Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)

Part 4

Chapter 4 3,783 words Public domain Markdown

S-ro _Kanoniko Giesswein_ faras trafan komparon inter la lingvoj kaj la modernaj komunikiloj. La patraj lingvoj similas la malnovajn transportilojn, ĉevalojn, veturilojn, kiuj ebligis nur la iradon en tre malgranda rondo. La internaciaj lingvoj similas la nunajn transportilojn kaj komunikilojn, fervojojn, telegrafojn, telefonojn, kiuj ebligas la iradon en la tuta mondo kaj la komunikadon kun ĉiuj partoj de l' terglobo. En malnova tempo la rolo de interkomprenilo estis ludata de la lingvoj latina kaj araba. Nuntempe ĉi tiuj lingvoj ne respondas je la stato de la civilizacio. Li salutas la kongreson en la nomo de Hungarujo kaj invitas la kongresanojn al la postkongresaj festoj en Budapeŝto.

S-ro _Fischer_, Delegito de Agrikultura Ministro, de la Komerca Ĉambro de Galatz kaj de la Prefekto de Polico de Rumanujo, petas pardonon pro la multaj delegacioj. Li legas raporteton por ĉiu fako kaj insistas pri la graveco de Esperanto por la policistaro de Rumanujo, kien venas multaj alinaciaj policistoj. Li opinias, ke Esperantistoj devas labori mano en mano kaj ne kontraŭbatali unu la alian. Li aldonas, ke nun ni estas maljunaj (dudekkvinjaraj) kaj sekve ni malobeos al D-ro Zamenhof, daŭrigante lin nomi «patro».

S-ro _Nedoŝivin_ alportas la saluton de sia grandega patrujego, kie estas parolataj tiom da diversaj lingvoj, ne sole en apartaj regionoj, sed kelkafoje eĉ en la sama loko.

S-ro _Hitzel_ transiris Atlantikon por alporti gratulojn kaj esperojn de la Amerika Esperantistaro.

S-ro _Mudie_ rimarkigas, ke morgaŭ matene okazos la malferma kunsido de U. E. A., sed ankaŭ estas projektita ĝenerala fotografado de la kongresanoj. Li proponas, ke oni fotografu la kongresanaron tuj post la kunsido.

* * *

Kaj nun la granda bataliono de la naciaj delegitoj ŝarĝitaj de salutoj, komplimentoj, bondeziroj.... Iu ŝerculo proponis, ke ĉiuj parolu samtempe, por ŝpari tempon; sed en tia okazo la malferma kunsido estus tro mallonga. Cetere dum tiu salutanta kunveno oni ne diskutas, nek disputas, kaj tio estas bona afero. Aliparte ĉi tiu aŭdado de ĉiulingvaj samideanoj estas bona okazo por konvinkiĝi, ke malgraŭ neeviteblaj diferencetoj en elparolado aŭ konstruo de la frazoj, ĉiuj oratoroj estas bone kompreneblaj, kondiĉe ke ili parolu sufiĉe laŭte.

S-ro _Glück_ (Aŭstrujo, germana lingvo) diras, ke la Kongreso estos sufiĉe signifa. Ĝi certe estos modelo de paco kaj konkordo; ĝi estos ankaŭ glorigo de la genia elpensinto de Esperanto, kiu restos por ni ĉiam Majstro.

S-ro _Schulhof_ (Aŭstrujo, bohema lingvo) salutas la kongreson kaj diras, ke inter la Bohemoj Esperanto faras grandajn progresojn.

S-ro _Jakimĉuk_ (Ukrajna) diras, ke lia lando estas tre vasta, sed ke la nombro de la loĝantoj estas malgranda kompare al la areo. La Esperantistoj estas sekve iom disaj; tamen ili estas tre proksimaj per la koro kaj laboras mano en mano por la bono de Esperanto.

