Part 3
Herodias. -- Tute prave mia filino povas postuli la kapon de tiu homo. Kontraŭ mi li eligis insultaĵojn, abomenaĵojn li diris al mi. Oni vidas, kiel ŝia patrino estas kara al ŝi, tial ne cedu, mia filino, li ĵuris, ĵuris.
Herodo. -- Silentu, ne parolu al mi. Vidu, Salome, oni devas esti prudenta, ĉu ne vere? oni devas esti prudenta. Neniam mi estis severeta kontraŭ vi, mi ĉiam vin amis, eble tro multe. Estas terure, estas abomene, postuli tion de mi, kaj fine mi kredas, ke ĝi tute ne estas serioza. La kapo de senkapigito estas abomena objekto, ĉu ne vere? Knabino ne devas vidi tion. Kian plezuron tio povas alporti al vi? Nenian. Ne, ne, tion vi ne povas deziri; aŭskultu min momenton. Mi havas smeraldon, grandan rondan smeraldon, kiun la amatino de Cezaro sendis al mi. Kiam vi vidas tra tiu ŝtono, tiam vi povas tion vidi, kio en la malproksimeco okazas. La imperiestro mem portas tian ŝtonon, kiam li vizitas la cirkon. La mia tamen estas pli granda, tion mi scias certege, ĝi estas la plej granda smeraldo en la tuta mondo. Ĝin vi volas havi, ĉu ne? Petu ĝin de mi, vi ekhavos ĝin.
Salome. -- Mi postulas la kapon de Johanano.
Herodo. -- Aŭskultu min do, vi ja tute ne aŭskultas min, lasu min fine paroli al vi, Salome.
Salome. -- La kapon de Johanano!
Herodo. -- Ne, ne, tion vi ne volas, vi nur ĝin diras por fari al mi doloron, ĉar mi rigardis vin la tutan vesperon. Nu, mi ja konfesas, via beleco turmentis min, terure ĝi turmentis min, kaj tro multe mi vin rigardis, sed mi ne ĝin refaros. Oni devas rigardi nek objektojn nek personojn. Nur en la spegulo oni devas rigardi sin, ĉar speguloj nur montras al ni maskojn. -- Mi soifas; vinon! -- Salome, ni estu amikoj. Vidu..., kion mi nur volis diri..., kio ĝi estis? -- ho jes, mi memoras. Salome, alproksimiĝu, alie vi ne aŭdos miajn vortojn! Salome, vi do konas miajn blankajn pavojn, la belajn blankajn pavojn, kiuj promenadas en la ĝardeno inter la mirtoj kaj cipresoj. Oraj estas iliaj bekoj, kaj la grenoj, kiujn ili manĝas, estas el oro, kaj purpure ruĝaj estas iliaj piedoj. Pluvas, kiam ili blekas, kaj kiam ili disvolvas la voston, tiam la luno staras sur la ĉielo. Po du ili promenas inter la cipresoj kaj la malhelaj mirtoj, gardata ĉiu de sklavo. Ofte ili flugas trans la arbojn kaj ofte ili ripozas sur la herbejoj kaj ĉe la lagetoj. Neniu reĝo sur la tuta tero posedas tiajn mirindajn birdojn, eĉ ne Cezaro. Vidu, kvindek de tiaj pavoj estos viaj, ĉiam ili sekvos vin kaj en ilia mezo vi estos, kiel la luno en granda brilanta nubo -- ili ĉiuj estos viaj, nur cent mi posedas, kaj sur la tuta tero ne estas reĝo, kiu posedas pavojn kiel ĉi tiuj, tamen mi volas doni ilin ĉiujn al vi. Vi nur malligu min de mia ĵuro kaj ne postulu plu de mi, kion vi postulis. (_Li fintrinkas la pokalon da vino_).
Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano.
Herodias. -- Bone dirite, mia filino! (_al Herodo_) kaj vi faras vin ridinda per viaj pavoj.
