Salome: Dramo En Unu Akto

Part 1

Chapter 1 3,876 words Public domain Markdown

[Transcriber's Note: Footnotes were numbered sequentially and moved to the end of the ebook.]

SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

DE

OSKAR WILDE.

TRADUKITA EN ESPERANTON

DE

H. J. BULTHUIS.

AMSTERDAMO -- C. L. G. VELDT

-- 1910a --

ESPERANTA TEATRO INTERNACIA

NO. 1.

SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

DE

OSKAR WILDE

TRADUKIS

H. J. BULTHUIS.

AMSTERDAMO

C. L. G. VELDT

1910a.

Elektra Presejo „NOVA VIVO” -- Hago.

SALOME.

PERSONOJ:

Herodo, tetrarko de Judeo.

Johanano, la profeto.

La juna Siriano, gvardiestro.

Tigelinus, juna Romano.

Kapadociano, romaj militistoj.

Nubiano, romaj militistoj.

Unua Soldato, romaj militistoj.

Dua Soldato, romaj militistoj.

La paĝio de Herodias.

Unua, judo.

Dua, judo.

Tria, judo.

Kvara, judo.

Kvina, judo.

Unua, nazaretano.

Dua, nazaretano.

Fariseo.

Sadukeo.

Manaso, sklavo.

Naaman, Ekzekutisto.

Herodias, edzino de la tetrarko.

Salome, ŝia filino.

Romanoj, sekvantaro de la tetrarko, Sklavoj, Sklavinoj.

UNUA SCENO.

Juna siriano fikse rigardante en la palacon, flanke de li estas la paĝio de Herodias sur la ŝtuparo en la fundo de la scenejo. Naaman, la eksekutisto staras post la cisterno, li havas la glavon antaŭ si kaj tenas ĝin oblike kun ambaŭ manoj. La kapadociano kaj la nubiano sin trovas en la enirejo, dekstre. La unua soldato sidas sur la ŝtona benko, dekstre de la cisterno; la dua soldato, antdŭloke, kuŝas sur la ŝtona benko. Pli malfrue oni aŭdas la voĉon de Johanano en la cisterno. Ambaŭ enirejoj estas lumigitaj, la cetera scenejo estas malluma.

La juna Siriano. -- Kiel bela mienas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio. -- Rigardu la lunon! Kiel eksterordinara ĝi mienas! Kiel virino, kiu eliris tombon. Kiel mortinta virino. Oni povus kredi, ke ĝi serĉas mortintaĵojn.

La juna Siriano. -- Tre eksterordinara ĝi mienas: ĝi similas al juna princino, kiu portas flavan vualon kaj kies piedoj estas el arĝento. Ĝi similas al princino, kiu havas piedojn kiel blanka kolombo. Oni povus kredi, ke ĝi dancas.

Paĝio. -- Al mortintino ĝi similas. Malrapide ĝi preterŝoviĝas. (_Bruo en la festosalono_).

Unua Soldato. -- Kio estas tiu bruo? Ĉu blekas sovaĝaj bestoj?

Dua Soldato. -- La judoj; tio estas ilia agmaniero; ili disputas refoje pri sia religio.

Unua Soldato. -- Kial ili disputas pri tio?

Dua Soldato. -- Mi ne scias. Ĉiam ili ĝin faras. La fariseoj diras ekzemple ke ne ekzistas anĝeloj, la sadukeoj kontraŭe diris ke anĝeloj vere ekzistas.

Unua Soldato. -- Laŭ mia opinio estas ridinde disputi pri io tia.

La juna Siriano. -- Kiel bela estas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio. -- Ĉiam vi rigardas ŝin. Vi rigardas ŝin tro multe. Oni ne rigardu tiom la homojn, io terura povus okazi.

La juna Siriano. -- Tre bela ŝi estas hodiaŭ vespere.

Unua Soldato (_de sia sidloko rigardante en la palacon_) -- La tetrarko mienas malgaja.

Dua Soldato (_irante al li_). -- Jes, li mienas malgaja.

