Part 5
Jen iras la malsana junulo kun shancelighantaj pashoj, laulonge de la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia irado havas celon, char li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daurigas sian vojiron kaj senchese antaueniras ghis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de la domoj kaj malrapide sin antauenshovas en la senlumeco, kvazau shtelisto au spiono. Baldau li haltas che la fermita fenestro de belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la blushtona fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la domo estas lumo; char oblikva radio lumigas la vizaghon de l' auskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute fleksighas, kaj, kvazau sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando restas kushanta.
IX.
En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura apogsegho apud la marmora fajrejo; li shajnis profunde enpensighinta, char li medite rigardis antauen sur la planktapishon. Apud tablo, sur kiu kushis arghenta kudrilaro, sidis juna fraulino trapikante perlojn sur shnureton. Palega estis shia vizagho, kaj portis chiujn signojn de longa konsuma malsano; tiu paleco shajnis ankorau plisenkolorighi pro la korvonigreco de shiaj longaj harbukloj, kiuj je chiu ekmoveto karesis shiajn vangojn. Post longa silento la juna fraulino kantis per tre mallauta vocho la rekantajhon de la kanteto Rikke-tikke-tak. Vershajne tio ne plezurigis la kolonelon, char li malgaje skuis la kapon kaj diris al la fraulino:
«Monica, kantu do ne chiam tiun chi kanton; ghi estas nutrajho por via malghojo,--kaj vi scias ke tio chagrenas min.»
«Dio! chu mi denove kantis?» kriis Monica kvazau mirante. «Mi tion ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»
«Nu,» demandis la kolonelo, «chu la saketo estos baldau finita?--Malfelicha Adolf, kiom via donaco ghojigos lin! Lin, kiu tiel ege amas vin.»
«Kie li nun povas esti?»
«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, chu li ne ie kushas en malsanulejo, au chu malamika kuglo ne jam estas lin trafinta sur la honorkampo?»
«Chielo! mia patro, vi tremigas min!»
«Vere, chu mi tremigas vin? Chu vi do iomete interesighas pri lia sorto, Monica?»
«Mi ja amas lin kiel fraton.»
«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li estas bela junulo, posedanta chion kio povas altigi viron en la okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro che la sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia amo.»
«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne estas loko flanke de mia amo al vi.--Esti nesentema edzino! Chu mi malfelichigos lin per mia indiferenteco? Char edzo postulas por sia felicho pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan malshaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.»
«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru Dio, ke ghi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loghos en la kampobieno apud Moll, kiom felichige tiam estus, se vi havus amikon por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la rivereton,--por esti al ni kunulo en la soleco? Char chio tio chi, infano, estas malvarma kaj kvazaumorta, se amsento ne venas ghin vivigi; la koro sekighas, kiam oni ne povas ghin elvershi en alian koron.»
«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l' erikejo. Chu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l' griloj? Chu abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Chu la senlimeco de l' erikeja maro kaj ghia nemezurebla chielo ne shajnus al li unutonaj,--al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus nian lingvon.»
La vortoj de Monica ne plachis al shia patro; lia vizagho alprenis malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris per akcentita vocho:
«Monica, mia infano, chu la peto de via patro do havas nenian potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraghon, lian famon, por naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis vian patron je kosto de sia sango,--kaj mi petis, kiel rekompencon por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankorau. Kial? Por resti tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!--Chu char vi ne amas lin? Sed li ne petas de vi amon.»
Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:
«Li ne petas de mi amon?--Kion li do postulas de mi?»
La kolonelo daurigis kun premanta tono:
«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam devis eliri el mia busho. Auskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi malshatas. Monica, de multaj jaroj vi marshas kun rapidaj pashoj al la tombo; neniam mi jhetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj sola infano, ne vidante la morton che via flanko. Ho, la certeco ke mi perdos vin, dum jaroj jam disshiras mian koron: tiu minacanta glavo super mia kapo ankau plimallongigas mian vivon, kaj mi suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro; mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron, ankau volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: richecon, honoron, belecon, chion posedis lia fianchino; kaj tamen, incitita de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu chio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la dezertojn de l' erikejo. Kaj chio tio chi por konservi la vivon al vi, kiu malshatas lin; por, kvazau protektanta anghelo, forpeli la morton de via flanko. Ho, Monica, chu tia grandanimeco en vi naskos nenion pli ol dankeman senton? Chu chiuj kordoj estas rompitaj en via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?»