D-ro _Ghez_ (Aŭstrujo, itala lingvo) parolas pri sia lando baniĝanta en la ondoj de Adriatika maro, vera paradizeto de Esperanto.

D-ro _Loránd_ (Hungarujo) invitas la kongresanojn, iri multnombraj al Budapeŝto por la postkongresaj festoj.

S-ro _Ŝpicer_ (kroata lingvo) certigas la kongreson, ke malgraŭ la malgrandeco de sia lando la kroataj Esperantistoj tenas alte la verdan standardon. Li finas per la krioj: Vivu la nobla nacio pola! Vivu Krakovo!

S-ro _Ernst_ (Belgujo) deziras al la Oka Kongreso la saman sukceson, kiel havis la Sepa.

S-ro _Krestanof_ (Bulgarujo) anoncas, ke la Ministro de la Popola Instruado aprobis lian lernolibron por Bulgaroj kaj ĝin rekomendis al ĉiuj lernejoj en la reĝolando. Tio estas la unua paŝo al ĝia enkonduko en la lernejojn. Sed por la definitiva venko estas necesa antaŭ ĉio konkordo inter la Esperantistoj.

D-ro _Schneider_ parolas en la nomo de la Turista Ligo de Polujo kaj de la Popola Universitato.

_Kolonelo Pollen_ (Britujo) ... Post voko de la nomo, oni aŭdas voĉon venantan el... la plafono. Ĉiuj kapoj leviĝas kaj oni ekvidas nian gajan samideanon sur alta galerio en fundo de l' salono. Bedaŭrinde nur la pezaj vortoj (multsilabaj) venas ĝis mia orelo, la malpezaj (unu- aŭ dusilabaj) restas en aero kaj ne falas teren. Mi nur aŭdis, ke la Ministro de Edukado faris ion bonan por Esperanto.

S-ro _Harvey_ (Skotujo) certigas, ke la skotaj Esperantistoj estas firmaj kiel iliaj montoj. Li esperas, ke post tri jaroj la kongreso okazos en Skotujo. Paco ĉiam regos inter ni. La Skotoj cedos lokon al neniu pri fervoro.

S-ro _Jameson Johnston_ (Irlando) alportas la bondezirojn kaj esperojn de sia lando.

S-ro _Edwards_ (Kimrujo) venas de malgranda lando kaj parolas en la nomo de malgranda nacio; ĝi estas ankaŭ aparta nacio pro la lingvo, kio estas bona kaŭzo por fariĝi Esperantistoj.

S-ro _Hansen_ (Danujo) esperas ankaŭ, ke oni baldaŭ festos Esperanton en dana lando.

S-ro _Anttila_ (Finlando) donas la certigon, ke ĉiuj finnaj Esperantistoj estas firme fidelaj kaj veraj Esperantistoj.

S-ro _Sergeant_ (Francujo) diras, ke ne al li persone la Francoj faris la honoron ilin reprezenti, sed oni lin elektis, ĉar li estas urbano de Boulogne, kie la unuan fojon flirtis la verda standardo, kiu nun estas starigita en ĉiuj partoj de l' mondo. Li memoras kun emocio la malgrandan tablon de malgranda butiko en malgranda strato en Boulogne, sur kiu estis verkita la projekto de flago esperantista, kiun akceptis la unua kongreso, ĉi tiu flago, simbolo ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de Esperantismo. Elektante la oratoron, la Francoj volis montri, ke ili estas fidelaj al la Fundamento kaj opinias, ke la plej bona maniero honori la Majstron estas respekti la Fundamenton, tiun veran kaj solan ligilon de ĉiuj Esperantistoj.

D-ro _Mybs_ (Germanujo) konstatas, ke de kelka tempo kelkaj nubetoj, eĉ kelkaj nuboj aperis sur la blua ĉielo de Esperantujo. Sed ni ne devas forgesi la gravan parolon, fundamenton de Esperantismo, «ni amu unu la aliajn». Sub ĉi tiu signo ni venkos. Kvankam pluvas sur Krakovo, brilas la suno de samideaneco.

