Part 2
(_Post signo de Manaso la sklavoj kaj sklavinoj rapidas en la palacon kaj trans la ŝtuparojn kaj alportas tapiŝojn. Kelkaj alportas tri belegajn seĝegojn kaj tablojn, kaj starigas ilin sur la unuan altajon: aliaj alportas vinon kaj fruktojn; aliaj metas brulantajn torĉojn en la torĉujojn al la muroj; aliaj sin starigas kun torĉoj kaj ventumiloj. Muzikistoj kun blovomuzikiloj, harpoj, duonsfertamburoj kaj cimbaloj sidiĝas al la dekstra flanko de la cisterno._)
Herodo. -- Refreŝiga estas ĉi tie la aero. Mi volas plue trinki vinon kun miaj gastoj. Al la senditoj de Cezaro ĉiu honoro devas esti montrata.
Herodias. -- Por ili vi ne restas tie ĉi.
Herodo. -- Jes, por ili; la aero estas tiel refreŝiga; venu, Herodias, niaj gastoj atendas. O! mi glitis sur sango, malbona antaŭsigno, tre malbona antaŭsigno. Kial kuŝas tie sango? Kaj kial tiu kadavro? Ĉu vi kredas, ke mi estas la reĝo de Egiptujo, kiu neniam donas feston, ne montrante kadavron? Kiu ĝi estas? Mi ne volas vidi ĝin.
Unua Soldato. -- Nia soldatestro, sinjoro. La juna siriano, kiun antaŭ tri tagoj vi nomis nia soldatestro.
Herodo. -- Mortigi lin mi ne ordonis.
Dua Soldato. -- Li mortigis sin mem, sinjoro.
Herodo. -- Kial? Mi do nomis lin soldatestro.
Dua Soldato. -- Ni ne scias, Sinjoro. Tamen li mortigis sin.
Herodo. -- Strange; mi kredis, ke nur la romaj filozofoj sin mortigas; ĉu ne vere Tigelinus, la romaj filozofoj sin mortigas.
Tigelinus. -- Kelkaj el ili; la stoikuloj sin mortigas, sinjoro. Ili estas tre maldelikataj homoj, precipe tre ridindaj homoj, vere tre ridindaj.
Herodo. -- Jes, estas ridinde, mortigi sin mem.
Tigelinus. -- Oni mokas ilin en Romo. La imperiestro estas verkinta pri ili mokpoemon, kiun oni ĉie recitas.
Herodo. -- Ah! ĉu li verkis mokpoemon pri ili? Estas mirinde, li povas ĉion -- sed estas strange, ke la siriano sin mortigis. Mi bedaŭras, mi vere bedaŭras. Ĉar li estis bela, li estis tre bela, li havis tiajn sopirantajn okulojn. Mi memoras ke li rigardadis sopirante Salome’on; vere, li rigardadis ŝin iom tro multe.
Herodias. -- Troviĝas ankoraŭ aliaj, kiuj rigardadas ŝin tro multe.
Herodo. -- Reĝo estis lia patro, mi forpelis lin el lia lando. Kaj la reĝinon, lian patrinon, vi faris sklavino. Tial li estas tie ĉi kvazaŭ gasto kaj tial mi faris lin soldatestro. Mi bedaŭras, ke li estas morta. Sed pro kio vi lasis tie la kadavron; forigu ĝin, mi ne deziras vidi ĝin, forportu!
La Soldatoj (_forportas la kadavron tra la dekstra pordo_).
Herodo. -- Estas malvarme tie ĉi; estas trablovo, ĉu ne vere? estas trablovo.
Herodias. -- Ne, ne estas trablovo.
Herodo. -- Jes, estas trablovo, kaj io kvazaŭ flugilbatadoj; mi aŭdas la batadon de larĝaj flugiloj en la aero. Ĉu vi ne ĝin aŭdas?
Herodias. -- Ne.
Herodo. -- Nun mi ne plu aŭdas ĝin; sed mi ĝin aŭdis; estis la vento sendube, ĝi foriĝis. Sed ne, mi ĵus aŭdis ĝin refoje, ĉu vi ankaŭ ne ĝin aŭdis? Ĝi sonas kvazaŭ flugilbatado.
