Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 6

Chapter 6 3,864 words Public domain Markdown

«Wielicka! Wielicka! Ĉiuj eliĝu!» Krioj, bruo, muziko. Flagoj ornamas la stacidomon. Sur la perono nin atendas la urbestraro; en bona Esperanto la urbestro deziras bonvenon al ĉiuj, D-ro Mikołajski respondas, kaj sekvante la muzikistaron de la salminejoj, la kongresanoj en kvaropaj vicoj sin direktas al la puto. Parto de la kongresanoj devas malsupreniri lifte, alia parto piede. Apud la lifto mineja oficisto diras al mi kelkajn polajn vortojn, mi tuj prezentas al li mian pluvombrelon, sed li rifuzas; ne estas vestejo ĉi tie. Kial vi ridas? Ne estas ridinde. Vi mokas min, ĉar mi kunportis pluvombrelon por promeni sub la kamparo. Vi diras eble, ke ne pluvas en minejo. Vi tute eraras; pluvis en la minejo kaj eĉ falis sala pluvo. Ne ĉie oni ricevas salan pluvon sur la kapon.

Post unu minuto la lifto nin malsuprenigas sur la unuan etaĝon de la minejo; ankoraŭ du etaĝoj malsuprenirotaj, kaj ve! suprenirotaj. Nun ni iras de mirindaĵo al mirindaĵo, de ĉambrego al ĉambrego, kaj ĉi tiuj ĉambregoj (malplenaj lokoj, en kiuj antaŭe sin trovis la salo), lumigitaj de centoj da lampoj, kies radioj estas resenditaj ĉiuflanken de la minejaj ŝtonegoj ĉiukoloraj, oferas spektaklon nenie videblan kaj neniam forgeseblan. Kaj dum ni malsupreniras per galerioj, per ŝtuparoj, sur pontoj, la sonoj de l' muziko, kiu nin akompanas, venas el malproksime, resendita de roko al roko; kaj la arioj foje gajaj, foje malgajaj, akirantaj en ĉi tiu subteraĵo sonorecon tute specialan, faras impreson nedifineblan. Kaj ĉi tiuj lumoj, ĉi tiuj sonoj kuniĝas por formi plenan feston, feston de l' oreloj kaj feston de l' okuloj.

Jen la ĉambrego «Michalowice», la plej vasta el ĉiuj. La plafono subtenata de multaj lignaj pilastroj, havas altecon je 36 metroj. En la mezo pendas lustro el kristala salo. Ĉi tiu kavegaĵo, iluminata per koloraj bengalaj flamoj, liveras korpremantan impreson; la bruo de la konversacioj iom post iom mallaŭtiĝas kaj fine ĉiuj silentas sub mistera influo de la ĉirkaŭanta beleco.

Jen la «ĉambrego de imperiestro Francisko» kun salaj obeliskoj kaj belega sala pordego.

En la sekvanta ĉambrego «Drozdowice» troviĝas marmora tabulo, rememoraĵo de la 500-jara jubileo de la Krakova Universitato.

Jen la «ĉambrego de ĉefduko Frederiko» sur la tria etaĝo, je 135 metroj sub la tera supraĵo. Ĉi tie ni estas vere en la reĝlando de la gnomoj kaj de la koboldoj.... Sed kio moviĝas en fundo de ĉi tiu malluma galerio? Eble koboldoj, kiuj venas por vidi la Esperantistojn; vi ne timas, ne; ni iru por vidi koboldojn kaj eble varbi ĉi tiujn misterajn estaĵojn.... Haltu! mi ekvidis konfuze blankan robon (robo de koboldo) kaj aŭdis brueton de kisoj.... Ni foriru sur pinto de piedoj, oni ne devas interrompi ĉi tiun koboldan idilion.

