Part 11
„La radioproblemon. Ha, vi ĉiuj kompreneble ne rimarkis tion, kion mi rimarkis. Vi estis tro okupitaj per la novaĵoj, kiuj impresegis vin en la antikva Romo. Sed mi tion rimarkis kun vunda koro. Kiam mi volis foje antaŭ Sabellius Rufus funkciigi niajn radiofonojn, ili silentis! Jes, ili silentas depost la unua tago de nia eniro en la Co-sferon. Ni estas fortranĉitaj tute de la dudeka jarcento. Ni ne scias, kio okazas hodiaŭ en la moderna mondo. Mi tuj rimarkis, ke tiu malfunkcia eraro konsistas en la Z-radioj. Ili estas malhelpaĵo por la elektraj ondoj. Kaj eĉ plej fortaj ondoj ne kapablas trapenetri la Z-radiojn. Tiu ĉi malperfektaĵo kaŭzas al mi kompreneble grandajn zorgojn. Jam depost multaj tagoj mi eksperimentadas por provi, ĉu ne estos eble konduki pere de neŭtrala tavolozono la elektrajn ondojn el la dudeka jarcento en la antikvan tempon.“
„Sed tio ĉi ja estas malgravaĵoj...“
„Tute ne! Estas vere, ke ni alvenis en Romo. Sed samtempe ĉesis ĉiu kontakto kun la nuntempa mondo. Kaj ke tio ja estas nur duona sukceso, vi certe konfesos.“
„Hm, sed mi opinias, ke ni kontentiĝu pri la sukceso ĝis nun atingita kaj prefere forlasu Romo-n!“
„Ne! Ne! Neniam! Ni restos. Mi devos fini la verkon, kiun mi komencis tiel sukcese...“
Kaj subite li mallaŭtigas sian voĉon. Li alpaŝas piedpinte kaj kvazaŭ sekrete enoreligas al mi:
„Cetere, jam estas tro malfrue ŝanĝi miajn decidojn. Mi promesis al Nerono, ke li aŭdos la dudekan jarcenton. Kaj sciu plu: _li aŭdos la Londona-n operon_! Fraŭlino Snob petegis min kaj ŝi jam disrakontis al ĉiuj korteganoj, ke ili aŭdos la Londona-n operon. Jes, mi ne laciĝos en mia laboro scienca. Ni devos atingi la plej altan ŝtupon de l’ teknika ŝtuparo, t. e. la rektan interrilaton ekzemple inter Romo antikva kaj Romo moderna! Nerono aŭdos Londona-n operon. Li aŭdos ĝin ne per simpla gramofono, sed per unu el miaj radiofonoj, kiu libere trasaltos la tempan interspacegon. Tiam ni vere povos festi teknikan triumfon!“
Mi ektremas.
„Sed ... sed ... mi pensas, ke ni rezignu pri tiu triumfo provizore...“
„Neniam!“
„Sed nia situacio estas danĝera...“
„Ne ĝenu min!“
„La romanoj preparas ion...“
„Ne ĝenu min!!“
„Pro Dio, mi petegas vin...“
„Ne ĝenu min!!!“
Fromaĝi kriegas. Ostentacie li malfermegas la pordon. Mi ŝanceliĝas el la ĉambro...
Zorgon kaŭzas al mi la kompatinda Fromaĝi, tre grandan zorgon. Mi ektrovis ĵus ĉe li klarajn simptomojn de iuspeca frenezo...
52.
La cezara frenezo pli kaj pli infektas nin, homojn de l’ dudeka jarcento. Kaj strange estas, ke ĝi evidentiĝas ĉe ĉiu en alia formo. La silento, kiu regis en la domo de Fromaĝi, jam delonge pasis. Bruo, malkonsento, familiaj scenoj anstataŭas ĝin.
