Saltego trans jarmiloj

Part 7

Chapter 7 3,740 words Public domain Markdown

Per puŝego mi ekspedas la sklavon antaŭ la domon. Tabakaĉ estis prava: antaŭ la pordo okazas la katastrofo!

Sabellius aplaŭdegas pro ĝojo kaj anoncas laŭte, ke li trovis novan punilon por siaj sklavoj! Ke tuj ni donacu al li por tiu celo la „venenan fumon“.

Sed Fromaĝi rekrias kolere:

„Arogantegaĵo!“

Tabakaĉ responde montras vizaĝon, kiu brilegas pro kontentego kaj fiero. Efektive: heroan faron faris lia pipo!...

35.

Horoj pasas -- unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi. Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn -- mi supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...

Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de „Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“ akvon ili ankoraŭ ne trinkis...

La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj antikvuloj sian demandon:

„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“

Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ romanoj riverencas profunde.

„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.

„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.

Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste forlasas la ĉambron!) li krias patose:

„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian faron kaj parolu greke!“

La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la romanojn:

„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“

„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.

„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu vian mortan glavon!“

„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.

La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo, ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la „Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:

„Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...“

„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus! For Odyssevs!“

La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas en seĝon. La manojn li metas sur la kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis tiom pro la versoj de Homero.

Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en alian epokon...

Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do, iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.

La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn de la multvalora ujo...

* * * * *

„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan rajton.“

Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn. Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’ papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas sur la papero, forskrapas kaj denove kurigas kun infana fervorego la krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...

Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj. Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...

Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...

Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero, plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...

Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste, ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...

La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan ĉapelon.

Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate: „Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino. Kvankam mi tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la donacojn de Sabellius...

Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn. Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas montri siajn trezorojn publike al la romanaro.

Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj pendolantaj...

„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas kun emocio sian edzinon.

Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:

„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“

Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...

Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:

„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj manĝus haringojn, anstataŭ tuj droniĝi en alkoholon. Kaj fumi? Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton. Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ rakontu al mi pri roma kulturo!...“

Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...

36.

Mi paŝas el la domo. Kie restis la korto? La legoma ĝardeneto? Kaj la malpureta anasa lageto? Ĉio malaperis. Nia domo staras en belega antikva parko. Pinioj levas siajn pintojn super la tegmenton. El inter verda densaĵo brilas blua spegulo de lago, brilas blankaj marmoraj kolonoj de antikvaj temploj...

Romo! Mi etendas la brakojn kaj spiregas la freŝan matenan aeron. Kaj ĵus mi volas transdoni min al ravaj antikvaj revoj, kiam subite io pikas en mian nazon. Ha, tio estas profanaĵo! Fumaĵi la belegan antikvan matenon. Kolere mi postiras la fumon. Sed mia kolero forflugas, kiam mi proksimiĝas. Ĉar serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj:

Ĉe la strato antaŭ la korta pordego sidas Tabakaĉ. Amasego da strataj buboj ĉirkaŭas lin. Kun streĉitaj nervoj ĉiuj rigardas lian pipon. Ili atendas sopire la momenton, kiam la pipo estas finfumita. Tiam Tabakaĉ ŝtopas novan kaj -- ekbruligas alumeton. Kiam li forĵetas la alumeton, tuj dek buboj ĵetegas sin komune sur ĝin kaj interbatiĝas pro ĉi tiu valora memoraĵo. Kaj tiam ekrikanas Tabakaĉ...

* * * * *

El la domo paŝas profesoro Sovaĝi. Post li la dika kuiristino kun korbo sub la brako.

„Halo! kien je tiel frua horo?“

Li montras kun fanfarona gesto sur la straton:

„Al Romo! Ankaŭ nun laboru ĉiu! Mi devas iri aĉeti je la legoma foiro. He, diru, kion vi farus, se la kuiristino ne povus kuiri kaj ni ĉiuj devus malsati? Mi devas helpi kiel interpretisto. Ni aĉetos ĉion: brasikon, karotojn, bulbojn...“

„Feliĉe revenu!“ mi postkrias.

