Saltego trans jarmiloj

Part 4

Chapter 4 3,798 words Public domain Markdown

En tiu momento Fromaĝi krianoncas el post sia ekrano: „Tuj la prezentado komenciĝos! Atentu!“

Kun granda atentostreĉo mi rigardas al la blanka faco.

Antikva urbo ekaperas: Jerusalemo! Alruliĝas amasegoj da soldatoj. Ĉiuj ili portas potosimilajn kaskojn fermitajn. Ili svingas siajn lancojn kun kuraĝa vervo. Tie kaj tie ĉi unu falas teren. Flirtas en vento blankaj manteloj, sur kiuj brilas ruĝa kruco. Sur la muroj de la urbo ekaperas defendantoj. Inter muraj elstaraĵoj ili kuras kun fervoro tien kaj reen. Kaj ĉio ĉi okazas tute laŭnature. Vere, amasegaj scenoj de giganta beleco!...

Ĉi tiuj mirindaj scenoj ravas min tiom, ke mi laŭte aplaŭdas pro entuziasmo kaj ekkrias kun infaneca ĝojo:

„Brave! Brave! Belega filmo! Ankoraŭ mi ne vidis ion similan!...“

Maria metas sian manon sur mian buŝon:

„Silentu! Ĉu vi freneziĝis?“ ŝi diras ekscitite. „Dio mia, se tion aŭdos paĉjo!“

„Ĉu do mi ne laŭdu la filmon?“ mi kriegas kun kolero. „Jes, vivu la kinotekniko! Kiaj scenoj de homamasoj! Jam delonge mi ne vidis tiel bonegajn kinematografajn bildojn, sed hodiaŭtempe oni faras tiajn scenojn en Parizo mirindege --“

La bildoj malaperas. Estingiĝas la blindiga lumo. Kutima helo lumigas la ĉambron. Silentiĝas ĉio.

Ambaŭ ni turnas la kapon al la ekrano, malantaŭ kiu troviĝas Fromaĝi. Li elmetas tra la truo sian kapon. Grande kaj rigide rigardas nin liaj okulvitregoj. Malorde lia hararo pendas sur lian frunton. Kaj lia voĉo ruliĝas kontraŭ nin kun tondra rido:

„Pravegas vi! Belega filmo, hahaha --!“

Post tio li rampe paŝas el post la ekrano. Denove li rigardas min tra siaj grandaj vitroj. Li stariĝas piedpinte kaj frapetas mian ŝultron. Tion farante, li enoreligas al mi konfidence:

„Vi estas grandioza azenaĉo, mia kara!“

20.

„Karaj infanoj!“ diras Fromaĝi kaj fingre kombas sian hararon. „Ĵus vi vidis la sieĝon de Jerusalemo. Kaj sciu, ke tio ne estis filmo, sed efektiveco!“

„Li ankoraŭ ne kredas tion, paĉjo!“ diras Maria.

Mi montras embarasan rideton:

„Sinjoro Fromaĝi, vi klarigis al mi tiujn ĉi aferojn ankoraŭ neniel! Kiel do mi komprenu tiujn mirindaĵojn?“

La okuloj de Fromaĝi ekbrilas.

„Vi estas prava! Efektive, mirindaĵoj ili estas, kiuj ĵus prezentiĝis al niaj okuloj. Sed ni esploru la aferon ĝisfunde! Ni rigardu, kiel fartas la aerooptikaj plataĵoj supre; ilia moviĝo nun post estingo de la Co-lumo devas esti senfunkcia.“

„De la Co-lumo?“ mi ripetas konfuzite. „Kion signifas ĉio? La aerooptiko, la merkatoraj montriloj kaj nun la Co-lumo ... mi freneziĝos! mi freneziĝos!“

„Nu, nu“, ridas Fromaĝi. „Kiel mi klarigu tion al vi?“

„Mi helpos, paĉjo“, diras Maria. „Jam li konceptos...“

„Bone!“ konsentas Fromaĝi, „antaŭ ĉio ni nun rigardu la plataĵojn; jen la ĉefaĵo, ĉio cetera sekvos.“

Tion dirante li ekprenas niajn manojn, kvazaŭ ni efektive estas infanoj, kaj tiras nin sur la koridoron. Subite li ekhaltas. Li levas la nazon. Ĉirkaŭflaretas kun ĉagreno en la aero kaj sulkigas malserene la frunton.