Sinjorino Kamilo ploras. Kiel bonkora kristanino ŝi ame ardas por la kristanaro kaj ŝi ekinterrilatis kun la kristanoj malgraŭ miaj insistaj avertoj. Ĉiuspecaj suspektaj ĉifonuloj ĉirkaŭvagas nian domon. Sinjorino Kamilo forlasas vualita la domon je nekutimaj tempoj kaj sidiĝas en la aŭtomobilon, kiun la kuraĝa Karolo veturigas al iu kaŝa loko, kiun ni ne konas. Mi supozas, ke ŝi kaŝe rampas kun la kristanoj en kavernoj kaj katakomboj kaj tie faras ĉiaspecajn kontraŭŝtatajn danĝeraĵojn. Kaj mi rimarkis, ke ĉiam kiam ŝi forveturas, la cinikulo de Sabellius Rufus vojstaras. Evidente li estas spiono. Pro lia impertinento kaj avidego ni elĵetis lin el nia domo; eble li volas nun venĝi sin.
Sinjorino Kamilo ploras. Ŝi sidas apud la fenestro de la legoĉambro, dum kiam Fromaĝi, la manojn sur la dorso, maltrankvile iras tien kaj reen.
„Mateo, mi petegas vin...“
„Ne!“ li diras nervoze. „Ne, mi ne povas plu permesi, ke vi faras tiajn danĝerajn eksperimentojn. Ni ne pli incitu ankoraŭ la koleron de Nerono ... sed li sciiĝos pri viaj kaŝaj manovroj...“
„Sed diru, kara Mateo“, ŝi singultas, „ĉu vi tute ne sentas eron de kompato pri tiuj bedaŭrindaj kristanoj? Pri tiuj mizeruloj, kiuj vivas kiel timigitaj ŝafoj, ĉiam pretaj morti por sia kredo...“
Per gesto li fortranĉas ŝian frazon.
„La kristanoj, la kristanoj!...“ li krias ekscitite kaj furioze kuras tien kaj reen, „ĉiam kaj ĉie la kristanoj ... kion ni havas komuna kun tiuj ĉi homoj?...“
„Sed ni povas helpi ilin.“
„Helpi ... sensencaĵo ... kian utilon ili havus de nia helpo?“ diras Fromaĝi kaj kun grandega embaraso rigardas sian edzinon, kiu mallaŭte ploras malantaŭ sia naztuko.
„Mateo, mi petegas vin...“ ŝi insistas. „Vi scias, ke en venonta jaro brulos Romo. La kristanoj suferos kruelajn persekutojn. La sango de miloj de martiroj fluos. Mateo, vi povas eviti ĉion ... ni povas malebligi tiajn kruelaĵojn...“
Dum momento Fromaĝi ekhaltas kaj fikse rigardas. Sed tuj poste lia mieno kolere trajtiĝas kaj li krias kun mokega rido:
„Ŝanĝi la historion vi volas, he? Ne ĝenu min per tiaj infanaj stultaĵoj!“
„Mateo, nur eviti la teruraĵojn...“
Tiam Fromaĝi sovaĝe kombas sian hararon:
„Arogantegaĵo! Arogantegaĵo!...“
Tondre fermiĝas malantaŭ li la pordo.
Mi ne trovas vortojn de konsolo. Subita terure-frosta febro skuas min, kiam mi mallaŭte forlasas la ĉambron...
53.
Nokto!
Mi sidas rekta kaj rigida en la lito. Mi baniĝas en ŝvito kaj -- tamen frostas. Mia hararo gluiĝas sur mia kapo. Miaj okuloj vastiĝas ... mi tremas tutkorpe...
Mi rigardegas en la mallumon:
El angulo de la ejo rampas nigra besto. Simila al fantoma monstro ĝi ŝoviĝas pli kaj pli proksimen. Kun okuloj ruĝe-flamaj kvazaŭ laternegoj. Kaj avide ĝi malfermas sian faŭkon kaj elsputas fajran fumon...
Ha, fantoma besto! Diru, kiu estas vi? Ĉu kreaĵo, kiun elkraĉegis praepoko. Ĉu fantomombraĵo, kiun halucinas mia propra nervekscito?
Sed responde ridas mokaj voĉoj de koboldoj:
Hihi! Ĉu ni ne antaŭdiris? La Co konfuzas vin! Vi agas en la Co-a mondo kaj jam ne scias, ĉu estas efektivo ĉu fantoma sonĝo, kio vin ĉirkaŭas. Hihihi! La Co englutis vin en sian nigran faŭkon kaj ne revomos vin en la estantan tempon...