Fine, fine ni alvenas al la celo de nia ira vojaĝo, la stacidomo de la grafo Goluchowski. Kia feliĉo! Jen belega bufedo kun multe da bonaĵoj, oni povas manĝi, oni povas trinki, oni povas ripozi. En unua momento oni nur aŭdas bruon de makzeloj kaj de mandibuloj, tintadon de glasoj; sed iom post iom la malsataj satiĝas, la soifaj malsoifiĝas, kaj la babilemeco reprenas siajn rajtojn. La brueto de la konversacioj fariĝas unue bruo, poste bruego, kaj fine tute kovras la sonojn de la muzikistoj, kiuj vane blovas en siaj muzikiloj per tutaj fortoj.

Ve! ve! oni donis signalon por la suprenirado. Pene kaj sopire la Esperantistaro komencas moviĝi. Malproksime, tre malproksime briletas lumetoj. Tien ni devas iri.

Tra densa mallumo briletas la celo, Al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj la celo estas belega; ĝi estas la ĉambro de la ĉefduko Rudolfo kaj ĉefdukino Stefanio, en kies mezo kuŝas subtera lago. En ĝiaj akvoj rebrilas la multaj lumoj, kiuj estas fiksitaj al la muroj de l' kaverno. El la plafono pendas belaj stalaktitoj de salo kaj el la lago stariĝas sala figuro de Sankta Johano Nepomuceno.

Ni reiru nian vojon; funde de galerioj oni ekvidas misterajn ombrojn; en kelkaj lokoj ne tro lumigitaj ni faletas sur reloj aŭ pecoj da ligno; mokemaj ministoj rigardas la ŝanceliĝe irantan kongresanaron. Ni iru, ni iru;

Ĉar nin ne timigas fantomoj la noktaj, Nek batoj de l' reloj, nek mokoj ministaj, Ĉar klara (?) kaj rekta kaj tre difinita Ĝi estas, la voj' elektita.

Atentu, atentu, sinjoroj! iru nek dekstren, nek maldekstren;

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, Ni iru la vojon celitan.

Jen kapelo de Sankta Kingo, en la preciza loko, kie oni trovis la faman ringon.

Ni iru, ni iru; atentu, gesinjoroj, falas salaj gutoj el la plafono, ne restu ĉi tie.

Eĉ guto malgranda, konstante frapante, Traboras ĉapelon pajlitan.

Ni iru, ni iru; ni paŝas malpli rapide; oni viŝas al si la frunton.

Ni ŝvitas kaj ŝvitas, neniam laciĝas, Pri l' tempo ripoza pensante. Cent paŝoj fariĝas, mil paŝoj fariĝas,-- Ni ŝvitas kaj ŝvitas konstante.

Jam ĉarmaj sinjorinoj, lacegaj, pene spirantaj, sidas en ĉiuj anguloj.

«Ho, haltu!» petante virinoj admonas,-- «Ne haltu, ne haltu!» en ĥoro resonas: «Obstine antaŭen!»

Jen la bala ĉambrego! sed la kruroj tute ne suferas pro dancaj tikloj.

Ni iru, ni iru; la gorĝoj fariĝas tre sekaj; kia feliĉo! milda aera blovo dolĉe karesas la varmajn vizaĝojn; momente ĉi tiu blovo fariĝas blovego kaj eĉ kunportas artefaritajn foliojn sur ĉapelon de sinjorino.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras, Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, Ni forton pli freŝan akiras.

Ni iru, ni iru! ankoraŭ kelkaj minutoj de pena marŝado, kaj jen la eliro, jen la lumo, jen la celo.

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro, Atingis la celon en ŝvito,--

kaj kun ĝojo la peklita kongresanaro revidas la belan sunon.

Ni reiru rapide al la stacidomo por retrovi nian specialan vagonaron, kiu saĝe nin atendas.

