Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 5

Chapter 5 3,852 words Public domain Markdown

S-ro _Mudie_ diras, ke laŭ la artikolo XI la kunsidantaro elektas du kalkulistojn por la kalkulo de la voĉdonoj; ĉi tiu nombro estas eble sufiĉa por la kongresoj, kies partoprenantoj ne estas multnombraj, sed ĝi estos tute nesufiĉa en la okazo, se la kongresanoj venos grandnombre. Li proponas, ke oni ne fiksu la nombron de la kalkulistoj.

Oni voĉdonas per levitaj manoj kun kontraŭprovo. La korekto estas akceptita.

Oni voĉdonas poste pri la tuto de la regularo, kiu estas unuanime aprobita.

S-ro _Chavet_, sekretario de la Kongreso, legas la protokolon de la malferma kunveno, kiu estas akceptita sen rimarkoj.

S-ro _Sharpe_ diras, ke en la nuna Kongreso estas duspecaj delegitoj, unuj pagis la kotizaĵon difinitan de la Administra Konsilantaro, aliaj ne pagis ĝin. Ĉu ambaŭ specoj havos saman rajton pri voĉdonado.

S-ro _Bourlet_, vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, respondas, ke, sekve de la neĉeesto de Generalo Sebert, prezidanto de la K. K. K., li estas la reprezentanto de ĉi tiu Komitato kaj devas paroli en ĝia nomo. Li donas la jenajn sciigojn pri la priparolita demando: La K. K. K. ne estas leĝdonanta, sed leĝplenumanta organo, sekve ĝi devas obei la regularon. Laŭ la regularo akceptita de la Antverpena Kongreso estas rajtigitaj delegitoj nur tiuj, kies grupoj pagis la laŭleĝan kotizon. Do, kiel vicprezidanto de la K. K. K. li devas kaj povas akcepti kiel voĉdonantojn nur ĉi tiujn delegitojn.

Sed laŭ sia privata opinio, li devas aldoni, ke en celo de paco kaj konkordo inter Esperantistoj kaj pro speciala karaktero de la nuna kongreso, jubilea kongreso, dum kiu ĉiuj koroj devas bati samtakte, estus tre bone, se la Prezidanto bonvolus demandi la rajtigitajn delegitojn (pagintajn), ĉu ili volas konsenti, ke la nepagintaj partoprenu la voĉdonojn. Ĉiam laŭ privata opinio li pensas, ke la pagintaj devus konsenti, ĉar en la Krakova Kongreso devas regi paco. Cetere li esperas, ke post la klarigoj, kiuj estos liverataj al la Kongreso, ĉiuj grupoj akceptos la regularon kaj pagos la kotizon dum la venonta jaro.

La _Prezidanto_ demandas la Kongreson, ĉu iu rajtigita delegito estas kontraŭ la propono. Neniu mano leviĝas. (_Aplaŭdoj._)

S-ro _Chavet_, sekretario, petas, ke oni montru al li, kiamaniere li devos disdoni la voĉdonilojn al la nepagintaj delegitoj. La C. O. sendis al la grupoj rajtigilojn; inter la nepagintaj grupoj, unuj resendis la rajtigilojn, aliaj tute ne respondis. La sekretario opinias, ke oni devas doni voĉdonilojn nur al la delegitoj enskribitaj antaŭ la Kongreso.

La _Prezidanto_ opinias, ke ĉiuj delegitoj, kiuj enskribiĝos nun, devas ricevi voĉdonilojn.

Laŭ S-ro _Mudie_, nur la jam enskribitaj devas esti konsiderataj kiel rajtigitaj delegitoj.

S-ro _Sergeant_ klarigas, ke, ĉar li opiniis, ke laŭ la regularo oni devis pagi antaŭ la enskribo, tial lia grupo neestas enskribita. Ne intencante pagi, li ne sendis aliĝilon.

S-ro _Behrendt_ opinias, ke oni devas akcepti ĉiujn delegitojn, kiuj prezentos laŭregularan rajtigilon. Oni devas rifuzi nur tiujn, kiuj povos nenion montri.

S-ro _Bourlet_ aprobas la proponon de S-ro Behrendt kaj diras, ke oni devas submeti al la voĉdono de la rajtigitaj delegitoj la sekvantan proponon:

Ricevos voĉdonilojn la nepagintaj delegitoj, kiuj antaŭ mardo tagmeze alportos regulan rajtigilon subskribitan de la estraro de sia grupo.