Unua Soldato. -- Li fikse rigardas ion.

Dua Soldato. -- Iun li rigardas.

Unua Soldato. -- Kiun?

Dua Soldato. -- Mi ne scias.

La Kapadociano kaj la Nubiano (_iras al la aliaj soldatoj_).

La juna Siriano. -- Ĉu la princino ne estas tre pala? Neniam mi vidis ŝin tiel palan. Ĉu ŝi ne mienas kiel blanka rozo en arĝenta spegulo?

Paĝio. -- Ne rigardu ŝin. Tro multe vi ŝin rigardas.

Unua Soldato. -- Herodias plenigis la pokalon de l’reĝo.

Kapadociano. -- Ĉu tio estas la reĝino Herodias, kun la kaptuko ornamita per perloj kaj la blue pudritaj haroj?

Unua Soldato. -- Jes, tio estas la tetrarkino.

Dua Soldato. -- La tetrarko multe amas la vinon; tri specojn de vino li posedas: la unuan de l’insulo Samos, purpuran kiel la mantelo de la imperiestro.

Kapadociano. -- Mi neniam vidis la imperiestron.

Dua Soldato. -- La duan, de la urbo Sirus, kaj flavan kiel oro.

Kapadociano. -- Mi tre amas la oron.

Dua Soldato. -- La trian, de Sicilujo, ruĝan kiel sango.

Nubiano. -- La dioj de mia patrujo tre amas la sangon. Dufoje ĉiujare ni oferas al ili junulojn kaj virgulinojn: kvindek junulojn kaj cent virgulinojn. Kaj tamen ŝajnas, ke ni ne donas al ili sufiĉe, ĉar ili estas tre malmildaj al ni.

Kapadociano. -- En mia patrujo ne ekzistas plu dioj; la Romanoj forpelis ilin. Oni diras, ke ili forkuris en la montaron, sed tion mi ne kredas. Mi pasigis tri noktojn sur la montaro por ilin serĉi, tamen mi ne ilin trovis. Fine mi vokis ilin per iliaj nomoj, sed ili ne aperis. Sekve ili estas mortintaj.

Unua Soldato. -- La judoj preĝas al nur unu Dio, kiun povas neniu vidi.

Kapadociano. -- Tio estas al mi neklarigebla!

Unua Soldato. -- Ili nur kredas al nevideblaĵoj.

Kapadociano. -- Tre ridinde!

Voĉo de Johanano. -- Post mi venos aliulo, kiu estos pli potenca ol mi. Mi ne indas malligi liajn ŝurimenojn. Sub liaj paŝoj la dezertoj ekfloros kiel lilioj. La blindaj okuloj ekvidos la lumon kaj la oreloj de la kolomboj malfermiĝos; la novenaskito metos sian manon sur la kuŝejon de la drako, kaj kondukos la leonon per ĝiaj kolharoj.

Dua Soldato. -- Silentigu lin do; ĉiam li parolas tian malsaĝaĵon.

Unua Soldato. -- Ho ne. Li estas pia homo. Li estas ankaŭ milda. Ĉiutage li dankas, kiam mi portas al li la manĝajon.

Kapadociano.-- Kiu do li estas.

Unua Soldato. -- Profeto.

Kapadociano. -- Kiel li nomiĝas?

Unua Soldato. -- Johanano.

Kapadociano. -- De kie li venis?

Unua Soldato. -- De la dezerto; tie li sin nutris per akridoj kaj sovaĝa mielo. Li havis veston el kamelharoj kaj sur la lumboj li portis ledan ĉirkaŭrimenon. Li mienas tre sovaĝa! Granda aro da homoj sekvis lin. Eĉ disciplojn li havas!

Kapadociano. -- Kion do li ĉiam parolas?

Unua Soldato. -- Ni ne scias tion. Kelkfoje li parolas pri aferoj, kiuj timigas nin; neeble tion kompreni.

Kapadociano. -- Ĉu oni povas vidi lin fojon?