Herodo. -- Silentu, vi ĉiam krias; kiel rabobirdo vi krias! Oni ne devas tiel krii. Via voĉo turmentas min. Silentu, mi diras vin! Salome, pripensu, kion vi faris! Eble tiu viro venas de Dio, mi firme kredas, ke li venas de Dio; li estas sankta viro. La fingro de Dio tuŝis lin. Terure Dio parolis per lia buŝo. En la palaco kiel ankaŭ en la dezerto, ĉiam Dio estas kun li. Almenaŭ tio estas ebla. Oni ne ĝin scias certe, sed estas eble ke Dio estas por li kaj kun li. Se li mortas, tiam malfeliĉo povas trafi min. Ĉar li proklamis ke en la tago de lia morto, iu estos trafata de malfeliĉo. Kaj nur min povas tio koncerni. Pripensu ke mi glitis sur sango, kiam mi venis ĉi tien. Krom tio, mi aŭdis flugilbaton en la aero, baton de grandegaj flugiloj. Tio estas malbonaj antaŭsignoj! Kaj tre certe montriĝis aliaj, kiujn mi ne eksciis. Nu, Salome, vi ne povas deziri ke trafos min malfeliĉo! Tion vi ne volas, aŭskultu min plue.
Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano.
Herodo. -- Vidu, vi tute ne aŭskultas min. Estu do kvieta, mi estas tute kvieta, kiel vi vidas. Aŭskultu min: ĉi tie mi portas kaŝitan ornamaĵon, kiun eĉ via patrino neniam vidis, tre rimarkindan ornamaĵon. Mi havas ĉirkaŭkolon, kiu konsistas el kvar perlaroj, oni povus rigardi ilin kiel lunojn, kiuj estas fiksitaj al radioj el arĝento; oni povus rigardi ilin kiel kvindek kaptitajn lunojn, kunligitajn al unu maldika fadeno el oro. Tion portis iam unu reĝino sur sia ebura brusto. Se vi ĝin portas, vi estos tiel bela kiel reĝino. Mi havas amestisojn, tiel nigrajn kiel vino, aliajn tiel ruĝajn kiel vino miksita kun akvo. Mi posedas flavajn topazojn kiel okuloj de tigroj, kaj ruĝajn topazojn kiel kolombokuloj, kaj verdajn kiel katokuloj. Mi posedas opalojn, kiuj lumas kun malvarma flamo, kiuj malĝojas la animojn kaj kiuj timas la nokton. Oniksojn mi posedas, kiuj mienas kvazaŭ pupilo de mortinta virino. Selenitojn mi posedas, kiuj aliiĝas, kiam aliiĝas la luno, kaj kiuj paliĝas kiam la luno brilas. Mi havas safirojn, grandajn kiel ovoj, bluajn kiel bluaj floroj; en ili la maro sin movas, kaj neniam la luno malhelpas la bluon de iliaj ondoj. Mi havas orŝtonojn kaj berilojn, krisopazojn kaj rubinojn, saradoniks kaj hiacintŝtonojn kaj kalzedonitojn; ilin ĉiujn mi volas doni al vi, kaj aĉeti por vi ankoraŭ multajn aliajn objektojn. La reĝo de Hindujo ĵus sendis al mi kvar ventumilojn el papagoplumoj, kaj la reĝo de Nubio sendis veston el strutplumoj. Kristalon mi posedas, kiun virinoj ne devas rigardi, sed nur junaj viroj post kiam ili estas vergitaj per vergo. En kesteto el perlamoto mi havas tri belegajn turkisojn; kiam oni portas ilin sur la frunto, oni povas vidi aferojn, kiuj ne ekzistas, kaj kiam oni portas ilin sur la mano, oni povas fari nefrukteblaj per ili la virinojn. Tiuj trezoroj estas de nekalkulebla valoro, ili estas nepageblaj. Tamen tio ne estas ankoraŭ ĉio. En kesteto el ebono kuŝas du pokaloj el sukceno, similaj al oraj pomoj. Kiam malamiko verŝas venenon en tiujn pokalojn, ili fariĝas kvazaŭ arĝentaj pomoj. En kesteto kun enkrustitaj sukceno mi havas sandalojn ornamitajn per vitro; mi posedas brakringojn enkrustitajn per karbunkolo kaj renŝtono... kion do vi volas, Salome. Diru al mi kion vi deziras kaj mi donos ĝin al vi. Ĉion mi volas doni al vi, ĉion, kion vi volas, nur ne tion unu. Ĉion, kion mi posedas mi volas doni al vi, escepte unu vivon. La mantelon de la ĉefpastro vi havos, eĉ la antaŭkurteno de la plejsankaĵo!
La Judoj (_kun indigno_). -- O! O!
Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano!
Herodo (_falsidiĝante_). -- Kiu donos al ŝi kion ŝi postulas? Ĉu ŝi estas vere la infano de sia patrino?