S-ro _Serabĵi_ (Hindujo) petas pardonon pri sia parolado, ĉar li estas nur unujara Esperantisto. En Hindujo la Esperantistoj ne estas multaj, sed ĉiuj estas tre fervoraj.

S-ro _de San Millán_ (Hispanujo, kastila lingvo) certigas, ke ĉiuj hispanaj koroj estas tiel varmaj, kiel la radioj de l' suno en lia lando.

S-ro _Sabadell_ (Hispanujo, kataluna lingvo) montras la fervoron esperantistan en sia lando per la fakto, ke la urbestraroj de du urboj, Terrassa kaj Sabadell donis al stratoj la nomon de D-ro Zamenhof.

S-ro _Allende_ (Hispanujo, baska lingvo) diras, ke ĝis nun la parenceco de baska lingvo kun aliaj lingvoj ne estis klare montrita, sed kun unu ĝi rilatiĝas almenaŭ per la koro de ĝiaj parolantoj, nome Esperanto.

D-ro _Stromboli_ (Italujo) alportas en Krakovon la saluton de italaj samideanoj, sed esperas, ke la venontan jaron li povos ŝpari la vojaĝon kaj akcepti la Esperantistaron en sian hejmon.

S-ro _X._ (Japanujo): «En la nomo de la japanaj Esperantistoj mi vin salutas». Plena teksto. (_Varmaj aplaŭdoj._)

S-ro _Bermudez_ (Meksikujo) venis Krakovon post malpaca periodo en sia lando. Li estos kontenta retrovi tie ĉi pacon kaj ordon.

S-ro _Bonnevie_ (Norvegujo) bedaŭrinde preparis sian paroladon en sia malvarma lando dum la vintro kaj la vortoj frostis en la gorĝo.

S-ro _Grabowski_ (Polujo) ĝojas kun ĉiuj samideanoj, ke la Kongreso okazas nun en pola tero, kie estis ĵetitaj la unuaj semoj de Esperanto. Li ĝojas ankaŭ pro tio, ke ni havas ĉi tie mil semantojn de Esperanto, ĉar de ĉi tiu tago Esperanto efektive ekfloros en Polujo. Kaj nun li volas esprimi al nia komuna Majstro sian ĝojon pri la jubileo de nia lingvo:

Feliĉa la semanto estas, Kiu printempe semis grenon, Kaj en aŭtuno ĝoje festas De bonrikolto la solenon.

Feliĉa, kiu en la koro Pri granda verko flame revis, Kaj el la ĉarma flamo-revo Maturan frukton elricevis.

Arbeto, kiun Majstro kara, Vi plantis ĉe Vistul'-rivero, Elkreskis ĝis lazuro klara, Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.

Sub ĝi kolektis terofilojn La jubile' de nova sento, Per kiu frate ligas milojn Neŭtrala lingva fundamento.

Krakovaj muroj ĝojresonas, Dum lernantaro multnacia Dankeme sian Majstron kronas Per la verdaĵo laŭrfolia.

En niaj koroj, granda homo, Stariĝas viaj monumentoj; La gloron de l' benata nomo Ripetos ĉiuj la jarcentoj.

D-ro _Fiŝer_ (Rusujo) parolas en la nomo de la regnanoj kaj en la nomo de Kaŭkaza Societo. Unueco, fideleco kaj paco estu nia devizo.

S-ro _Andonoviĉ_ (Serbujo) diras, ke en lia lando oni devas lerni multe da lingvoj; la malgrandaj lingvoj ne povas batali kun la grandaj. Sekve Esperanto havas multe da graveco por la Serboj.

S-ro _Neniulo_ (Svedujo) nenion diras kaj ne estas aplaŭdata.

