Saltego trans jarmiloj

Part 12

Chapter 12 1,750 words Public domain Markdown

„Sed eble li mem revenos“, mi kvietigas, „oni ne supozu tuj teruraĵojn!“

Fromaĝi estas furiozega. Li alkriegas Karolo-n, alkrias sian edzinon, ke ŝi kompromitis lin per la kristanoj kaj fine kolerege krias:

„Tiu malbenita homaĉo -- kiel li nomiĝas ja? -- li nur tedigas la tutan Co-ekziston! Mi rifuzas entrepreni iajn paŝojn por lia savo!“

„Sed se li kuŝas profunde en mamertina malliberejo?“ mi diras.

„Li kuŝu tie kaj putriĝu!“

Kaj kolerfurioze li forlasas la ĉambron.

Vespero venis, kaj Tabakaĉ ne aperas. Malgraŭ la malfrua horo mi iras sur la Palatino-n, por eble sciiĝi ion pri nia nenionfaristo. Singarde mi metis en ĉiun poŝon revolveron. Sed la Palatino ŝajnas senkulpa pri la afero. Oni scias nepre nenion aŭ ŝajnigas scii nenion. Ĝentila senkulpigado, malicservema bedaŭrado, promesado entrepreni esplorojn. Nerono ne estas videbla, sed Tigellinus ĵure certigas en lia nomo...

Kion fari? Sciante el „Quo vadis“, ke Petronius intervenis en simila afero, mi iras al li, kiu ĉiam montris al ni amikecon. Petronius estas mirigita, sed ankaŭ scias nenion. Mi petas lian helpon kaj li promesas ĝin. Por intensigi mian peton, mi transdonas al li originalan donacaĵon, ilustritan luksan eldonon de „Quo vadis“.

„Nobla Petronius“, mi diras, „glora poeto de nia tempo provis priskribi vin kaj vian bonegan menson en ĉi tiu libro. Akceptu ĝin kiel antaŭdankan donacon“.

Petronius surprizite malfermas la libron, sed malica hazardo volas, ke li ekrigardas la bildon, kie li „vivadiaŭas“ -- kaj la bravulo aspektas iom deprimita...

60.

„Yes! We have no bananas ... bananas...“

La gramofono koncertas senĉese, starigite malantaŭ Nerono en la imperiestra loĝio. Apud li sur honoraj lokoj ni sidas ĉiuj kaj rigardas en la arenon.

Por honorigi nin, la dia Cezaro aranĝas grandan prezentadon en la areno. Ĉiuj honoruloj de Romo kunevenis ĉi tie. Sinjorino Kamilo unue ne volis viziti la prezentadon. Ŝi ploris kaj preĝis, ĉar Tabakaĉ ankoraŭ ne reaperis. Sed fine ŝi decidiĝis veturi kun ni kaj nun demandas ĉiun pri la sorto de Tabakaĉ.

Nerono ŝajnas esti en bona humoro. Li ritme movas sian kapon tien kaj reen laŭ la gaja takto de la „bananas“.

Sed mi sentas, ke io pezas en la aero kaj ke nia situacio estas eksplode streĉita. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj korteganoj lippremas mokan rideton, kiam ili rigardaĉas nin. Kun kontento miaj okuloj glitas super la arsenalon da pafarmiloj, kiujn singarde Karolo kaj mi kunprenis.

Fromaĝi estas same ekscitita kaj nervoza. Ostentacie li metis antaŭ sin du ŝargitajn revolverojn. Fraŭlino Snob estas vestita per belega romana tualeto kaj intime kuŝapogiĝas al Glaŭkus. Ankaŭ la ĉambristino Cili, kiu cetere ne malpli infektiĝis je ama frenezo, havas apud si sian karulon. Profesoro Sovaĝi, kiu en lastaj tagoj treege fieriĝis pro sia universitato, ankaŭ nun fiere kaj malestime sulkigas la frunton kaj kruce metis siajn brakojn sur la bruston.