S-ro _Krestanof_ demandas, ĉu enskribante sin nun, oni devos poste pagi la kotizon.

S-ro _von Frenckell_ diras, ke la pago aŭ nepago de kotizo estis ne persona, sed principa afero. Li demandas, ĉu la K. K. K. ne povos doni klarigojn, kiuj malaperigos ĉiujn dubojn. Li esperas, ke ĉi tiuj klarigoj estos tiel trafaj, ke, post aŭdado, la delegitoj jam ne rifuzos pagi tuj la kotizon.

S-ro _Bourlet_ rimarkigas, ke la propono farita valoros nur por ĉi tiu Kongreso, sed ne por la aliaj. Ni deziras akcepti la nepagintajn delegitojn, sed tute ne postulas, ke ili pagu tuj.

S-ro _Lévi_ opinias, ke la deviga pagado de kotizo por akiri rajton de voĉdono estas malbona afero. Oni decidis tion laŭ decido de kongreso, kiu tute ne povis reprezenti la tutan Esperantistaron, ĉar multaj grupoj ne povas sendi delegitojn kaj sekve ne estas reprezentataj.

La _Prezidanto_ diras, ke la afero estis jam decidita de la Sepa Kongreso kaj jam ne estas en diskutado.

Li submetas al la voĉdono la tekston de la propono farita de S-ro Bourlet.

La propono estas unuanime aprobita.

Longaj aplaŭdoj sekvas ĉi tiun voĉdonon, kiu certigas pacon por la aliaj kunvenoj de la Kongreso.

La _Prezidanto_ donas la parolon al S-ro Bourlet, kiu en la nomo de K. K. K. prezentos al la Kongreso kelkajn klarigojn pri la funkciado de niaj Oficialaj Institucioj.

S-ro _Bourlet_ diras, ke laŭ la interna regularo de la kunsidoj la parolantoj povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj; ĉi tiu tempo tute ne sufiĉos por elĉerpi la pritraktotan temon.

S-ro _Chavet_ rimarkigas, ke la raportantoj povas paroli pli ol dek minutojn.

La _Prezidanto_ opinias, ke en la nuna okazo S-ro Bourlet ne estas raportanto kaj demandas la ĉeestantaron, ĉu la parolonto rajtos paroli dum nelimigita tempo.

Neniu kontraŭstaras.

S-ro _Bourlet_ komence diras, ke la grizaj nuboj, kiuj lasttempe iom malheligis la esperantistan ĉielon, devas esti forpelataj per lojalaj klarigoj.

La malkonsento pri la organiza punkto estas nur pro principo. Multaj diras: ni ne volas doni monon, nesciante al kio utilos ĉi tiu mono.

La postulo estas tute rajta kaj tiuj, kiuj faris tiun kontraŭdiron estas tute pravaj.

Kiam la Unua Kongreso fondis niajn oficialajn instituciojn, t. e. la Lingvan Komitaton kaj la Konstantan Komitaton de la Kongresoj, ĝi forgesis nur unu aferon, tio estas doni al ili vivrimedojn. Ĉi tiu forgeso estis komprenebla, ĉar en la unua momento de nia komuna vivo, ni estis ankoraŭ tre nespertaj pri la organizado de tiaj institucioj. Tial D-ro Javal kaj Generalo Sebert private fondis la Centran Oficejon por ebligi la funkciadon de la du kreitaj komitatoj.

En Ĝenevo oni oficialigis C. O., sed oni ankoraŭ ne donis al ĝi monan subtenon. Generalo Sebert malavare daŭrigis sian materialan apogon por certigi la vivon de nia C. O. Eble li faris tion laŭ iom tro luksa maniero, sed ni ne povas lin kritiki, ĉar la mono eliris el lia propra poŝo. Ni povas nur lin danki pro ĉi tiuj montroj de malavareco.

La servojn de C. O. oni povas distranĉi en du partojn: la oficialajn, necesajn servojn, kaj la aliajn.

La unuaj konsistas el la servoj faritaj al la Lingva Komitato, la Akademio, la K. K. K.; la konservado de la Arĥivoj; la publikigado de Oficiala Gazeto. Ĉi tiuj servoj devas esti bazitaj sur niaj propagandaj societoj.

La aliaj servoj estas: la Bibliografio, la Statistiko, diversaj eldonaĵoj, kiel ekzemple la Tutmonda Jarlibro, k. t. p.