Kaj ombruloj ĉirkaŭsaltas min. Ĉiu el ili havas alian vizaĝon. Ŝajnas, ke ĉiuj korteganoj de l’ antikva Romo aperas subite antaŭ mi...
Fromaĝi metas sian kapon en la ĉambron. Lia malgranda figuro ŝvebas tra la spaco. Dum kiam li ŝovetas siajn okulvitrojn, li ridas kun freneza voĉo:
„Hometo! Vi volas jam forlasi nian Co-an mondon? Vi serĉas, mia kara! Ĉar gigantajn planojn mi preparas. Vi travivos tion, kion travivis neniu vivanto. Sciu, ke mi plenumos la dezirojn de Kamilo! Ha, ni venkos kun la potenco de l’ dudeka jarcento! Ni metos niajn manojn en la evoluon de la tempoj. Ni haltigos la radaron de l’ eterna temphorloĝo. Por ni ne ekzistas historio, _ĉar ni kreos ĝin_! Ni, homoj armitaj per la potenco de l’ dudeka jarcento, detronigos Nerono-n! Ni imperiestrigos la noblan Titus-on, baptigos lin kaj kondukos la kristanojn al grandioza triumfo!...“
„Ne! Ne!“ mi krias, dum miaj haroj hirte stariĝas sur mia kapo.
Sed Fromaĝi rigardas min sovaĝe. Li metas siajn manojn al mia gorĝo. Li genuas sur mia brusto kaj krias konstante: „Vi devas! Vi devas!“
Mi sentas, ke mia spiro mankas jam. Freneze mi baraktas kaj penas vane forŝiri la manojn de Fromaĝi, kiuj premegas mian gorĝon...
Dume el la ombra angulo silente kaj mute rampas la fantoma monstrego kaj malrapide englutas nin en sian nigran grandegan faŭkon...
54.
Profesoro Sovaĝi „ĝuas“ Romo-n. Li ĵetas sin en la pulsantan vivon kaj vizitadas vindrinkejojn, gladiatorajn luktojn, termojn, gimnastikajn lernejojn, flutistinojn kaj siriajn dancistinojn. Kaj li asertas fiere, ke li estas sola konanto de l’ antikva Romo kaj ni ĉiuj devas lerni de li.
Sed hodiaŭ li festas specon de renaskiĝo. Karolo rakontis al mi, ke hieraŭ vespere li ie forte „elreliĝis“. Li venis hejmen sen surtuto, kun iu malnova flikita tuniko, kun pajla krono sur la dezerta kapo, kiu interne estis same dezerta. Kiel pafvundita apro li venis de tie hejmen. Kion oni tie faris al li, mi ne scias; mi nur scias, ke li hejme ŝiris de sia korpo la vestaĵon por bani. Oni unkte ŝmiris lin tiel abunde, ke lia tolaĵo algluiĝis al lia haŭto. Kompreneble tio ne estas agrabla stato.
Puriginte sin, li nun staras kun bruplena kapo kaj fikse rigardas nin kun brakoj kruce metitaj surbruste. Poste li paŝas antaŭ nin, skuas sian kapan globon tien kaj reen kaj ekparolas per tomba voĉo:
„Kunvojaĝintoj! Mi estis homo, kiu vagis erare, nun mi revenas denove hejmen al la dudeka jarcento kiel perdita filo, kiu retrovis la hejmenan vojon. Ha, mi esperis, ke mi trovos ĉi tie la veran klasikon kaj malfideliĝis al mia klasika filologio. Trioblan ‚fi!‘ pri tio! La bildon de l’ klasika tempo, kiun mi portis en mia brusto, oni ŝmire malpurigis ĉi tie al mi -- kaj el ĝi restis makulaĉaro. Mi do rifuĝas al la sanktigita bildo, kian pentris en mia koro mia klasika sento kaj publike deklaras, ke la ĉi tiea Romo estas frenezulejo! Ha, mi forgesis min tiom, ke mi parolis ilian mizeraĉan lingvon kaj forgesis, ke estas mi sola, kiu alte tenas la standardon de la klasika filologio. En la Romo de Kezaro kaj Kikerono ne devas ekzisti iu serpenta siblado de frenezula parolmaniero. Kunvojaĝintoj, ĝojegu kun mi! Ree mi estas la malnova Sovaĝi, la vojtrovinto de Odyssevs en la filologia konfuzego!...“
Li faras paŭzon, por atendi la efikon de sia parolado. Sed ĝi estas tre mizera kaj ĉiuj senvorte rigardas la parolanton.