Profunde kortushita estis Monica, shia vizagho ja sufiche tion montris. Shi respondis jene la demandon al shi faritan:
«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas malghojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona patro, ke oni petas la neniigon de chiuj miaj memorajhoj. Efektive, se mi konsentus farighi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi devus rezigni chion, kion lasis al mi mia antaua vivo.»
Esprimo de ghojo aperis sur la vizagho de la kolonelo; li prenis la manon de sia filino kaj diris:
«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo de via vivo. Mi petas vin, estu kuragha; diru al mi ke vi akceptas Adolf kiel edzon; igu min felicha. Ho, karega infano, vidu, mi petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»
Videble la junulino tremis, dum shi mute antauenklinis la kapon.
«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preterighi la bonan inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»
Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:
«Nu, patro, se tio povas felichigi vin...»
Subite shin trafis neatendita emocio; shi altigis la fingron kaj auskultis tremante al murmuranta bruo.
«Kion vi audas?» kriis la kolonelo mirigite.
«Auskultu! auskultu!» respondis Monica kun felichega rideto.
Nun de malantau la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, kaj la kolonelo audis distingeble la kanton:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu! Fero varmighas, Brako levighas. Frapu vi, nu! Rikke-tikke-tu.
La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la animon de sia filino; krom tio li tiun chi fojon konsideris ghin kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis lin, kaj, tiregante la sonorilshnuron, li malbonhumore piedfrapis sur la planktapishon.
«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie chi kuraghas min insulti!»
Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu chi kolere diris:
«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraustaras, uzu perforton.»
«Ho, patro,» kriis Monica levighante, «kion vi diras, perforton? Chu vi scias kontrau kiu?»
«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.
La juna fraulino reiris al la tablo kaj sidighis kun videbla timo.
Oni audis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto venis en la chambregon kaj diris al sia mastro:
«Kolonelo, estas malricha almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li apenau povas antaueniri. La malfelichulo ne povis al ni longe kontraustari. Li estas en la vestiblo. Chu ni simple lasos lin foriri?»
«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu klarigata.--Monica, kio tiel tremigas vin? Chu vi do konas la almozulon?--Iru, oni konduku lin chi tien!»
Apenau la malfelicha viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, aperis che la pordo de l' salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, al li kurante, shi prenis lian manon dum shi ekkriis:
«Jan, Jan, chu estas vi?»
«Estas mi, fraulino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.
La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, kvazau subita penso levighis en lia spirito. Li tamen rapide forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l' junulo, li delikate fortiris lin ghis velura segho kaj devigis lin sur ghi sidighi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; shi ankau mute rigardis teren.
La kolonelo, reirinte en sian apogseghon, diris al la junulo:
«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfelicho? Chu mi ne diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de hodiau vi ne plu suferos malrichecon, junulo. Havu kuraghon; mi ne estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»
Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ghi plenmanon da Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li diris:
«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas malgranda kompensajho de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj protektanto.»
Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la kolonelo kaj sopiris, chagrene grincridante:
«Oron! chiam oron!»
Kaj rigardante siajn disshiritajn vestojn, li aldiris:
«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus acheti vestojn kaj rekompenci shin kiu min flegis.--Sed, sinjoro, shparu al mi tiun humiligon: ne estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, ech se ghi servus al mi por elacheti mian morton!»
Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ghin el la mano de Monica. La emociita kaj chiam tremanta fraulino estis irinta al sia segho kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la junulon.
«Sed, Jan, mia amiko,» daurigis la kolonelo, «vi estas maljusta kontrau mi kaj kontrau vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi kion mi povas por vi fari; estos por mi felicho fari al vi ian servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi danka.»
«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de vi unu favoron. Chu vi al mi ghin donos?»
«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»
La junulo iom plirektigis sur la segho siajn lacegajn membrojn kaj shajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:
«Kolonelo van Milgem, morgau komencighos por mi nova vivo: mi starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia estonteco. Oni ne tiel facile sin elshiras el memorajhoj, kiuj kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la cheesto de shi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke shi audu kia estis mia sorto sur tiu chi tero,--kaj tiam, tiam mi, ne ghoje sed submetighe, adiaudiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke mi parolu,--ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol la vivon!»
