Rikke-tikke-tak

Part 4

Chapter 4 3,983 words Public domain Markdown

«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedauro en la okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi tauga kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli potenca ol via vorto kaj mia volo.»

«Jan, estas skribite: _kiu serchas la dangheron, per ghi pereos_, kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezurighus en revadoj, kiuj lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo kiel estas via devo, vi baldau forgesus la kauzon de via doloro; saneco kaj kuragho revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub chi tiu arbo au sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, char vi ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankau frenezulo, malsaghulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblajho, kaj donas sian vivon al vana hhimero.»

«Ho, patro, post shia foriro, mi ankorau longatempe laboris,--kaj tiam mi nur venis chi tien antau kaj post la laborhoroj. Mi ankau tiam esperis, ke mi kapablus shin forgesi. Ve, shia bildo chie min sekvis. Che la plugilo shi murmuris mian nomon en mian orelon; che la drashplanko, la drashiloj kantis la charman Rikke-tikke-tak; en la kanto de l' birdoj mi audis shian vochon; chiuj bruoj, chiuj vochoj de l' naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la laboro? Chu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis min. Ech mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi ghuis konsolon, mi vidis shin, mi kun shi parolis; sed trankvilighi mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, ech se mi volus tion fari: mi estas malforta kaj malsana.»

La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove prenis la manon de l' junulo kaj demandis:

«Nu, Jan, vi devas diri al mi chu vi volas resti tia au ne. Estas certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos chi tien,--kaj se shi venus, estus ankorau pli bedaurinde: shi estas richa fraulino kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezajho.»

«Ho, se mi povus shin forgesi, patro!»

«Chu vi efektive tion deziras?»

«Mi ghin deziras el la fundo de mia koro, patro; char de longe miaj revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolcheco. Malespero kaj hezito plenigas mian koron.»

«Nu, montru ke vi vere havas kuraghon kaj volas resanighi. Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al Mehhleno!»

«Mi mortus, patro.»

«Kial?»

«Ha, kial?--Patro, antau kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malghojajn larmojn mi vershis dum tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»

«Mi ne komprenas vin.»

«Mi ghin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marshis nokte kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazau infano; pli malproksime, meze de l' unua abiaro, mi surgenuighis kaj lautvoche dankis Dion, char mi povis revidi miajn amatajn pintfoliarbojn. Mi manghis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi la karan kreskajhon pli apude che la koro;--kaj, venante chi tien, mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la fagon, kaj estis kun larmighintaj okuloj ke mi parolis al la juniperoj, kvazau ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»

«Mia filo, mi scias pro kiu kauzo vi pli ol iu ajn amas la erikejon; sed estas precize tiu kauzo, kiun ni devas neniigi. Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por plene vin dedichi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn revojn; ne dubu pri tio.»

La pastro donis al sia vocho solenan kaj duonkoleran tonon, kiu faris profundan impreson sur la junulon, kaj daurigis:

«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elcherpas vian vivon per senchesa malgajeco. Chu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman malsaghecon, se vi ghis la agonio en ghi persistas? En via vana revado vi nur pensas pri unu afero.--Chu iam en vian spiriton penetras penso, kiu supreniras al la Chielo? Chu estas preghoj, kiujn vi elparolas bushe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, char vi adoras hombildon, ech en la templo de l' Sinjoro? Kaj chu vi pripensas, ke la tombo por vi malfermighas,--ke vi liveras vian animon al la malsanktulo,--ke la eterna fajro estos la rekompenco de via freneza memforgeso?»

La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la koron de l' junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta terurajn verajhojn, kaj li tremis ankorau ech post la minacantaj vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:

«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Mehhleno.»

«Chu morgau?» ghoje demandis la pastro.

«Chu jam morgau?» ripetis la junulo, «forlasi morgau mian erikejon? Kaj eble por chiam!»

«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaghe,» diris la pastro. «Vi povos ja chiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja libertempo, sufiche longatempe revidi vian erikejon. Cetere, kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilagho en Kempenlando[9],--kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi vian vivon sub la chielo de l' erikejo.--Morgau, chu ne?»

«Nu, morgau! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra vocho, ke liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgau! Morgau!»

Kaj li metis ambau manojn antau siajn okulojn, el kiuj elshprucis maldolcha larmfluego.

Duonhoron poste, tenante la manon de l' pastro, li reiris al la farmejo.

VII.

Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaghi al Francujo, shia koro estis plena de kvazauchiela felicho. Shiaj revoj estis plenumitaj: shi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, shi estis dum tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj senchese dorlotita per liaj dolchaj karesoj, shi iom post iom forgesis, ke iu en la soleca farmbieno chagrenighas pro shia foriro, kaj baldau la memoro pri shia antaua sorto kaj pri tiu, kiu estis por shi protektanto kaj amiko dum la malfelicho, shajnis tute malaperinta el shia spirito.