Herodias. -- Estas nenio, mi diras vin; vi estas malsana, ni reiru.
Herodo. -- Mi ne estas malsana, sed ŝajnas al mi, ke via filino estas malsana, tiel malsana ŝi mienas, neniam mi vidis vian filinon tiel pala. (_Li sidiĝas._)
Tigelinus kaj Herodias (_sidiĝas_).
Paĝio (_sidiĝas je la piedoj de Herodias_).
Herodias. -- Mi jam diris al vi, ne rigardu ŝin.
Herodo. -- Enverŝu vinon. (_Oni ĝin faras_). Salome, venu kaj trinku kun mi iom da vino. Mi havas ĉi tie vinon, kiu estas belega. La imperiestro mem sendis ĝin al mi. Trempu viajn lipojn per ĝi kaj tiam lasu al mi malplenigi la pokalon.
Salome (_sidante ĉe la dekstra pordo_). -- Mi ne soifas, tetrarko.
Herodo. -- Ĉu vi aŭdas kiel ŝi, via filino, min respondas?
Herodias. -- Si estas tute prava. Kial do vi ĉiam ŝin rigardas?
Herodo. -- Alportu fruktojn. (_Oni faras ĝin_). Salome, venu kaj manĝu frukton kun mi. Mi amas vidi la mordon de viaj dentoj en frukto. Formordu pecon de tiu ĉi frukto, la ceteron mi volas manĝi.
Salome. -- Mi ne malsatas.
Herodo (_al Herodias_). -- Ĉu vi vidas, kiel vi edukis ŝin, vian filinon!?
Herodias. -- Mia filino kaj mi devenas de reĝoj! Sed via avo estis kamelisto kaj krom tio ŝtelisto!
Herodo. -- Vi mensogas!
Herodias. -- Vi scias mem, ke tio estas vero.
Herodo. -- Salome, venu, eksidu ĉe mi, mi volas doni al vi la kronon de via patrino.
Salome. -- Mi ne estas laca, tetrarko.
Herodias. -- Vi do vidas, kiel ŝi estimas vin.
Herodo. -- Alportu --, kion mi deziris? Mi forgesis. Ah! ah! mi memoras.
Voĉo de Johanano. -- La tempo alvenis; tio fariĝis, kion mi antaŭdiris, diras la Sinjoro, nia Dio. Alvenis la tago, pri kiu mi parolis.
Herodias. -- Silentigu lin do, mi ne volas aŭdi lian voĉon, li ĉiam insultas min.
Herodo. -- Nenion li diris kontraŭ vi. Cetere, li estas tre granda profeto.
Herodias. -- Mi ne kredas en profetoj; ĉu iu povas tion antaŭdiri, kio okazos? Neniu scias tion; krom tio, li ofendas min ĉiam. Sed mi kredas ke vi timas lin; jes, mi scias ke vi timas lin.
Herodo. -- Mi ne timas lin, mi timas tute neniun.
Herodias. -- Jes, vi lin timas, se ne, kial vi ne donas lin en la manojn de la judoj, kiuj jam deziras tion dum ses monatoj?
Unua Judo. -- Sinjoro, vere, estus pli bone liveri lin al ni.
Herodo. -- Sufiĉe pri tio, mi jam donis al vi mian respondon, mi ne liveros lin al vi. Li estas sankta viro, iu, kiu Dion vidis.
Unua Judo. -- Neeble, neniu vidis Dion post Eliaso, kiu estis la unua, kiu vidis Dion. En nia tempo Dio ne plu sin montras, kaj tial estas tiom da mizero en la lando.
Dua Judo. -- Oni tute ne scias, ĉu la profeto Eliaso vere vidis Dion. Ĝi estis nur la ombro de Dio, kiun li vidis.
Tria Judo. -- Dio ne sin kaŝas, li ĉiam sin montras en ĉiuj aferoj, en la malbono kaj en la bono.
Kvara Judo. -- Tion oni ne diru, tio estis tre danĝera doktrino, kiu devenas el la lernejoj de Aleksandrio, kie estas instruata greka filozofio. Kaj la grekoj estas idolanoj, ili eĉ ne estas ĉirkaŭtranĉitaj.