„Karaj infanoj!“ li diras malgaje. „La malbenita pipulo denove estas proksima kaj vagaĉas tie ĉi. Kiel li nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ!“ mi diras serioze.

„Li fumaĉas denove. Vere, tiu homo kaŭzas multe da ĉagreno...“

Komforta ŝtuparo kondukas nin supren. Silente ni surpaŝas la tegmenton.

La suno staras varmege super ni. Ĝiaj radioj kaptiĝas inter la sennombraj arĝentaj kolonoj, kies stangaro enaeriĝas kun trembrilanta fadenaro. Vere, strangegan bildon prezentas tiu ĉi tegmento. Kaj ŝajnas al mi, ke mi troviĝas en centra stacio por senfadena telegrafio. Dometoj iaj, en kiu, staras aparatoj, estas konstruitaj tie ĉi. Vidiĝas funeloformaj akceptiloj por iaj atmosferaj influoj.

Fromaĝi rapidemas al aĵo, kiu aspektas kiel gardista dometo. Ĝi konsistas nur el latunaj stangoj, kiuj estas interligitaj per trembrilantaj metalfadenaj plektaĵoj. Neniajn fenestrojn ĝi havas. El ĉiuj flankoj la aero povas penetri libere al interno kaj influi la vitrajn plataĵojn, kiuj tie estas vicigitaj en rondo kvazaŭ ĉirkaŭ speco de bobeno.

„Venu tien ĉi!“ vokas Fromaĝi.

„Tio estas la aerooptikaj plataĵoj“, klarigas Maria. „Ĉar paĉjo trovis la punkton, kiun li serĉis, ili nun ne moviĝas. Kiam li serĉas la punkton, ili turniĝas.“

Mi metas miajn rigardojn sur la plataĵojn kaj diras nenion.

Sed Fromaĝi frotas siajn manojn kaj konstatas kun ĝojo:

„La Co-a tavolo, kiu kovras ilin, ne difektiĝis. Mi do ne bezonas renovigi ĝin. La lumo briladas tra ili, ĉu vi komprenas?“

Post tio li ekturnas butonon kaj diras:

„Do, nun brilas la lumo malsupre.“

Tion dirinte, li turnas sin al ni kaj parolas klarige:

„Vi devas scii, ke estas ankoraŭ tre komplike, krei Co-n.“

„Ĉu?...“ mi diras senkomprene.

„Kaj tiun Co malkovris paĉjo!“ krias Maria admire.

„Kaj ne nur la Co-n mem, sed ankaŭ ĝian aplikon“, aldonas Fromaĝi, „tio signifas: unu specon de ĝia apliko, ĉar ĝiaj aplikeblecoj certe estas miloblaj!“

Mi staras kaj rigardegas ambaŭ homojn, kies certega sinteno mirigas min. Mi ne komprenas, kion ili parolas... Miaj genuoj tremas ... io peza premegas mian kapon, en kies malantaŭa parto sentiĝas pikado. Estas preskaŭ la sama doloro kiel tiam, kiam mi malsanis. Kaj mi ne kapablas nun klarigi al mi, ĉu ĝi devenas eble ankoraŭ de mia malsaneco aŭ ĉu kaŭzas ĝin la suno, kiu ĉi tie kaptas je mia kapo per ardegantaj radioj.

Sed Fromaĝi ŝajnas tute ne rimarki mian animan malekvilibron. Li diras:

„Ĉar vi do vidis ĉion, mia juna amiko --“

„Kaj kvazaŭ ekkonis la kernon de la afero --“ daŭrigas Maria ekprenante mian brakon.

„-- do mi estingas denove la lumon kaj ni iru malsupren“, finas Fromaĝi kun triumfo, ekturnas ree la kontakton kaj gaje ekprenas mian duan brakon.

Mi ŝanceliĝas senforte. Mi estas rompita korpe kaj spirite. Ili trenas min malsupren la ŝtuparon kvazaŭ malfortan malsanulon. Kiam Fromaĝi rimarkas mian rompitecon, li diras viglige:

„Kuraĝon juna amiko! Nenio okazos al vi!...“

21.