„Kunvojaĝintoj!“ denove krias la profesoro. „Mi konstatas kun granda ĝojo, ke mia hodiaŭa surprizo tiom emocias vin, ke vi ne kapablas paroli. Via silento estas por mi riĉa aplaŭdo kaj samtempe forta instigo, iri plu la komencitan vojon. Jes, mi surpaŝis la vojon, kiu kondukas el la filologia konfuzego, sed _mi ne iros ĝin sola_! Sciu, ke mi havas grandiozan planon. Ni estas elsenditoj de l’ dudeka jarcento, kiuj devas plenumi sanktan kulturan mision. Tial mi kondukos ankaŭ aliajn sur tiun ĉi vojon. La Romo-n de l’ Nerona epoko eltiri el la filologia ŝlimo, tio estas nia nobla tasko, kiun ni devas plenumi! Kiel ni ebligos tion? _Mi fondos por romanoj universitaton de l’ dudeka jarcento_, en kiu ĉiu romano havos okazon lerni la latinan kaj grekan lingvon ĝuste kaj klasike, en kiu ĉiu povos profiti de niaj sciencoj, en kiu fine ĉiu fariĝos disĉiplo inda ne nur je antikva Romo sed eĉ je nia jarcento! Ha, kaj tiam oni enskribos en la grandan libron de l’ historio per oraj literoj ne nur mian nomon, sed ankaŭ la nomon de vi ĉiuj, kiuj afable helpos min _efektivigi la grandiozan kulturan mision de l’ dudeka jarcento_!!!“
Post tio, la profesoro rapideme forlasas nian ĉambron; evidente li ne volas perdi tempon kaj tuj komenci la bezonajn preparojn...
55.
Maria ploras. Ŝi sidas supre en sia ĉambro kaj verŝas larmojn ... amarajn larmojn.
Kviete mi karesas ŝian nigran hararon. Mi estas konfuzita; ĉar unuafoje mi vidas ŝin ploranta.
„Maria“, mi diras mallaŭte, „kial vi ploras?“
„Lasu min!...“ ŝi rediras ofendite.
„Kial vi koleras al mi?“ mi demandas konfuzite.
„Vi demandas ... ah...“ ŝi riproĉas singulte, „vi demandas min ... ah, ke mi tiom eraris! Mi konfidis vin, kiam vi flustris al mi amon kaj fidelon ... kaj nun? Nun vi forlasas min kaj serĉas en la brakoj de antikva junulino tion, kion mi ne donis al vi...“
Mi estas konfuzita kaj serĉas vortojn por senkulpigi min.
„Maria ... ĉu vere vi estas ĵaluza pro tiu knabino, kiu ja estas nur fantomo de nia Co-a ekzisto?“
„Ha!“ ŝi krias laŭte, „ne senkulpigu vin! Ĉiutage mi povis observi la ludon, kiun vi frivole aranĝis antaŭ miaj okuloj. Ĉu vi scias, kiom mi suferis? Sed vi ne estas inda, ke mi ankoraŭ pensu pri vi. Vin mi forstrekas el mia memoro. Vi ŝatis miajn karesojn nur tiel longe, ĝis kiam vi trovis alian virinon. Kaj tiam vi formetis min flanken kiel ludilon, kiu jam enuigas, kaj senkompate forlasis min. Kaj eble nun, kiam ankaŭ ŝi jam enuigas vin, vi serĉas denove min...“
Mi estas kortuŝita de la larmoj, kiujn verŝas trompita knabino.
„Maria...“ mi balbutas, „vi ĉion rigardas kiel tragedion. Ĉu estas mia kulpo, ke la romana knabino amas min? Sed mia amo ja restas ĉe vi, Maria ... nur ĉe vi...“
Kaj denove mi karesas ŝian hararon.