Mi rigardas la strangan paron enpense. La profesoro ŝajne jam resaniĝis de la „kikerika“ malsano. Certe -- ankoraŭ li grimacigas moke sian buŝon, kiam la romanoj siblas la „ĉ“ aŭ almozpetanta greko titolas lin humile „Basileus“. Sed li ŝajnigas gajan mienon. Li ĝuas Romo-n, la romanojn, la urbon, la popolon kaj kio krome estas ĝuebla. Tamen mi estas konvinkita, ke en la profundo de lia brusto ankoraŭ sidas „Kikero“ kaj „Odyssevs“...

* * * * *

Homoj bruas ĉiutage antaŭ nia domo. Ili paŝdetruas terure la plantejojn de Sabellius Rufus. Estas kompreneble, ke la romano indignas pri tio. Tial ni devas ree kaj ree trankviligi lin per malgrandaj donacoj. Hieraŭ vespere li portis hejmen tre kontente malgrandan elektran lampon, kiu ĉe ni lumis belege.

Jen, li revenas kaj plendas, ke la lampo ne volas lumi en lia domo. Hm, malfacila afero: ni ja ne povas instali ĉe li elektran lumon! Sed Fromaĝi donas al li malgrandan poŝlanternon kun akumulatoro, kaj nun li estas kontenta.

* * * * *

Ni volas veturi promene tra Romo: Maria, fraŭlino Snob kaj mi.

Estas rava spektaklo, kiam malfermiĝas la veturileja pordo kaj la aŭtomobilo haltas antaŭ la domo. Amasego da krianta popolo ĉirkaŭas nin. La sensacio estas fraŭlino Snob, kiu eliras el la domo en aŭtomobilvestaĵo kun vualo kaj ŝirmaj okulvitroj. La popolo aplaŭdegas ŝin kun senlima entuziasmo. Fraŭlino Snob dankas kun indulgo pro la aplaŭdo kaj estas tre kontenta...

Hop ... hop ... ha, miaj ostoj!

Nia aŭtomobilo skusaltetas tra la stratoj. Malrapide ni devas veturi. La stratoj estas tro malvastaj, la vojoj tro aĉaj kaj la pavimo tro malglata.

Parto de la kviritoj diskuregas kun krioj. Alia pli kuraĝa parto akompanas nin kiel honora gardistaro. Kaj strataj buboj posttrotas nudpiede kaj -- ŝategas la benzinodoron. Mi grumblas pro la trudema bando. Karolo malbenas pro la vojoj. Ke li post ĉiu veturo devas ripari la pneŭmatikojn. Ankaŭ Maria montras malkontentan mienon.

„Nu“, mi konsolas, „ni poste elveturos sur la ‚Via Appia‘ aŭ sur la ‚Legionan Strategon‘. Tie ni povos rapidegi...“

Nur fraŭlino Snob estas kontentega pri la veturo. Ŝi foliumas en ilustrita Baedeker-a gvidlibro (ne Quo vadis!) de la dudeka jarcento. Kompreneble, ke la gvidlibro pritraktas Romo-n tia, kia ĝi estas ankoraŭ videbla en la estanta tempo kaj ne priatentas la diversajn epokojn...

Tondre! Mi ekscitiĝas. Ŝi volas nun viziti nepre la koloseon kaj turmentas Karolo-n, ke li nepre veturu laŭ la plano! Mi vane provas konvinki ŝin, ke tiu koloseo ankoraŭ ne estas konstruita...

Post duona horo, dum kiu ni vane serĉis la koloseon, ŝi insistas, ke ni vizitu la varmfontojn de Caracalla kaj poste la triumfan arkegon de Titus kaj Konstantinus. Poste eventuale ni povos halti ĉe la tombo de Hadrianus kaj, se sufiĉus la tempo, viziti ankoraŭ la vatikanon...