S-ro _Schmid_ (Svisujo) proponas, ke oni nomu D-ron Zamenhof «patro de homara konkordo».

Laŭ propono de diversaj samideanoj oni decidas sendi telegramojn al Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo, al Reĝino Elisabeto de Rumanujo, al Generalo Sebert kaj al Rektoro Boirac.

Ĉar ankoraŭ pluvas kaj estas malfrue, oni decidas, ke la fotografado okazos morgaŭ matene je la oka. Kunvena loko: la statuo de Adamo Mickiewicz.

La prezidanto fermas la kunvenon je la sesa.

En la vestiblo, kontraŭ la malpura kartono, oni redonas al mi la pluvombrelon, sed oni tute ne redonas la monereton.

* * *

Je la naŭa komuna festmanĝo en la salono de «Pafista Societo».

Amiko diris al mi: «Ne venu tro malfrue, por havi bonan lokon ĉe tablo». Kvaronon antaŭ la naŭa mi transiris la stratan pordon. En la vestiblo oni prenas mian pluvombrelon (kosto: 20 heleroj). Mi eniras la salonon kaj vidas... neniun tablon. Nur laŭlonge de unu el la muroj, longa, mallarĝa tablo estas kovrita de malvarmaj manĝaĵoj. Kredeble oni ne ankoraŭ dismetis la tabletojn. Ni venis tro frue; ni atendu. Iom post iom la salono pleniĝas, samideanoj en ĵaketo, samideanoj en frako, samideaninoj en simplaj roboj, samideaninoj en festroboj. La babilado komenciĝas kaj la bruo de la konversacioj fariĝas pli kaj pli laŭta, sed neniu tablo aperas. Subite mi ekvidas sur tablo en antaŭsalono glasetojn da brando kaj ŝinkobulkojn. Bona afero! Estas la antaŭmanĝo, difinita por akrigi la apetiton; sed mi devas konfesi, ke je ĉi tiu malfrua horo mia apetito estis jam tre akra. Ni antaŭmanĝu! Mi revenas en la salonon, sed ankoraŭ neniu tablo!

Nur la morgaŭan tagon mi legis en la Kongresa Bulteno, ke mi ĉeestis «Raŭton». Ĉu vi konas Raŭton? Estas tre amuza ludo. Por «raŭti», estas necesa granda, kvarangula salono; en ĉi tiu salono vi metas apud unu el la muroj grandan tablon kun diversaj manĝaĵoj. Sur la libera loko staras la ludantoj, kies parto devas esti frake vestita; post signalo (trumpeto aŭ orkestro aŭ krio: antaŭen Esperantistoj!) la ludantaro marŝas al la tablo kaj amase ĝin ĉirkaŭas. Laŭ la regularo oni devas alproksimiĝi al la tablo, preni teleron, meti sur ĝin pecon da viando kaj salaton. Poste oni devas trairi la amason, kiu vin premas kaj vin puŝas, kaj iri al malproksima parto de l' salono, nenion disŝutante, precipe sur la frakulojn dislokitajn en la amaso. Kaj ne estas ĉio: oni devas ankoraŭ iri al alia malproksima parto de l' salono, por preni glason da biero aŭ da siropo, kaj reveni en sian antaŭan lokon nenion disverŝante.

La ludo estas tre amuza, precipe kiam malvarma guto da biero falas sur la nudan kolon de sinjorino aŭ kiam guto da ruĝa siropo venas makuli la blankan ĉemizan antaŭaĵon de sinjoro. En tia okazo la malbonaj ludantoj koleriĝas, sed la bonaj dolĉe ridetas. Precipe la frakuloj havas tre malbonan karakteron, ili faras teruran mienon, kiam oleita salato flugas al ilia frako.