„Ni forlasos Romo-n ... eble baldaŭ... Kaj ni denove estos hejme feliĉaj naturinfanoj, kiaj ni estis antaŭ la vojaĝo. Mi ne supozis, ke vi koleros al mi...“
„Ĉu vi postulas, ke mi rigardu kun ridantaj okuloj, kiel mia amato kisas fremdan knabinon? Ne, vi trompis mian amon. Vi rompis mian koron por ĉiam. Mi kredis, ke vi estas homo nobla kaj bona, sed mi terure eraris. Per krudaj manoj vi detruis mian feliĉon ... ĉion, ĉion vi detruis...“
Novaj larmoj fluas el ŝiaj belaj malhelaj okuloj. Ŝiaj ŝultroj tremas pro la singultoj, kiuj ŝiriĝas el ŝia brusto. Kaj ŝi ploras tiel kortuŝe, ke mi subite sentas penton en mia koro. Mi volas ŝin konsoli, sed mi ne scias kiel. Ĉar mi ekkonas nun, ke mia kulpo estas granda kaj ke la peko, kiun mi faris kontraŭ tiu ĉi knabino, estas malbela kaj jam ne korektebla. En tiu ĉi horo mi sentas, ke la amo de tiu ĉi knabino estis granda kaj pura. Kaj mi paŝdetruis ĝin kiel belegan floron...
„Maria...“ mi diras pente, „ĉu mi ne povos akiri pardonon? Mia amo al vi ja flamas pli hele ol fajro...“
Mi provas delikate depreni ŝiajn manojn, kiujn ŝi metis antaŭ la vizaĝon, kaj klinas malsupren mian kapon.
„Ne ploru ... ne ploru!“ mi petas.
Sed ŝi forskuas miajn manojn, kiujn mi karese metis ĉirkaŭ ŝiajn ŝultrojn kaj kun malame flamantaj okuloj ŝi ĵetegas en mian vizaĝon:
„For! Mi ne volas vidi vin ... senhonta homo, vi!...“
Mute mi ŝanceliĝas al la pordo. Lastan rigardon mi resendas al la knabino kaj silente kaj rezigne fermas la pordon. Mi ne konscias nun, kion mi faris ... sed mi sentas, ke mi estas malgaja ... tiel malgaja...
56.
Homoj bruas en nia domo. Ili plenigas la vastan vitran halon, kiu subite fariĝis homa abelejo. Ĉiuj ili volas viziti la lernejon de l’ fremduloj, pri kiu Sovaĝi fanfarone anoncis en Romo per grandaj afiŝaj alvokoj en latina lingvo. Plej diversaj homoj venis: grizharaj maljunuloj, knaboj, soldatoj, filozofoj, laboristoj... Ili estas sciavidaj pri la novaĵoj, kiujn ili aŭdos kaj pri la sorĉaĵoj, kiujn ili lernos.
Sovaĝi disvolvis vastan programon. Li opinias, ke li bonege sukcesos kaj ke li vere enkondukos tute novan kulturon en Romo-n. Li konfiskis ĉiujn lernolibrojn de latina lingvo, kiujn ni aĉetis, por enkapigi al siaj lernantoj „klasikan“ latinon. Tio ĉi ŝajnas al li plej urĝe plenumota tasko.
Krome li dungis fraŭlinon Snob kiel docentinon. Ŝi prelegos historion kaj natursciencon! Tondre! Mi eksvenetas, kiam mi rememoras ŝian cervohipotezon kaj la „biblian“ aferon. Kiam mi atentigis profesoron -- pardonu! -- universitatestron Sovaĝi pri tio, li kviete ridetis kaj diris, ke tiel precize ŝi ne bezonas praktiki la aferon. Sed preskaŭ okazis, ke ili ambaŭ ne interkonsentis pri la salajro. Sovaĝi proponis al ŝi monate 1000 sestercojn, ŝi postulis pli, akcentante siajn „universitatajn studojn“. Krome ŝi nepre volis scii, kiom da dolaroj estas 1000 sestercoj, ĉar „ŝi kutimas labori nur laŭ tarifo“.