Kvina Judo. -- Neniam oni povas scii, kiel agas Dio, ĉar Liaj vojoj estas plenmisteraj. Eble estas tio la bono, kio ŝajnas esti la malbono, neniam oni povas tion scii, tial oni sin submetu al ĉio. Dio estas fortega, samtempe. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, neniun li indulgas.
Unua Judo. -- Prave, Dio estas terura. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, kiel oni pistas la grenon en pistujo, sed tiu ĉi viro neniam vidis Dion. Post la profeto Eliaso neniu vidis Dion.
Herodias. -- Silentigu ilin do, ili enuigas min.
Herodo. -- Sed mi aŭdis diri ke Johanano mem estas via profeto Eliaso.
Unua Judo. -- Neeble; post la tagoj de l’profeto Eliaso pasis pli ol tri cent jaroj.
Herodo. -- Tamen estas homoj, kiuj diras, ke li estas la profeto Eliaso.
Unua Judo. -- Ne, ne, li ne estas la profeto Eliaso.
Voĉo de Johanano. -- Veninta estas la tago, la tago de l’Sinjoro, kaj sur la montoj mi aŭdas la paŝojn de tiu, kiu estas la Savonto de l’mondo.
Herodo. -- Kion signifas tio, la Savonto de l’mondo?
Tigelinus. -- Ĝi estas la titolo, kiun havas la imperiestro.
Herodo. -- Tamen la imperiestro ne venas al Judeo. Hieraŭ mi ricevis leteron el Romo, en ĝi nenio estas skribita pri tio. Sed vi, Tigelinus, vi estis en Romo la pasintan vintron, kaj tamen ankaŭ aŭdis nenion pri tio?
Tigelinus. -- Vere, sinjoro, nenion mi aŭdis pri tio. Mi nur klarigis al vi la titolon.
Herodias. -- La imperiestro tute ne povas veni ĉi tien, li suferas je la podagro, oni diras ke li havas piedojn kvazaŭ elefanto. Ankaŭ pro ŝtataj motivoj li ne venos, ĉar kiu forlasas Romon -- tiu perdos Romon. Li ne venos. Sed kio ajn estu: li estas la Cezaro; se li volos, li venos. Tamen mi ne kredas ke li venos.
Unua Nazaretano. -- Ĝi ne estas Cezaro, pri kiu parolis la profeto!
Herodo. -- Ne Cezaro?
Unua Nazaretano. Ne, sinjoro!
Herodo. -- Pri kiu do li parolis?
Unua Nazaretano. -- Pri la Mesio, kiu ekvenis.
Unua Judo. -- La Mesio ne ekvenis.
Unua Nazaretano. -- Li ekvenis kaj faras miraklojn ĉiuloke.
Herodias. -- Sensencaĵo, mi ne kredas plu en mirakloj, mi jam vidis tro multe da ili. (_Al paĝio_). Mian ventumilon!
Unua Nazaretano. -- Tiu viro faras verajn miraklojn, ekzemple: dum malgranda edziĝfesto, en urbeto de Galileo, li ŝanĝis akvon en vinon. Homoj, kiuj ĉeestis, rakontis ĝin al mi. Ankaŭ li resanigis per surmetigo de manoj du leprulojn antaŭ la pordegoj de Kapernaumo.
Dua Nazaretano. -- Vi eraras, estis du blinduloj, kiujn li resanigis apud Kapernaumo.
Unua Nazaretano. -- Ili estis lepruloj, tamen li ankaŭ jam resanigis blindulojn, kaj oni vidis lin paroli kun anĝeloj sur monto.
Sadukeo. -- Ne ekzistas anĝeloj.
Fariseo. -- Jes, ili ekzistas, sed mi ne kredas, ke tiu viro parolis kun ili.
Unua Nazaretano. -- Multaj homoj vidis lin paroli kun anĝeloj.
Sadukeo. -- Ne kun anĝeloj!
Herodias. -- Kiel tiuj homoj senpaciencigas min, ili estas veraj malsaĝuloj. (_Al la paĝio_). Nu, mian ventumilon?
Paĝio (_donas la ventumilon_).