Efektive, post signalo donita de la orkestro, la ludo komenciĝis, kiel dirite. Mi estis tre malbona ludanto, mi ne volis movi mian teleron kaj manĝis sur la tablo, mi ne volis movi mian glason kaj trinkis apud la fonto de biero. Laŭ tio, kion mi aŭdis, la gajninto estis S-ro Bourlet, lerta por ĵongli kun ciferoj kaj ekvilibri buĝetojn; la malgajninto estis iu samideano vestopurigisto, kun kvin frakoj makulitaj, ok ĵaketoj malpurigitaj kaj mi ne scias, kiom da sinjorinoj bierumitaj.

Samtempe oni konstatas, ke la Esperantistaro ne malŝatas la bonan manĝaĵon. En angulo, S-ro Grabowski englutas ĉiuspecajn bonaĵojn. Kaj oni miras, kiam oni pensas, ke ĉi tiuj bonaĵoj aliformiĝos en belajn versojn. Nenio perdiĝas en la naturo. En mezo de la salono, D-ro Zamenhof ĉiam afabla, ĉiam nelacigebla, surskribas subskribojn. Li surskribas sur kajerojn, sur albumojn, sur ventumilojn, sur rubandojn, sur la plej strangajn objektojn. Se li pagigus siajn surskribojn, kia fonto da enspezoj por niaj malriĉaj oficialaj institucioj! Sed nun la stomakoj estas plenaj kaj la bareloj malplenaj. Oni revigliĝis, la kruroj fariĝas agitemaj kaj baldaŭ paroj komencas turniĝi. Balo organiziĝas kaj daŭris ĝis malfrua horo. Kredeble jen la kaŭzo de la netableco.

Lundon, la 12. de Aŭgusto.--Je la oka kaj kelkaj kvaronoj okazis la ĝenerala fotografado de la kongresanoj, unue apud la statuo de Mickiewicz, poste antaŭ la kastelo Wawel.

Dum la mateno okazis diversaj kunvenoj de istuloj en Komerca Akademio, kaj vagante tra la koridoroj oni vidas la kutiman spektaklon. Sur la pordoj de la ĉambroj, vi legas mirindajn titolojn: «Tutmonda Societo de Rabistoj», «Universala Asocio de Unukruruloj», k. t. p. Se kurioze vi malfermas la pordon, vi ekvidas sur la estrado kelkajn gravmienajn sinjorojn kaj en la ĉambro unu aŭ du samideanojn. La estradaj sinjoroj estas la estraro de la Societo (Prezidanto, Vic-prezidantoj, Ĝenerala sekretario, Sekretarioj neĝeneralaj, k. t. p.); la izolita samideano reprezentas la tutmondan anaron.

Kelkafoje vi ekvidas sur sojlo de pordo du sinjorojn, kiuj vin rigardas kun peteganta mieno. Ili estas la prezidanto kaj la sekretario de «Universala Asocio», kiuj atendas la neekzistantajn membrojn. Se, pro kompato, vi eniras, oni rapide fermas la pordon por ke vi ne povu eliri kaj la kunsido tuj komenciĝas.

La plej grava okazintaĵo de ĉi tiu mateno estis la malferma kunsido de U. E. A. Ĝi havis lokon en la Kongresejo ĉe la Malnova Teatro. Kiam S-ro _Mudie_, prezidanto, malfermas la kunvenon, deko da personoj estas disaj en la salono. La aliaj estas ankoraŭ en la fotografado.