Specialan fakon en sia universitato Sovaĝi volas dediĉi al la kuira arto kaj aranĝi kursojn de kuirado kaj mastrumo. Por tiu ĉi celo li volis gajni sinjorinon Kamilo-n, sed tiu rifuzis sian helpon, ĉar la kompatindaj kristanoj ŝin tute okupas. Profesoro Sovaĝi do turnis sin al Sabino, la kuiristino, kaj promesis pagi al ŝi konvenan salajron. Sabino tre volonte konsentis, sed estas ankoraŭ en ioma embaraso, ĉar ŝi ne scias ankoraŭ eĉ unu vorton latinan.
Kiam Tabakaĉ sciiĝis, ke „oni povas fari kapitalon“, li tuj ekrilatis kun profesoro Sovaĝi. La profesoro komence rifuzis lian helpon, sed fine dungis lin kiel ordigiston kaj kontroliston.
Ankaŭ min profesoro Sovaĝi volis „svati“ por sia universitato. Ke mi prelegu pri moderna literaturo de l’ dudeka jarcento. Sed ĉar li proponis al mi nur 500 sestercojn, mi rifuzis. Tiam li tre koleris kaj diris, ke mi estas homo postularoganta, ke mi ja tute ne havas universitatan kvalifikon kiel fraŭlino Snob, kaj ke mi havas nenian komprenon pri la granda kulturmisio de l’ dudeka jarcento. Mi ofendite respondis, ke mi kraĉas sur liajn 500 sestercojn, sur lian Kikeronon kaj sur lian tutan universitataĉon! Kiam li aŭdis tion, li tuj kuris al la juĝejo, poste al la pretoro, por akuzi min pri „personaj kalumnioj“. Mi efektive estas scivola pri la proceso, gvidota laŭ antikve-romaj leĝoj...
Cetere, la universitato kaŭzas grandan deficiton malgraŭ la avaraj kaj ridindaj salajroj kaj la enspezataj, proporcie altaj, studopagoj. Kvankam Tabakaĉ atentegas, ke nenio malaperu el nia domo, la lernantaro prenaĉas kaj ŝtelas ĉion, kio estas nefiksa kaj forportebla. Unu grizharulo eĉ forŝtelis nian plej belan ursofelon el la vitra halo, portante ĝin surŝultre kvazaŭ togon...
La lernantoj treege bruas. Ne mankas inter ili eĉ tiu speco de friponoj, kiuj venis nur por amuzi sin, ĉagrenante la profesoron per diversaj petolaĵoj...
Mia frunto zorge sulkiĝas, kiam mi vidas ĉion ĉi. Mi estas jam nun konvinkita, ke la projekto de Sovaĝi estos mizera malsukceso kaj -- kio estas plej terura -- ridindiga kompromito de l’ dudeka jarcento!
Bone, ke mi tenas miajn fingrojn for de tia aferaĉo!...
57.
La cezara frenezo infektis ankaŭ fraŭlinon Snob kaj montras katastrofajn sekvojn.
Ŝi elspeze forĵetis sian monon kaj havaĵon por havigi al si antikvajn toaletojn kaj ornamaĵojn, ĉar ŝi volas esti tute „antikve-moderna“ romanino. Ŝi prunteprenis de Sabellius Rufus sklavinon, kiu scias frizi, kaj ŝi nun portas sian hararon jen milbukle alten turigita jen laŭgreke ĉirkaŭtenita de oraj ringoj. Kaj ĉar ŝia mono elĉerpiĝas pli kaj pli, ankaŭ la salajra antaŭspezo, kiun ŝi ricevis de Sovaĝi, ŝi steletas, kion ajn ŝi povas, por sin fordoni al antikva lukso. Kaŝe ŝi vendas la figuraĵetojn kaj malgrandajn objektojn el sia ĉambro. Per aŭtomobilo ŝi jam ne volas veturi kaj deklaras, ke la sola inda maniero de veturado por romana sinjorino estas la palankeno, kaj ke la palankenon devas porti nubiaj sklavoj.