Herodias -- Vi mienas kvazaŭ vi sonĝas. Ne sonĝu, nur malsanuloj sonĝas. (_Ŝi batas la paĝion per la ventumilo_).
Dua Nazaretano. -- Same okazis la miraklo al la filino de Jairuso.
Unua Nazaretano. -- Jes, certe, nedisputeble.
Herodias. -- Tiuj homoj estas malsaĝuloj, ili rigardas tro multe la lunon, silentigu ilin do.
Herodo. -- En kio ekzistas la miraklo al la filino de Jairuso?
Unua Nazaretano. -- Mortinta estis la filino de Jairuso, li revivigis ŝin.
Herodo. -- Ĉu li povas revivigi la mortintojn?
Unua Nazaretano. -- Jes, sinjoro, li revivigas la mortintojn.
Herodo. -- Mi ne volas, ke li faru tion, mi malpermesas al li fari tion, mi ne ĝin kredas ke oni revivigas mortintojn. Oni serĉu lin kaj diru ke mi ĝin malpermesas revivigi la mortintojn. Kie loĝas nuntempe tiu viro?
Dua Nazaretano. -- Sinjoro, li loĝas ĉie, sed estas tre malfacile, trovi lin.
Unua Nazaretano. -- Oni diris ke li loĝas nun en Samario.
Unua Judo. -- Je tio oni povas vidi, ke li ne estas la Mesio, ĉar ĉe la samarianojn neniam venos Mesio. Ili estas malbenitaj, ili neniam portas oferaĵojn al la templo.
Dua Nazaretano. -- Antaŭ nelonge li forlasis Samario. Mi kredas ke li estas nuntempe en la ĉirkaŭaĵo de Jeruzalemo.
Unua Nazaretano. -- Ho ne, tie li ne estas, mi ĵus venis de Jeruzalemo. De du monatoj oni aŭdis plu nenion pri li.
Herodo. -- Tute egale, tamen oni igu lin serĉi kaj diru ke mi ne permesas ke li revivigas la mortintojn. Ŝanĝi akvon en vinon, resanigi leprulojn kaj blindulojn, tion li faru se li deziras, tio eĉ ŝajnas al mi bona faro. Sed li nur ne revivigi la mortintojn, estus terurige se la mortintoj revenus.
Voĉo de Johanano. -- Ve al la voluptemulino, la malĉastulino, la filino de Babilino kun okuloj el oro sub la brilantaj palpebroj! Tiel parolas la Sinjoro, nia Dio. Atakigu ŝin de aro da homoj, eklevigu de la popolo ŝtonojn por ŝtonmortigi ŝin!
Herodias. -- Ordonu al li ke li silentu!
Voĉo de Johanano. -- La soldatestroj trapikigu ŝin per glavoj, ili dispremigu ŝin per ŝildoj!
Herodias. -- Tio estas hontindaĵo!
Voĉo de Johanano. -- Tiel mi volas forigi la krimojn de la tero, por ke ĉiuj virinoj lernu ne imiti la abomenaĵojn de tiu virino.
Herodias. -- Ĉu vi aŭdis kion li diris kontraŭ mi? Ĉu vi toleras ke li insultas tiel vian edzinon?
Herodo. -- Vian nomon li ja ne eldiris!
Herodias. -- Tute egale, vi bone scias ke li ĉiam penas insulti min, kaj mi estas via edzino, ĉu ne vere?
Herodo. -- Jes, amata kaj kara Herodias, vi estas mia edzino, kaj antaŭe vi estis la edzino de mia frato!
Herodias. -- Estis vi, kiu tiris lin el miaj brakoj.
Herodo. -- Prave; mi estis la pli forta; sed ni ne parolu plu pri tio. Mi ne volas plu paroli pri tio. Tial la profeto parolis tiujn terurigajn vortojn. Nepre malfeliĉaĵo okazos fine pro tio! Tial ni silentu pri ĝi! Altnobla Herodias, ni forgesas niajn gastojn! Enverŝu por mi, ho multeamatino; replenigu por mi per vino la belegan pokalon, tiun-ĉi el arĝento kaj tiun grandan el kristalo. Mi trinkas al la sano de l’imperiestro! Romanoj estas tie ĉi, tial oni devas trinki al la sano de l’imperiestro!