„Helpu --! Helpu --!“

La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min. Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro, nun ekpuŝegas min antaŭen.

„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren. Ni sekvas lin kun venta rapideco.

Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la pipo de Tabakaĉ!

„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.

Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.

„Savu lin! Savu lin!“

„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.

„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas, kaptite de sveneto, sur la stupojn.

Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la manojn kun tragika gesto. Li krias:

„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“

Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.

De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la manon kontraŭ la muran karton.

La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.

Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:

„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“

Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton. Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj. Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas lin al la laborseĝo de Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon, klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.

Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:

„Vekiĝu, vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:

„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ hipnota, unue li maldormiĝu...“

Fromaĝi subite ektremas.

„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:

„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi antaŭsentis --“

Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:

„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo -- kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi respondas.

Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.

Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, faras ordonan geston: „Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:

„Mia kara --“

„Tabakaĉ“, mi helpe diras.

„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus. _Kiel unua vi eniris la Co-an vivon!_...“

22.

Soleno regas en la ĉambro. Mute staras homoj en rondo. Iliaj mienoj esprimas parte kompaton, parte miregon. Preĝeja atmosfero ĉirkaŭblovas nin. Ŝajnas, ke super niaj kapoj ŝvebas nevideble, tamen potence, io grandioza, io, kio estas ankoraŭ nekomprenebla, sed ĝuste pro tiu sia nekompreneblo fluas kun mistera forto. Mi sentas, ke io prepariĝas tie ĉi, ke ĝi evidentiĝos nun el la buŝo de Tabakaĉ, je kies lipoj pendas ĉies rigardo.

Kaj ekparolas Fromaĝi kun solena voĉo:

„Kara Tabakaĉ! Vi estas al ni ĉiuj kara homo. Vi estis unua en la Co-a vivo. Rakontu do, kion vi vidis kaj travivis. Ni volas scii la veron! La veron! En la nomo de la scienco, al kiu ĉiuj ni servas, mi postulas la veron! Kaj por ke ĝi elvenu trans viaj lipoj pli facile, prenu tion, Tabakaĉ!“

Tion dirante kaj elparolante la nomon kun eksterordinara moleco, li enverŝas el botelo, kiun zorgeme alportis sinjorino Kamilo, likvoron. Tabakaĉ avide kaptas la glaseton kaj eltrinkas ĝin per unu gluto.

„Kaj nun rakontu! Post via rakonto vi ricevos duan“, solene promesas Fromaĝi.

Tabakaĉ rikanas kaj lekas tre kontente siajn lipojn. Li metas ĵure la manon sur la koron:

„Sinjora moŝto, nur la puran veron! La fulmo tuj trafu min, la diablo disŝiru min en la aero milpece, se mi ne diros la veron. Ruĝa hundo mi estu --“

„Haltu!“ interrompas Fromaĝi. Liaj okuloj fajras pro malpacienco: „Faktojn! Faktojn!“

Tabakaĉ riverencas humile kaj raportas:

„Jam delonge mi estis scivola pri la sorĉaĵoj de la sinjora moŝto. Kaj mi volis unue rigardi tra la ŝlosila truo, sed vidis nenion. Kiam mi aŭdas, ke la gemoŝtoj iras sur la tegmenton, mi rapidas en la ĉambron. Sed vidas nur la reton kun metalfadenoj kaj la geografian karton. Nu, mi pensas, kio estas tio? Kaj scivole mi iom palpumas -- sed la reto restas en mia mano kaj mi iras malantaŭ ĝin, ĉar mi pensas, ke tiel mi povos alkroĉi denove la reton. Sed -- kiam la reto pendas sur mia brusto, mi aŭdas tian strangan zumzumon kaj vidas, ke hela lumo penetras en la ĉambron, mi ne scias, de kie. Pikpikado trakuras min. Mi volas forĵeti la reton, sed ne povas, ĉar mi estas kvazaŭ paralizita, poste io trakuras mian kapon -- mi terure ektimas kaj pensas, kio okazas, ĉu mi dormiĝas aŭ ne...“

„Mi turnis sur la tegmento la butonon, funkciigis la lumon, kaj la Co fluis tra la reto --“ turnas sin Fromaĝi klarigante al ni.