Sed ŝia antikva frenezo montras de tago al tago pli terurajn sekvojn. Ŝia ĉambro estas tute malplena, la muroj nudaj. Nur surplanke kuŝas matraco kaj litaĵo, sur kiu ŝi dormas. Dio kara! Mi ekprenas mian kapon pro kompato kaj zorgo, kiam mi vidas tion. La meblojn, bildojn, tapiŝojn ... ĉion ŝi vendas al entreprenemaj romanoj. Kaj kion ŝi faras per la enspezita mono? Ŝi aĉetas antikvajn vestaĵojn, antikvan ornamaĵaron, antikvan frizistinon, antikvan palankenon kaj kvar antikvajn nubianojn, kiuj portas la palankenon.
Kaj plej amuze estas, ke fraŭlino Snob simple ŝtelis la venditajn aĵojn, ĉar ili ja apartenas al gesinjoroj Fromaĝi. Sed tiuj estas blindaj kaj ne volas aŭdi min. Sinjorino Kamilo ploras kaj preĝas pro kaj kun la kristanoj, Fromaĝi mem estas okupata per eksperimentado kaj nenion volas scii pri la sensencaĵegoj, kiujn faras fraŭlino Snob. Ankaŭ Maria tute retiriĝis en sian ĉambron kaj jam interesiĝas pri nenio. Kaj fraŭlino Snob gaje daŭrigas la ŝteladon kaj entreprenas siajn rabekskursojn ankaŭ en aliajn ejojn. Neniam ŝi havas sufiĉe da mono kaj pruntadas ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ mian Nerona-n monon, kiun mi ŝparis al mi kun granda peno, ŝi jam prunte rabis al mi...
* * * * *
Ofte mi sola vagas tra la stratoj de Romo sencele kaj maltrankvile...
Mi vidas la Jupiter-on de la kapitolo. Mi vidas, kiel li movas la olimpajn brovojn kaj kiel la ambroziaj bukloj kovras liajn ŝultrojn. Kiu vivanto povus same aserti, ke li vidis la kapitolan Jupiter? Ankoraŭ hodiaŭ la homoj disputas, kiamaniere li malaperis el la mondo. Ĉu dispecigita, je sonorilegoj fandita, aŭ transformita je la statuo de l’ sankta Petro? Neniu sciiĝos la veron -- sed ni povas ekscii ĝin. Ni ja bezonas nur plu paŝi tra Co-ujo...
Enpense mi iras trans la forumon.
„He! Bonan tagon, sinjoro Kovalo!“ vokas min konata voĉo.
Estas fraŭlino Snob, kiu promene veturas en sia palankeno, portata de kvar nubianoj. La verdaj kurtenoj estas tiritaj malferme, kaj sur la ŝvelaj remburaĵoj en romana vestaĵaro, kun sandaloj kaj alta bukla harkonstruaĵo, kun pendanta valorega ornamaĵo ŝi kuŝas kaj rikanas. Kaj apud ŝi -- fulmotondro! -- ripozas ŝia favorato, la aktoro Glaŭkus, kiu estas adorata karulo de la roma sinjorinaro kaj kiu ŝajnas esti Apollo kaj Herkules en unu persono.
„Ankaŭ en Romo?“ ŝi diras kaj kun indulga rideto etendas al mi sian ringornamitan manon.
Plej volonte mi detirus de ŝiaj fingroj ĉiujn valorajn ringojn, kiuj estas belegaj antikvaĵoj. Sed kiam mi ektuŝas ilin, mi ektremas. Mi timegas superstiĉe, ke ankaŭ mi eble infektiĝos de tiu frenezo, kaj rapide adiaŭas...
Enpense mi daŭrigas mian vojon. Pluveroj falas de la griza ĉielo. La malvarmeto estas tre agrabla, ĉar la lastaj tagoj estis tre varmegaj. Mi bedaŭras nur, ke mi forgesis kunpreni mian pluvombrelon. Sed la nobluloj de Romo estas malpli forgesemaj. Ili disstreĉas la pluvombrelojn, kiujn ili aĉetis de ni. La pluvombrelo estas nun plej nova modo en Romo kaj treege moderna.
Mi renkontas Domitius Afer, la konsulon Licinus, la senatoron Flavius Scevirus, la prefekton Flavius Sabinus, Sulpicius Afer -- ĉiuj paŝadas fiere sub malfermitaj pluvombreloj, dum kiam la popolaĉo postkrias ilin...