Unua Soldato. -- Ne, la tetrarko ne permesas tion.

La juna Siriano. -- La princino kaŝas la vizaĝon post la ventumilon. Ŝiaj malgrandaj blankaj manoj similas al flugetadantaj kolomboj, kiuj flugas en sian kolombejon. Ili estas kiel blankaj papilioj, ĝuste kiel blankaj papilioj.

Paĝio. -- Ne okupu vin pri tio! Kiom vi ŝin rigardas! Vi ne ŝin rigardu. -- Io terura povus okazi.

Kapadociano (_montrante la cisternon_). -- Stranga malliberejo!

Dua Soldato. -- Malnova akvujo.

Kapadociano. -- Malnova cisterno. En ĝi devas esti malsaniga!

Dua Soldato. -- Ho ne! La frato de la tetrarko ekzemple, lia pli maljuna frato, la unua edzo de Herodias la tetrarkino, kuŝis dekdu jarojn en ĝi kaj ne mortis. Fine oni devis stringli [1] lin.

Kapadociano. -- Stringli? Kiu kuraĝis tion fari?

Dua Soldato (_montrante la ekzekutiston, grandeffan negron_) -- Li kuraĝis, Naaman.

Kapadociano. -- Ĉu li ne ektimis?

Dua Soldato. -- Ne. La tetrarko estis sendinta al li sian ringon.

Kapadociano. -- Kiun ringon?

Dua Soldato. -- La mortringon. Tial li ne ektimis.

Kapadociano. -- Estas tamen io teruriga, stringli reĝon.

Unua Soldato. -- Kial do? Reĝoj same kiel aliaj homoj havas nur unu kolon!

Kapadociano. -- Ĝi tamen ŝajnas al mi teruriga.

La juna Siriano. -- La princino ekstaras! Ŝi forlasas la tablon. Ŝi mienas enuiĝa. -- Ha! Si venas tien ĉi!! Jes, ŝi iras rekte al ni! Kiel pala ŝi estas! Tiel mi ankoraŭ neniam ŝin vidis.

Paĝio. -- Ne rigardu ŝin! Mi vin petegas, ne rigardu ŝin.

La juna Siriano. -- Kiel kolombo, kiu perdis la vojon -- kiel narciso, kiu moviĝas en la vento -- kiel floro el arĝento.

Salome (_venas el la palaco_).

DUA SCENO.

La samaj. Salome. Poste Sklavo.

Salome. -- Ne, mi ne restas; ne povas resti. Kial la tetrarko tiom min rigardas per siaj talpokuloj el sub la tremantaj palpebroj? Strange, ke la edzo de mia patrino tiel min rigardadas. Mi scias kion ĝi signifas -- ho jes, mi scias.

La juna Siriano. -- Ĉu vi forlasis la feston, princino?

Salome. -- Ah! freŝa estas tie ĉi la aero, fine mi povas spiri! Jen estas judoj el Jerusalemo, kiuj sin disŝiros reciproke en pecojn pro siaj simplaj moroj; kaj barbaroj, kiuj nur trinkadas kaj verŝadas la vinon sur la plankon; kaj grekoj el Smirno kun pentritaj okuloj, pudritaj vangoj kaj krispaj, frizitaj haroj; kaj silentemaj ruzaj egiptanoj kun longaj ungoj el renŝtono, kaj brunaj manteloj; kaj romanoj, malcivilizitaj, arogantaj, ĉiam blasfemantaj. Vulgara kanajlaro, kaj ili agas kvazaŭ ili estas homoj de la plej alta nobeleco!

La juna Siriano. -- Ĉu vi ne volas eksidi, princino?

Paĝio. -- Kial vi ŝin alparolas? Kial vi tiom ŝin rigardas? -- Okazos teruraĵo.