Ĉiuj. -- Cezaro! Cezaro!
Herodo. -- Ĉu vi ne vidas kiel pala estas via filino?
Herodias. -- Kion tio povas interesi al vi, ke ŝi estas pala aŭ ne?
Herodo. -- Neniam mi ŝin vidis tiel pala.
Herodias. -- Ne rigardu ŝin ĉiam!
Voĉo de Johanano. -- En tiu tago la suno fariĝos tiel nigra kiel la hartukoj, la luno fariĝos tiel nigra kiel sango, kaj la steloj falos sur la teron kvazaŭ nematuraj figoj, falantaj de l’figujo, kaj la reĝoj sur la tero ektimos.
Herodias. -- Haha, mi dezirus vidi la tagon pri kiu li parolaĉas, en kiu la luno fariĝos kiel sango kaj la steloj falos sur la teron kvazaŭ nematuraj figoj. Kvazaŭ ebriulo tiu profeto parolas! Sed la sonoron de lia voĉo mi ne povas plu elporti; abomeninda estas al mi lia voĉo! Silentigu lin do!
Herodo. -- Ho ne, mi ne komprenas, kion li diras, sed ĝi estas eble signo!
Herodias. -- En signoj mi ne kredas. Li parolas kvazaŭ ebria homo.
Herodo. -- Eble li estas ebria de l’vino de Dio!
Herodias. -- Kia estas tiu vino? De kiu vinmonto ĝi devenas, en kiuj premejoj ĝi estas preparita?
Herodo (_de nun rigardas seninterrompe Salomeon_). -- Tigelinus, kiam vi estis lastfoje en Romo, ĉu la imperiestro tiam parolis al vi pri -- -- --
Tigelinus. -- Pri kio, sinjoro?
Herodo. -- Pri kio? -- mi demandis al vi ion, ĉu ne vere? Mi forgesis pri kio mi volis demandi.
Herodias. -- Vi refoje rigardas mian filinon, ne rigardu ŝin, mi jam diris tion al vi.
Herodo. -- Vi ĉiam diras la samon.
Herodias. -- Mi refoje ĝin diras.
Herodo. -- Kaj la rekonstruaĵo de la templo, pri kio oni tiom parolas, ĉu tio okazos? Ĉu ne vere, oni diras ke la kurteno antaŭ la plejsanktaĵo malaperis?
Herodias. -- Vi mem ĝin forprenis; vi tute ne scias, kion vi parolas. Mi ne volas resti tie ĉi pli longe, ni reeniru la palacon.
Herodo. -- Dancu por mi, Salome.
Salome. -- Mi ne deziras danci, tetrarko.
Herodo. -- Salome, filino de Herodias, dancu por mi.
Herodias. -- Lasu ŝin do trankvila.
Herodo. -- Mi ordonas vin danci.
Salome. -- Mi ne amas danci, tetrarko.
Herodias (_ridetante_). -- Vi vidas kiel ŝi obeas vin!
Herodo. -- Kion tio tuŝas min ke ŝi dancas aŭ ne? Tio estas al mi tute same; hodiaŭ vespere mi estas feliĉa, tre feliĉa, neniam mi estis tiel feliĉa.
Unua Soldato. -- La tetrarko mienas tre malgaja, ĉu ne vere? li mienas tre malgaja.
Dua Soldato. -- Jes, tre malgaja li mienas.
Herodo. -- Kial mi ne estus feliĉa? La imperiestro, kiu estas la estro de l’mondo, la estro de ĉio, tre min amas. Donacojn de alta valoro li jus sendis al mi kaj li promesis al mi venigi al Romo la reĝon de Kapadocio, mian malamikon, eble li krucumigos lin en Romo: ĉar li povas ĉion fari, kion li volas, la imperiestro; li ja estas la estro. Tial mi rajtas esti feliĉa, kaj vere, mi ĝi estas ankaŭ. Ankoraŭ neniam mi estis tiel feliĉa. Nenio en la mondo povas neniigi mian feliĉon.