Mi ŝtoniĝas, kiam mi aŭdas tion. Mi volas kontraŭdiri, kontraŭstari, protesti, sed tuj ŝi komencas bombardi mian senkulpan kapon per sia mistera „universitato“, kiu ne perdiĝis dum nia vojaĝo en la Co-n ... bedaŭrinde!

Mi do silentas kaj mute rigardas, kiel Karolo veturas tra Romo laŭ ordono de fraŭlino Snob kaj kiel ni skusaltetas trans la roman pavimon kaj vane serĉadas la „historiajn vidindaĵojn!“...

Aŭ-ha! Miaj ostoj! Kun honto mi konfesas, ke meze en la antikva Romo mi palpas kun zorgo la ... sidan parton de mia korpo (pardonu!)...

* * * * *

Kiam ni lacaj kaj malsataj revenas je tagmezo, malĝojiga novaĵo surprizas min: ne estos tagmanĝo!

La kuiristino ne revenis ĝis nun. Kaj ĉar ankaŭ Cili forkuris ien -- mi aŭdas, ke ŝi vizitis sian antikvan amaton (jam!) -- kaj sinjorino Kamilo kun Mateo foriris por rigardi la domon de Sabellius, do neniu kuiris tagmanĝon. Belega ordo!

Mi koleregas...

* * * * *

La roma suno subiras purpure.

Tiam lace kaj ŝanceliĝe alvenas la profesoro kaj la kuiristino.

„Kio okazis?“ mi krias timigite, kiam mi vidas la ŝvitegantan paron.

„Kanajla bando!“ diras la profesoro.

„Kial?“

„Ili eĉ ne havas terpomojn, tiuj homaĉoj!“ respondas akrasone Sabino. „Sen terpomoj mi ne kuiros!...“

„Ni vagis sur la legoma foiro, serĉis de unu butiko al alia kaj trovis nenion!“ diras la profesoro, kaj pro laceco sidiĝas sur la ŝtupoj.

Tiam ekskuas min ridego.

Haha! La aŭtoro de „De praulo ĝis radiohomo“ volas aĉeti en antikva Romo _terpomojn_!...

La kompatindulo falegis en teruran anakronisman abismon!...

37.

Homoj!

Avide vi legas ĉion, kion rakontas al vi samtempano en ĉi tiu libro. Kun scivolego vi sekvas ĉiun linion, kiun skribas mi, simpla filo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉu mi estas kapabla priskribi ĉion, kion mi travivis en antikva Romo, tiel, ke vi ricevas veran impreson kaj klaran imagon pri nia estado kaj vivado en epoko de Nerono? Sciu, ke mi estas homo modesta. Ke mi ne volas pretendi „raportan monopolon“, ke mi estas tiel malegoista, ke mi cedas volonte kaj senenvie al alia raportanto...

Jes, ankoraŭ alia priskribis siajn impresojn en tiu tempo de nia Co-vivo. Kaj kun plezuro mi sciigas vin, ke tiu ĉi alia ne estas samtempano, sed homo de l’ Nerona epoko!

Homoj! Vi, al kiuj la favora sorto enmanigis tiun ĉi mian libron, estas feliĉuloj vere enviindaj. Ĉar vi legos, kion legis ĝis nun neniu vivanto de l’ dudeka jarcento: impresojn de antikva romano pri la dudekjarcentuloj!...

Tiu ĉi romano estas Menenius Piso, la _illustrissimus scriptor_ (laŭ fraŭlino Snob: „ilustrita skribisto“), imperia kortegano. Kiam imperiestro Nerono sciiĝis pri niaj skribilaroj, pri nia „nekomparebla papiruso“, pri inko, plumo kaj krajonoj, li igis prezenti al si per la „ilustrita“ Menenius Piso, kiun mi rapide instruis, nian manieron de skribado kaj nian skribilaron. Post tio li ordonis, ke ĉiuj okazaĵoj, kiuj rilatas lian kortegon, estu notataj senescepte sur nia papero per plumo kaj krajono. Preskaŭ tuta nia provizo da papero elĉerpiĝis, ĉar la brava _scriptor_ pentris monstrajn kaj malregulajn literegojn per mallerta mano de infano...