„Jes, io fluas tra la reto kaj fluas en min, kaj mi pensas, nun mi dormas, ĉar mi tuj komencas sonĝi -- jes, mi sonĝas kaj tamen mi ne dormas...“

„Ha, li nomas ĝin sonĝo!“ diras Fromaĝi kaj demandas: „kaj kion vi vidis en tiu ĉi -- sonĝo?“

„Tre multajn homojn, grandajn amasegojn. Ili parte marŝas piede, parte rajdas sur ĉevaloj. Kaj ĉiuj estas tre sovaĝaj. Ili svingadas siajn lancojn, ke mi devas salti dekstren kaj maldekstren, ke ili ne trafu min. Mi premas mian dorson al muro, de kiu la homoj sendas sagojn kiel sovaĝuloj. Kaj efektive ili estis sovaĝuloj.“

„Kaj poste?“ demandas Fromaĝi kun tremanta voĉo.

„Subite ĉio estis finita. La lumo estingiĝis, sed mi ankoraŭ ne povis moviĝi, kiam la gemoŝtoj venis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis, ĉu estas mi aŭ ĉu ne estas mi, ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi ne sonĝas, aŭ kio do okazas al mi...“

Longa silento ekregas post la rakonto de Tabakaĉ. Mi sentas, ke miaj genuoj komencas tremi. Kion sonĝis tiu homo, tute similas al la kinematografaj bildoj -- tondre! Per ambaŭ manoj mi ekprenas mian kapon, en kiu komencas danci la ideoj en freneza rondo. Konfuzego rotacias en la cerbo. Ĝi turniĝas kvazaŭ muela ŝtonego kaj pulvorigas ĉiun klaran penson...

Tra la solena silento mi aŭdas la voĉon de Fromaĝi:

„Vi estas brava homo, Tabakaĉ, aŭ kiel vi nomiĝas ja. En via memoro konservu tiun ĉi momenton, ĉar ĝi estas la plej grava momento en via vivo...“

Fromaĝi ne finas la frazon. Emocio forte ekskuas lin kaj forprenas lian spiron. Li ŝanceliĝas al ni...

„Homoj!“ li krias kun sufokita voĉo. „Vi travivis ĵus la plej gravan momenton de mia malkovrita epoko! Ankoraŭ mi ne kapablas esprimi per vortoj, kio ĵus okazis!...“

Ni estas ĉiuj same emociitaj. Nur Tabakaĉ staras senkomprene kaj ŝtelrigardas al la likvorbotelo. Kaj ankaŭ li devas sperti la malnovan veron: ke multon oni promesas, malmulton plenumas. Sed tiam ĉi rimarkas Fromaĝi liajn admonajn rigardojn. Li rapidas al la tablo.

„Prenu, prenu!“ li diras kaj kun larmobrilaj okuloj ŝovas la tutan botelon sub la brakon de Tabakaĉ.

Kaj Tabakaĉ rikanas pro kontento, ke vidiĝas liaj flavaj dentoj. Li riverencas iel mallerte kaj -- pafas sin for!...

23.

Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.

Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj), la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) -- kaj mi? Mi tute ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro, konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...

Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li parolas en duona dormo:

„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li eniris la Co-ujon.“

Fraŭlino Snob rimarkas seke:

„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la homaro...“

Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo -- eĉ pli forte ol la „universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:

„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun al mia koro tre proksima!“

Tiam eksplodas mia scivolego.

„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni sufokiĝos pro nescio!...“

„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo. „Mateo, parolu -- kaj klare!“

Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo kaj rediras malespere:

„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“

Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’ klarigota problemo:

„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio, ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile, kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo, eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo: faroj, agoj, okazintaĵoj -- ili ĉiuj restas kaj -- por tiel diri -- estas fotografataj de la vivo...“

„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ nia tablo kaj plu parolas:

„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel korpecaj, iel materiaj. -- Ili similas eble al iaj vibroj de la aero, al iaj novaj ondolongoj -- por paroli radioteknike -- kaj tamen ili ne estas aero, sed Co! --“

Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi malkovris la Co-n, mi! mi!“

Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin dirante:

„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo, kvankam ĝi ne estas aĵo...“

„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas. „La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro. Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“

„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“

„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.