Voĉo de Johanano. -- Li sidos sur la trono, li estos vestita purpure kaj skarlate. En sia mano li tenos oran ujon plenan je siaj kalumnioj. La anĝelo tamen mortfrapos lin, de vermoj li estos manĝata.
Herodias (_mokante_). -- Ĉu vi aŭdas, kion li diras pri vi: De vermoj vi estos manĝata.
Herodo. -- Ne pri mi li parolas, neniam li ĝin faras. Li parolas pri la reĝo de Kapadocio, mia malamiko, ĝi estas li kiu estos manĝata de vermoj. Neniam li parolis al mi, la profeto, escepte tiam, kiam mi faris la edzinon de mia frato la edzino de mi mem. Eble li estas ankaŭ prava, ĉar efektive, vi estas senfrukta.
Herodias. -- Senfrukta? Kaj vi diras tion, vi, kiu senĉese rigardas mian filinon, vi, kiu deziras ke ŝi dancu por plezurigi vin! Estas vere absurda diri ion tian. Mi jam naskis infanon. Al vi neniam naskiĝis infano, eĉ ne ĉe unu el viaj sklavinoj. Vi estas senfrukta, ne mi!
Herodo. -- Silentu! Vi estas senfrukta. Vi ne donis al mi infanon, kaj tial la profeto nomas nian edzecon sangadulta edzeco, kiu kaŭzos malfeliĉaĵojn; mi timas ke li estas prava. -- Tre certe, li estas prava! -- Sed nun ne estas la tempo paroli pri tio, nun mi volas esti feliĉa, kaj mi ĝi estas, tre feliĉa mi estas, nenio ĝenas min.
Herodias. -- Tre mi ĝojas ke vi estas tiel bonhumora hodiaŭ vespere. Vi ne kutimas tion. Sed malfruiĝas, ni returnu, kaj ne forgesu ke ni volas ĉasi je l’tagiĝo. Al la senditoj de l’imperiestro oni ja devas fari ĉiun honoron, ĉu ne vere?
Dua Soldato. -- Kiel malgaja mienas la tetrarko.
Unua Soldato. -- Jes, li mieras malgaja.
Herodo. -- Salome, Salome dancu por mi. Mi petas vin, dancu por mi, mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; jes, mi estas tre malĝoja hodiaŭ vespere. Enirante, mi glitis sur sango, tio estas malbona antaŭsigno, ankaŭ mi aŭdis -- certe, mi aŭdis flugilbaton en la aero, baton kvazaŭ de grandega birdo. Mi ne povas diri, kion signifas tio; mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; venu kaj dancu, Salome, mi vin petas. Kiam vi dancos por mi, vi povas deziri de mi, kion vi volas, mi ĝin donos al vi. Jes, dancu por mi, Salome, mi volas doni al vi ĉion, kion vi deziras, eĉ la duonon de mia reĝolando.
Salome (_ekstarante_). -- Ĉu vi volas doni al mi ĉion, kion mi deziras, tetrarko?
Herodias. -- Ne dancu, mia filino.
Herodo. --Ĉion, eĉ la duonon de mia reĝolando.
Salome. --Ĉu vi ĵuras tion, tetrarko?
Herodo. --Mi ĵuras tion, Salome.
Herodias. -- Mia filino, ne dancu!
Salome. -- Je kio vi ĵuras, tetrarko?
Herodo. --Je mia vivo, je mia krono, je miaj dioj! Kion ajn vi deziras, mi ĝin donos, eĉ la duonon de mia reĝolando, se vi nur dancos. Ho Salome, Salome, dancu por mi.
Salome. --Vi ĵuris, tetrarko.
Herodo. -- Mi ĵuris, Salome.
Salome. -- Kion ajn mi deziras de vi, eĉ la duonon de via reĝolando!
Herodias. -- Ne dancu, mia filino.