Li konservas siajn manuskriptojn kiel sanktaĵojn. Sed, kun helpo de lia ĉarma filino Lydia, mi sukcesis havigi ilin parte al mi. Kaj kvankam kun ŝvita peno, mi tradukas liajn notojn el latina lingvo. Se la stilo estas iom stranga en kelkiu loko, pardonu tion kaj konsideru, ke estas aŭtentika traduko el latina originalo.

Malfermu do okulojn kaj orelojn! Menenius Piso havas nun la vorton!

Je la idusoj de Marto 63.

Depost tiu tempo, en kiu fondiĝis Romo, okazis en la urbo strangaĵoj multaj kaj diversaj. Saĝuloj pli bonaj ol mi notis ĉion, kio okazis en daŭrado de tempoj, sed min favoregis la dioj, ke mi povas noti el ĉiuj okazintaj strangaĵoj la plej strangajn. La favoro kaj indulgemo de l’ dia Cezaro elektis min por tio ĉi. Mi skribas sur stranga papiruso, kiu estas tiel blanka kaj glata kiel hinda silko, kaj per grifelo, kiu konsistas el ordinara ligno, sed havas animon de stranga metalo, kiu restigas sur la papiruso skribstrekojn.

Signoj kaj mirakloj okazis jam multaj en ĉi tiu monda regno de l’ romanoj, kaj ĉiam ni sciis ilin aŭguri. Sed kiel aŭguri la signojn kaj miraklojn, kiuj okazis nun kaj ankoraŭ okazadas ĉiutage?

Domo falis de la ĉielo -- mi ne trovas alian esprimon -- kaj staras nun en ĝardeno de Sabellius Rufus. Barbaroj de nekonata deveno, viroj kaj virinoj, estas posedantoj de ĉi tiu domo. Ili estas armitaj per fortoj supernaturaj, kaj fumo penetras el iliaj buŝoj. Ŝajnas al mi, ke estas barbaraj duondioj, kiuj aperis en naŭza formo de homoj. Jes, naŭzaj estas ili kaj laŭ aspekto apartenas ili al malsupra raso. Mizeraĉa estas ilia vestaĵo, abomenaj iliaj ŝuoj, kiuj ŝajnas apenaŭ kovri ĉevalajn hufojn[1]. La virinoj estas malbelaj kaj malĉarmaj, escepte la plej juna, la viroj pli naŭzaj ol la rubo kaj koto de la popolaĉo. Estas unu inter ili, kiu aspektas kiel sovaĝa simio kaj kondutas kiel filozofo el la lernejo de cinikuloj. Alia portas antaŭ la okuloj diafanajn facetitajn ŝtonojn, kaj la dorsa kaj fronta flankoj de unu el la virinoj estas diferenceblaj nur pro tio, ke ŝi fronte havas vizaĝon kiel aliaj homoj[2].

[1] Rim. de l’ trad.: Iom nebula senco. En latina teksto: „Horribiles eorum calcei sunt, qui pedes equorum vix tegere videantur.“

[2] Rim. de l’ trad.: Hura, fraŭlino Snob!

La nobla Petronius, kiu el malproksime vidis ĉi tiujn homojn, opinias malestime, ke ili devenas de simia gento el nekonata interno de Afriko, kaj ke iliaj laŭdiraj mirakloj estas senlime troigataj de la malsaĝa kaj novigema plebejaro. Kaj la poeto Lucanus hieraŭ dum gastmanĝo, kiun aranĝis Domitius Afer, laŭtlegis al ni spritajn versaĵojn, en kiuj li moke komparas la barbarojn kun certaj pastroj de Isis, kiuj faraĉas plej diversajn iluziaĵojn por trompi kaj elprofiti malsaĝulojn.