Salome. -- Kiom da bono ĝi faras rigardi la lunon! Ĝi mienas kiel malgranda monero. Ĝi similas al malgranda floro el arĝento. Ĝi estas malvarmeta kaj pura; certe, ĝi estas pura, ĝi havas la puran belecon -- jes, ĝi estas pura. Neniam oni ĝin makulis. Neniam ĝi estis tuŝata kiel ĉiuj aliaj diaĵoj.

Voĉo de Johanano. -- La Sinjoro venis! La Filo de la homoj venis! La centaŭroj sin kaŝis en la riverojn, kaj la sirenoj forlasis la riverojn kaj sin kaŝas en la arbaroj en la foliaron.

Salome. -- Kiu vokis?

Dua Soldato. -- Tio estas la profeto, princino.

Salome. -- Ah! La profeto, kiun la tetrarko tiom timas?

Dua Soldato. -- Pri tio ni scias nenion, princino; li estas la profeto Johanano.

La juna Siriano. -- Ĉu vi ordonas, princino, ke mi alportigu al vi la portseĝon? La vetero estas bela en la ĝardeno.

Salome. -- Terurigajn aferojn li diras pri mia patrino, ĉu ne vere?

Dua Soldato. -- Ni neniam komprenas kion li diras, princino.

Salome. -- Jes, li diris terurigajn aferojn pri ŝi.

Manaso (_venas el la palaco_). -- Princino, la tetrarko petas vin reveni al la festo.

Salome. -- Mi ne volas reveni.

La juna Siriano. -- Pardonu, princino, povus okazi io malbona, se vi ne reiras.

Salome. -- Ĉu la profeto estas maljuna?

La juna Siriano. -- Reiru, princino, estas pli bone. Ĉu mi povas konduki vin?

Salome. -- La profeto, ĉu li estas maljuna?

Unua Soldato. -- Ne, princino, li estas ankoraŭ juna viro.

Dua Soldato. -- Tion oni ne scias, la homoj diras, ke li estas Eliaso.

Salome. -- Kiu estas Eliaso?

Dua Soldato. -- Antaŭe li estis profeto en ĉi tiu lando, princino.

Manaso. -- Kiun respondon de l’princino mi alportos al la tetrarko?

Voĉo de Johanano. -- Ne ĝojkantu, ho lando de Palestino pro tio ke estas rompita la verĝo, kiu frapis vin. Ĉar el la spermo de la serpento venos drako, kies naskitaĵo englutos la birdojn.

Salome. -- Kia rimarkinda voĉo! Mi dezirus paroli kun li.

Unua Soldato. -- Neeble, princino!

Salome. -- Tamen mi volas!

La juna Siriano. -- Kredu al mi, princino, estus pli bone, se vi returnus al la festo.

Salome. -- La profeto eliru la cisternon.

Manaso (_eniras en la palacon post signo de la juna siriano_).

Unua Soldato. -- Tion ni ne povas riski, princino.

Salome (_iras al la rando de la cisterno kaj rigardas malsupren_). --Kiel mallume estas tie malsupre! Devas esti terurige sidi en tia malluma truego! Ĝi similas al tombo. (_Ŝi sin turnas refoje al la soldatoj._) Ĉu vi ne komprenis min? La profeto eliru, mi volas lin vidi.

Dua Soldato. -- Princino, mi petegas vin, ne postulu tion de ni!

Salome. -- Vi atendigas min longe!

Unua Soldato. -- Princino, nia vivo apartenas al vi, sed ni ne povas fari kion vi deziras, ne al ni vi devas vin turni pro tio.

Salome. -- (_Rigardante la junan sirianon_). -- Ah!

Paĝio. -- Ve, kio okazos -- certe fariĝos io terura.

Salome (_irante al la juna siriano_). -- Ĉu ne vere, Narabot, vi faros tion por mi? Mi ĉiam estis bona al vi. Vi faros tion por mi. Nur rigardi mi volas lin, tiun rimarkindan profeton. Oni rakontis tiom multe pri li, multfoje mi aŭdis la tetrarkon paroli pri li. Mi kredas, ke li timas lin. Kaj vi, Narabot, ĉu vi ankaŭ timas lin?