Herodo. -- Eĉ la duonon de mia reĝolando. Kiel bela vi estos estante reĝino, se plaĉos al vi deziri la duonon de mia reĝolando. Ĉu ne vere, ŝi estos tre bela reĝino? -- Ah! estas malvarme ĉi tie, blovas malvarma vento, mi aŭdas ĝin! Kaj en la aero mi refoje aŭdas la flugilbaton, oni povus kredi ke flugpendas birdo, granda nigra birdo super la teraso. Kial mi ne volas vidi ĝin, tiun birdon? Kiel teruriga estas ĝia flugilbato, kiom teruriga estas la vento de flugilbato; ĝi estas malvarma vento -- sed ne, ĝi ja ne estas malvarma, ĝi estas kontraŭe tre varma, tro varma; mi sufokiĝas, verŝu akvon sur miajn manojn. (_Sklavoj rapidas al li_). Donu al mi neĝon por manĝi, forprenu mian mantelon, rapide, rapide, forprenu de mi la mantelon -- ne, lasu ĝin. Mia girlando doloras min, mia girlando el rozoj. La floroj estas kvazaŭ fajro, ili brulis mian frunton. (_Li ŝiras la girlandon de sia kapo kaj ĵetas ĝin sur la tablon_). Ah! fine mi povas spiri; kiel ruĝaj estas tiuj folioj, ili mienas kiel sango sur blanka tuko. Tute egale, ĉie oni ne devas trovi simbolojn. Tio malebligus la vivon. Estus pli bone diri ke sango estas tiel bela kiel rozoj; estus pli bone, tion diri -- sed ni ne parolu plu pri tio. Nun mi estas feliĉa, tre feliĉa mi nun estas. Mi rajtas tion, ĉu ne vere? Ĉar via filino dancos por mi. Salome, vi dancos por mi, vi ĝin promesis.
Herodias. -- Mi ne volas ke ŝi dancu.
Salome. -- Mi dancos por vi, tetrarko. (_Ŝi donas signon al siaj sklavinoj, ili supreniras la ŝtuparon_).
Herodo. -- Ĉu vi aŭdas, kion diras via filino? Ŝi dancos por mi. Salome, vi agos bone, dancante por mi, kaj kiam vi estos dancinta, pensu al tio: vi postulos de mi ĉion, kion vi volas. Ĉion ajn, kion vi volas, mi donos ĝin al vi, eĉ la duonon de mia reĝolando. Mi ĵuris tion, ĉu ne?
Salome. -- Vi ĵuris, tetrarko.
Herodo. -- Kaj neniam mi rompis mian ĵuron. Mi ne estas unu el tiuj, kiuj ne tenas sian vorton, mi ne povas mensogi, mi estas la sklavo de mia vorto, kaj mia vorto estas reĝa vorto. La reĝo de Kapadocio mensogas ĉiam, sed li ne estas reala reĝo. Li estas malkuraĝulo. Ankaŭ li ŝuldas al mi monon kaj ne volas ĝin pagi. Eĉ miajn senditojn li insultis, li diris tre insultajn aferojn. Sed la imperiestro krucumigos lin, kiam li venos al Romo; mi firme kredas, ke la imperiestro krucumigos lin. Se ne, li mortos kaj estos manĝata de vermoj. La profeto antaŭdiris tion. Nu, Salome, je kio vi atendas?
Salome. -- Mi nur atendas, ĝis miaj sklavinoj alportos al mi odoraĵojn kaj la sep vualojn, kaj senigos de miaj piedoj la sandalojn.
Sklavinoj (_revenas kaj alportas odoraĵojn kaj la sep vualojn; ili malligas la sandalojn, demetas la supran veston de Salome kaj envolvas ŝin per vualoj._)
Herodo. -- Ĉu vi volas danci nudpiede? Ah, tio estas bona, vere bona! Al blankaj kolomboj similos viaj piedoj, al blankaj floretoj, kiuj tremadas sur arbo -- sed ne, ŝi dancos sur sango, ĉar sango estis verŝata sur la plankon! Mi ne volas ke ŝi dancu sur sango. Tio estus malbona antaŭsigno.
Herodias. -- Kio povas esti tio al vi, ke ŝi dancas sur sango? Vi ja vadis en ĝi multfoje.
Herodo. -- Kion tio al mi tuŝas? Ah, rigardu do la lunon! Ĉu ĝi ne fariĝis ruĝa, ruĝa kiel sango? Ah, la profeto ĝin antaŭdiris. Ĉu ne vere, tion li antaŭdiris. Vi do ankaŭ ĝin aŭdis? La luno fariĝis ruĝa kiel sango, ĉu vi ne vidas tion?