Ĉi tiuj lastaj servoj estas utilaj, sed ne necesaj. Ili povas esti kelkafoje tre utilaj. Oni povas citi interalie la partoprenadon en ekspozicioj. Dum la Brusela ekspozicio la C. O. starigis konstantan oficejon kun du oficistoj por reprezentado de Esperanto en la diversaj kongresoj. La rezultatoj por la propagando estis tre grandaj.

Sed multaj personoj diras: Vi petas de ĉiu Esperantisto nur 0,040 Sm. Kiel vi povas kun tia malgranda sumo konduki la aferon? Estas guto da akvo en la maro. C. O. ne povos vivi kaj restos en la mano de potencaj personoj.

La oratoro provos, ne per rezonado, sed per faktoj, pruvi ke la afero estas ebla.

Li prezentos projekton de buĝeto de la C. O.; tia projekto ne estas kaj ne povas esti tute firma, kaj en multaj punktoj oni estas devigata fari supozojn.

Oni kalkulos unue la enspezojn:

Estas proksimume 30 000 Esperantistoj enskribitaj en diversaj societoj. (En Antverpeno, 26 000 estis reprezentataj).

Kun kotizo de 0,040 Sm., oni tiel ricevos sumon da 1 200 Sm. Tia estas la tuta sumo enspezota per kotizoj.

Dua fonto de enspezo estos la abonoj al Oficiala Gazeto; nia centra organo entenas ĉiujn oficialajn raportojn kaj sciigojn. Ĉiuj grupoj devas nepre ĝin aboni. Nuntempe la plimulto el la abonantoj estas privatuloj kaj ilia nombro estas 800. En la estonteco, kun abonoj de grupoj kaj societoj, oni povas kalkuli minimume 2 000 abonantojn.

La prezo de la jara abono estante 2 Sm., la enspezoj elvenantaj el ĉi tiu fonto atingos la sumon da 4 000 Sm.

Ambaŭ fontoj kune (kotizoj kaj abonoj) liveros la tutan sumon da 5 200 Sm.

Sed estas prudente, dekalkuli de ĉi tiu sumo procenton da dek, por la diversaj elspezoj farotaj por enkasigo de kotizoj kaj abonoj.

Post dekalkulo restas neta sumo da 4 680 Sm.

Nun la elspezoj:

Por la funkciado de C. O. unu sola oficisto sufiĉos; oni povas taksi je 1 200 Sm. lian jaran salajron.

(_Voĉoj en la salono_: Ne sufiĉe, ne sufiĉe!)

Jes, estas sufiĉe; en Parizo oni povas facile trovi oficiston kun ĉiuj kvalitoj postulotaj de sekretario de C. O. por la dirita prezo. Por la loĝejo, du ĉambroj sufiĉas (unu por la atendejo, alia por la oficejo mem). Por luprezo, lumigado, hejtado kaj poŝtaj elspezoj, ni kalkulu 480 Sm.

Nun la elspezoj por eldonado de Oficiala Gazeto.

Ĝis nun O. G. estis presita ĉe tre bona, sed tre kara Pariza presisto, sed ne estas necese uzi tian presiston. La kosto de presado de 2 000 ekzempleroj, ĉe ordinara presisto, estos 120 Sm. ĉiumonate, sekve por tuta jaro 1 440 Sm. La poŝtaj elspezoj por sendo de la gazeto atingos 520 Sm.

Entute la elspezoj faras tuton da 3 640 Sm.

La diferenco inter la enspezoj kaj la elspezoj estas 1040 Sm., kio donas sufiĉan marĝenon por neantaŭviditaj okazoj.

Jen kion utilos la ricevita mono. Sed alia grava demando stariĝas: Kiu kontrolos la uzon de ĉi tiu mono?

Oni scias, ke en Barcelono estis kreata Internacia Konsilantaro, kiu poste fariĝis Administra Komitato, po unu ano por mil Esperantistoj. Ĝis nun ĉi tiu Komitato nenion faris, ĉar ion fari ĝi ne povis. Ĝi devis zorgi pri la enkasigita mono, sed en la kaso estis nenio. Nun ĝi povos kaj devos labori. La elspezoj faritaj kun via mono estos kontrolitaj de Administra Komitato, kies anoj estos elektitaj de ĉiuj grupoj. Laŭ nia opinio, ĉi tiu Komitato devas enteni reprezentantojn de ĉiuj gravaj societoj kaj speciale la prezidantojn de niaj grandaj naciaj societoj; ĝi devas esti ĉiujare renovigita.