La forira horo estas la sesa; sed kiel okazas por ĉiuj specialaj vagonaroj, je la sesa kaj duono la nia ne forlasis ankoraŭ la stacidomon. Atendante la ekmoviĝon, ni promenu en la koridoro de l' vagonaro. Sed... ĉu estas vere la esperantista transportilo? En ĉi tiu kupeo oni parolas nur la lingvon de Byron, en tiu nur la lingvon de Victor Hugo, en ĉi tiu alia nur la lingvon de Gœthe; mi ne sukcesas trovi la kupeon, en kiu oni parolas la lingvon de... Zamenhof. Kiel facile nia granda internacia rondo dispeciĝas en malgrandajn rondetojn naciajn! Samideanoj, samideanoj, en niaj esperantistaj kongresoj forkuru de viaj samlandanoj, kiel de la pesto! Alvenante la kongreson, lasu vian gepatran lingvon en la vestejo (kosto: dudek helerojn); vi ĝin retrovos sendifekta, kiam vi foriros.

Fine ni ekmoviĝas; sed nun la laceco kvietigas la langojn, iom post iom la bruo de la konversacioj malgrandiĝas, kaj estas vera fantoma vagonaro, kiu eniras la stacidomon de Krakovo je la sepa kaj duono.

La bravuloj iris ankoraŭ por ĉeesti Teatran Vesperon en la «Arĥitektura Ekspozicio». La ĉefaĵo de ĉi tiu Vespero estis la prezentado de «Urso», komedio en unu akto de Ĉeĥov, tradukita el la rusa lingvo de Devjatnin, kaj ludata de Germanino, Turko kaj Ruso (la tradukinto mem).

Ĉi tiun vesperon okazis ankaŭ kunveno de la Psikistoj. Oni diskutis pri mediumo, kiu en stato konvena parolas per tute nekonata lingvo. Unue oni kredis, ke ĉi tiu lingvo estis ĥina aŭ japana, sed estis eraro; poste oni pensis pri la lingvo de la libro Zend Avesta, ankaŭ tio ne estis; fine psikisto tre klera pri malnovaj lingvaĵoj eltrovis, ke ĉi tiu stranga idiomo estas Ido... en ĝia stato ĉirkaŭ la 1-a de Julio 1912. Kredeble Idisto tre lerta (povanta paroli sian lingvon), mortis en ĉi tiu epoko, kaj hodiaŭ lia spirito, per buŝo de la mediumo parolas ĉi tiun Idon, hodiaŭ nekompreneblan pro la multaj plibonigoj faritaj de post ĉi tiu malproksima dato.

Merkredon, la 14. de Aŭgusto.--Dum la mateno, kunsidoj de multaj specialistoj. La plej gravaj estis tiuj de U. E. A. kaj de la kuracistoj. En la kuracista kunveno oni donis esperantajn nomojn al kelkaj nove elpensitaj malsanoj ne ankoraŭ kuraceblaj. Tio estas tre konsola sciigo, ĉar nun vi ne riskas morti per malsano sennoma, okazintaĵo, kiu igus vin tute ridinda.

Posttagmeze kunsidis ankaŭ Scienca Asocio; la plej rimarkinda fakto estis la ĉeesto en ĉi tiu kunsido de... scienculoj (Profesoro Cotton, Doktoro Bujwid, k. t. p.).

Je la tria kaj duono, Dua Labora Kunsido de la Kongreso.

La _Prezidanto_ malfermas la kunsidon kaj petas la parolontojn, ke ili estu tre precizaj en siaj konkludoj.

La _Sekretario_ legas la protokolon de la antaŭa kunsido, kiu estas akceptata sen rimarkoj.

La Sekretario poste legas la respondon de Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo al la telegramo sendita antaŭhieraŭ. Ĉi tiu respondo, dezirante la sukceson de la laboroj de l' Kongreso, elvokas longan aplaŭdon.

Li legas poste kelkajn telegramojn senditajn al la Kongreso, ĉu de privataj esperantistoj, ĉu de grupoj. Tiu de la Bjelostoka Esperantista Grupo estas varme aplaŭdata.