S-ro _Mudie_ diras, ke kredeble niaj fotografotaj samideanoj estis kaptitaj kaj enŝlositaj en la kastelo. Atendante ilin, li legas la programon de la Tria Kongreso de U. E. A. Poste, li insistas pri la granda utileco de U. E. A., aludas la laboron plenumitan de U. E. A. dum la lasta jaro, citas la ĝojigan kreskon de la nombro de la membroj kaj la malpli ĝojigan staton de la financoj, kiuj bezonas specialan atenton kaj finan solvon. Li parolas pri la malfacila tasko de Delegito de U. E. A. en granda urbo, ekzemple en Londono, kiam la Delegito devas kelkafoje dum la semajno iri al iu Londona stacidomo, je la kvina matene, por renkonti samideanon, kiu tute ne scias la anglan lingvon. Li anoncas, ke de nun en Londono speciala sekretario prizorgos la akcepton de samideanoj; sed tio postulas financajn rimedojn. Poste, li tuŝas la ofte priparolitan problemon de «per» kaj «por». Vane klopodas kelkaj personoj disigi ĉi tiujn du movadojn. Ili ne estas praktike tiel apartigeblaj, kiel eble teorie ili ŝajnas. Ili estas multe tro ligitaj unu kun la alia. La plej bona propagando estas la peresperanta. Agante per Esperanto oni agas por Esperanto. Ne la akademiaj demandoj, sed la praktikaj estas interesaj por la plimulto. U. E. A. dum kvin jaroj senbrue iris sian vojon al la nuna sukceso. Ne multe paroli, sed des pli obstine labori; kun ĉi tiu devizo U. E. A. daŭros kaj progresos, kaj neniu povos tion malhelpi.

Varma aplaŭdo sekvis ĉi tiun ĝustan kaj trafan paroladon. Efektive, ĉiufoje, kiam mi provis varbi iun ajn personon, tuj okazis la jena interparolado:

--Jes, mi volonte lernus Esperanton, sed kiam mi estos en fremda lando, ĉu mi povos paroli esperante kun la fervojaj oficistoj?--Ne ankoraŭ.--Ĉu mi povos doni ordonojn al portisto en la stacidomo?--Mi ne kredas.--Ĉu mi povos peti informojn de policano?--Malofte.--Ĉu mi povos paroli kun mia veturigisto?--Kredeble tute ne.--Tiam, kun kiu mi povos paroli?...

Antaŭ la fondo de U. E. A. la respondo al ĉi tiu lasta demando estis: «Eble kun iu samideano post longa duontaga serĉado, se ĉi tiu samideano ne estas forhejme kaj se li havas tempon». Sed nun mi povas venke respondi: «Antaŭ via alveno en la urbon, vi povos peti informojn de speciala delegito, kiu tuj respondos al vi. En la urbo, vi povos iri al difinita loko, kie vi trovos ĉiam samideanon, kiu liveros al vi ĉiujn deziratajn sciigojn aŭ informojn; eĉ se vi deziras, li venos mem al la stacidomo por vin akcepti kaj faciligi al vi la alvenon ĉiam malagrablan, kiam oni ne scias la lingvon de la lando.»

Kaj mi povas certigi, ke ĉi tiu respondo faras pli grandan impreson ol ĉiuj teoriaj argumentoj.

Ĉar la fotografemaj kongresanoj ne ankoraŭ alvenas, S-ro Mudie, bona humoristo, komencas legi iom da statistiko. La efekto estas tuja. Post kvin minutoj la ĉeestantaro foriris al la reĝlando de l' sonĝoj.

Granda bruo de paŝoj malsuprenigas al la tero la sonĝantojn; jen la bataliono de la fotografitoj. La salono pleniĝas kaj oni plu ne parolas pri statistiko.

S-ro _Hodler_, direktoro de U. E. A., havas la parolon. Li metas sur la tablon dikan paketon da paperfolioj, kiun la ĉeestantaro rigardas kun iom da maltrankvileco. Li komencas tre belan paroladon pri la teorio de la praktiko, aŭ la praktiko de la teorio (mi ne scias la ĝustan titolon); li foriras el la tero kun ĝiaj praktikaj bezonoj kaj iom post iom supreniras al pli altaj ideoj, kaj tiam mi observas strangan fenomenon: ju pli leviĝas la ideoj de la oratoro, des pli malleviĝas la kapoj de la ĉeestantoj; eĉ kelkaj personoj de la aŭskultantaro fermas la okulojn kredeble por pli bone ĝui la vortojn aŭdatajn. Kaj simila al majesta rivero, kies glateco estas neniam difektita eĉ per la plej malgranda ondeto, fluas la parolado, kaj folioj sekvas foliojn, frazoj sekvas frazojn, paroladeroj sekvas paroladerojn; eĉ momente oni timis, ke la oratoro senatente relegis la unuajn paĝojn. Pro la ĉesado de l' bruo leviĝas ĉiuj kapoj kaj varmaj aplaŭdoj rekompencas la Direktoron de U. E. A. pro lia senlaca agado.