Resume, je iu difinita dato, ekzemple la 1-an de Januaro 1913, la fondintoj kaj subtenintoj de C. O. diros al la Esperantistaro: Jen institucio tute starigita, en plena funkciado. Prenu en ĝi la fakojn, kiujn vi deziras mem direkti. Ni transdonos ilin al vi kaj de tiam ili estos la propraĵo de la tuta Esperantistaro.

S-ro _von Frenckell_ demandas, ĉu la Esperantistaro prenos C. O. kun ŝuldoj aŭ sen ŝuldoj.

S-ro _Bourlet_ respondas, ke je la difinita dato C. O. estos transdonita sen ia ajn ŝuldo. Li finas la paroladon dirante, ke post ĉi tiuj klarigoj li pensas, ke ĉiuj duboj pri la mona afero forflugos en la ĉielon, ke ĉiuj grupoj akceptos la regularon, ke ĉiuj Esperantistoj pagos la modestan kotizon jam pagitan de 9000 el ili, kaj ke de nun ĉiama konkordo regos inter ĉiuj Esperantistoj. (_Longaj aplaŭdoj; la oratoro estas varme gratulata de siaj najbaroj._)

Mi provis raporti senpartie la parolojn de S-ro Bourlet. Sed ĉi tiuj skribitaj vortoj ne povas fidele pentri la veran elokventecon de ĉi tiu lerta advokato de malfacila proceso, la mirindan arton, kun kiu li scias meti en helan lumigon la evidentajn aferojn kaj lasi en saĝa mallumo la dubajn punktojn.

Mi devas konfesi la eksterordinaran efekton sur la aŭskultantaro de ĉi tiuj elegantaj frazoj elirantaj el ora buŝo. Oro vokas oron. Post la parolado de S-ro Bourlet ĉiuj monujoj kvazaŭ sorĉe malfermiĝas kaj ŝilingoj, frankoj, markoj forflugas al la kaso de C. O., por formi en ĝi kvazaŭan moneran internacian kongreson.

S-ro _Sergeant_ proklamas, ke li estas kontentega kaj tuj pagos. Li volas senprokraste meti sian kotizon sur la altaron de la konkordo (t. e. la verdan tapiŝon de la kongresa tablo).

Oni estas devigata moderigi lian pageman fervoron kaj lin resendi al la Kasisto.

S-ro _Mudie_, malpli flamiĝema, diras, ke antaŭ ses monatoj, la deviga pago estis tro frua. Oni volis unue nin pagigi kaj poste doni klarigojn. Oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Li raportos al la Komitato de la Brita Asocio pri la nuna stato de l' afero kaj ĉi tiu Komitato decidos pri la sekvota konduto. Nur pro principo la Brita Asocio decidis la nepagon, kaj tute ne pro personaj motivoj. Cetere la postulita mono estas difinita nur por la funkciado de la Oficialaj Institucioj kaj ne por la kongresoj. La kongresoj devas esti memstaraj entreprenoj. Kelkaj el ili lasis profiton, aliaj deficiton. Ekzistas kongresa kaso, kiu devas servi kiel reguligilo. Li opinias, ke la projekto de buĝeto de S-ro Bourlet estas tro optimista. Kredeble oni havos iom malpli da abonoj.

La _Sekretario_ legas diversajn telegramojn, el kiuj unu de S-ino Rosa Junck, nia tipa elparolantino.

La _Prezidanto_ fermas la kunsidon je la kvina.

* * *

Je la oka kaj duono, Jubilea Festvespero en la Malnova Teatro.

Kiam mi donas mian pluvombrelon (kaj dudek helerojn) en la vestejo, la vestiblo estas jam plena de amaso belege vestita: frakoj, festroboj, juveloj; kun mia simpla ĵaketo, inter ĉi tiuj elegantaj gesinjoroj, mi similas kotan makulon sur lakita boto. Tute honta mi supreniras galope ĝis la pli alta galerio kaj min kaŝas en angulo. El ĉi tiu pinto la vido estas belega. La salono estas plena, plenega, superplenega; tra la malfermitaj pordoj la ĉeestantaro elfluas en la koridorojn. Maro da kapoj, unuj senharaj, aliaj multharaj, moviĝas malsupre kaj veraj ondoj trakuras ĉi tiun maron; ankoraŭ el ĝi supreniras senĉesa bruado farita de centoj da interparoladoj.