La _Prezidanto_ diras, ke laŭ la tagordo ni alvenas al Raporto de la Prezidanto de la Lingva Komitato. Ĉi tiu raporto estas disdonita al ĉiuj kongresanoj, kiuj verŝajne ĝin jam legis. Sekve, kaj por ŝpari tempon, oni povus ne legi ĝin en la kunsido.

La _Sekretario_ aldonas, ke la Lingva Komitato kunvenis hieraŭ, ke ĝi aprobis la raporton kaj priparolis diversajn aferojn.

Neniu petas parolon pri la Raporto, kiu estas aprobita.

La _Prezidanto_ diras, ke nun ni venas al la raporto de la Prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj donas la parolon al S-ro Bourlet.

S-ro _Bourlet_ respondas, ke li jam donis en la lasta kunsido la necesajn klarigojn.

S-ro _Hansen_ plene aprobas la antaŭhieraŭan paroladon de S-ro Bourlet kaj diras, ke por doni al ĉi tiu parolado la necesan konkludon, oni devas voĉdoni pri la jena propono:

«De la 1-a de Januaro 1913 la oficialaj fakoj de Centra Oficejo estos apartigataj de la neoficialaj. La unuaj estos transdonitaj sen ŝuldoj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la Administra Komitato.»

Oni voĉdonas per manoj levitaj kun kontraŭprovo.

La propono estas unuanime akceptita. (_Aplaŭdoj._)

S-ro _Mudie_ konstatas, ke hodiaŭ oni voĉdonis nur per manoj levitaj, kaj, ke la propono estis unuanime voĉdonita.

La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la Raporto de la Komisio por Ĝenerala Organizaĵo kaj donas la parolon al S-ro Rollet de l'Isle, vicprezidanto de ĉi tiu komisio.

S-ro _Rollet de l'Isle_ legas resumon de la raporto de la Prezidanto de la Komisio kaj klarigas, ke pro malfavoraj kaj bedaŭrindaj cirkonstancoj la Subkomisio komisiata por esplori ĉiujn projektojn aŭ proponojn jam prezentitajn aŭ prezentotajn kaj por prepari raporton submetotan al la aprobo de la tuta komisio kaj poste publikigota en _Oficiala Gazeto_, ne povis fini sian laboron sufiĉan tempon antaŭ la Oka Kongreso. Sekve la Kongreso povas, se ĝi deziras, ekzameni kaj diskuti iajn montritajn projektojn, sed oni devas prokrasti ĝis la venonta kongreso ĉiun voĉdonon.

S-ro _von Frenckell_ diras, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj; kelkafoje kelkaj malsamaj opinioj en la sama kapo. Li opinias, ke oni devas studigi la demandon pri ĝenerala organizaĵo de unu komisio. Sed ĉi tiu komisio ne povas bone funkciadi, se ĝiaj anoj estas disigitaj en diversaj landoj. Estas necese, ke ĉiuj anoj loĝu en la sama urbo. Eĉ estus pli bone, se oni elektus unu solan homon por fari projekton de ĝenerala organizado. Almenaŭ, se oni ne volas trudi ĉi tiun gravan taskon al sola homo, oni devas elekti komision de samurbanoj.

S-ro _Belmont_ rimarkigas, ke la elektita homo povas malsaniĝi; oni devas ankaŭ elekti anstataŭanton.

S-ro _Mudie_ proponas, ke oni prokrastu _sine die_ la aferon. Cetere en okazo de neprokrastigo li opinias, ke la tasko estas tro peza ŝarĝo por la ŝultroj de sola homo. Oni devas elekti la anojn en diversaj landoj.