Mi rapidiĝas, ĉar la pluvo plifortiĝas. Distrite mi serĉas kafejon, sed kompreneble ne trovas iun kaj ĝishaŭte malsekiĝas, ĝis kiam mi alvenas hejme...
58.
_Circenses!_
La okazantaĵoj vetrapidiĝas. Hodiaŭ cirko, postmorgaŭ areno. Nerono komencas aranĝi festojn, festenojn kaj invitas nin. Supozeble li timas nian koleron kaj li volas ŝajnigi al ni sian bonvolon kaj favoron. Sed ni scias, ke la interrilatoj inter ni kaj la kortego akriĝas de tago al tago, ke la aero estas saturita de dinamito kaj ke sufiĉas radiero por eksplodigi ĝin...
Mirinda estas tiu cirko kun siaj moviĝantaj homamasoj, kun sennombraj alten ĵetataj brakoj, kun la svarmantaj kapoj kaj kriegantaj voĉoj.
Ni sidas apud la imperiestra loĝio. Malantaŭ Nerono staras gramofono, kiu ludas gajan operetan melodion. Ni rigardas mute la unikan spektaklon, kiu nun prezentiĝas antaŭ niaj okuloj, unika en la tuthomara historio: vetkuro inter aŭtomobilo de nia tempo kaj kvadrigo de l’ antikva epoko!
Karolo direktas la aŭtomobilon. Ridete li mansignas al nia loĝio. La majstroveturigisto Myrtillus, homo kiel Herkules, starigas apude la kvarĉevalan veturilon. Kaj jen, la tradiciaj fiŝoj kaj globoj atendas por esti forprenataj. Ĉiuj rigardantoj estas plene ekscititaj.
Ektrumpetas signalo -- huj! ekkuras ambaŭ veturiloj...
Ekbolas antaŭ kaj post ni la homaro ... miksiĝas polvo, benzinodoro kaj kriegoj ... frenezas aplaŭdoj ... bruas la popolo ... baraktas brakoj, kapoj, korpoj ... kaj tra la ĥaosego fajfegas la signalsireno de Karolo...
Karolo preterpasas unuafoje la Meta ... la bruo plilaŭtiĝas ... haha!... la kvadrigo restas jam malproksime post la aŭtomobilo ... moke kriegas la popolo kaj insultas la vere ja senkulpan Myrtillus-on ... Karolo fine haltas ĉe la celo ... li fiere klinas sin, dum oni ŝutegas lin per aplaŭda muĝego ... la kompatinda kvarĉevala veturilo kuŝas disrompita ie en la cirko ... la kompatinda Myrtillus inter la ruinaĵoj kaj la kvar belegaj ĉevalviroj kuŝas surdorse kiel skarabegoj kaj batadas per piedoj...
Karolo ricevas la oran palmon. Nerono eĉ ordonas, ke oni starigu honore al li statuon apud la Meta.
Fromaĝi furiozas pro kolero: al li ankoraŭ neniu starigis statuon!...
59.
„Tabakaĉ malaperis!“ krias Karolo kaj saltas el la haltanta aŭtomobilo.
Sinjorinoj Kamilo verŝante riveron da larmoj kaj tordante la manojn, rakontas:
„Li akompanis nin en aŭtomobilo al kolektiĝa loko de la kristanoj. Sed oni malkovris ilin kaj tuj kaptis. Karolo kun levita revolvero savis min kaj kondukis min al la aŭtomobilo, sed Tabakaĉ kun la ceteraj kristanoj malaperis malantaŭ armita falango...“
„Arogantegaĵo!“ krias Fromaĝi. „Ĉu mi ne malpermesis interrilati kun la kristanoj? Nun la bombo eksplodis kaj kio nun? Mi demandas: kio nun? kio nun?...“
Ekscitite li kombas sian hararon kaj daŭras krii:
„Ha, ke tiel okazis ... mi estas responda pri la sorto kaj vivo de ĉiu el ni! Nerono jam delonge ne estas favora al ni. Li retenos tiun homon kiel garantiulon.“