La juna Siriano. -- Ne, princino, neniun mi timas. Sed la tetrarko malpermesis ke kiu ajn levu la kovrilon de tiu cisterno.

Salome. -- Vi faros al mi tiun komplezon, Narabot, kaj morgaŭ, kiam en mia portseĝo mi preteriros sub la pordo ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi lasos fali por vi malgrandan floron, malgrandan vordan floron.

La juna Siriano. -- Princino, mi ne povas, mi ne povas!

Salome (_ridante_). -- Vi ĝin faros, Narabot. Vi scias, ke vi faros por mi tiun komplezon. Kaj morgaŭ, klam mi preteriros en mia portseĝo trans la ponton ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi rigardos vin tra la muslina vualo, mi rigardos vin, Narabot, eble mi ankaŭ ridetos. -- Narabot, rigardu min! -- Vi bone scias, ke vi faros kion mi deziras de vi. Vi bone scias tion, ĉu ne vere? Mi ĝin scias.

La juna Siriano (_donas signon al la dua soldato_). -- Elirigu la profeton, la princino deziras lin vidi.

Dua Soldato (_eniras la cisternon, oni aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de peza metala pordo, kiu fermiĝas_).

Salome. -- Ah!

Paĝio. -- O, kiel eksterordinare mienas la luno; kiel la mano de mortinto, kiu volas tiri sur sin mortotukon.

La juna Siriano. -- Strange ĝi mienas, certe; kiel princino kun okuloj el sukceno; tra nuboj de muslino ĝi ridetas, kiel juna princino.

Johanano (_eliras la cistenon, lin sekvas la soldato_).

Salome (_paŝas malantaŭen ĉe lia rigardo_).

TRIA SCENO.

La Samaj. Johanano.

Johanano (_haltante sur la rando de la cisterno_). -- Kie estas li, kies pokalo jam estas plena je abomenaĵoj? Kie estas li, kiu mortos iam en arĝenta trenvesto, antaŭ la tuta popolo? Venigu lin ĉi tien, por ke li aŭdu la voĉon de tiu, kiu aŭdigis sian vokon en la dezertoj kaj en la reĝaj palacoj.

Salome. -- Pri kiu li parolas?

La juna Siriano. -- Tion oni neniam scias, princino.

Johanano. -- Kie estas ŝi, kiu vidis sur la vando [2] bildojn de viroj, bildojn de ĥaldeanoj, pentritajn per koloroj; kiu sin donis al la volupto de siaj okuloj, kiu sendis kurierojn al Ĥaldeo?

Salome. -- Li parolas pri mia patrino!

La juna Siriano. -- Certe ne, princino!

Salome. -- Jes, pri mia patrino li parolas!

Johanano. -- Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al asiriaj soldatestroj, kiuj ĉirkaŭas siajn lumbojn per ĉirkaŭrimenoj, kaj kiuj portas multkolorajn kronojn sur la kapoj? Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al egiptaj junuloj, kiuj, vestitaj per tolo kaj hiacintŝtonoj, portas orajn ŝildojn kaj kaskojn el arĝento, kaj havas korpojn kiel grandeguloj? Ŝi leviĝu de sia lito de voluptoj, de la lito de adulta sangomikso por ekaŭdi la parolon de tiu, kiu ebenigas la vojon de l’Sinjoro, por ke ŝi povu pentadi siajn pekojn! Se ŝi tamen ne povas plu eksenti pentadon, sed persistadas sian abomenaĵon, ŝi spite tio venu, ĉar la Sinjoro jam tenas la vergon en sia mano!

Salome. -- Terurige! terurige!

La juna Siriano. -- Ne restu ĉi tie, princino, mi vin petas.

Salome. -- La plej teruraj estas liaj okuloj. Ili similas al nigraj truoj, kiujn oni bruligis per torĉoj en turkan tapiŝon. Ili similas al nigraj kavaĵoj, kie drakoj loĝas, al nigraj kavaĵoj de Egipto, kie loĝas la drakoj. Al nigraj maroj ili similas, kiujn lumigas fantaziaj lunoj -- kredu, li parolos ankoraŭ unu fojon!