S-ro _Bourlet_ principe tute konsentas kun S-ro Mudie. Ni devas prokrasti almenaŭ dum kelkaj jaroj la demandon pri ĝenerala organizaĵo. Estus pli bone konsideri la komision elektitan en Antverpeno kiel eksiĝintan. Ni devas atendi, ĝis kiam la demando estos pli matura kaj nuntempe provi la funkciadon de la ekzistantaj institucioj. Jam en Antverpeno ni havis nian _Parlamenton_, konsistantan el rajtigitaj delegitoj. Ĉi tiu Parlamento funkciis ankaŭ ĉi tiun jaron kaj jam faris gravan laboron; sed estus bone, se antaŭ ol fari novan paŝon antaŭen, ni vidus, kiamaniere funkcias la kreita organismo. Ni devus fari novan ŝanĝon, se bezone, nur post tri aŭ kvar jaroj. Nia sistemo de institucioj ripozas sur la mona helpo de societoj, sed ni ne scias ankoraŭ, ĉu tiuj ĉi societoj alportos siajn kotizojn.

S-ro _Mudie_ konfesas, ke li preferas la paroladon de S-ro Bourlet pli ol la sian propran.

S-ro _Heller_ opinias, ke oni povas tuj decidi per jes aŭ ne, ĉu oni volas ĝeneralan organizaĵon. Ĉi tiu organizaĵo devus esti sendependa de U. E. A.

S-ro _Pazelt_ estas konvinkita, ke ni bezonas ĝeneralan organizaĵon; ni devas havi centran lokon, el kie ni povos ricevi sendubajn informojn pri la ĝenerala movado kaj renkonti, se bezone, aliajn samideanojn. Ĉi tiu centra oficejo devus eldoni poŝlibron entenantan ĉiujn sciigojn necesajn al Esperantisto.

La _Prezidanto_ memorigas, ke la diskutata temo estas: ĉu prokrasti aŭ ne la demandon pri ĝenerala organizaĵo?

S-ro _von Lidel_ pensas, ke prokrasti la aferon estas la plej bona decido prenota. Se ni havus ĉiam la manon en la poŝo por disdoni propagandilojn, centra organizaĵo estus neutila.

D-ro _Kandt_, sekretario de la Komisio por ĝenerala organizaĵo, defendas la subkomision. Oni diris, ke la anoj de ĉi tiu subkomisio estas mallaboremuloj. Sed kelkafoje mallaboremo estas laboro. Nur la atenta tralegado de ĉiuj projektoj pri ĝenerala organizaĵo estis granda tasko. Ju pli da projektoj legis la oratoro, des pli liaj ideoj konfuziĝis. Ne estas eble labori sen buŝa interkomunikado, ĉu kun aŭtoroj de projektoj, ĉu kun aliaj komisianoj. La afero estas solvebla nur per kompromisoj; ne skribe oni povas atingi iun rezultaton, sed nur buŝe.

D-ro _Mybs_ diras, ke la laboro de la komisio kredeble kontentigos nek la per-esperantistojn, nek la por-esperantistojn; oni devas daŭrigi la studadon.

La Germana Asocio esprimis la deziron, ke oni starigu ĝeneralan organizaĵon; li opinias, ke ankaŭ la plimulto de la Esperantistoj tion deziras. Oni devas konservi la komision, sed ne fiksi templimon por la fino de ĝia laboro.

S-ro _Mahn_ tute kontraŭstaras la proponon de S-ro Bourlet. La daŭrigo de la laboro estas ebla: prokrasti la aferon estas tre danĝere.

S-ro _Anttila_ opinias, ke la ekzistanta komisio devas fini sian laboron. Sen organizo la enkonduko de Esperanto en oficialajn sferojn ne estas efektivigebla. Kiu devas reprezenti la Esperantistaron apud la registaroj: ĉu la Lingva Komitato aŭ la K. K. K.?

S-ro _Bourlet_ rimarkigas, ke li ne petis la tutan prokraston de la afero, li nur petis, ke oni ŝanĝu nian nunan organizaĵon, se bezone, nur post kelkaj jaroj.

De unu jaro li pripensas la aferon, kaj ju pli li pripensas, des pli ŝajnas al li, ke oni diskutas pri afero jam solvita.

