Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 8

Chapter 8 3,268 words Public domain Markdown

S-ro _Rollet de l'Isle_, prezidanto de la S. F. P. E., certigas la ĉeestantaron, ke ili ricevos bonegan akcepton ne sole de la Parizaj Esperantistoj, sed ankaŭ de la tuta Franca Esperantistaro kunigita en Parizo. Ĉi tiu grava okazintaĵo faros profundan impreson en tuta Francujo.

Parizo estas elektita kiel sidejo de la Deka Kongreso.

S-ro _Warden_ (Skotlando) invitas la kongreson ĉe Edinburg por 1915.

La _Sekretario_ diras, ke la K. K. K. ricevis oficialan inviton de la urbo San Francisco por elekti ĉi tiun urbon kiel sidejon de la dekunua Kongreso, okaze de la inaŭguracio de la Kanalo de Panama.

S-ro _Schmidt_ proponas, ke la kongreso de 1915 okazu en Berno.

S-ro _Krestanof_ diras, ke la centro de la Balkanoj estas ne Bukarest, sed Sofio. Li invitas la kongreson al Sofio.

S-ro _Hansen_ invitas la kongreson al Kopenhago.

S-ro _Bourlet_ rememorigas, ke en la K. K. K. devas esti du personoj de la lando, en kiu okazos la kongreso. Li proponas:

Por la naŭa kongreso:

D-ro Stromboli S-ro Benova.

Por la deka kongreso:

S-ro Rollet de l'Isle S-ro Chaussegros.

Neniu kontraŭstaras.

S-ro _Soriano_ proponas sendi dankojn al la Ĥina Ministro de Edukado, kiu oficiale enkondukis Esperanton en la normalajn lernejojn.

S-ro _Bourlet_ proponas, sendi dankojn al la du urboj Terrasa kaj Sabadell, kiuj donis la nomon de D-ro Zamenhof al stratoj.

S-ro _Ferter_, rajtigita delegito por Katalunujo, dankas por la gratuloj senditaj.

S-ro _Hansen_ proponas, ke oni danku S-ron Michelin por lia belega donaco al Esperanto.

S-ro _Bourlet_ rakontas, ke S-ro Michelin ricevis leteron de ĉef-idisto, kiu lin riproĉis pro la mono donita al Esperanto kaj kiu diris, ke Esperanto tute ne ekzistas. Li proponas, ke ĉiu kongresano sendu al S-ro Michelin poŝtkarton kun kelkaj dankaj vortoj.

S-ro _Mudie_ proponas danki la Biblian Societon, kiu ĵus eldonis tradukon de la Biblio en Esperanto.

S-ro _Sergeant_ proponas, ke oni danku la Aŭstran Ministron de la Fervojoj por eldonado de la belaj gvidlibroj disdonitaj al la kongresanoj kaj por la rabato konsentita.

S-ro _Claudius Colas_, de la C. O., donas klarigojn pri la lasta verko de ĉi tiu oficiala Institucio. La produktaĵo estas la Tutmonda Jarlibro Esperantista, enhavanta kolekton de niaj leĝoj kaj liston de ĉiuj grupoj de l' mondo. Post ĉiu geografia nomo staras inter krampoj misteraj ciferoj, kiuj (laŭ la antaŭparolo) estas bibliografiaj indeksoj de la decimala klasifiko. Kaj vidu la utilecon de ĉi tiuj ciferoj: dank' al ili oni tute solvis la gravan demandon pri skribado kaj elparolado de la propraj nomoj. Ekzemple mi povas sciigi vin, ke por iri al la Kongreso, mi foriris de la ĉefurbo de 44.362, iris al la ĉefurbo de 44.361 kaj tie uzis la vagonaron al ĉefurbo de 43.12. Dum la vojaĝo, mi trapasis la landojn 493 kaj 43. De la ĉefurbo de 43.12, mi rekte iris al la kongresurbo, ĉefurbo de 43.74 en la lando 43.6. Ĉiuj popoloj same elparolas ĉi tiujn geografiajn nomojn. Cetere, se vi deziras mendi la libron de via libristo, vi nur bezonos doni al li tiun sciigon: 412 (058) (∞) «1912» 12. Li tuj komprenos.