La juna Siriano. -- Ne restu ĉi tie, princino, mi petegas vin!

Salome. -- Kiel malgrasa li estas! Li similas al ebura figuro! al arĝenta statuo; sendube li estas ĉasta kiel la luno. Li similas al lumradio, al arĝenta lumradio. Lia karno devas esti malvarma kiel eburo -- mi dezirus rigardi lin de proksime.

La juna Siriano. -- Ne, ne, princino!

Salome. -- Mi devas rigardi lin de proksime!

La juna Siriano. -- Princino princino!

Johanano. -- Kia virino estas tiu, kiu rigardas min? Mi ne volas, ke ŝi min rigardu. Kiom ŝi rigardas min per siaj oraj okuloj el sub la delogantaj palpebroj! Mi ne scias, kiu ŝi estas, ne volas tion scii; ŝi foriru; mi ne volas kun ŝi paroli.

Salome. -- Mi estas Salome, princino de Judeo kaj la filino de Herodias.

Johanano. -- For de mi, filino de Babilono! Ne alproksimiĝu la elektiton de la Sinjoro! Via patrino plenigis la teron per siaj abomenaj faroj kaj la krio de ŝiaj pekoj penetris ĝis en la orelojn de Dio.

Salome. -- Daŭrigu, Johanano, via voĉo ebriigas min.

La juna Siriano. -- Princino! princino! princino!

Salome. -- Daŭrigu, Johanano, kaj proklamu al mi, kion mi faros.

Johanano. -- Ne alproksimiĝu, ho filino de Sodomo, sed kovru vian vizaĝon per vualo, kaj ŝutu cindron sur vian kapon kaj forkuru en la dezerton por serĉi la filon de la homoj.

Salome. -- Kiu estas la filo de la homoj? Ĉu li similas al vi pri beleco, Johanano?

Johanano. -- Forigu vin de mi, forigu vin de mi! La flugilbaton de la mortanĝelo mi aŭdis en la palaco.

La juna Siriano. -- Princino, mi petegas vin, returnu!

Johanano. -- Kion vi serĉas tie ĉi kun via glavo, ho anĝelo de Dio, mia Sinjoro! Kion vi serĉas en tiu ĉi malicplena palaco? La tago de tiu, kiu mortos en arĝenta vesto, ankoraŭ ne aperis.

Salome. -- Johanano!

Johanano. -- Kiu vokas?

Salome. -- Johanano! mi amas vian korpon, ĉar ĝi estas blanka kiel la lilio de kampo, kiun ankoraŭ ne tuŝis la falŝisto; ĝi estas blanka kiel neĝo, kuŝanta sur la montoj de Judeo kaj kiu malsuprenfluas en la valojn. La rozoj en la ĝardeno de l’reĝino de Arabujo ne estas tiel blankaj kiel via korpo, nek la dolĉo de la krepusko, kiam ĝi glitas sur la foliojn, nek la brusto de la luno, kiam ĝi kuŝas supre la maro; nenio en la mondo estas tiel blanka kiel via korpo. Lasu min tuŝi vian korpon.

Johanano. -- For de mi, ho filino de Babilono; de la virino la peko eniris la mondon; ne parolu al mi, mi ne volas aŭskulti vin. Mi aŭdas nur la vortojn de mia Dio, la Sinjoro.

Salome. -- Via korpo estas abomeninda. Ĝi similas al korpo de leprulo. Ĝi similas al plastrumita vando, kie la viperoj loĝas, al prastrumita vando, kie la skorpionoj konstruas siajn nestojn. Ĝi similas al plastrumita tombo plena je abomenaĵoj. Ĝi estas teruriga; ĝi estas teruriga, via korpo. Sed viajn harojn mi amas, Johanano. Ili estas kiel la vinberoj, kiel la malhelaj vinberoj, kiuj pendas al la vinberarboj de Edomo en la lando de la Edomanoj. Ili estas kiel la cedroj de Libanono, kiuj disdonas siajn ombrojn al la leonoj kaj al la rabistoj, kiam ili sin kaŝas en la tago. Ne estas tiel nigraj la longaj mallumaj noktoj, kiam la luno ne lumas kaj la steloj timas. La silento, loĝanta en la arbaroj, ne estas tiel nigra, nenio en la mondo estas tiel nigra kiel viaj haroj; lasu al mi tuŝi viajn harojn!