La nuna afero prezentas du flankojn:

1-e Subtenado de niaj oficialaj institucioj; 2-e Reprezentado de niaj societoj.

Niaj oficialaj institucioj povas esti ordigataj laŭ tri ŝtupoj:

_1-a ŝtupo_: La Esperantista Parlamento, konsistanta el niaj rajtigitaj delegitoj, demokrata bazo de ĉiuj aliaj institucioj. _2-a ŝtupo_: La Lingva Komitato, por la lingvaj demandoj; La Administra Komitato, por la financaj demandoj; La unua por la spiritaj aferoj, la dua por la materialaj. _3-a ŝtupo_: La Akademio, elektita de la Lingva Komitato. La Konstanta Komitato de la Kongresoj; La Centra Oficejo,-- ambaŭ elektitaj de la Administra Komitato.

Ni havas ĉion necesan. Nur mankas, ke ĉi tio funkcias. Ni havis la maŝinon, sed ni ne turnis la turnilon.

Por la dua celo oni volas fari unuiĝon de la Societoj; sed se la societoj ne volas unuiĝi? Ŝajnas, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Ne ni, sed la societoj devas fari unuiĝon, se ili volas. Tio ne estas kongresa afero; la kongreso devas sin okupi nur pri la oficialaj institucioj.

S-ro _Mudie_ proponas, ke la Kongreso esprimu la deziron, prokrasti la aferon pri ĝenerala organizaĵo kaj ke oni ne reelektu novan komision.

Koncerne la unuiĝon, tio dependas de la societoj; oni povus nur deziri, ke ili interrilatiĝu pli intime.

La _Prezidanto_ submetas la antaŭan proponon al voĉdonado per manoj levitaj; la nombro de la levitaj manoj estas tre granda dum la provo kaj la kontraŭprovo. La voĉdono estante duba, oni decidas uzi voĉdonilojn. Oni komencas kolekti bultenojn, sed tuj S-ro _von Frenckell_ leviĝas; li diras, ke la Germanoj bezonas interkonsiliĝi pri la propono farita kaj petas paŭzon.

La kunsido estas interrompita dum kvin minutoj. La ĉefoj de la Germana Asocio kuniĝas en apuda ĉambro.

La kunsido estas denove malfermata.

S-ro _von Frenckell_ petas klarigojn pri uzo de la voĉdoniloj.

La _Sekretario_ klarigas, ke la delegitoj devas voĉdoni per la bulteno 1 de sia voĉdonilo; ke la blankaj voĉdoniloj valoras unu voĉon, la verdaj kvin kaj la ruĝaj dek. Ekzemple, delegito kun sep voĉoj devas meti en bultenujon unu verdan bultenon kaj du blankajn.

S-ro _von Frenckell_ petas la parolon por sciigi, ke li kun siaj amikoj voĉdonis kontraŭ la propono de S-ro Mudie nur, ĉar ili ne volas, ke oni reelektu novan komision.

La _Sekretario_ diras, ke li ne komprenas bone la staton, en kiu ni estas. Ŝajnas, ke kelkaj delegitoj ne bone komprenis la sencon de la propono kaj voĉdonis por tuta prokrasto. Li opinias, ke oni devas bruligi la voĉdonilojn kaj daŭrigi la diskutadon.

S-ro _Mudie_ estas preta forstreki la duan parton de la propono, se oni deziras tion.

La _Prezidanto_ diras, ke voĉdonado per voĉdoniloj estas malfacila, longa kaj teda afero kaj ke oni devas ĝin uzi kiel eble plej malofte.

Li relegas la unuan parton de la propono kaj submetas ĝin al voĉdono per manoj levitaj. Ĉi tiu parto estas akceptita.

D-ro _Kandt_ petas, ke oni ne nuligu la unuan voĉdonadon.

S-ro _von Frenckell_ petas, ke en la propono oni forstreku la vortojn «kaj ne reelekti komision».