La _Prezidanto_ proponas, ke pro la Esperantistoj, kiuj deziras forveturi morgaŭ tuj post la kunsido, oni fiksu la komencon de la kunveno je la tria anstataŭ la tria kaj duono.

Li fermas la nunan kunsidon je la sesa.

* * *

Je la sepa kaj duono, mi sidis en la Nova Teatro en mia vesto de muzika kritikisto. Jes, de muzika kritikisto. Vi ridegas, sinjorino? des pli bone, ĉar oni vidas vian beletan langeton; vi ridegas, sinjoro? des pli malbone, ĉar oni vidas vian malbelegan langegon. Kial mi ne estus muzika kritikisto? Tial ke mi nenion scias pri muziko? Bela afero! Mi legis la muzikan terminaron de S-ro de Ménil. Estas sufiĉe.

Mi havas en mano mian aŭdigan kornon. (En Francujo, mi estas surda kiel poto, en Anglujo kiel fosto, en Italujo kiel kloŝo, en Hungarujo kiel pafilego, en Polujo... mi ne scias.)

Iom post iom la salono pleniĝas. Ĉi tiu vespero devas esti epokfaranta en la historio de Esperanto. «Halka» estos la unua esperanta opero kaj Moniuszko la unua komponisto, kies verko ricevos esperantan maskon. Ĉu tiu privata entrepreno de la direktoro de Krakova teatro sukcesos? Respondos la teatra kasisto. Ŝajnis al mi, ke la aŭskultantaro kvankam ne tiel granda, kiel ĉe «Mazepa», estis tamen sufiĉe grava. Mi devas aldoni, ke du pagaj prezentadoj dum unu kongreso, estas ŝarĝo iom peza por la monujo de multaj el la kongresanoj. Tamen la nuna entrepreno estas interesa kaj subteninda.

Sed la orkestro iras al sia loko, la ĉefo levas la bastonon, «Halka» komenciĝas. (Vere la muzikistoj estas strangaj personoj, ili laboras nur, kiam ilin minacas bastono.)

La libreto de «Halka», kiel la plej multo el la libretoj de operoj, estas tre simpla kaj estas entenata en unu linio: Halka, kamparanino, forlasita de sia amanto, kiu edziĝas kun riĉa fraŭlino, sin ĵetas en riveron.

Sur ĉi tiu temo Moniuszko[14] .......................

Post la prezentado, la talenta tradukinto, nia senlaca poeto Grabowski, venis sur la scenejon por danki la gekantistojn de la unua esperanta opero. Sennombraj ovacioj kaj bruegaj aplaŭdoj rekompencis samtempe tradukinton kaj aktorojn por ilia kuraĝa provo.

Sabaton, la 17. de Aŭgusto.--Je la tria, Ferma kunsido de la Kongreso.

La _Sekretario_ legas respondan telegramon de S-ro Boirac.

La nova Esperantisto Zamenhof petas la parolon kaj suriras la estradon. Li anoncas, ke li ĵus legis pri la morto de Abato Schleyer. Jam la pasintan jaron la famo pri lia morto disvastiĝis en Antverpeno, sed feliĉe estis malvera. Hodiaŭ oni ne povas dubi pri la sciigo. Kelkafoje en la pasintaj kongresoj li parolis pri la graveco de la verko farita de ĉi tiu pioniro de lingvo internacia.

Li proponas al la ĉeestantaro honori lian memoron per leviĝo de la seĝoj. (_Ĉiuj leviĝas._)

S-ro _Pazelt_ en nomo de la german-bohema Esperantista Ligo oferas al D-ro Zamenhof belan albumon, kiel memoraĵon de la Jubileo. Li aldonas dezirojn de vivo kaj feliĉo.

S-ro _Lévy_ (blindulo) parolas pri esperanta movado inter blinduloj. Li esprimas la dankemon de ĉiuj siaj blindaj gefratoj por la sindonemaj personoj, kiuj penetrigis Esperanton en la blindulan mondon. Ili faris multekostan donacon. Li memorigas la nomojn de F-ino Zabilon d'Her (S-ino Ranfaing), Profesoro Cart, k. t. p. Li deziras prezenti al la naŭa Kongreso raporton pri la du jenaj punktoj:

1-e Ĉu la kongresoj povas interesiĝi je la blinduloj;

2-e En kia maniero estas eble, ke ili faru ion.

La blinduloj estas disaj en ĉiuj urboj de siaj landoj, en ĉiuj landoj de l' mondo; Esperanto estas vera ligilo inter ĉiuj loĝantoj de la blindula mondo.

Ĝis nun nur privataj personoj starigis specialan fakon por la blinduloj. Profesoro Cart fondis _Esperanta Ligilo_, kio estis granda helpo farita al ĝiaj uzantoj. (_Aplaŭdoj_). Sed la publikigo de gazeto kaj libroj por blinduloj estas peza ŝarĝo. Malgraŭ sia bonvolo, la subtenantoj havas aliajn gravajn okupojn kaj ne povas ĉiam private daŭrigi sian verkon. Eble oni povos oficiale helpi al ili, ekzemple per kreado de Centra Biblioteko por la blinduloj.

La afero estas resendita al la K. K. K.

S-ro _Belmont_ parolas pri Abato Schleyer. Li rememorigas, ke ĉi tiu viro faris tre gravan verkon en la kampo de lingvo internacia. Li estis vera amiko de la homaro.

La oratoro proponas sendi al la urbestraro de Konstanz funebran telegramon. (_Akceptita de la Kongreso._)

S-ro _Ernst_ anoncas Esperantan semajnon, kiu okazos en Gento dum la tiea ekspozicio.

S-ro _Bourlet_ aldonas, ke la ekspozicia estraro de Gento voĉdonis gravan monhelpon por la Esperanta semajno.

S-ro _Devjatnin_, kiu, nova Homero, venis piede el Paris, transdonas la salutojn de la Esperantistaj grupoj vizititaj dum lia vojaĝo.

S-ro _Salomea Pattowa_ salutas la Kongreson en la nomo de la Krakovaninoj kaj de la Pacifistinoj.

S-ro _Kandt_ dankas la ĉi tiean Komercan Ĉambron. Li petas, ke Esperanto estu reprezentata de Varsovia samideano en la Kongreso de la Komercistoj okazonta en Bostono kaj parolas pri ĝenerala organizado de la komercistoj.

S-ro _Nedoŝivin_ diras, ke oni ne devas forgesi la neĉeestantojn, el kiuj konsistas la plej granda parto de la Esperantistaro. Li invitas ĉiujn kongresanojn vojaĝi tra Rusujo. (S-ro Nedoviŝin forgesinte alporti pasporton por via humila servanto, ĉi tiu ne povis akcepti la afablan inviton.)

S-ro _Schmidt_ avertas la Esperantistojn, ke ili ne aliĝu al la Mondlingva Oficejo en Berno, kiu havas nur ŝajnan neŭtralecon, sed estas efektive Idista entrepreno, pri kies sukceso dubas la prezidanto mem.

Li proponas aranĝi antaŭkongreson en Berno.

S-ro _Behrendt_ parolas pri la enkonduko de Esperanto ĉe la poŝtistoj kaj petas adresojn de poŝtoficistoj.

S-ro _Pazelt_ atentigas pri gvidlibro de Franzensbad kaj la tie okazonta postkongreso, dum kiu oni povos sin bani senpage.

S-ro _Mudie_ diras, ke oni ne fonografis la voĉon de nia Majstro dum ĉi tiu Kongreso; li opinias, ke oni devas tuj ripari ĉi tiun mankon.

La _Prezidanto_ ĝojas, ĉar dum la tuta semajno regis inter ni simpatio frata. Kredeble en estonteco:

La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian,--

sed atendante la Esperantistoj mem devas komenci ĉi tiun rondon. Li pensas, ke de nun ĉesos ĉiuj diskutoj. Li dankas al ĉiuj, kiuj helpis al la Kongreso: urbestraro, registaro, loĝantoj de Krakovo.

Ĝis revido en Genova! (_Longa aklamado._)

S-ro _Glück_ (el Wien) laŭdas la aranĝon de l' Kongreso; ĝi estis la kongreso de l' amo, de la paco kaj de la konkordo; ĝi havis kiel devizon: unueco kun ordo. Ni memoru, ke la dua parto de l' Fundamento estas la sankta konkordo. En la historio de Esperanto la nomo Krakovo estos enskribita per oraj literoj. Li oferas al la Loka Komitato albumon subskribitan de ĉiuj kongresanoj kaj atestantan pri ilia dankado pro la aranĝo de tiel grandioza kaj sukcesplena manifestado.

_Napoleono_... pardonu! S-ro Rosenstock petas la parolon meze de varmega ovacio. Li diras, ke hieraŭ sur la nigra tabulo oni afiŝis, ke estas promesite, rekompenci tiun, kiu retrovos la perditan voĉon de S-ro Rosenstock. Li meritas la rekompencon, ĉar li mem retrovis la voĉon. Li estimos sin alte repagata por siaj klopodoj, se ĉiuj kongresanoj foriras kun bona rememoro de Polujo. Poloj estis ĉiam gastamaj al fremduloj; kiom pli ili devas esti gastamaj, kiam ĉi tiuj fremduloj estas tiaj nur per la nomo, kiam ili estas Esperantistoj, kiuj ĉie estas en sia lando. Ĉu en ĉi tiu direkto la Poloj faris sian devon? Al tio respondos la kongresanaro.

D-ro _Bujwid_ dankas la kongresanojn en la nomo de la Loka Komitato.

S-ro _Mudie_ dankas S-ron Mikołajski pro la lerta kondukado de l' Kongreso kaj gratulas la Lokan Komitaton pro la bona organizado de l' Kongreso.

S-ro _Kronenberg_ diras, ke Esperantisto estas ĉiu homo kiu uzas Esperanton, sed Esperantisto estas ankaŭ tiu, kiu propagandas la internan ideon, kiu nin unuigas.

Oni devas propagandi ĉie kaj ĉiam kaj precipe inter la junularo; kiu havas la junularon havas la estontecon. Vivu la Esperantismo inter la Esperantistoj.

(Ĉiuj leviĝas kaj laŭ la kutimo, oni kantas nian esperantan himnon.)

D-ro _Zamenhof_ deziras al ĉiuj kongresanoj bonan reiran vojaĝon al sia hejmo. Li diras, ke ni eniras duan periodon de nia movado; li estas certa, ke de nun ĉiu malpaco malaperos el nia tendaro kaj ke ni iros trankvile nian vojon.

La _Prezidanto_ fermas la Okan Kongreson de Esperanto.

* * *

En la vestiblo bruas por la lasta fojo la tuta kongresanaro. Oni adiaŭas, oni manpremas, kaj ĉiuflanke resonas la krioj: «Ĝis la revido! ĝis la revido en Genova!» Kaj tuj poste okazas stranga fenomeno. Kiel se feino tuŝus la kongresejon per sia bastono, Esperantistoj malaperas el Krakovo. Unuj tuj foriras al Budapest, kie komenciĝos la dimanĉon mem Katolika Esperantista Kongreso; aliaj preparas sian valizon por foriri morgaŭ frumatene al Zakopane, en kiu okazos tritaga ekskurso. Kaj nur restas en la urbo la esperantaj flagoj kaj la esperantaj afiŝoj, kiel postsignoj de nia trapaso. Sed ne sole materialajn postsignojn lasos en Krakovo la Esperanta Kongreso, la ĵetitaj semoj fruktiĝos kaj la bonaj Krakovaj ĝardenistoj, kiuj sciis krei la «Plantaciojn», ankaŭ scios kreskigi Esperantan arbon branĉoriĉan kaj fruktodonan.

* * *

Apud Krakovo staras artefarita monteto konstruita de la Krakovanoj por honori la memoron de Kościuszko, la heroon de Pola sendependeco. Oni rakontas, ke ĉiuj loĝantoj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj aŭ humilaj, konsideris kiel honoron labori por ĉi tiu konstruado. Studentoj manumis ŝovelilojn kaj profesoroj puŝis radportilojn. Eĉ la plej nobelaj sinjorinoj, la plej junaj infanoj alportis sian pecon da tero, simbolon de amo kaj sindono al la komuna patrujo.

Similaj al ĉi tiuj Polaj patriotoj, ni, Esperantistoj, alportu ĉiuj nian pecon da tero al la konstruaĵo, kiun ni penas starigi por la estonta progreso de la homaro. Ĉiuj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj aŭ humilaj, maljunaj aŭ junaj, virinoj kaj infanoj, ni laboru laŭ nia povo, laŭ niaj fortoj. Tia estas la instruado, kiun kunportos el Krakovo tiuj, kiuj havis la honoron resonigi Esperanton, vivantan lingvon en vivanta Polujo.

Ned Katryn.

Reklamoj

Kongresaj Raportoj aparte presitaj eltiritaj el _Lingvo Internacia_.

Oficiala Protokolaro de la unua Kongreso, en Boulogne » 30 Raporto pri la unua Kongreso de Esperanto (_elvendita_) Raporto pri la dua Kongreso de Esperanto (_nur kelkaj ekzempleroj estas vendeblaj_) » 75 Raporto pri la tria Kongreso de Esperanto » 75 Raporto pri la kvara Kongreso de Esperanto » 75 Raporto pri la kvina Kongreso de Esperanto » 75 Raporto pri la sesa Kongreso de Esperanto » 75 Raporto pri la sepa Kongreso de Esperanto » 75 Raporto pri la oka Kongreso de Esperanto 1 »

Presa Esperantista Societo 33, rue Lacépède, Paris.

_Juna Esperantisto_

Monata Gazeto Beletristika por Junuloj, Instruistoj kaj Esperanto-Lernantoj

Jara abono: 2 fr. 50 (1 Sm).

Specimena numero por unu respondkupono.

Lingvo Internacia kaj Juna Esperantisto kune jara abono 6 fr. 25 (2,50 Sm).

Post la 1. Januaro 1913, la jarabono al «Juna Esperantisto» estos 3 Fr. (Sm. 1,200), kaj «Lingvo Internacia» kaj «Juna Esp.» kune: 7 Fr. (Sm. 2,800).

La plej malnova el ĉiuj Esperantistaj gazetoj, fondita en 1895

LINGVO INTERNACIA

CENTRA ORGANO DE LA ESPERANTISTOJ eliranta post la 15. de ĉiu monato.

Ĉefredaktoro: TH. CART

Jara abono: 5 fr. (2 Sm.)

_OPINIO DE LA GAZETARO_:

THE BRITISH ESPERANTIST (_Sept. 1912_): Mi volas atentigi la multajn novajn gesamideanojn, kiuj lastatempe eniras niajn vicojn, pri tiu ĉi ĵurnalo, eldonata en Presa Esperantista Societo, Paris, 33, rue Lacépède, kun kiu, kvankam ĝi estas la plej malnova en la Esperantista mondo, ili eble ne persone konatiĝis. Ĝi havas la respektindan aĝon de dek ok jaroj, kaj spite de tio, ĝi tute ne maljuniĝas. Ho ne! Ĝi ĉiam pliboniĝas, kaj estas nuntempe tre fortika kaj vigla. Oni rimarku, ke ĉe la homoj ne estas la kutimo aldoni la titolon «sinjoro» al tiu, kiu fariĝis eminenta; ekzemple, oni ne diras «_Sinjoro_ Shakespeare», «_Sinjoro_ Molière», sed uzas nur la simplan nomon. «Lingvo Internacia» do devas esti eminenta ĵurnalo, ĉar estas samideana kutimo, nomi ĝin «Lingvo». Ĉiu, kiu volas akurate informiĝi pri ĉio aktuala en la Esperantista agado, kaj volas senpartie juĝi pri la oftaj gravaj aferoj internaciaj, aŭ lingvaj, organizaj aŭ propagandaj, ne povas sin turni al pli bona informilo, ol tiu ĉi ĵurnalo. Ĝia literatura fako ĉiam liveras ion, kio riĉigas la internacian penson. En ĝi troviĝas interesaj elĉerpaĵoj el la Esperantistaj gazetoj: problema fako estrata de nia malnova samideano, Paul de Lengyel; tre spritaj «flugfolioj» de «Era», kiu ĉiam akre kritikas diversajn aferojn per tre milda maniero! Sed precipe estas ŝatataj la redakciaj ĉefartikoloj, verkitaj de P-ro Th. Cart: li ĉiam prezentas al la leganto la plej saĝan kaj klarvidan konsilon. Entute, L. I., kiu estas kvazaŭ la _Review of Reviews_ de nia movado, havas tonon pure «fundamentan» kaj stilon la plej bonan; ĝi egale taŭgas por la grupo aŭ la izolita studanto. Ampleksante 40 paĝojn ĉiumonate, ĝi estas abonebla per la B. E. A. po 2 Sm. por jaro.

AMIKOJ DE _LINGVO INTERNACIA_

La titolon «Amiko de _Lingvo Internacia_» oni akiras per unufoja donaco de sumo de 40 Sm. (100 fr.) al la revuo _Lingvo Internacia_.

La «Amikoj de _Lingvo Internacia_» ricevas senpage kaj dumvive la diritan revuon.

Jam estas Amikoj:

S-roj Bastien, Cl. Bicknell, H. Hodler, Niéger, Linarès, Rollet de l'Isle, Bobin, Warden, Era, Cart, Frécot, F-ino Royer, S-roj D-ro Servin, Letenneur, Grisier, Chaussegros, S-ino Tiard, D-ro P. Corret, F-ino Huguenin, S-roj D-ro Noel, V. Polgar, Blangarin, F-ino Pelletier, S-roj P. de Lengyel, D-ro Dor, J. de Luczenbacher, Bolingbroke-Mudie, J. M. Picard, L. Lamant, R. Bollack, Em. Robert, Bacquet, Bastié, k. t. p.

Tiuj, kiuj donacas 200 fr., ricevas plie, laŭ samaj kondiĉoj, _Juna Esperantisto_ kaj ĉiujn eldonaĵojn de la Firmo _Presa Esperantista Societo_.

Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris.

_ĴUS APERIS_:

PLENA Klasika Libro de Esperanto

Tiu ĉi verketo, dediĉita al la gloro de l' genia aŭtoro de l' Fundamento okaze de l' dudek-kvinjara jubileo de Esperanto, enhavas la dek ses oficialajn regulojn de l' gramatiko kaj ĉiujn radikojn ĉu de l' _Fundamento_ (Antaŭparolo, Ekzercaro, Universala Vortaro), ĉu de l' _Oficiala Aldono_, kun franca, angla kaj germana tradukoj.

Plej konscience ellaborita de S-roj Th. Cart kaj Em. Robert, kaj kun granda zorgo presita de S-ro V. Polgar, ĝi estas vera juvelo, kiun ĉiu Fundamentisto, t. e. ĉiu Esperantisto volos posedi.

Pli ol iam, en la nuna periodo, necese estas, ke ni pruvu nian amon al la lingvo, kiun donis al ni D-ro Zamenhof, severe respektante ĝin, t. e. skribante ĉiuj kiel eble plej klasike. Grandan helpon por tio alportos la ĵus eldonita libreto.

Formato 9 × 6 × 0,5 cm. Paĝoj 160. Pezo 30 gram.

Prezo: Kun eleganta fleksebla tolbindaĵo: Fr. 1 (Sm. 0,400); La sama en firma kartona ingo: Fr. 1,25 (Sm. 0,500).

Tiu ĉi verketo estas vendata sen ingo, nur kiam oni ĝin aĉetas en nia magazeno, aŭ aĉetas almenaŭ dek ekzemplerojn.

10 ekzempleroj sen ingo, afrankite Fr. 9.50 kun ingo, » » 11.50 25 ekzempleroj sen ingo, » » 22.50 kun ingo, » » 27.50 50 ekzempleroj sen ingo, » » 43.-- kun ingo, » » 51.50 100 ekzempleroj sen ingo, » » 84.-- kun ingo, » » 100.--

Piednotoj

[1] Nia raportanto vere iom trograndigas. Ĝis nun nur la unuan etaĝon ni konstruis, sed se niaj amikoj varbos al ni multegajn abonantojn, ni penos konstrui la ceterajn antaŭ la Pariza Kongreso en 1914. (_N. d. l. R._)

[2] Ne ligitaj, ho ne! Ĉiujn manuskriptojn zorge tralegas la Redakcio kaj klasigas. (_N. d. l. R._)

[3] _Sino_ = brusto.

[4] En kuirejo oni ofte pretigas bonegajn saŭcojn por envolvi la dubajn manĝaĵojn.

[5] Ankaŭ ĝi povas fari gravan servon publikigante la nomojn kaj kongresajn adresojn de la kongresanoj alvenintaj dum la tago. En Krakova Kongreso oni publikigis neniun liston de kongresanoj, kaj tio estis grava manko kaj ĝeno, pri kiu plendis multaj kongresanoj.

[6] Efektive, por la Inaŭguracia kunsido la salono estis superplenega kaj estis kongresanoj eĉ en la vestiblo. Ĉu tio okazis, tial ke la salono estis tro malgranda, aŭ tial ke la ĉeestantaro estis tro granda? Mi lasas la solvon de ĉi tiu enigmo al S-ro P. de Lengyel.

[7] Jen difinita teksto:

1) _ke la demando pri ĝenerala organizaĵo estu prokrastita_;

2) _ke koncerne la demandon pri unuiĝo de naciaj societoj, la kongreso opinias, ke tiu dependas de la societoj mem, kaj sekve decidas ne diskuti ĝin, sed nur rekomendas, ke la diritaj societoj studu la oficialajn raportojn kaj faru ĉion eblan por interkonsiliĝi kaj tiel pli bone antaŭenpuŝi nian propagandon tra la tuta mondo_.

[8] Kredeble li nenion oferos, ĉar li mortis en la jaro 1849. (_N. d. l. R._)

[9] Ne estas granda merito, ĉar la raportinto estas, laŭ sia diro, naŭdekkvinjara. (_N. d. l. R._)

[10] T. e. la Sankta Virgulino.

[11] La forgesitaj kostumoj estas entenataj en k. t. p.

[12] Oni legis en unua numero de _Kongresa Bulteno_:

«Oni sciigas nin el Messina, ke vulkano Stromboli estas tre aktiva. El kratero eliĝas densa fumo kaj grandaj masoj da lafo. Oni aŭdas subteran bruegon.»

[13] Kredeble li konfuzis _Esperanto_ kaj _Esperantismo_.

[14] Ni ne presigos la dekpaĝan muzikan recenzon de nia surda recenzisto, recenzon tute senvaloran. Abonantoj, kiuj tamen interesiĝas je ĉi-tiu fantaziaĵo, ĝin trovos en la paperkorbo de la ĉefredaktoro de L. I., 33, strato Lacépède, Parizo. (_N. d. l. R._)

Noto de transskribanto:

Mi samigis literumado de kelkaj nomoj, kiuj malsimilis en la originalo. Mi registris kelkajn aliajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Mi movis ĉiujn la reklamojn al la fino, kaj ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.