Karolo festas novajn triumfegojn. En sportvestaĵo li marŝas kiel estro de la _morituri_ en la arenon. Kompreneble li ne estas _moriturus_, sed prezentas sin kiel pafartiston. Li pafas sur lignajn figurojn, ĉar li rifuzas pafi vivantajn figurojn, kiel Nerono deziras. La publiko muĝege aplaŭdas lin, kaj li ricevas novan oran palmon. Li estas ruĝa pro fiero. Tiajn triumfojn li ankoraŭ ne akiris.

Kiam li kunpreninte siajn pafilojn sidiĝas apud mi, mi diras:

„Ŝargu tuj la pafilojn -- ni ne antaŭvidas, kio okazos.“

Karolo rigardas min kun miro, sed enmetas novan kartoĉaron.

Mi iom timis la sangajn ludojn kaj buĉadojn en la areno. Mi supozis, ke la nervoj de la dudekjarcentuloj ne eltenos tiajn prezentaĵojn. Sed strange, ĉiu terursento subite malaperis. Agrabla pikpikado kuras tra miaj vejnoj kaj tute sen teruro mi rimarkas, kiel la bestaĉo eliĝas el atavaj profundoj.

Ha! Ni mem fariĝis bestaĉoj. Ni ŝanĝiĝis je sovaĝaj estaĵoj. Ni kriegas, piedfrapas kaj bruegas kun la ekscitita popolo.

Malsupre kuŝas sanga gladiatoro apud sia triforko kaj baraktas. La venkinto, lia kirasita kontraŭulo metas sur lin sian pezan piedon kaj rigardas atendeme supren.

„Morton! Morton!“ krias la popolo, dum kiam ĉiuj dikfingroj estas turnataj malsupren.

„Morton!“ kriegas ankaŭ ni, Fromaĝi kun hirte flirtanta hararo, la profesoro kun ŝaŭmanta buŝo, fraŭlino Snob kun histeriaj kriaĉoj. Kaj ni turnas la dikfingrojn malsupren. La dudeka jarcento estas kuntirata en la sangan ĥaosan tumultegon. Disŝiriĝas la standardo de l’ humaneco kaj kulturo. Ĉio fariĝas sanga malefektivo, kalejdoskope rondumas, turnas niajn kapojn, forprenas la konscion, spirsufokas nin kaj vipas sangavidon...

La lasta numero de l’ programo proksimiĝas. Ni estas jam lacaj kaj elĉerpitaj kaj deziras foriri. Jen ni aŭdas, ke la lasta numero montros la kulminacion de l’ programo: lukton kun sovaĝaj bestoj!

Ni restas kaj rigardegas kun vastiĝantaj okuloj. Ni aŭdas la blekegon de la bestoj, kiu sonas el la kaĝegoj.

Sed kia bildo prezentiĝas? Nia sango glaciiĝas en niaj vejnoj. Mi ne volas fidi miajn okulojn. Groteska bildo malgraŭ la tragika ĉirkaŭaĵo: en la arenon oni trenas homaĵon malobeeman kaj forte obstinantan -- la tuta areno ĝojkriegas -- la homo baraktanta -- Tabakaĉ! -- ha! -- Tabakaĉ, kiu perdiĝis kaj nun reaperas -- malice kaj mistere retenita por ĉi tiu programnumero -- Tabakaĉ, starigota kiel antikva martiro kontraŭ sovaĝaj bestoj. --

La pensoj ekradias en mia cerbo kiel elektraj onderoj ... jen tute supre ŝoviĝas leono kun mallevita kapo laŭlonge de la muro ... tigro sekvas ĝin ... malsupre luktas Tabakaĉ, kroĉiĝas je muskolaj brakoj kaj kriegas ... ni eksaltas...

„Pafilojn!“ mi krias ordone, „ekprenu la revolverojn!“

Karolo rapidas al la balustrado ... ekcelas ... pafoj tondras tra areno ... la leono falas ... la tigro renversiĝas...