La propono kun ĉi tiu korekto estas unuanime akceptita[7].

S-ro _Poncet_ diras, ke la okazintaĵo de ĉi tiu kunsido montris gravan mankon en nia nuna kongresa organizacio. Ekzemple la Germanoj, kiuj havas nur unu solan multenombran Asocion, povis tuj interkonsiliĝi, la Francoj ne povis same fari.

Por forigi ĉi tiun mankon, estus bone alpreni metodon similan al tiu proponita de S-ro Dejean. Ĉar ĉi tiu propono ne estis farita tri monatojn antaŭ la kongreso, oni ne povis ĝin oficiale prezenti.

Jen la aludita paragrafo:

«Dum la kongreso, la Rajtigitaj Delegitoj studas la demandojn, ilin diskutas kaj elmetas dezirojn. Sed post la kongreso, tiuj deziroj povas esti submetataj al la aprobo de la grupoj laŭ metodo simila al tiu, kiu estis uzita por la elekto de la membroj de la Administra Komitato. Ili havas tiom da voĉoj, kiom da fojoj ili deklaris 25 membrojn. Oni ne povos apliki la dezirojn esprimitajn en la kongresoj antaŭ tiu ĉi konsulto.»

Ĉi tiu konsulto estus utila, ĉar oni scias, kiom estas malfacile tuj voĉdoni dum la kongreso.

Kolonelo _Pollen_ diras, ke en la Kongreso estas nek Francoj, nek Germanoj, sed nur Esperantistoj.

La _Sekretario_ legas diversajn telegramojn, inter kiuj unu de la Slava Societo.

S-ro _Mudie_ proponas, ke oni aranĝu komunan senceremonian vespermanĝon en la bufedo de la Malnova Teatro antaŭ la balo.

La _Prezidanto_ fermas la kunsidon je la kvina kaj duono.

* * *

Unu kvarono antaŭ la oka mi sidas en la nova teatro en mia vesto de drama kritikisto. Jes, de drama kritikisto. Vi ridas, sinjorino, des pli bone, ĉar oni vidas viajn belajn dentetojn; vi ridas, sinjoro, des pli malbone, ĉar oni vidas viajn malbelajn dentegojn.

Kial mi ne estus kritikisto? Arto estas malfacila, sed kritiko estas facila. Estas bona metio: neniu scio estas necesa. Cetere oni povas ĝin fari en sia domo; multaj kritikistoj neniam vidis la prezentadon de la recenzitaj teatraĵoj, aŭ kiam ili iras teatron, ili bone dormas sur siaj komfortaj seĝoj. Mi estas tre konscienca, mi ĉeestas la prezentadon kaj tute ne intencas dormi. Mi havas en mano mian kritikilon kaj fariĝas tre severmiena: mi decidis esti senkompata. Tremu, ombro de Słowacki; tremu, realaĵo de Grabowski; tremu, aktoraro; tremu, reĝisoro; tremu, sufloro. Vane la aŭtoro oferos al mi monon por laŭdi lian verkon[8], mi estos el bronzo; vane la tradukinto petegos min surgenue, mi estos el marmoro; vane la ĉarmaj aktorinoj oferos al mi sian plej allogan rideton, mi estos el ligno[9].

Iom post iom la salono pleniĝas, kaj kelkajn minutojn antaŭ la oka, ĝi estas plenega.