Sed kial S-ro Hodler, ĉi tiu praktikema viro tiel ŝatas la teorion? Kial li volas (sen aeroplano) flugi al la ĉielo? Restu sur la tero, kara sinjoro, restu kun ni sur la tero!

Poste oni legas la unuan raporton pri la agado de la Centra Oficejo de U. E. A.

S-ro _Lidl_ (Poremba-Silezio) aprobas la laboron de U. E. A., sed deziras la disigon de «por» kaj «per».

S-ro _Allende_ (Bilbao) rakontas pri la malfacila tasko de la karavanestroj, S-roj Poncet kaj Génermont, kaj esprimas al ili la koran dankon de la karavananoj.

S-ro _Mahn_ (Breslau) bedaŭras la forstrekon de la aprobantoj.

La _Prezidanto_ petas lin pritrakti ĉi tiun demandon ĉe la financa raporto, al kiu ĝi pli multe rilatas.

S-ro _Silbernik_ (New-York) transdonas la salutojn de la «Usona Esperanto-Asocio». Li ĉeestis la kongreson de ĉi tiu Asocio en Boston kaj raportis al ĝi pri U. E. A. Li petas, tute aprobante la celon de U. E. A., ke oni sin limigu al la per-Esperanta agado.

La _Prezidanto_ atentigas denove pri la praktika malebleco de nepra disigo.

S-ro _von Frenckell_ (Dresden) transdonas al la Kongreso la salutojn de la G. E. A. kaj de la Dresdenaj samideanoj. Li petas informojn pri la starigo de la Delegitoj kaj deziras por atingi plej grandan fidindecon, la kunlaboradon kun la naciaj societoj.

La _Prezidanto_ atentigas lin pri la raporto de S-ro Rousseau, en kiu ĉi tiu demando estas speciale traktita en la senco de kunlaboro. U. E. A. mem deziras tian kunlaboradon.

S-ro _Edwards-Aberystwytt_ (Kimrujo) deziras, ke oni evitu la diskutojn de «por kaj per», kaj ke laŭ bona angla uzo ĉe laboraj subskriboj oni agu «por-per».

S-ro _Drtina_ (Roznov) deziras, ĉar ĉiuj Delegitoj laboras ankaŭ «por», ke oni enmetu paragrafon pri tio en la statuton.

La _Prezidanto_ respondas, ke estas preferinde lasi la nunan staton, ĉar U. E. A. ne deziras fari iun ajn konkurencon al naciaj societoj. La aranĝo de kursoj, k. t. p., devas esti lasata al la naciaj societoj, ankaŭ se la aranĝantoj aŭ instruistoj estas la Delegitoj de U. E. A.

S-ro _Hansen_ (Kopenhago) opinias, ke estas necese, diskuti la demandon «por» kaj «per». Sendube la per-Esperanta agado de U. E. A. estas la plej efika por-Esperanta propagandilo. La personoj estas multe pli facile haveblaj por Esperanto per la «pera» agado, ĉar nur ĉi tiu povas promesi profitojn. La uzo de Esperanto ĉe societoj aŭ urboj, kiel ekz. en Breslau, ne okazas por servi al Esperanto, sed por servi al si mem. Ili ne uzas ĝin por propagandi, sed por ricevi palpeblajn profitojn.