Subite la bruo mallaŭtiĝas kaj ĉesas. Sur la estrado aperis milita orkestro, kiu komencas la koncerton ludante «Polonezon» de Chopin.

Poste Krakova ĥoro akompanata de orkestro kantas la «Jubilean kantaton» de Grabowski, kiun la aŭtoro deklamis al ni hieraŭ en la fino de sia saluta parolado.

Mi ne bezonas paroli pri la entuziasmo, kiu sekvis la kantadon de ĉi tiu bela poezio, ankoraŭ pli ĉarma sub ĝia muzika vesto. Cetere oni devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj versaĵoj kantitaj aŭ deklamitaj dum ĉi tiu vespero estas verkoj aŭ tradukoj de nia amata poeto; la Jubilea Festvespero estis ne sole la festo de nia eks-Majstro, sed ankaŭ la glorigo de unu el niaj plej malnovaj kaj plej talentaj samideanoj, al kiu oni povas nepre doni la nomon de vera eminentulo.

La ĝenerala scivolo estis vekita de la titolo de la tria numero de l' menuo (mi volas diri de l' programo): «Solena parolado», kaj neniu nomo. Kiu parolos? Ne nia eks-Majstro, ĉar li subite mutiĝis. Eble S-ro Bourlet, nia ĉiutema parolanto. Eble S-ro Grabowski faros al ni novan poezian surprizon. Kaj ankaŭ ĉi tiu majesta adjektivo «solena» iom malkvietigas; soleneco kaj gajeco ne ĉiam iras brako ĉe brako. Eble aperos solena sinjoro, kiu el la pinto de sia soleneco solene solenigos ĉi tiun solenaĵon. Sed tute ne, sur la estrado aperas S-ro... Belmont, nia malnova Pola samideano. For la timon! La solena parolado estos solena nur per la nomo. Mi ne povas detale raporti pri ĉi tiu sprita kaj amuza parolado; nur unu parton mi volas iom pritrakti, en kiu Belmont klarigas al ni, ke D-ro Zamenhof ne prenis laŭhazarde ion de ĉiu lingvo, sed ke tio estis farita laŭ peto de ĉarmaj junulinoj reprezentantaj ilian landon, kaj fine li diras:

«Sur pola tero mi ne povas silenti nur pri unu--kaj mi rajtigita estas aldoni nur unu, kio koncernas Polino.

Kaj fine alvenis Polino Kun larmoj en blua okul' Kaj diris: ĉu vi min forgesis? Pro kio respondu, saĝul'. Servado al landoj potencaj Ne estas ordono al Vi... Polujo ne estas perdita Dum vivas ankoraŭ ja ni!... Kaj Majstro respondis: Polino Neniam forgesos mi Vin... Mi estas ja filo de tero De kiu vi estas filin'. Aŭskultu! plej granda en mondo Mistero de l' viv' logaritm' Ho! estas batado de l' koro La sanga akcento--la ritm'. Sur la antaŭlasta silabo La pola stariĝas akcent', Ĝi estu do en Esperanto!... En ritmo vivadas la sent'... Kaj reĝas akcent' poezion, Ritm' estas la gaj' kaj dolor'... Pro tio en Lingv' Esperanto Batados la pola kor'! Kaj dum Esperanto travivos-- En ĝia belsonharmoni' Travivos la pola akcento La ritmo de Pol-poezi'!...»

Kaj kredeble alian polan aferon, krom la akcento, D-ro Zamenhof metis en sian lingvon, ĉar Poloj lernas Esperanton kun mirinda facileco. Pri ĉi tiu punkto, mi volas rakonti al vi vojaĝan rememoron. Venante el Parizo, mi vojaĝis kun Pola junulino iranta al Varsovio kaj post kelke da tempo ni interbabilis. (Mi estas grizhara sinjoro tute sendanĝera por la junulinoj). Kompreneble, mi parolis pri Esperanto. Ankaŭ kompreneble, ĉar ŝi estis el Varsovio, ŝi nenion sciis pri Esperanto. (Neniu estas profeto en sia lando!). Mi montris al ŝi la tradukon de «Mazepa»; ŝi malfermis la libron kaj... ho mirego! ŝi komencis legi kun perfekta elparolado. Eble vi diros: ŝi vin mokis. En tia okazo mi estas ĉarmita... Sed pardonu! la najbaroj faras ŝŝt... ŝŝt kaj min rigardas kun teruraj okuloj. Ĵus komenciĝis la kantado de S-ino Ada Sari, kiu havas en la gorĝo mi ne scias, kiom da najtingaloj kaj silvioj. Tondrego de aplaŭdoj tradukas la sentojn inspiratajn al la aŭskultantaro de ĉi tiu magiistino.