Unua Soldato (_alproksimiĝas la reĝon_).
Herodias (_prenas la ringon de l’mano de la tetrarko kaj ĝin donas al la soldato, kiu tuj ĝin portas al la ekzekutisto_).
La ekzekutisto (_konfuziĝas terurite_).
Herodo. -- Kiu prenis mian ringon? Estis ja ringo al mia dekstra mano. Kiu trinkis mian vinon? Estis ja vino en mia pokalo. Ĝi estis plena je vino kaj iu fortrinkis ĝin. O, mi firme kredas ke malfeliĉo trafos iun.
La ekzekutisto (_malsupreniras la cisternon. Oni refoje aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj pordon kiu brufermiĝas_).
Herodo. -- Ve, kial mi donis mian vorton? Neniam reĝo devus doni sian vorton; se li ĝin tenas, estas terure, kaj se li ne ĝin tenas, ne estas malpli terure.
Herodias. -- Mi opinias ke mia filino agis prave.
Herodo. -- Mi estas certa, ke nin trafos malfeliĉo.
Salome (_sin klinas super la rando de la cisterno kaj aŭskultas_). Nenio aŭdiĝas, nenion mi aŭdas; kial tiu viro ne krias? Se iu venus por mortigi min, mi krius, mi defendus min, mi ne ĝin tolerus -- ekbatu! ekzekutisto, ekbatu! mi diras vin -- nenion mi aŭdas -- teruriga silento regas. Ah! Io falis teren. Mi aŭdis ion, kio falis. Li timas, tiu sklavo, certe li lasis fali sian glavon. Li ne kuraĝas mortigi lin. Li estas malkuraĝulo, tiu sklavo, oni irigu soldatojn. (_Ŝi ekvidas la paĝion de Herodo kaj parolas al li_). Venu ĉi tien, vi ja estis la amiko de tiu mortinta siriano, ĉu ne vere? Ne estas ankoraŭ sufiĉe da mortintoj. Diru al la soldatoj ke ili malsupreniru kaj alportu al mi, kion mi deziris, kion promesis al mi la tetrarko, kaj kio apartenas al mi.
Paĝio (_malantaŭen paŝas terurite_).
Salome (_sin turnas al la soldatoj_). -- Venu ĉi tien, soldatoj, malsupreniru kaj alportu al mi la kapon de tiu viro.
La soldatoj (_malantaŭen paŝas terurite_).
Salome. -- Tetrarko, tetrarko, ordonu do al viaj soldatoj, alporti al mi la kapon de Johanano! (_Granda nigra brako, la brako de l’ekzekudisto aperas el la cisterno, portanta sur arĝenta plado la kapon de Johanano. Salome ekprenas ĝin, Herodo kovras al si la kapon per la mantelo, Herodias ridetas kaj ventumas sin. La Nazaretanoj genufieksas kaj preĝas_). Ah! vi ne volis permesi al mi kisi vian buŝon, Johanano, nun mi volas kisi ĝin; per miaj dentoj mi volas mordi ĝin kiel maturan frukton. Jes, mi nun volas kisi vian buŝon, Johanano. Ĉu mi ne ĝin diris al vi, ke mi volas kisi ĝin? Sed kial vi ne rigardas min, Johanano? Viaj okuloj, kiuj estis tiel terurigaj, tiel plena je kolero kaj malestimo, nun ili estas fermitaj, kial ili estas nun fermitaj? Malfermu ilin! Levu viajn palpebrojn, Johanano. Kial vi ne rigardas min? Ĉu vi timas min, Johanano, ĉar vi ne rigardas min? Kaj via lango, kiu, simila al serpento, elĵetis sian venenon, nun ĝi diras plu nenion, Johanano; tiu ruĝa vipero, kiu per sia veneno ebriigis min. Tio ja estas stranga, ĉu ne? De kio venas, ke ĉi tiu ruĝa vipero ne moviĝas plu? -- vi maldeziris min, Johanano, vi min forpuŝis, vi diris al mi insultajn vortojn. Kvazaŭ kontraŭ knabinaĉo, vi agis kontraŭ mi, Salome, la filino de Herodias; kontraŭ mi, princino de Judeo, kaj nun Johanano, mi vivas ankoraŭ, sed vi estas morta, kaj ĉi tiu via kapo estas mia; nun mi povas fari kun ĝi kion mi volas. Mi povas ĵeti ĝin antaŭ la hundojn kaj al la birdoj en la