Johanano. -- Forigu vin, ho filino de Sodomo. Ne tuŝetu min! La templon de mia Dio kaj Sinjoro neniu devas tuŝeti.

Salome. -- Viaj haroj estas terurigaj. Ili estas rigidaj pro malpuraĵo kaj polvo; ili similas al dornokrono, kiun oni premis sur vian kapon, ili similas al fasko da nigraj serpentoj, kiun oni ĵetis ĉirkaŭ vian kolon. Viajn harojn mi ne amas! Ĝi estas via buŝo, kiun mi amas, Johanano! Ĝi estas kiel skarlata strio sur ebura turo, kiel granato, tranĉita per ebura tranĉilo. La granatfloroj, kiuj kreskas en la ĝardeno de Tiruso kaj kiuj superas la ruĝon de la rozoj, ne estas tiel ruĝaj; la ruĝaj fanfaroj de la trumpetoj, kiuj anoncas la alvenon de l’reĝoj kaj ektimigas la malamikojn, ne estas tiel ruĝaj. Pli ruĝa estas via buŝo ol la piedoj de tiuj, kiuj dispremas la vinberojn en la vinpremejo; pli ruĝa ol la piedoj de la kolomboj, kiuj loĝas en la templo kaj estas nutrataj de la pastroj; pli ruĝa ol la piedoj de la viro, elirante la arbaron post kiam li mortigis la sovaĝan leonon. Via buŝo estas koralbranĉo, kiun trovis la fiŝkaptistoj en la krepusko de la maro, kaj kiun ili destinis al reĝoj! Ĝi similas al cinarbo, kiun trovas la moabanoj en la minejoj de Moabo, kaj kiun la reĝoj ricevis de ili; ĝi similas al la pafarko de la persa reĝo, pentrita per cinobro kaj havanta kornojn el koraloj. Nenio en la mondo estas tiel ruĝa, kiel via buŝo; lasu al mi kisi vian buŝon.

Johanano. -- Neniam, ho filino de Babilono, ho filino de Sodomo, neniam!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi Johanano, mi volas kisi vian buŝon!

La juna Siriano. -- Princino! princino! mirtbranĉeto, kolombo el ĉiuj kolomboj, ne rigardu lin tiom, ne rigardu lin tiom! Ne diru al li tiajn aferojn, tion mi ne povas elporti -- princino, ne diru al li tiajn aferojn!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

La juna Siriano (_eligas ekkrion, sin trapikas kaj falas inter Salome kaj Johanano_.)

Salome (_ne ekvidas ĝin_).

Paĝio (_irante al la kadavro_). -- La juna siriano mortigis sin! La juna soldatestro mortigis sin! Tiu, kiu estis mia amiko, mortigis sin! Malgrandan arbetaĵon kun nardoj, kaj orajn orelringojn mi donacis al li, kaj li mortigis sin!

Unua Soldato. -- Princino, la juna soldatestro ĵus mortigis sin.

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi, Johanano!

Johanano. -- Ĉu vi ne timas, ho filino de Herodias? Ĉu mi ne proklamis al vi, ke mi aŭdis la flugilbaton de la mortanĝelo en la palaco, kaj, ĉu la anĝelo ne aperis?

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. -- Ho filino de honto, estas nur unu viro, kiu povas ankoraŭ vin savi! Ĝi estas tiu, pri kiu mi al vi parolis. Iru kaj serĉu lin. En boato sur la maro de Galileo li sidas kaj parolas al siaj disciploj. Genufleksu sur la marbordo kaj voku lian nomon. Li al ĉiuj venas, kiuj vokas lin, kaj kiam li venos al vi, tiam genufleksu antaŭ liaj piedoj kaj preĝu pardonon pro viaj pekoj.