Estis io tiel dolcha kaj sufera en la vocho de l' junulo, ke la kolonelo sin sentis profunde kortushita. Cetere li estis treege scivola por audi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn konjektojn. Li do diris afable:
«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente auskultos vin.»
La junulo do komencis per malrapida kaj sufera vocho:
«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia sentema koro min pushis por konsideri nian servistinon kiel mian fratinon; lau shia sufero kaj shia mizero, kreskis mia amikeco al shi,--naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikighis en mia koro, kaj poste, farighinte detruanta fajro, konsumos min interne. Kolonelo, mi sentas ankorau brulanta en mia mano la lokon, en kiu sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi pensis per iom da koto de l' tero min konsoli pri la rabo de mia fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la senlimecon de mia malfelicho; dubo kaj malespero dispremegis tiun chi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l' amdoloro. Chion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron; dum multaj jaroj mi vershis miajn larmojn che la fago; mi ankau atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankau maldikighis kaj malfortighis. Nenio povis min konsoli, nenio min tushi; nekapabla por labori, indiferenta por chio, mi vivis en suferiga revmondo;--kaj mi vidis mian patrinon malsana sur shia lito, ne trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Chiuj, kiuj konis min, kompatis min, malfelichan frenezulon. Mi enamighis en miajn proprajn larmojn, char ili fluis pro shi kiun mi bedauris. Plorado estis mia vivo, ghemado mia parolo. Mia fortika korpo fandighis kvazau negho sub la pasieco de mia koro;--kaj, pashanta ombro, mi vagadis kvazau fantomo tra la foliaro, kiu ankau estis audinta shiajn plendojn.--Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri de la loko de mia naskigho; li esperis min resanigi. Sed mi kontraustaris la petojn de chiuj, kiuj min amis. Kial? Chu pro tio ke la chielo de l' erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l' ebenajho charmas kaj altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie shi estis vivinta, tie estis la vojeto de shi lauirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis fleksighintaj sub shia korpo; mi sciis retrovi sur la sheloj de l' arboj la lokon, kie shi iam metis sian manon, kaj la kreskajhojn, kiuj iam brilis per la perloj de shiaj okuloj.--La arboj, la erikejo, la rivereto, chio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri shi. Tie mi neniam estis sola; shi chiam staris flanke de mi, chirkauita kun mi per la nebulo de l' mondforgeso. El la aleeto la suda vento portis al mi shian vochon; el la bruetado de l' griloj shi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!--Neesprimebla estis tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan verajhon, ke shi plu neniam venos. Mi por chiam estis perdinta mian fratinon kaj ghojis pro l' espero de baldaua morto.--La maljuna pastro de Desschel kaj la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufichan forton por kontraustari shian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan bildon, min eltiri el shia tiraneco sur mian animon, min savi el la dolorabismo en kiu mi estis enprofundighinta, denove plenumi miajn forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Mehhleno por, post jarojn dauranta studado, serchi en la ekleziula profesio armilon kontrau shia persekutado.--Ve, kiu diros kion mi suferis en la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ghissange mia koro kaj mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontrau shi! Kion ajn mi faris au decidis, au kien ajn mi iris, chiam shi cheestis, por, kiel tiranino, eltiri chiujn aliajn pensojn el mia spirito! Shi, chiam shi!--Kun la scienco kreskis ankorau la forto de mia imago, kaj nur tiam shi ekposedis ech la plej intimajn aspirojn de mia revanta animo. Chiam silenta, mi apartigis min de miaj kunlernantoj; mi kashis min en mallumaj anguloj por ke mi povu nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto de ghenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimighis la tempo kiam mi devos decidi, chu mi akceptas la ekleziulan profesion. Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda por proksimighi al la altaro, kaj nekapabla ech por preghi; neniam mi altigis mian vochon au mian penson al la chielo, sen ke inter Dio kaj mi shia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro konvinkigho pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta: mi havis ankorau malgrandan parton de mia heredajho. Mia vivo farighis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankorau posedis. Mizero min ankau trovis sensenta; mi dormis sub la blua chielo, sub charetoj au sur la urbaj fortikajhoj; mi lasis malsaton trabori mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon de l' kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l' korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la mondo povis min tushi, nenio min veki el mia apatio. Senchese vidi shian bildon antau miaj okuloj, shin enpense alparoli, murmure ripeti la kanton,--tio estis mia vivo: chio cetera estis en mi mortinta.»
Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.
Monica kapkushis sur la tablo kaj kredeble maldolche ploris, char dum tiu pauzo oni audis la spiregadon de shia premata brusto. Kurbighinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia segho.
La junulo daurigis:
«Unufoje ankorau, lau la konsilo de amikoj, mi provis fortan kuracilon. Mi vershis alkoholajhojn per plengorghoj en mian korpon, kaj ebria falis teren.--Nenio, nenio povis al mi helpi; antau miaj malkvietegaj okuloj staris ankorau shia bildo!.... Iun tagon, mi neniam forgesos ghin, kiam mi malrapide laupashis la Meirplacon, mi subite ekvidis shin rapide preterveturantan. Shia nedaura rigardo kvazau sago traboris mian animon, mia koro rompighis en mia malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldau tamen mi povis restarighi kaj foriri por kashi mian maltrankvilighon en la izoleco. Vespere mi kushighis sur sharghveturilo por dormi. Cerbofebro brulis kvazau fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversighis de la charo kaj falis kun la kranio sur la shtonojn, tiel ke sangofluo el mi elshprucis.--Malricha virino akceptis min en sia subtegmenta chambro; shi flegis min kvazau patrino; al shi mi de nun dedichas mian vivon. Shia dolcha kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l' altrudighema bildo. Nun mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankau tiu chi lasta espero ne estu vana,--se ne, la tombo, kiu por mi malfermighas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgau mi ne plu konos vin, fraulino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi ankau, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi shuldas. Pardonu al mi, la malfelicha frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi kuraghas paroli; se iafoje vi iom interesighis je la juna kamparano, pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antau vi. Kaj vi, fraulino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preghoj, por ke mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontrau vi.--Lasu min nun foriri, vi plu neniam audos nek vidos min.--Adiau, Dio vin supershutu ambau per felicho!»
Dum la elparolo de tiuj chi lastaj vortoj, Jan estis levighinta kaj volis alproksimighi al la pordo; sed subite Monica restarighis, shi malantauen jhetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, shi kriis:
«Restu! Restu!»
Kaj surgenuighante kun kunigitaj manoj antau sia patro, shi petegis:
«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! En miaj revoj shvebis ankau lia bildo; li estis mia frato, mia protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankau vershas larmojn, vi sentis kion li suferis! Ho, nur li, au la tombo min posedos! Patro, bona patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resanighos, mi vin benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»
La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la mano; tiam, kun emociita vocho, li diris:
«Jen estis do la enigmo! Tia koro!--Nu, Monica, estu savita, mia infano! Li estu via edzo!»
Akra krio elighis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur la segho, sed falis svenante sur la tapishon, dum Monica kun etenditaj brakoj al li kuris.
X.
En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato marshis, portante la pafilon sur la shultro kaj la tornistron sur la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldau alproksimighis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj montris sian loghbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu chi vokis servistinon, kaj ambau, per amikaj elmontrajhoj, deprenis de la soldato lian tornistron kaj aliajn necesajhojn. La juna militisto miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la shultron de la kamparano, li diris senceremonie:
«Vi militservis, chu ne, farmisto?»
«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie chi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.--Eniru, amiko: la shinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»
Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, viron, kies vizagho kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. Longa cikatro tra lia vizagho kaj la rubando de la Honorlegio sur lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».
La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj montris al li la tablon, kvazau li volus diri: manghu unue kaj trinku; poste ni parolos.
Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manghis la al li prezentitajn nutrajhojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur la personojn kiuj estis chirkau li.--En la fundo de la chambro virino sidis antau shpinrado; apud shi staris la viro, kiun li unue estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ghojo heligis ilian vizaghon, kaj estis kvazau amradio brilis en iliaj okuloj, chiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Che l' alia flanko de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj ankorau sur puntkuseno intermovis la plektilojn.
Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al tiu parto de la chambro, li audis malantau si strangan kanton, kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur chiu genuo de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran infanon,--knabeton kaj knabineton,--kaj estis dum la kantado, ke la avo rajdigis la infanetojn.
* * * * *