Tuj kiam shi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj profesoroj estis pri shi zorgontaj; kaj char shi havis delikatan intelekton kaj sin sentis kuraghigita per la senchesaj laudoj de sia patro, shi konis en la dauro de kvar jaroj chion kion bone edukita fraulino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke de aliaj, se la naturo estas al shi belecon donacinta.

Je la komenco rugho vidighis sur la vangoj de Monica, kaj shi korpe plifortighis. Senchesa kontenteco estis al shi redoninta la sanon; oni povis pensi ke la konsuma malsano shin estis tute forlasinta. La homo kutimighas je chio; eble plej rapide je felicho. Estis ankau tiel por Monica: dum tuta jaro shi trovis plezuron en chio; shi cheestis vesperfestojn kaj balojn, shatis la mondumon kaj deziris ghiajn aplaudojn...

Tamen, tiu frivola kaj libera ghuado ne longe dauris; kelkfoje aperis forflugemaj rememoroj antau la okuloj de Monica kaj dum la dua jaro silentaj revadoj shajnis denove nebulkovri shian animon. Dum la ekscitigaj sonoj de l' muziko, sub la brilego de la lustroj, meze de l' festbruado, shi restis chiam malatenta, kvazau sekretaj rememorajhoj shin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu movigho de shia revanta koro, kaj shi ech sincere konfesis al sia patro ke shi kelkfoje vidis ankorau antau si la erikejon kun la altfiera fago kaj la movighantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson shi faris ridante kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel shi nomis ghin.

Chu shi ankau, inter la revbildoj de l' erikeja kreskajharo, vidis homan figuron, junulon, plorantan pri shi? Kiu scias? Chiuokaze, shi neniam estis tion al si mem au al aliaj konfesinta.

Iom post iom Monica eksentis malshaton por la mondumo kaj ghiaj plezuroj; shi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom post grava insisto de sia patro, kaj shi ekserchis solecon. De temp' al tempo shiaj lipoj movighis senkonscie, kaj la forgesita kanto de Rikke-tikke-tak shvebis neaudeble sur shia busho. Shiaj vangoj ree palighis; shi ree maldikighis kaj malfortighis, tiel ke shia patro, post chiuj eblaj klopodoj por shin distri, ektimis ke li postvivos sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsilighis, montris al li la edzinighon kiel la plej taugan rimedon, kaj certigis ke Monica nepre resanighus, se oni povus shin decidigi elekti edzon. Kolonelo van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia fidela amiko, kiu estis cheestinta la rekonon de lia infano.

Intertempe la kolonelo faris chiujn eblajn klopodojn apud sia filino por atentigi shin pri Adolf; li ja trovis shin impresita de liaj amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en shi: malvarmega restadis shia koro por la juna oficiro. Tio tre chagrenis la patron, char li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li estis esperinta por savi sian infanon. Preskau chiutage la kolonelo penadis apud sia filino por ekscii kion deziras shia koro kaj el kio devenas shia chagreno; sed shi asertis ke shi ne estas malsana, kaj sukcesis chiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej varma amo. La nuro kion ja audis kaj komprenis la kolonelo, estis ke shi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke shi suferas la alhejman sopiron au nostalgion.

Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaghos kun shi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke shi serchu refortighon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj estis chiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintajhoj.

Je la fino de l' jaro 1813a, per senchesa insisto, li estis akirinta de la ministro de l' milito la promeson ke, dum la venonta printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ghojis pri la certeco de la revena vojagho al la kara patrujo, kaj shi shajnis elstarighi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo chiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskau tute pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antauvidi, kiaj novaj okazontajhoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la disvastighantajn novajhojn, nek antaugardi shin de la chagreno kiu plenigis shian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis malpli certa ol shia vojagho al Kempenlando.

Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankau ricevis ordonon, ke li reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun shiaj, kaj sin forshiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron trans la Rejnon.

Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis en la genuon. Post la resanigho de lia vundo, lia kruro restis kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marshos per bastono. Tiu kripleco estis kauzo ke, lau lia peto, oni permesis al li reiri al Parizo. Li trovis sian Monica ankorau pli maldikighinta, kun travidebla vizagho kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj reveme.

Nur du fibrojn li trovis ankorau impresigeblajn en shia koro, du pasiojn egale ardajn: shian amon al li kaj shian sopiron al la bedaurata Kempenlando.

Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno por tie lui kaj aranghi konvenan domon ghis la tiamaj cirkonstancoj estus klarighintaj kaj la kolonelo estus povinta acheti au lui malgrandan kampodomon en la chirkauajho de Moll.

Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poshtkalesho. Nenio speciala interrompis la ghojigan vojaghon al la patrujo; nur en Antverpeno mem, kaj kiam la veturilo alproksimighis al la nova domo de la kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj audigis akran mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.

Kiam li demandis shin pri la kauzo de shia subita emocio, shi respondis:

«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresighema. Mi vidis tie en la strato malrichan junulon kun nezorgitaj vestajhoj, kiu preterpasante rigardadis min, kvazau li volas per siaj okuloj trabori mian koron. Kaj vidu, patro, char li tiom similas Jan Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.--Estas jam finite, mi estas trankvila.»

VIII.

Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en Antverpeno.

En la subtegmenta chambro de malricha dometo, che la Ora Monto, maljunega virino je la komenco de l' vespero apud lampeto puntfaradis. Mizera aspektis shia loghejo, char shi loghis sub la nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seghojn kaj liton, kies kovrilo estis farita el chiuspecaj kunekudritaj shtofpecoj. Tiu chi virino shajnis indiferente intermovi siajn plektiletojn; tamen, de temp' al tempo shi strechis la orelon al la alkovo, kie staris la lito, kaj auskultis atente neaudeblan bruon.

Shi do jhus estis metinta siajn du manojn senmove sur la puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta chambreto malfermighis kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la bushon kaj per mallauta pst! shi petis la enirantinon silenti. Levighante, shi iris al shi, shin kondukis per la mano ghis la tablo, kaj montrante la seghon, shi diris:

«Trien, estu iom senbrua, mia kara; char li dormas tiel kviete!»

Trien eltiris trikajhon el sia posho kaj diris kun same mallauta vocho:

«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Chu vi kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel oni diras?»

«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta kaj enterigita, la kompatindulo!»

Post kiam shi estis unu momenton rigardinta chiujn angulojn de la subtegmentejo, Trien denove diris mallaute:

«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin au ses semajnoj en via chambro. Kie do vi dormas?»

«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur segho, kun mia kapo sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian tempon, kara!»

«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Chu ses semajnojn ne kushinta sub la littukoj? Tio estas mortdanghera!»

«Jes, Trien, chiu donas al sia proksimulo kion li havas; la richaj homoj donas sian monon, kaj mi,--mi ankau donas kion mi havas: mian liton kaj mian ripozon.»

«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela ago, kaj vi havos pro ghi meriton che Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion chi, alia diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio okazis?»

«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidighu pli proksime, por ke li ne vekighu.--Estis antau kvin au ses semajnoj, je sabato, estis jam la dekunua vespere. Mi estis achetinta iom da lieno por mia kato, kaj char ghi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie che la senfenestra muro, inter la charetoj kaj sharghveturiloj, por serchi mian sorchistinon.--Dum mi tiele chirkaupenadas kaj krias: puseto! puseto! mi subite audas ekghemon kiel homan; mi tiel impresighas ke mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne povas klarigi mian teruron: tie kushas homo sur la dorso kun sia vizagho tutmakulita de sango!»

«Ho Dio! de sango!»

«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris che la najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, kiu vershajne estis kushighinta sur karbocharo por dormi, kaj estis de ghi falinta. Li kredeble jam de longe kushis tie, char la sango, kiu shprucetis el lia kapo estis preskau tute malfluidighinta.»

«Kaj chu li estis mortinta, Avinjo?»

«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,--li ja dormas tie en la lito!»

«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! Nu, kion oni faris tiam?»

«Jes, kion oni faris? Nu, kiel chiam. Multe da konsiloj kaj malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kushis tie en sia sango sur la malvarmaj shtonoj,--kaj mia koro shirighis tion vidante. Mi diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, ghis kiam venos la kuracisto por portigi la malfelichulon al la malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kushigis chi tie en mian liton.»

«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? au chu eble vi havas ie shtrumpon sub la tegoloj[10]?»

«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn shuldojn; sed tio estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»

«Tio estas ja stranga! Chu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de kie li venis?»

«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li chiam songhis lautvoche, kaj mi audis ja ke lia patro kaj lia patrino estas mortintaj.»

«Kaj chu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»

«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l' erikejo kaj pri abiaroj. Latine li ankau parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! Monica! Estas vershajne la nomo de lia patrino au de lia fratino. Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke vi audus! Estas chiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus lau ghi danci. Plej strange estis, ke li chiam parolis kvazau oni volis kontrauvole igi lin pastro au ekleziulo,--kaj mi iris por rigardi che lia kapo, chu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tushis lian blondan buklaron.»

«Ho, Dio, estas eble malfelicha junulo, kiu ebriighis au frenezighis.»

«Frenezighis, Trien? Frenezighis? Se vi audus lin parolantan, vi surgenuighus. Chio kion li diras, estas kvazau skribita, kaj la plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ghi. Tie pendas liaj vestajhoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, Trien. Chiufoje kiam li malfermas la bushon por danki min, larmoj elshprucas el miaj okuloj: estas kvazau anghelo kiu parolas! Vi povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ghis sur mia mortlito.--Li nomas min patrino, Trien; vi devus audi tiun vorton el lia busho!»

«Sed kiel li nun fartas? Chu li resanighas?»

«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciighas kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se li estus pli babilema, mi ankau scius pli multe; sed li neniam diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li estas nomata Jan, tion li diris al mi hierau; la cetero ja venos, Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankorau tiel maldika kiel fishosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon kiam li levighis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»

«Ho ve, tiu kompatindulo!»

«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marshi; char hierau li diris ke hodiau vespere li eliros por spiri freshan aeron.»

Apenau Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam malantau la litkurtenoj sonis dolcha, amema vocho, kiu diris:

«Patrino, bona patrino!»

Tiu nomo kaj la akcento al ghi donita, certe havis neordinaran sorchpotencon sur la koron de la maljuna virino; char shiaj okuloj brilis pro emocio, dum shi rapide prenis la lampon kaj glason da laktakvo, kaj iris al la lito.

La malsanulo shin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forvishi larmon de siaj okulharoj. Dume la junulo prenis unu el shiaj manoj kaj metis sur ghin siajn lipojn per longa kiso.

«Bona patrino!» li ripetis ankorau.

Trien sin klinis antauen kun batanta koro por vidi la vizaghon de la malsanulo; profunda timo shin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj shin rigardis, kaj shi malantauenshovis sian seghon, kvazau shi volus malproksimighi de timiga aperajho.

La malsanulo chirkauprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo kaj tiris shin pli proksime al si; li vershajne diris al shi ion en la orelon, char tuj shi iris por preni liajn vestajhojn kaj refermis la kurtenojn tuj post kiam shi estis ilin metinta sur la liton. Tiam, venante apud la tablon, shi diris mallaute kaj ghojege al la tremanta Trien:

«Li tuj levighos!»

Tiu diro shajnis tute ne trankviligi la najbarinon; char shia vizagho palighis kaj time shi rigardis la pordon. Sendube timego shin incitis forlasi la chambron, antau ol la fantoma junulo aperos; virina scivolemo tamen shin tenis kvazau najlita sur shia segho.

Post kelkaj minutoj malfermighis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris al la malsanulo,--helpis lin por ellitighi kaj subtenis lin dum lia irado al la tablo.

Chu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? Jes, estas li, la malfelichulo. Lia ostaro traboras la senkoloran hauton; liaj okuloj estas enprofundighintaj en mallumaj kavajhoj; lia dorso kurbighis, lia kapo flanken klinighis. Tiaj malpuraj kaj maldelikate flikitaj vestajhoj povas kovri nur almozulon. Kia estis do la sorto de l' junulo?

Nun li staris antau la bonkora Avinjo kaj tenis unu el shiaj manoj; li rigardis shin kun tiu milda vizaghesprimo, kiu nur estas propra al karesanta infano, kaj diris:

«Bona patrino, mi deziras eliri. Chu mi per tio ne chagrenos vin?»

«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas ankorau tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,--kaj pripensu kiel maltrankvila mi estos.»

La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur shia sulkighinta vizagho, ke Jan, pro shiaj amplenaj rigardoj, ghis la fundo de l' koro emociighis.

«Ho, patrino,» li ekghemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia gardanghelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble ankorau la oferema amo de malricha virino! Mirinda animo de boneco! Che la rando de l' tombo estas ankorau sufiche da amo en via koro, por dolchigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin el la plej profunda abismo de l' malespero. Ho! mi preghis al Dio por ke Li benu vin!--Kaj, prijughu mian dankon al vi, bona patrino: ghi estas la unua seninterrompa pregho, kiun de sep jaroj mi kapablas alsendi al la Chielo!»

La vocho de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu profunde impresis la animon de Trien; shia timo estis tute malaperinta, kaj nun shi auskultis kun malfermita busho kaj grandegaj okuloj la vortojn de l' junulo, kiuj ravis kaj kortushis shin kvazau shi audus bonsonan kordmuzikon. Avinjo shin rigardis demande kaj shajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Chu li estas freneza?» Sed Trien auskultis silente, ech ankorau kiam Jan ne plu parolis.

«Kompatinda junulo,» ghemis Avinjo, «kuraghu nur. Mi estas malricha kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi chiam amos vin,--kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»

La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne respondis.

«Jan,» diris Avinjo dolche, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»

«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos refreshighon. Morgau, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj kia nekomprenebla chagreno venenis mian vivon. Lasu min nun foriri,--kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»

Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, diris ankorau kelkajn dolchajn vortojn kaj shlosis la pordon malantau li.