S-ro _Mahn_ esprimas la opinion, ke U. E. A. kun siaj nunaj celoj estas la plej grava nuna movado kaj ke en estonteco U. E. A. estos la intelekta patrujo de la homa kulturo.

S-ro _Behrendt_ (Breslau) atentigas pri la fakto, ke ankaŭ ekster U. E. A. ekzistas fervoraj propagandistoj de Esperanto.

La _Prezidanto_ respondas, ke ĉi tiu fakto estas de neniu kontestata kaj ke U. E. A. kompreneble ne povas enhavi ĉiujn fervorajn propagandistojn, ĉar multaj personoj tute ne ŝatas eniri asocion.

S-ro _Pazelt_ (Bohemujo) diras, ke interne de U. E. A. estu fondata fako simila al la jam ekzistantaj fakoj, kiu sin okupus kun la por-Esperanta propagando.

Tiel finiĝis ĉi tiu batalo de _por_ kontraŭ _per_, de _o_ kontraŭ _e_, kiun oni povus nomi la Batalo de la Du Vokaloj. Kio rezultis el la diskutado? Nenio. Sed kiel oni diras en iu lando: Estas pli bone, ol iri al la drinkejo.

Cetere, la kunsido estis gajigita de bohema samideano, kiu konkludis sian paroladon ludante mallongan arion sur trumpeteto. Tre bona rimedo por averti la dormantajn neaŭskultantojn, ke la parolado estas finita kaj ke oni devas aplaŭdi.

* * *

Je la tria kaj duono posttagmeze, unua labora kunsido de la Kongreso.

Post forlaso de mia pluvombrelo kaj de dudek heleroj, alproksimiĝante de la salono, mi aŭdas gajan arion kaj tra la pordo ekvidas muzikistaron starantan sur la estrado. Ĉu la kunsido jam komenciĝis? Ĉu nia eminentularo aliformiĝis en muzikistaron? Ĉu D-ro Zamenhof fine agordigante aŭ akordigante sian orkestron kondukas majstre per bastono niajn eminentulojn? Mi ĝojas pensante baldaŭ vidi la jenan spektaklon: S-ron Bourlet batantan tamburegon, S-ron Mudie blovantan en fluto kaj D-ron Mybs glitigantan dolĉe arĉon sur violono, ĉiuj farante ĉirkaŭ nia eks-Majstro malgrandan rondon familian. Sed enirante la salonon mi tuj komprenas mian eraron. Nur estas sur la estrado militista muzikistaro, kiu prove ludas por la hodiaŭa Festvespero. Ve! la bela sonĝo vaporiĝis, sed eble ĝi baldaŭ efektiviĝos. Nun la muziko ĉesas; kvazaŭ sorĉe, pupitroj kaj muzikiloj estas anstataŭataj de tablo kovrita per verda tapiŝo, muzikistaro de severmienaj sinjoroj nigre vestitaj kaj muziko de bruo de paroladoj.

Kun miro mi ne vidas nian eks-Majstron sur la estrado; ĉu li estas malsana? ĉu Idistoj lin forrabis dum la nokto? Sed rigardante la ĉeestantaron, mi ekvidas sur la unua vico malgrandan grizharan sinjoron kun okulvitroj. Laŭ ricevita informo, ĉi tiu sinjoro estas tute nova Esperantisto, varbita de S-ro Bourlet, iu kuracisto el Varsovio, Doktoro Samenhof aŭ Zamenhof (mi ne konas la ĝustan ortografion). Cetere, dum ĉiuj kunvenoj, li aŭskultis tre atente la oratorojn, sed neniam petis parolon, kredeble pro sia nesperto en uzo de Esperanto.

* * *

La _Prezidanto_ malfermas la kunsidon kaj diras, ke antaŭ ĉiu diskutado estas necese havi regularon. Li legas projekton de regularo kaj demandas, ĉu iu deziras paroli pri ĉi tiu regularo.