu scias la misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, _nek al la morto absolute_, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo.“

Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn vortojn de la peco el Glanvil. „_La Homo ne sin submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia malvigla volo_.“

Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj, do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco, kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[3] desegnaĵoj sur la tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio -- kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto, mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino -- kiel la postvenanto de la neforgesota Liĝeja -- la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena Trevanjon el Tremajno.

Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro _tiel_ ornamita fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo la sola fenestro -- grandega plato da senkadra vitro el Venezio -- unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo, kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj, duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj flamoj.

Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito -- la edziĝa lito -- laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj -- eĉ malproporcie tiel -- estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj, per peza kaj dikaspekta tapeto -- tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita, je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo, kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro. Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, -- kiu donis malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.