Sed kio tuj okazos? Junuloj formas duoncirklon sur la scenejo; meze de ili oni metas malaltan kesteton, sur la kesteto stariĝas maljuna sinjoro kun bastono en la mano. Subite la maljunulo kolere levas la bastonon kaj per ĉiuj fortoj batas al la kapoj de la junuloj, kiuj tuj komencas krii. Sed kredeble la doloro ne estis granda, ĉar la krioj estas tre agrablaj, eĉ muzikaj. Kaj la malbona sinjoro sur la kesteto daŭrigas la gestadon. Jen li minacas dekstren, jen li minacas maldekstren, kaj ĉiufoje la minacata flanko krias kaj la ne minacata silentas. Momente li stariĝas sur pinto de la piedoj kaj movas brakojn kiel flugiloj; poste li pene levas imagan ŝarĝon; fine li faras rapidan geston per la manoj kvazaŭ li ĵetus pipron en la okulojn de la malfeliĉuloj; ĉi tiuj ellasas lastan plendon kaj silentas. La malbonkora publiko aplaŭdas ĉi tiun kruelan sporton, kaj la barbara maljunulo senhonte salutas. La programo klarigas al mi, ke mi ĵus aŭdis la «Krakovan viran ĥoron» kaj ke la direktoro ne estas sinjoro barbara, sed S-ro Barabasz.

Nun jen S-ino Stanisława Wysocka, kiun ni aplaŭdos morgaŭ en «Mazepa». Ŝi deklamas du versaĵojn esperantigitajn de samideano, kies nomon mi ne bone memoras--ĝi komenciĝas per _G_ kaj finiĝas per _i_--«Sur Jungfrau» kaj «Mi malĝojas, Sinjoro». Kaj aŭdante ĉi tiun lastan poezion, kiun S-ino Wysocka eldiris kun barelo da larmoj en la voĉo, mi revidas la malgrandan teatron de Boulogne-sur-Mer kaj S-ron Grabowski mem deklamanta la saman poezion. Kiel rapide forflugas la tempo, la iluzioj kaj la haroj!

Grandaj aplaŭdoj revenigas min de Boulogne al Krakovo en centono da sekundo. Vere la penso flugas ne malpli rapide ol la iluzioj.

Denove S-ino Sari ĵetas en ĉiujn angulojn de l' salono la perlojn de sia voĉo.

Sed jen ankoraŭ la batitaj junuloj kaj la batanta maljunulo, kaj dank' al la bastono de S-ro Barabasz la Krakova ĥoro nin ĉarmas per kolekto de polaj popolaj aŭ de popolaj polaj kantoj (laŭplaĉe). Ĉiuj estis esperantigitaj de samideano, kies nomon mi ne konas. Mi nur scias, ke estas _rabo_ en la vorto. Unu el ili, titolita «Fajr-eligu hufumetoj» estis tre rimarkita. Oni uzis nian bonan prepozicion _ĝis_ por imiti la bruon faritan de la dancantoj frotante la pargeton per la piedoj por preni la takton, laŭ pola kutimo. Kaj la kantistoj elpuŝis terurajn «ĝis, ĝis, ĝis». Atentu, sinjoroj! se vi uzas nian kompatindan prepozicion kun tia forto, vi ĝin eluzos ĝis la vokalo.

La «Espero», rekantata de la tuta ĉeestantaro, markis la finon de ĉi tiu neforgesinda vespero.

En la vestiblo juna studento staranta senmove sur seĝo portas sur la dorso afiŝon, per kiu ni estas sciigataj, ke la kunveno de la studentoj okazos tuj post la festo. Feliĉaj studentoj! Kiel diris poeto, kies nomon _vi_ memoras:

Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco-- Sole tero restas.