Fromaĝi kun pala vizaĝo alkriegas la imperiestron:

„Mi postulas tujan liberigon de mia sklavo kaj kontentigon!“

Sovaĝi ekscitite kreas novan latinan vorton:

„Satisfactionem peto! Satisfactionem peto!“

Sed la gramofono respondas moke:

„Bananas ... bananas...“

Moke rikanas ĉiuj romanoj. La maskoj estas deĵetitaj. Kaj nin ĉirkaŭas nur malamo. Nerono deprenas la okulvitrojn, purigas ilin detale, ree surnazigas ilin kaj rigardas la ekscititan Fromaĝi-n kun okuloj palpebrumantaj pro plezuro. Poste li turnas al li ostentacie la dorson. La publiko aplaŭdas per novaj ĝojkriegoj.

Dume Sovaĝi renversas la gramofonon kaj krias per ĉiuj voĉkapabloj:

„For la Kezaro-n!“

Oni devas savi Tabakaĉ. Karolo kuregas malsupren. De la balustrado mi pafas pafon post pafo en la arenon. Ankaŭ Sovaĝi kaj Fromaĝi pafas ... krako ... polva vaporo ... paniko ĝenerala ... timaj vokoj ... rifuĝo de l’ gardistoj ... Karolo liberigas Tabakaĉ ... trenas la martiron al ni...

„En la aŭtomobilon!“ mi ordonas kaj ni kuregas malsupren. Malantaŭ ni la sinjorinoj. Ni premegas nin en la veturilon. La motoro ekkrakas. Fromaĝi ankoraŭ pafas el sia revolvero. Jen vidiĝas fraŭlino Snob, duone mortanta pro timo, sed ŝi ĉirkaŭprenas Glaŭkuso-n per fortaj brakoj.

„Eniru! Eniru!“ ni vokas ĉiuj.

Sed fraŭlino Snob ne volas. Ŝi volas havi sian Glaŭkuso-n kaj sian palankenon kun la kvar nigraj nubianoj. Ŝajnas, ke ŝi nenion volas plu scii pri la dudeka jarcento.

Eksaltegas la aŭtomobilo -- ni intermikse faletas -- ni forrapidegas -- diablo kaptu fraŭlinon Snob! -- kurantaj pretorianoj -- kriaĉanta popolaĉo for! -- ĉio rapide malantaŭiĝas -- Tabakaĉ estas redonita al ni! -- li sidas sur la planko de la aŭtomobilo, tenas sian dolorplenan kapon kaj terure ĝemas -- haltu! -- eliru en la domon -- komuna premeto -- ekfunkcias la aera muro -- ni estas savitaj!

Sed kie restis fraŭlino Snob?

„Kaptu ŝin diablo!“ koleregas Fromaĝi, „ni solaj forvojaĝos! Ŝi restu en la Co!“

Fromaĝi preparas ĉion por la forvojaĝo. La merkatoraj montriloj estas konformigataj. La funkciigilo por la aerooptikaj plataĵoj estas kontrolata. En ordo ĉio!

Ekstere la persekutantoj kolektiĝas. Ili kribruegas, ĵetas ŝtonojn, kiuj resaltegas de la nevidebla muro... Fromaĝi decidiĝis forveturi. Sinjorino Kamilo verŝas larmajn riverojn pro fraŭlino Snob kaj elpetas indulgan prokraston. Bone, kvin minutojn! Fromaĝi paŝas sur la sojlon antaŭ la domon, tenas la horloĝon en la mano. Ni apude staras kun nove ŝargitaj pafiloj. La aera muro estas malfunciigata por ne malhelpi fraŭlinon Snob.

La homamaso ĵetiĝas antaŭen -- pafoj -- krioj -- kvar minutoj! -- nova atako -- pafoj -- kelkaj falas teren -- paniko -- tri minutoj! -- nova kriegado -- aperas palankeno en fono -- ventmoviĝas strutaj plumoj sur tegmento palankena -- homamaso baras vojon -- ni ekpafas kiel frenezuloj en la homan bulon -- unu minuto! -- la nubianoj alkuregas -- kvin minutoj!