Ruĝaj libroj vidiĝas en manoj de multaj ĉeestantoj, kiuj intencas sekvi la tragedion sur la teksto. Bedaŭrinde unu minuton antaŭ la leviĝo de l' kurteno, ĉiuj lumoj de l' salono estingiĝas kaj la kompatindaj libruloj devas fermi siajn librojn. La sama afero okazis en Dresdeno. Konkludo: ĉiam legu kaj relegu la ludotaĵon antaŭ la prezentado, precipe kiam ĝi estas versaĵo. En versaĵoj la frazoj estas ofte tre fleksitaj, ne havas ĉiam, pro postulo de la ritmo, aspekton tute naturan, multaj vortoj estas senvostaj kaj ne estas facile sekvi la penson de l' aŭtoro, kiam oni aŭdas la tekston la unuan fojon. La esperantaj prezentadoj ne okazas tre ofte, kaj estas necese sin meti en staton konvenan por eltiri el ili la plej eble grandan profiton. Sed la kurteno leviĝas aŭ pli bone flankeniĝas; _Mazepa_ ĵus komenciĝis.

La dramon aŭ tragedion (laŭ la titola esprimo) mi ne rakontos, ĉar ĉiu povas kaj eĉ devas legi tiun ĉi belan verkon.

En sia recenzo de _Kaatje_, teatraĵo ludita dum la Antverpena Kongreso, S-ro Era diris, ke la aŭtoro de _Kaatje_ ne estis Gœthe, _Kaatje_ ne estis _Ifigenio en Taŭrido_, kaj S-ro Van der Biest, la tradukinto, ne estis Zamenhof. Simile mi povos diri, ke Słowacki ne estas Victor Hugo, _Mazepa_ ne estas _Hernani_ aŭ _Ruy Blas_, sed Grabowski estas preskaŭ Zamenhof. Efektive, konsiderinte la periodon, en kiu estis skribita la dramo, periodo, kiu vidis la aperon de multaj romantikaj verkoj, la nomo de la franca poeto venas nature en la spiriton, kaj liaj dramoj prezentiĝas kiel kompariloj. Ĉiu verkisto metas devige en sian verkon pensmanieron, ideojn, kiuj apartenas al la tempo, en kiu li vivis, al la mondo, kiu lin ĉirkaŭis. Ju pli ĉi tiuj markoj de difinita epoko estas maloftaj, des pli la verko havas signifon sendependan de la jaro de sia naskiĝo. Tre malmultaj estas la aŭtoroj, la poetoj, kiuj prosperis doni al la esprimo de sia penso formon tiel altan, tiel spiritan, ke ĉi tiu esprimo fariĝis sendependa de la tempo kaj de la nacieco. Malmultaj estas la verkoj, kiuj ĉiam restas junaj kaj ne montras ĉi tie kaj tie simptomojn de velko. Ĉe Victor Hugo ili jam aperas en kelkaj lokoj. Ni devas diri, ke en la dramo de Słowacki ĉi tiuj simptomoj montriĝas tre forte. La verko estas nun sepdekdujara kaj ĝia aĝo estas jam legebla sur ĝia vizaĝo; ĝi oferas multe da belegaj scenoj, sed la interligo de ĉi tiuj scenoj estas ofte nenatura; la aŭtoro uzis en la konstruo de la tragedio la procedojn de la romantika epoko, sed Słowacki, pli poeto ol dramverkisto, ne ĉiam ilin uzis kun necesa modereco. Iafoje oni tro vidas la ŝnuretojn, per kiuj la aŭtoro movigas siajn heroojn; en aliaj okazoj la personoj agas iom blinde, kvazaŭ iliaj ŝnuretoj estus rompitaj. Sed kiel pentristo de sentoj Słowacki estas nekomparebla kaj enigas nin profunde en la koron de la homoj. Tial la elekto de ĉi tiu klasika dramo de la pola teatro estas tute aprobinda kaj tute akordiĝis kun la ĝenerala karaktero de la Kongreso. Ne rekte ni vidis ĉi tiun artan verkon, sed tra la Grabowski'a vitraĵo; laŭ tio, kion diris niaj polaj amikoj, ĉi tiu estis vere glata vitraĵo kaj ne lenso; la traviditaj objektoj, karakteroj aŭ sentoj ne estis grandigitaj, malgrandigitaj aŭ aliformigitaj. Ni ricevis vere fotografaĵon de la originalo.