La opinioj estas do diversaj. Mia honoro ĝis nun ne permesis al mi rigardi ilin aŭ viziti ilian domon, kiel faras bedaŭrinde multaj noblaj romanoj kaj romaninoj. Kaj poste oni rakontas diversaĵojn. Ekzemple la barbaraj fremduloj asertas, ke li estas maljunaj preskaŭ du mil jarojn kaj alportas al ni sian kulturon progresintan 20 jarcentojn. Ĉiu homo normala konsentos kun mi, ke tio estas rakontoj el trans la montoj!

Certe, mi ne volas kaj ne povas nei, ke ili disponas pri miraklaj fortoj. Ili havas du veturilojn, kiuj kuras tute sen ĉevaloj tre rapide kaj veturante aŭdigas malbonajn sonojn, sed samtempe eligas mirindan odoron. Al la fremduloj kiel iam al Prometheus, obeas la fajro, ĉar ili kapablas sorĉi ĝin el malgrandaj skatoloj, kiujn ili portas ĉe si, kaj ankaŭ povas ĝin ĵetegi en la aeron kiel pereigan ĵetaĵon, dum kio eksonas timiga tondro. Oni diras, ke ili havas multajn valoregajn strangajn artotrezorojn, kaj niaj sinjorinoj ne povas sufiĉe kaj elĉerpe rakonti, per kiaj misteraj sorĉaj fortoj iliaj sklavoj, da kiuj ili posedas nur malmultajn, scipovas la kuiran arton.

Sed la alveno de ĉi tiuj barbaraj iluziistoj pezas kvazaŭ ŝarĝego sur la Palatino kaj sur la kapo de l’ dia Cezaro. Vera terurego ekprenis la dian Cezaro-n. Li kredas, ke la barbaroj rabos al li la estrecon helpe de sia sorĉa potenco. Li sentas sin malcerta kaj disvolvas grandegajn planojn en sia turmentata kapo. Jen li volas fluigi ĉiujn akvojn de Romo kontraŭ la invadintojn, jen sendi la legionojn kontraŭ ilin, jen li volas rifuĝi al Hispanujo.

Hodiaŭ antaŭ tagiĝo ni ĉiuj estis vekataj por konsili lin. La dia Cezaro maltrankvile rapidadis de ejo al ejo, ni ĉiuj post li. Kaj li plendis laŭte kaj vekriis, ke forlasis lin ĉiuj, ke forlasis lin eĉ la dioj, kiuj sendis ĉi tiujn barbarojn por pereigi lin...

Tiam diris Petronius kun rideto:

„Ho, granda Cezaro, rigardu do mem ĉi tiujn barbarojn. El malproksime vi povas juĝi nenion.“

Kaj la dia Cezaro haltis kaj respondis:

„Vi estas prava. Decas la viron, rigardi per kuraĝaj okuloj la danĝeron.“

Kaj li ordonis, ke oni invitu la fremdajn barbarojn sur la Palatino-n.

Ho, vi, dioj kompatemaj, en kies manoj kuŝas la sorto de nia urbo, de nia vivo kaj de ĉio, kion ni posedas, mi alvokas vin solene: malhelpu, ke ni estos punataj pro tiu ĉi petolaĵo senekzempla!...

38.

Grandioza festeno kuireja!

Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas mirindaĵojn...

La akvokonduko -- ah! -- kia sorĉaĵo! La gasaparato -- ah! -- kia mirindaĵo! La konservaĵoj -- ah! -- kiaj belegaĵoj!

Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.

Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas vokoj de raveco. „Macte! macte!“[3] ili krias ĥore al la kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...

[3] latine = belege, belege!

Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...

Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas: tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!

Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...

Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna buklohararo ondas sur ŝiajn klasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...

Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj frizaĵoj...

La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!

Subite eksilentas ĉiuj.

Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas -- kiel ŝajnas al mi -- kun ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kaj faras spacon. Ili resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.