„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ. Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo -- ĉar la radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj -- konstruis radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj -- por esprimi ĝin vulgare -- fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige fotografas -- por ni videblaj --“

„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo venas sur miajn plataĵojn -- estas direktata kombine kun la R-radioj en la ĉambron -- R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la lumigitan facon -- komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro -- la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“

Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro entuziasmo:

„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko, kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la koncernan punkton...“

„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi kalkuli plej facile...“

„... pro tio la merkatoraj montriloj...“

„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“

„... li do prikalkulis la punkton...“

„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“

„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de Jerusalemo...“

„... sur via belega kinematografa filmo!!“

Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:

„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“

„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“

„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“

„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.

„... montris al mi la vojon!...“

„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“

„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“

„... kiu falis sur lian korpon...“

„... vivis dum momento en la Co-ujo...“

„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“

„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“

„... ĉar li estis Co-aktiva...“

„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“

Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin en ebrian staton...

Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon. Lia voĉo krias raŭke:

„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“

„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.

„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la centan dimension, mia kara! _Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon trans jarmiloj!_ Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn pasintajn profundojn -- kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“

La profesoro salte stariĝas sur seĝo:

„Vivu la Co!“

„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.

Sed mi kriegas freneze:

„Feliĉan vojaĝon!“ kaj -- elĉambriĝas.

Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la akvokonduko...

24.

Nokto!

Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj -- tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj vastiĝas ... mi tremegas tutkorpe...

Pensoj rampas el mallumo, nevideble, kaŝe ... kaj per malvarmegaj ombraj brakoj ili premas miajn ardegantajn tempiojn ... ili ĉirkaŭvagas min kiel kaŝaj ombrotigroj sian rabaĵon...

Ha! En mia ŝveliĝanta kapo kuŝas dinamito! Mi sentas, ke ĉiumomente eksplodos mia kapo, ke ĝi kreviĝos kvazaŭ sapveziko, ke ĝi disflugos milpece al ĉiuj muroj de mia ĉambro kaj disfluiĝos en la ... Co!

_Co! Co! Co!_...

Kion diris Fromaĝi?

Ke ni vojaĝos en la Co-n! Ke ni profundiĝos en la pasintecon...

Ha! Ni ĉiuj vojaĝos en la Co-mirindujon. Ni transsaltos la leĝojn de la vivo. Ni transsaltegos tiujn de la tempo. Kio okazis, denove viviĝos por ni. Ni mem vivos en la historio, kiu fariĝos por ni nuntempo!

Ha! En ĉiujn tempojn, en ĉiujn epokojn ni penetros. Ni vidos, kion vidis neniu hodiaŭulo! Kaj ni esploros malcertaĵojn. Ni promenos en la marĉoj de l’ pratempo. Ni vizitos la fabelan Atlantidon. Ni esploros la misterojn de la faraona lando. Kun plezurego ni rigardos, kiel oni konstruas la piramidojn kaj -- eventuale helpos. Ni admiros la brilegon de Susa kaj Ekbatana, ĉeestos en la Athena teatro la unuan prezentadon de l’ „Antigone“. Ni matenmanĝos kun Sokrates kaj Plato. Ni sciiĝos, kie restis la urboprotekta Pallas de Praxiteles aŭ la Jupiter de la Kapitolo. Ni vidos Hannibal-on kaj Cezaron kaj la lastan batalon de la gotoj! Esploros la misterojn de la Borgia, admiros la ortrezoron de Montezuma, veturos sur la unua lokomotivo de Stephenson, helpos lin per fakaj konsiloj, aŭskultos prelegon de Schiller, vizitos Napoleon-on...

Ho, ĉesu fantaziego! Mi freneziĝas, pensante plu. Mia kapo efektive eksplodos. Sveno ekbalancas min...

Gigantaj, gigantegaj estas tiuj perspektivoj!

Sed la pensoj ne ĉesas turmenti min. Ili alkuregas pli kaj pli rapide. En tutaj aroj. En novaj formoj. Kvazaŭ frenezaj koboldoj kun burleskaj vestoj nun ili saltas ĉirkaŭ mi. En groteska fantaziodanco ili kirliĝas kun diablaj grimacoj. Kaj iliaj flirte flugetantaj brakoj baraktas ekscitite. El iliaj buŝoj penetras mokokrioj: