Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 7

Chapter 7 3,830 words Public domain Markdown

Plenan laŭdon sen iu ajn kritiketo ni ŝuldas al S-ro Stanislawski, kiu ludis la rolon de Mazepa. Perfekte elparolanta Esperanton, li estis ĉiam mirinde komprenebla; eĉ en la malfacila sceno, kiam Mazepa rakontas sian aventuron en la alkovo, per voĉo mallaŭta de duone morta viro, ĉiuj vortoj estis aŭdeblaj, neniu sono perdiĝis. Ludanta laŭ sobra maniero, sen neutilaj gestoj, S-ro Stanislawski tre bone esprimis la karakteron de la paĝio, kiu sub sia ventkapuleco kaŝas kavaliran animon kaj kompateman koron.

S-ro Sosnowski, la vojevodo, havis malfacilan kaj antipatian rolon. Preskaŭ dum kvar aktoj li muĝas, kaj certe la muĝado kaj la terura barbo, kiu ornamis lian mentonon, ne estis tre favoraj kondiĉoj de bona elparolado, tial multe da versoj alvenis iom kripligitaj al la oreloj de la aŭskultantoj; tamen S-ro Sosnowski bone tradukis la sovaĝan karakteron de ĉi tiu maljunulo obstina en sia venĝemo, kiu dissemas ĉirkaŭ si la malfeliĉon kaj la morton.

S-ro Marjanski montris al ni Zbignjev'on senteman, sed kun animo malkvieta, en kiu batalas seninterrompe la pasio kaj la devo, kaj kiu fine serĉas en la morto solvon de la terura dilemo, en kiu li baraktas. En la sceno de la alkovo li mirinde tradukis la sentojn de la vojevodido, kiu sin oferdonas por virino amata, kiun li kredas kulpa. Lia esperanta elparolado, malpli bona ol tiu de S-ro Stanislawski, estis tamen sufiĉa kaj tre komprenebla.

S-ro Jednowski, en rolo de la reĝo, lerte desegnis la egoistan karakteron de Jan Kazimir, kiu, sen malboneco oferas la honoron, eble la vivon de siaj servantoj al kontentigo de siaj kapricoj.

Sincerajn gratulojn al S-ino Visocka pro ŝia belega interpretado de la rolo de Amelja. Ŝia voĉo varma, emociplena, laŭvice fariĝis gaja, plenda, indigna, malespera kaj en ĉiuj aliformiĝoj restis klara kaj belsona. En multaj scenoj ŝi nin vere kortuŝis kaj montriĝis vera artistino, en la plej alta senco de ĉi tiu vorto. Nur unu kritiketon ni faros; momente S-ino Visocka havas gestojn, sintenadojn iom nenaturajn kaj tro rigardas la plafonon.

Nun venu ĉi tien, sinjoro Reĝisoro, mi tuj «lavos al vi la kapon».

Vi scias (pli bone ol mi), kiom estas delikataj kaj malfacilaj la vere tragediaj scenoj, kiel la lastaj scenoj de _Mazepa_; ĉi tie ni estas en la belegeco, kaj inter la belegeco kaj la... ridindeco estas limo pli maldika, ol la paperfolio, sur kiu mi skribas. Pli ol unu fojon, dum la lasta akto mi tremis, timante, ke oni transpasos ĉi tiun teruran limon. Kaj nur vi, sinjoro Reĝisoro estis kulpa pri tio. Unue, ni vidis dum la unuaj aktoj grandan vivantan Zbignjev, kaj nun vi alportas tute malgrandan ĉerkon, en kiu estas neeble meti pli ol duonon da Zbignjev. Kie oni metis la alian duonon? Kaj ĉi tiun ĉerketon oni kuŝigas en grandega salono tute lumigita, kie ĝi similas forgesitan skatolon da domenoj! Due, la vojevodo faras per ĉi tiu skatolo ĉiuspecajn gimnastikajn ekzercojn, li ĝin metas laŭlarĝe, laŭlonge, oblikve, li ĝin tiras, puŝas; momente mi ne plu sciis, ĉu ni estis en la palaco de la vojevodo aŭ en Krakova stacidomo, ĉambro de la pakaĵoj. Feliĉe vi havis, kiel ĉeestantojn, bravajn Esperantistojn, kiuj nur deziras aŭdi sian karan lingvon kaj ne multe atentas pri materialaj detaloj. Tamen, sinjoro Reĝisoro, grandigu vian ĉerkon, malgrandigu kaj mallumigu vian scenejon kaj iom ŝanĝu la aranĝon de via lasta akto. El Parizo, kie ripozas liaj restaĵoj, Słowacki mem vin benos.

Mi ne povas kritiki la sufloron, ĉar mi lin tute ne aŭdis; kredeble la aktoraro neniam bezonis lian helpon.

La falo de l' kurteno, post la kvina akto, estis sekvita de sennombraj aplaŭdaroj, oni ĝin relevis mi ne scias kiom da fojoj. Fine S-ro Grabowski sur la scenejo, en la nomo de la Esperantistaro, dankis la aktorojn pri la belega spektaklo, kiun ni ĵus ĉeestis. Li diris, ke de nun _Mazepa_, ĉi tiu perlo de la pola dramaro, fariĝis internacia verko, kiun povos ĝui personoj de ĉiuj nacioj, kaj ke ĉi tiu prezentado estas difinitiva glorigo de la jam fama pola poeto.

Lasta konsilo: kiam vi iros teatron en Krakovo, dum la interakto reprenu vian lokon tuj kiam oni sonoriĝas, ĉar kelkajn minutojn antaŭ la leviĝo de l' kurteno oni estingas ĉiujn lumojn en la salono. Se vi malfruas, vi devas reiri vian lokon tra mallumo. Tiu malfeliĉo okazis al mi, kaj mi atingis mian seĝon nur post teruraj aventuroj, palpinte kiel blindulo ĉu la pintan barbon de S-ro Bourlet, kiu murmuris, ĉu la freŝajn vangetojn de fraŭlino, kiu ellasis krion, kaj paŝinte sur nekalkulebla nombro da piedoj.

Ĵaŭdon, la 15. de Aŭgusto.--Frumatene mi estis vekita per la sonoriloj de la kvardek unu preĝejoj de la «pola Romo», samtempe bruantaj. Momente mi aŭskultis la gajan muzikon de la sonoradoj, kiu rememorigis al mi la faman ĉapitron de la romano de Victor Hugo «Nia Sinjorino Pariza»[10]. Sed konscio pri la profesiaj devoj tuj revenas, mi saltas el la lito kaj enprofundiĝas en la legon de la oficiala programo. Je la naŭa horo katolika Diservo, je la deka samtempe protestanta kaj hebrea Diservoj; je la dekdua devis okazi manovroj de «Ruĝa Kruco», sed, pro neĉeesto de la direktantoj, ĉi tiuj manovroj estis forigitaj.

Ni rapidu al la preĝejo de Sankta Mario; ĝuste kiam mi alvenas sur la Rynek, estas la naŭa. El unu el la preĝejaj turoj venas sonoj de trumpetoj; efektive, ĉiuhore trumpetisto laŭvice rigardanta la kvar kardinalajn punktojn, aŭdigas melankolian arion, laŭdire la saman, kiun uzis la pola militistaro. Kiam ni eniras la preĝejon, la navo estas jam superplenega de granda amaso, kaj pene oni eniĝas inter la popolanoj pitoreske vestitaj, kaj la kamparaj vendistinoj, kiuj alportis kun si vendotajn legomojn aŭ fruktojn. Tia devis esti en antikvo la aspekto de temploj, kiam la adorantoj alportis la oferojn difinitajn por la Diino. Fine ni sukcesas atingi la fundan kapelon, ĵus kiam komenciĝas la prediko. Devis paroli Lia Episkopa Moŝto pastro Bandurski, vera pola Demosteno, sed pro malhelpo, li estis anstataŭata de pastro, kiu eble ne estis Demosteno, sed certe estis Cicero. Kun flameco de apostolo li parolis klaran, puran, fluan Esperanton, eĉ momente tiel fluan, ke la superŝutitaj oreloj ne povis ĉion ensorbi kaj ke multaj vortoj reŝprucis eksteren. Tamen lian elokventecon tre admiris la ĉeestantaj Esperantistoj, katolikaj kaj nekatolikaj.

Ni rapidu al la hebrea sinagogo. La interna aspekto tute malsimilas tiun de la katolika preĝejo. Anstataŭ pitoreska malordo, severa ordo; anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu genuantaj, ĉu eĉ teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun ĉapelo sur la kapo, sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam komencis esperantan paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente; li diras, ke Hebreoj disaj sur la tuta terglobo jam havis propran lingvon por komuniki inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por komuniki kun iliaj fratoj, anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante unu el ili alporti al la mondo ĉi tiun netakseblan donacon. Profundan impreson sur ĉiujn ĉeestantojn hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi tiu alta parolado. Sed momente Rabeno Saphra parolis strangan, nekompreneblan Esperanton. Ĉu intertempe li fariĝas Idisto? Oni klarigas al mi, ke la strangaj vortoj ne estas idaj citaĵoj de Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio. Elirante el la sinagogo, la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al D-ro Zamenhof veran ovacion. La kvartalo Kazimierz, kie staras la sinagogo, estas la hebrea kvartalo de Krakovo; en ĝi la Hebreoj estas pli ol religio, pli ol raso, ili formas preskaŭ nacieton, kaj ĝojis vidante la kreinton de Esperanto, kiun ili salutis kvazaŭ Mesion.

Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo; tiun paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.

Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la monumento de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko. Atendante la oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom malfruinta, la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas fotografistoj en ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la kelo, kaj oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape, bruste, dorse, flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel paroladejo aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro Bourlet. Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro Bourlet parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon inter la vivo de Kopernik kaj la vivo de D-ro Zamenhof, inter la persekutoj, per kiuj estis akceptata la verko de Kopernik, kaj la mokoj, kiujn renkontis la verko de Zamenhof, inter la fina sukceso de la Kopernikaj ideoj kaj la fina venko de la Zamenhofa Esperanto.

Je la kvara (kia metio! kia metio!), vizitado de la Arĥitektura Ekspozicio. En la ĝardeno de la Ekspozicio, la fotografa manio de la kongresanaro atingas la paroksismon. La oficialaj fotografistoj estas ĉi tie kun ĉiuspecaj fotografiloj, unuj sur altaj tripiedoj (kredeble por fotografi personojn je fenestroj de unua etaĝo), aliaj preskaŭ sur tero (kredeble por fotografi kelistojn je fenestretoj de ilia kelo). Kaj oni fotografas samnacianojn, oni fotografas samprofesiulojn, oni fotografas samkreskulojn, oni fotografas samaĝulojn, oni fotografas sama-nombro-da-harulojn, oni fotografas samulojn elektitajn ĉiumaniere kaj eĉ neniumaniere. Kaj meze de ĉiu grupo sidas la afablega kaj bonega Doktoro, ĉiam ridetanta, ĉiam nemoviĝanta, ĉiam rigardanta rekte la fotografilon. Sinsekve li fariĝas Hungaro, Japano, juristo, poŝtisto, du-metrulo, dekok-jarulo kaj eĉ pacifista sinjorino. Feliĉe je la kvina finiĝas lia turmentiĝo kaj ĉiuj kongresanoj, fotografitaj aŭ ne fotografitaj, sidiĝas duonronde ĉirkaŭ la muzika estrado por ĉeesti la Disdonon de Premioj de la «Literatura Konkurso» organizita de nia bonega kolego _Pola Esperantisto_. Ni diru tuj, ke ĉi tiu konkurso mirinde sukcesis, almenaŭ per la nombro de la partoprenantoj. Efektive, la Komitato ricevis: por la beletristika parto, 18 laborojn; por la poezia, 30; por la scienca, 11. S-ro Nedoviŝin prezidas la ceremonion, li diras kelkajn vortojn pri la graveco de tiaj konkursoj kaj iliaj influoj al progresado de nia lingvo.

Pro la neĉeesto de S-ro Cart, raportinto de la beletristika parto, supreniras la estradon por lin anstataŭi sinjoro... (divenu, kara leganto!) sinjoro... (divenu, kara legantino!)... S-ro Bourlet. Oni premas la butonon por literatura parolado kaj S-ro Bourlet ekmovas la lipojn. «Ankoraŭ mi!» li diras. Li petas pardonon, ĉar nun li estas sur kampo, kiun li ne ordinare plugas. Li estas simpla scienculo kaj time sin riskas en literaturan regionon. Sed eble ĉar li estas direktoro de literatura gazeto, li povis tamen akiri iom da sperto en la beletristika fako. Li ĝojas, ĉar nun Esperanto havas belan kaj riĉan literaturon, kaj povas rebati la kutiman kontraŭdiron, ke ĝi estas nur iu ĵargono de kelnero.

La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko titolita: «La Genio kaj la Karaktero de Byron»; oni malfermas la koverton, kiu entenas la nomon de la aŭtoro, kaj la ĉeestantaro sciiĝas kun ĝojo, ke ĉi tiu aŭtoro estas aŭtorino: nia bone konata samideanino Adela Schafer (el Londono).

Loko mankas por citi aliajn rekompencitajn laborojn.

S-ro Grabowski, raportinto de la poezia parto, legas raporton (mirinde! ĉi tiu raporto estas en prozo). Li diras, ke esprimo de ideoj sub poezia formo estas vera provilo por lingvo; Esperanto venke sukcesis en ĉi tiu provo. Ni sciiĝas kun bedaŭro, ke ne ankoraŭ naskiĝis esperanta Mickiewicz, kaj sekve oni ne donos unuan premion. La dua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la poemo «Narciso», kaj ĉi tiu aŭtoro estas nia amiko Devjatnin, kies apero sur la estrado estas salutata de longa aplaŭdado.

S-ro Rollet de l'Isle, raportinto de la scienca parto, legas raporton. Kiel Prezidanto de la Societo Franca por Propagando de Esperanto, li malkaŝe montras al ĉiuj sian naciecon, fiere kaj forte metante la tonikan akcenton sur la lastan silabon. Li parolas pri la graveco de Esperanto en sciencaj interrilatoj kaj sciencaj kongresoj.

La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko: «Pri la absorbo de la pluvo kaj roso per folioj, trunketoj kaj branĉoj». Ĉi tiu aŭtoro estas nia samideano Dreusicke, el Cassel.

Ĉu tiaj konkursoj estas bonaj por la propagando de nia afero? Unuavide ŝajnas, ke la respondo devas esti jesa. Evidente ĝi ne povas esti plene nea; sed ankaŭ, laŭ mia opinio, ĝi ne povas esti plene jesa. Efektive, ni rigardu la nunan staton de nia esperanta literaturo; ĉu ĉi tiu stato estas bona? Ne, nia literaturo suferas de malsano kaj ĉi tiu malsano ne estas manko de verkistoj, ĝi estas manko de... legantoj. Rigardu en magazenoj de eldonistoj.... Sed tuj vi protestas: «Esperanto... sankta afero... bono de homaro... ni ne estas komercistoj... veraj Esperantistoj ne atentas monan profiton, k. t. p....» Kvietiĝu, sinjoro, kvietiĝu kaj ni interparolu trankvile. Mi ne estas verkisto, mi ne estas eldonisto, mi ne estas presisto kaj ĝis nun Esperanto ne enirigis en mian poŝon eĉ la plej malgrandan parton de spesmilo. Do mi estas tute senpartia. Ĝis nun oni ne trovis la rimedon por publikigi esperantajn librojn sen mono. La fabrikisto de papero ne liveras senpage sian paperon, la presisto ne presas senpage la manuskriptojn. La eldonado de libro estas devige elspezo da mono; kvankam la eldonantoj de esperantaj libroj estis ĝis nun tre neprofitemaj, ili almenaŭ deziras retrovi la elspezitan monon. Afero neebla, se ĉiuj ekzempleroj restas en la magazeno. Literaturo ne povas ekzisti sen verkistoj; ankaŭ ĝi ne povas ekzisti sen legantoj. Kaj tio estas konstato ĉagrena, sed konstato vera: Esperantistoj ne legas. Sed vi respondos: «Legado de libroj postulas tempon kaj monon, Esperantistoj ĝenerale estas nek senokupuloj, nek riĉuloj». Vi estas prava, sed mi certigas, ke la sumo elspezita de la Esperantistaro por aĉeto de libroj tute ne respondas je la stato de ĝia monujo. Ankoraŭ vi diros: «Estas bonaj libroj, sed ankaŭ aliaj malbonaj; mi timas aĉeti librojn nekorekte skribitajn». Tre vere, sed mi konstatis, ke sufiĉe granda nombro de Esperantistoj tute ne scias eĉ la nomon de jam klasikaj verkoj de nia literaturo. Karaj gesamideanoj, se vi deziras, ke Esperanta literaturo disvolviĝadu, ĝin helpu per viaj tutaj fortoj; kaj por tio la sola rimedo estas: legado kaj legado kaj ankoraŭ legado. Apud la bona konkurso de verkistoj, mi proponas, por la venonta kongreso, konkurson de legantoj.

* * *

Je la naŭa kaj duono, Internacia Balo en la Malnova Teatro.

Antaŭ mia foriro, S-ro Ĉefredaktoro estis dirinta al mi: «Vi prenos kiel modelon S-ron Era; kiel li faris, tiel vi faros». Mi malfermis la Raporton pri la Sepa Kongreso kaj pri la balo mi trovis la jenan paragrafon:

«Ĉiuj estas pretaj je la naŭa, kaj la dancoj tuj komenciĝas. Ili daŭris ĝis la unua matene, laŭ tio, kion oni diris al mi, ĉar je tiu malfrua horo, mi jam de longe dormegadis.»

... Leginte ĉi tiujn liniojn, mi tuj iris kuŝiĝi.

Sed la morgaŭan tagon mi «intervjuis» eminentulojn, kiuj ĉeestis la ceremonion.

Jen kion diris al mi kelnero de la bufedo:

«Je la sepa okazis komuna manĝeto organizita de tre moviĝema sinjoro, kies nomon mi ne memoras; mi nur scias, ke por elparoli ĉi tiun nomon oni devas «miaŭi». Oni manĝis barĉon, kolbason polan kaj tortojn. Kelkaj personoj ne tre ŝatis nian kolbason; eĉ germana sinjorino faris veran grimacon. La ĉeestantoj multe bruegis, ili faris ĉiuspecajn ŝercojn, kantis kaj deklamis. La nombro de la ĉeestantoj estis ĉirkaŭe 200, la nombro de la purigotaj teleroj estis...»

--Sufiĉe; sufiĉe, kelnero, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion rakontis al mi sinjorino de la vestejo, vi scias, la terura rabistino de pluvombreloj:

«Ha! sinjoro, kiom da manteloj! kiom da kaptukoj! kiom da pluv... (mi scias, mi scias)... kaj kiaj belaj kostumoj de sinjorinoj kaj de sinjoroj! Hungarinoj kaj Hungaroj, Bohemoj, Rusoj, Bulgaroj, k. t. p.[11] kaj precipe niaj Polaj kostumoj, tiel ĉarmaj. Sed la plej bela rememoro de ĉi tiu vespero kaj eĉ de mia tuta vivo estos la gardo de la mantelo de la Imperiestro Napoleono. (Kion vi diras, sinjorino! Eble la laceco pro maldormo.) Jes, la Imperiestro ĉeestis la balon; li portis la kutiman veston, blankan mallongan pantalonon, verdan veŝton, epoletojn kaj la tufeton sur la frunto. (Se li havis la tufeton, oni ne povas plu dubi.) La ekzakta nombro de la objektoj deponitaj en la vestejo estas...»

--Sufiĉe, sufiĉe, sinjorino, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion rakontis al mi muzikisto de l' orkestro:

«Ha! sinjoro! en kia stato ni estas hodiaŭ. La violonistoj kuŝas en lito kun paralizitaj brakoj, la violonĉelisto pro lacego falis hieraŭ sub sian instrumenton kaj estis tute kontuzita, la klarnetisto englutis parton de sia muzikilo, la hobojisto ne plu havas pulmojn, la tamburegisto faris truon en la haŭton de sia ilo kaj la kuracistoj ne povas haltigi la brakon de la muzikestro, kiu daŭrigas montri la takton. La preciza nombro de la notoj...»

--Sufiĉe, sufiĉe, muzikisto, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion murmuretis en mian orelon la servistino de la sinjorina tualetejo...

--Kio! sinjoro, vi alproksimiĝas kun scivolema mieno kaj brila rigardo? Fi! estas honte!--vi tute ne scios, kion murmuretis al mi en la orelon la servistino de la sinjorina tualetejo.

Vendredon, la 16. de Aŭgusto.--Je la tria kaj duono, Tria labora kunsido de la Kongreso.

La _Prezidanto_ malfermas la kunvenon kaj donas la parolon al S-ro Sekretario.

La _Sekretario_ legas la protokolon de la lasta kunsido, kiu estas unuanime aprobita; li ankaŭ legas diversajn telegramojn.

S-ro _von Frenckell_ legas sian raporton pri fondo de por-esperanta Internacia Esperanto-Asocio.

D-ro _Kandt_ post kelkaj klarigoj pri la tasko de la Komisio pri ĝenerala organizaĵo, proponas la jenan tekston:

«La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj societoj en la Oka Kongreso decidis:

1-e Ke la Komisio elektita en Antverpeno por studi la demandon pri ĝenerala organizaĵo daŭru funkcii;

2-e Ke ĝi prezentu al la Naŭa Kongreso raporton pri la nun ekzistantaj institucioj, pri ilia funkciado kaj pri rimedoj por ilin kunordigi;

3-e Ke oni publikigu tiun raporton tri monatojn antaŭ la Kongreso kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo.»

S-ro _Bourlet_ principe konsentas kun S-ro von Frenckell kaj D-ro Kandt, ĉar li estas partiano de ĝenerala organizaĵo. Sed la sperto montris, ke ne estas saĝe doni tro da laboro al la Komisio. La subkomisio kaj D-ro Kandt faris ĉion eblan, ni ŝuldas al ili multajn dankojn. Vere la afero estas tro komplika. Pli bone estos iri paŝon post paŝo; la unua paŝo estas la dua paragrafo: Raporto pri la nunaj institucioj; meti ordon en la aferojn. Antaŭ ol scii, kion oni povos fari, oni devas scii, kion oni faris; tiam oni scios, kion oni devos fari. Ni ne donu al la Komisio tro da laboro deviga. Li do faras la jenan proponon aŭ korekton: forstreki en la 3-a paragrafo la vortojn «kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo».

D-ro _Kandt_ akceptas la proponon de S-ro Bourlet.

S-ro _Mudie_ estas subtenanto de la propono de S-ro Bourlet. Li ne volis fari riproĉon al iu ajn en sia hieraŭa propono.

La propono de S-ro Kandt kun korekto de S-ro Bourlet estas unuanime akceptata.

S-ro _Mudie_ parolas pri la prezento de kandidatoj al la diversaj postenoj en la komitatoj. Li diras, ke oni devas havi almenaŭ liston da 13 kandidatoj por 10 postenoj, se oni volas havi veran elekton.

La afero estas lasata al la Komisio.

S-ro _Bourlet_ diras, ke estas ankoraŭ du proponoj senditaj al la K. K. K.:

1-e Propono, por ke oni nomu la kongresojn universalaj anstataŭ internaciaj.

2-e Propono, ke la kongresoj okazu nur ĉiudujare.

La proponoj estas resenditaj al la Komitato.

S-ro _Bourlet_ esprimas sian grandan feliĉon, ke, kiam por la unua fojo kunvenis la rajtigita delegitaro, ĝi tiel bone funkciis. Ĉiuj proponoj estis voĉdonitaj unuanime. Esperantujo estas loko interfrata kaj la ĉeestantoj donis al la tuta Esperantistaro spektaklon de vera konkordo. (_Aplaŭdoj._)

La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la demando pri la sidejo de la venonta kongreso.

S-ro _Stromboli_ petas parolon, kaj lia apero sur la estrado estas signalo de longa aplaŭdado[12]. En la nomo de Italaj Esperantistoj li petas la Kongreson, ke la Naŭa Kongreso okazos en Genova. Li jam faris la inviton dum la malferma kunsido kaj ĝin faras denove, aldonante kelkajn detalojn. Italujo, lando de l' arto, lando de la poezio, deziras kaj estas inda, ricevi sur sian teron la tutmondan Esperantistaron. La Italoj kredas, ke Esperanto estas simila al itala lingvo kaj sekve estas malfacila por aliaj popoloj. Ni montru al ili per nedubinda fakto, ke Esperanto estas same facile ellernebla por ĉiuj lingvanoj. Genova estas bone elektita loko por internacia kongreso, ĉar ĝi havas facilajn komunikaĵojn kun ĉiuj landoj de Eŭropo; rapidaj vagonaroj kaj rektaj vagonoj venas al Genova de multaj grandaj urboj. Aliparte, ĝi estas ankaŭ granda haveno, kun ŝiplinioj al ĉiuj partoj de l' terglobo. Fine, ĝi estas granda kaj bela urbo; la amantoj de la pasinto trovos en ĝi antikvajn monumentojn kaj historiajn rememorojn; la amantoj de la naturo povos viziti en ĉirkaŭaĵo ĉiuspecajn naturajn belaĵojn; la amantoj de la civilizacio vidos tre interesajn industriajn aferojn. Sub la blua ĉielo, rigardante la bluan maron, la kongresanoj povos gaje resonigi nian karan lingvon, kies belsoneco agrable miksiĝos kun la belsoneco de la itala lingvo. (_Ĉiumanaj aplaŭdoj._)

S-ro _Lederman_ (Holando), en nomo de la grupo «Estonto estas nia», protestas kontraŭ la diro dissemita, ke la Holandaj Esperantistoj proponis ne fari kongreson en Italujo pro la milito. Tio estas malvera.

S-ro _Behrendt_ bone scias, ke la Esperantistoj estos altirataj de la multaj ĉarmoj de Genova kaj kredeble voĉdonos por Italujo, sed li estas komisiita de la urbestraro de Breslau por inviti la kongreson en Breslau la venontan jaron kaj li devas fari la inviton. Almenaŭ li esperas, ke multaj kongresanoj sur la vojo al Italujo haltos en Breslau. Li proponas sendi dankleteron al la urbestraro de Breslau por ĝia kora invito.

S-ro _Mudie_ aprobas la proponon de S-ro Stromboli, sed parolante pri komunikaĵoj kun aliaj landoj, nia itala samideano forgesis Britujon. Lasttempe la oratoro legis pri itala militŝipo nomita «Stromboli». Li proponas, ke oni petu Lian Moŝton la Reĝon de Italujo, ke li sendu la ŝipon «Stromboli» por transporti Britojn al Genova. (_Ridoj kaj aplaŭdoj._)

S-ro _Lévy_ invitas la kongreson en nomo de la Rumanaj Esperantistoj. Li diras, ke Bukarest estas centro por nia movado en la Balkanoj.

S-ro *** bohema laboristo diras, ke en nomo de laboristoj li devas protesti kontraŭ la elekto de Italujo, ĉi tiu lando, kiu sovaĝe sin ĵetis.... (_Brueto, bruo, bruego. La oratoro malaperas meze de protestoj_)[13].

La _Prezidanto_ rimarkigas, ke laŭ la regularo oni devas tuŝi en kongresaj kunsidoj nek religiajn, nek politikajn, nek socialajn demandojn. Li esperas, ke la ekzemplo donita de la ĵus parolinta oratoro ne estos sekvita.

S-ro _Iu ajn_ (de ie ajn) proponas, ke oni faru ĉiujare du kongresojn, unu por amuzo kaj la dua por laboro.

La _Prezidanto_ voĉdonigas pri ĉi tiu stranga propono, kiu tamen akiras du voĉojn.

Oni poste voĉdonas pri la sidejo de la venonta kongreso.

Genova estas elektita kun frakasa plimulto.

Oni ankaŭ sendas dankojn al Breslau por ĝia senlaca invito.

S-ro _Bourlet_ diras, ke kvankam la kutimo estas elekti nur la sidejon de la venonta kongreso, li petas, ke oni faru escepton kaj ke oni tuj decidu por 1914. Li venas oficiale inviti la kongreson al Parizo en 1914.