aero -- ah, Johanano, Johanano, vi estis la ununura viro, kiun mi amis, al ĉiuj aliaj mi nur estis antipatia, sed vi estis bela. Via korpo similis al ebura kolono sur piedestalo el arĝento, ĝi similis al ĝardeno plena je vinberoj kaj arĝentaj lilioj, ĝi estis kiel turo el arĝento, ornamita per eburaj pentraĵoj. Nenio en la tuta mondo estis kiel via korpo, nenio en la mondo estis tiel nigra kiel viaj haroj, kaj nenio sur tero estis tiel ruĝa kiel via buŝo. Via voĉo estis oferujo el kiu fluadis multekosta odoro, kaj se mi rigardis vin, eksonis en mi mirindaj sonoj. Ah, kial vi ne rigardis min, Johanano? Per viaj manoj kaj per viaj insultoj vi kovris por mi vian vizaĝon. Antaŭ viajn okulojn vi metis la vualon de tiu, kiu volas vidi sian Dion. Nun vi vidas Lin, vian Dion, Johanano, min tamen, min -- vi vidis neniam. Se vi ĝin estus farinta, vi estus aminta min. Mi vidis vin, Johanano -- kaj -- mi amis vin. Ah, kiom mi vin amis! Ankoraŭ mi vin amas, Johanano, nur vin; mi soifas je via beleco, kaj malsatas je via amo. Kaj nek vino nek frukto povis trankviligi mian deziron. Kion mi nun faros, Johanano? Nek la riveroj, nek la riveregoj povas trankviligi mian amon. Princino mi estis -- vi malŝatis min -- ĉasta mi estis -- vi metis fajron en mian sangon. Ah, kial vi ne rigardis min, Johanano? Se vi estus ĝin farinta, vi estus aminta min. Mi bone ĝin scias, vi estus aminta min, ĉar la mistero de l’amo estas pli granda ol la mistero de l’morto. Nur la amon oni povas rigardi.
Herodo. -- Abomena estas via filino, plene abomena. Tio, kion ŝi faris, estas vere granda krimo, certe krimo kontraŭ nekonata Dio.
Herodias. -- Mi pravigas la faron de mia filino kaj nun mi volas resti tie ĉi.
Herodo (_ekstarante_). -- Tion diras la sangadulta virino. Venu, mi ne volas resti ĉi tie pli longe; venu, mi rediras vin, mi scias ke malfeliĉo ekfariĝos. Manaso, Isaŝaro, Oziaso, estingu la torĉojn, nenion mi volas plu vidi, mi ne volas, ke io vidas min ie. Estingu la torĉojn, kaŝu la lunon, kaŝu la stelojn, ni kaŝu nin mem en nia palaco. Herodias, mi komencas timegi! (_Ĉiuj foriras tra la enirejo kaj trans la ŝtuparon en la palacon_).
La Sklavoj (_estingas la torĉojn, la steloj malaperas, granda nubo kaŝas la lunon, la scenejo fariĝas tute malluma_).
Herodo (_eksupreniras la ŝtuparon_).
Voĉo de Salome. -- Nun mi kisis vian buŝon, Johanano, mi kisis vian buŝon. Sur viaj lipoj estis amara gusto, ĝi estis la gusto de la sango, ĉu tio estis la gusto de la amo? Oni diras, ke la amo estas amara -- sed tute egale, tute egale, mi kisis vian buŝon, Johanano, mi kisis vian buŝon! (_Radio de la lunlumo falas sur Salomeon_).
Herodo (_sin turnas kaj vidas ŝin_). Oni mortigu tiun virinon!
La Soldatoj (_rapidas al ŝi kaj dispremas ŝin per siaj ŝildoj_).
FINO.
Blua nokta ĉielo kovrita per steloj.
Granda teraso en la palaco de Herodo. Maldekstre granda ŝtupar. Dekstre sur la fundo malnova cisterno, ĉirkaŭita de muro el verda bronzo. Estas vespero; la luno lumas.
En la Esperanta Teatro Internacia aperos de la sama tradukinto:
Salome de Oskar Wilde.
Judito de Hebbel.
Lukrecia Borgia de Victor Hugo.
La Veziro de Lenkoran de Mirza Feth-Ali Achondzade.
Jepo de Bergo de Holberg.
Erasmus Montanus de Holberg.
kaj aliaj.
Notoj:
[1] Premsufoki.
[2] Muro de ĉambro.