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. -- Estu malbenita, ho filino de sangomiks-adulta patrino, estu malbenita!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

Johanano. -- Mi ne volas rigardi vin. Mi ne volas rigardi vin. Vi estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita! (_Li refoje malsupreniras en la cisternon_).

Dua Soldato (_sekvas, oni aŭdas refoje la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de la fermiĝanta pordo_).

KVARA SCENO.

La samaj sen Johanano.

Salome. -- Mi kisos vian buŝon, Johanano, mi kisos ĝin!

Unua Soldato. -- La kadavro devas esti forigata, la tetrarko ne volas vidi kadavrojn, escepte kadavrojn de homoj, kiujn li mortigis mem.

Paĝio. -- Li estis mia frato. Ve, ĉu mi ne antaŭdiris, ke okazus io terura? Mi antaŭdiris ĝin kaj ĝi okazis! Mi bone sciis, ke la luno serĉis mortinton. Ve, kial mi ne kaŝis lin antaŭ la luno? Ke mi estu kaŝinta lin en kaverno, tiam la luno ne estus lin vidinta! Li estis al mi pli intima ol frato. Mi donacis al li arbetaĵon de nardoj kaj ringon el agato, kiun li portis ĉiam al la mano. Vespere ni promenadis sur la bordo de l’rivero sub la migdalujoj, kaj li rakontadis al mi pri sia patrujo. Ĉiam li parolis tre mallaŭte. La sonoro de lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de fluto, sur kiu oni ludas. Ankaŭ li amis rigardi sin en la rivero; tion mi ofte al li riproĉis.

Dua Soldato. -- Vi estas prava, la kadavro devas esti kaŝata, la tetrarko ne devas vidi ĝin.

La soldatoj (_forportas la kadavron kaj metas ĝin post la cisternon, kiam envenas Herodo_).

Unua Soldato. -- La tetrarko ne venos tien ĉi, neniam li venas sur la terason, li tre timas la profeton.

Herodo. -- (_Herodias kaj ĉiuj korteganoj eniras_).

KVINA SCENO.

La samaj, Herodo, Herodias, Tigelinus, Romanoj, Virinoj, kaj Viroj de la sekvantaro de Herodo. Judoj, Nazaretanoj. Fariseoj kaj Sadukejoj. Manaso. Sklavoj kaj Sklavinoj, plenigantaj la tutan maldekstran flankon de l’scenejo kaj la ŝtuparon. Pli malfrue la voĉo de Johanano.

Herodo. -- Kie estas Salome? kie estas la princino? Kial ŝi ne revenis al la festeno, kiel mi ĝin petigis? Ah! Tie ĉi ŝi estas!

Herodias. -- Ne rigardu ŝin ĉiam; seninterrompe vi ŝin rigardas.

Herodo. -- Tre stranga la luno mienas hodiaŭ vespere. Ĉu ne vere, ĝi mienas tre stranga. Ĝi similas al avidema virino, kiu ĉiuloke serĉas la amatulon. Kaj ĝi estas nuda; tute nuda ĝi estas. La nuboj volas envolvi ĝin, sed ĝi ne volas. Tute nuda ĝi sin montras kaj rulas sur la ĉielo kiel ebria virino; sendube ĝi serĉas amatulon; ĉu ĝi ne ruliras kiel ebriulino? Ĝi similas al avidema virino, ĉu ne vere?

Herodias. -- Sensencaĵo! la luno similas nur al la luno kaj al nenio alia. Ni returnu, ĉi tie vi havas nenion por serĉi.

Herodo. -- Mi volas resti tie ĉi! Manaso, kuŝigu tien tapiŝojn. Bruligu la torĉojn, alportu ĉi tien la eburan tablon, alportu la tablon el jaspo.