Ni elŝiras fraŭlinon Snob -- ŝiaj brakoj kuntiregas Glaŭkuso-n duone sufokitan -- Karolo energie puŝas ĉiujn en la domon -- ni kuregas al la sofoj -- Karolo premas Glaŭkuso-n sur la remburaĵojn apud fraŭlino Snob -- ekstere kriaĉas la popolo en freneza tumulto -- aŭdiĝas en la ĉambro susuranta delikata bruo -- ekbrilas Co-a lumo -- moviĝas la plataĵoj aerooptikaj -- kurege preterpasas la jarcentoj -- rapidegas -- rapidegas -- en dudekan jarcenton -- dum ni malleviĝas en dorman profundon. -- -- --

FINO

La domo dormegas kvazaŭ sorĉita kastelo.

Malrapide kaj mallaŭte mi paŝas de la galerio malsupren. Mi ŝanceliĝas tra la granda vitra halo. Mi miras: kia malordo regas tie ĉi! Seĝoj renversitaj, tapiŝoj malpurigitaj, vazoj kaj boteloj disrompitaj, ĉio kuŝas intermikse ĥaose sur skrapita pargeto...

La matena aero akceptas min per eksterordinara freŝeco. Roso pendas je folioj de arbetaĵoj vekiĝantaj. Birdoj kantas...

Mi ĉirkaŭrigardas kun miro: jen kuŝas mebloj renversitaj sur la korto, kiujn disvendis fraŭlino Snob. Kaj jen mi vidas niajn pluv- kaj sunombrelojn en terura stato. Tie kaj ĉi tie dissemitaj estas ĉapeloj, vestaĵoj niatempaj, meblopartoj, plejmulte detruitaj kaj eluzitaj. Sur sterkejo kuŝas gramofonfunelo ... kaj ĉio, kion ni kunprenis en la Co-an vivon, retroviĝas, same kiel malaperis ĉio antikva, escepte la raportoj de Menenius Piso, kiujn mi tradukis sur papero per krajono niatempa...

Finiĝis do nia glora Co-a aventuro. Forvaporiĝis el mia kapo la cezara frenezo. Mi spiras plenpulme la aeron de l’ dudeka jarcento...

Sur la korto paŝas sinjorece la kokviro ... paceme migras anasaro al lageto, sur kiu naĝas silka ĉapelo...

Mi ŝanceliĝas trans la korton. Iu magia magneto tiras miajn piedojn al la aŭtomobilejo. Mallaŭte mi malfermas la pordegon. Mi karesas mian veturilon. Kontrolas la benzinan rezervujon, la pneŭmatikojn, la motoron ... en ordo ĉio!

Ekzumas la motoro. Ekruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. En granda duonrondo mi ĉirkaŭveturas la arbareton.

Mi levas la okulojn. Lastan fojon mi turnas mian kapon al la blanka vilao, sur kies tegmento mute staras la arĝentkolonoj...

Kaj poste ... antaŭen! Ektondras la motoro. La pneŭmatikoj rotacias kun freneza rapideco. Kaj kiel sago pafita de arko mi flugas trans la vastan erikejan maron...

Kaj elakviĝas ruĝa globo. Duonronde ĝi leviĝis antaŭ mi kaj sendas purpurajn longajn radiorelojn, kiujn mi surglitas.

Mi flugas. Mi flugas al la suno ... levite per la freŝa vento de la juna tago! Mi flugas al la ruĝa globo, kiu leviĝas pli kaj pli ... kreskante al mirinda fajro...

Kaj jen! Ĉu ne aperas en lumo suna turoj de urbego?

Hejmen! Hejmen!

Reen al homaro!

En la bruan dudekan jarcenton!

Adiaŭ revoparadizo!

Adiaŭ loĝantoj de rava sonĝa oazo!

A--di--aŭ--! A--di--aŭ--!

Notoj de transskribinto:

Ankoraŭ restas diversaj malkutimaj vortoj, kiel en la originala teksto. Provizon de mankaj citiloj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris senrimarke. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.