Mardon, la 13. de Aŭgusto.--Hodiaŭ ripozo. Neniu kunveno de neniu Parlamento. Oni ne aŭdos paroladojn, oni ne aŭdos diskutojn, oni ne parolos pri malorganizaĵo centra aŭ organizaĵo malcentra. Mi ne estos devigata skribi galope tedajn notojn; miaj oreloj ripozos, miaj fingroj ripozos, mia kapo ripozos, sed mia lango ne ripozos, ĉar mi intencas babileti, babili, babilegi kun ĉiu kaj kun ĉiuj. Hodiaŭ oni promenas sub la kamparo; jes, sub la kamparo, ĉar sur la programo montriĝas ĉi tiuj magiaj vortoj: _Ekskurso al salminejoj en Wieliczka_, kio tute ne signifas, ke iam oni faris kurson en la minejoj, sed ke posttagmeze ni promenos sub la tero.

Diversaj nelacigeblaj ist-aroj kunsidiĝis ĉi tiun matenon; la plej taŭga por la tago estis la Internacia Libertempa Asocio, kiu certe priparolis la hodiaŭan libertempon. Ankaŭ la Societo de la Virinoj havis sian unuan kunvenon; bedaŭrinde ĉi tiu interesa Asocio ne sukcesas trovi anojn, ĉar artikolo de ĝia regularo diras, ke la membrinoj devas esti almenaŭ tridekjaraj.

Fine la Lingva Komitato tenis solenan kunsidon.

_Tagmezon._--En la stacidomo bruas, bruegas la kongresanoj, kiuj are invadas nian specialan vagonaron; jes, specialan, ĉar specialaj oficistoj nin kondukas al specialaj kupeoj de specialaj vagonoj formantaj specialan vagonaron tiratan de speciala lokomotivo kondukata de speciala meĥanikisto. Nur la reloj ne estas specialaj, ili estas komunaj reloj. Oni ne povas ĉion havi. Baldaŭ la longega vagonaro estas superplenega kaj la malfruintoj devas iri per alia vagonaro. Pli ol 1200 personoj partoprenis la ekskurson al Wieliczka. Ĉirkaŭ la unua la vagonaro pene ekmoviĝas kaj komencas iri al sia celo kun saĝa malrapideco. Atentu, meĥanikisto, vi kondukas Esperanton kaj ĝian sorton, sekvu zorge la vojon celitan: kelkajn metrojn ekster ĉi tiu vojo kaj Esperanto faros malantaŭan salton da dudekkvin jaroj.

Dum ĉi tiu mallonga vojaĝo afabla Polino rakontis al mi legendon pri la eltrovo de la salminejoj kaj ĉi tiu legendo estas tiel ĉarma, ke mi tuj rediros ĝin al vi:

Estis iam, antaŭ multaj, multaj jaroj, hungara reĝo, kiu havis belan, saĝan kaj pian filinon nomitan «Kingo». Kaj ĉi tiu junulino estis tiel virta kaj tiel pia, ke Dio donis al ŝi la povon fari miraklojn. En ĉi tiu tempo la reĝo de Polujo, Boleslavo Hontema, kiu multe aŭdis pri Sankta Kingo, petis de ŝia patro, ke ŝi fariĝu lia edzino. La hungara reĝo konsentis kaj Boleslavo sendis al la junulino multekostan fianĉigan ringon. La patro, kiu tre amis sian filinon, demandis, kion ŝi deziras kunporti kun si kiel doton. Cetere tute preta li estas, donaci al ŝi siajn plej belajn trezorojn. Sed, li miregis, kiam Kingo petis de li la salminejon de Hungarujo; unue li tre ridis pri ĉi tiu stranga peto, sed, ĉar la filino persistis en sia kaprico, li konsentis. Tiam la princino iris al la salminejo, demetis sian fianĉigan ringon kaj ĝin ĵetis en la salan profundegaĵon. Kiam ŝi alvenis Polujon, Boleslavo tre miris, tial ke ŝi plu ne havis la donitan ringon; tiam ŝi kondukis sian edzon en urbeton Wieliczka, kaj en difinita loko ŝi ordonis fosi profundan puton; tagon post tago, nokton post nokto fosis la laboristoj, kaj fine ili alvenis al blanka tavolo tiel malmola, ke estis neeble daŭrigi la fosadon. Tiam Kingo ordonis alporti al ŝi pecon de la blanka tavolo, kaj la ĉeestantoj konstatis kun miro, ke ĝi estas sala ŝtoneto. La junulino ridetante rompigis la ŝtoneton, kaj--miraklo!--en la mezo kuŝis la fianĉiga ringo. La petita doto magie transportiĝis en Polujon....