Herodias (_mokante_). -- Certe, bone mi ĝin vidas kaj la steloj falas kiel nematuraj figoj, ĉu ne? Kaj la suno fariĝas malluma kiel pentvesto el haroj, kaj timo ekprenas la reĝojn de la tero. Tion almenaŭ oni vidas; unu fojon la profeto estis prava, timo ekprenas la reĝojn de la tero! Sed ni returnu, vi estas malsana, en Romo oni rakontos ke vi estas freneza. Ni returnu, mi diras vin!
Voĉo de Johanano. -- Kiu estas tiu, kiu venas tie de Edomo, kiu venas tie de Bozra, en purpura vesto, brilanta de vesta belegeco, alproksimiĝante en ĉiupotenco? Kial liaj vestoj estas pentritaj skarlate?
Herodias. -- Ni returnu, la voĉo de tiu homo ekscitas min plejgrade. Mi ne volas, ke mia filino dancu, kiam samtempe li tiamaniere krias! Mi ne volas ke ŝi dancu, kiam vi rigardas ŝin en tia maniero, unuvorte: mi ne volas, ke ŝi dancu.
Herodo. -- Restu kviete sidanta, edzino, reĝino; via kontraŭstaro ne utilos al vi, mi ne reiros antaŭ ol ŝi estos dancinta. Dancu, Salome, dancu por mi!
Herodias. -- Ne dancu, mia filino!
Salome. -- Mi estas preta, tetrarko.
La Muzikistoj (_komencas ludi_).
La Sklavinoj (_kaŭras en duoncirklo ĉirkaŭ Salome, ili kantas unutonan melodion, frapadas laŭte la manojn kaj eligas laŭtajn ekkriojn dum Salome turne dancadas_).
Salome (_dancas la sep-vualdancon kaj fine falas senvuale al la piedoj de Herodo_).
Herodo. -- Ah, estas rave, rave! Vidu, kiel ŝi, via filino dancas por mi. Venu al mi, Salome, por ke mi rekompensu vin. Mi malavare pagas al dancistinoj kaj malavare mi volas vin rekompensi; ĉion, kion vi deziras, mi volas doni al vi. Kion vi volas havi? Parolu!
Salome (_genufleksante_). -- Mi volas, ke oni alportu al mi sur arĝenta plado...
Herodo (_ridante_). -- Sur arĝenta plado, certe, sur arĝenta plado. Ŝi estas ĉarma, ĉu ne? Kion do oni alportos al vi sur arĝenta plado, kara kaj bela Salome, plej bela el ĉiuj knabinoj en Judeo, kion oni alportos al vi sur arĝenta plado? Parolu, kio ajn ĝi estu, oni alportos ĝin al vi, miaj trezoroj apartenas al vi; kio do ĝi estas, Salome?
Salome (_ekstarante_). -- La kapo de Johanano!
La Sklavinoj (_almetas al ŝi mantelon_).
Herodias. -- Ah! bone dirita, mia filino!
Herodo (_ekstarante_). -- Ne, ne!
Herodias. -- Bone dirita, mia filino!
Herodo. -- Ne, Salome, ne; tion vi ne deziras. Ne aŭskultu al via patrino; ŝi ĉiam konsilas al vi nur malbone, al ŝi ne aŭskultu.
Salome. -- Al mia patrino mi ne aŭskultas. Je mia propra plezuro mi deziras la kapon de Johanano sur arĝenta plado. Vi ĵuris, Herodo, ne forgesu tion, vi ĵuris!
Herodo. -- Mi scias; je miaj dioj mi ĵuris; bone mi tion scias. Tamen, mi petas vin, deziru de mi ion alian, la duonon de mia reĝolando; ĝin mi donos al vi. Sed ne postulu tion, kion vi ĵus postulis!
Salome. -- Mi postulas de vi la kapon de Johanano.
Herodo. -- Ne, ne, mi ne volas.
Salome. -- Vi ĵuris, tetrarko.
Herodias. -- Jes, vi ĵuris, ĉiu ĝin aŭdis, vi ĵuris antaŭ ĉiu.
Herodo. -- Silentu, mi ne parolas al vi.