Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj (Krakovo 1912)
Part 3
Jen nia kunvenejo, bela salonego tre diskrete ornamita. Sur la estrado neniu preparo estas ankoraŭ farita; tabloj kaj seĝoj staras disaj; mi serĉas la kutiman tablon difinitan por la gazetistoj, ĝenerale lokitan apude kaj malsupre de la estrado; sed estas nenia tablo. Bone, ni sidiĝu ie ajn.
Iom post iom la salono pleniĝas; jam la tria pasis kaj nenio aperas. La ĉeestantoj tre pacience atendas, ili bone scias, ke se ilia eminentularo kuniĝis ĉirkaŭ tablo kovrita de bonaj manĝaĵoj kaj de bonaj trinkaĵoj, estas nur por la bono kaj la sano de Esperanto.
Sed jen S-ro Ĝenerala Sekretario, kiu tre ekscitita aranĝas mem tablojn kaj seĝojn laŭ protokola ordo. Reprezentanto de registara gazeto, petinte de li tablon por la gazetistaro, estas repuŝita kiel simpla kontraŭorganiza gazetisto.
«La gazetistoj skribu sur siaj genuoj», deklaras Lia Sekretaria Moŝto. Eble ĉi tiuj ĝenantaj sinjoroj konkurencas kun _Oficiala Gazeto_. Fine oni donas al ili malgrandan tablon en angulo de l' estrado. Ni esperu, ke en venontaj kongresoj oni zorgos iom pli pri ĉi tiuj servantoj de l' publiko.
Subite ĉiuj leviĝas; aplaŭdoj, krioj, entute varma ovacio. D-ro Zamenhof aperis sur la estrado. Ŝajnis al mi, ke ĉi tiun jaron la kutima ovacio farita por la unua apero de la Majstro en la Kongreso estis pli serioza, pli decoplena, ni diru la vorton: malpli histeria, ol en aliaj kongresoj. Oni honoris lin ne kiel iun Azian regnestron, sed kiel viron, certe genian viron, sed viron. Kaj ĉi tiu maniero estas vere pli inda por ambaŭ partoj, la honorato kaj la honorantoj.
La diversaj anoj de la kongresa estraro sidiĝas malantaŭ la verda tapiŝo kaj la kunsido komenciĝas.
S-ro _Bourlet_ malfermas la kunsidon, Li diras, ke laŭ la tradicio la prezidanto de la pasinta kongreso devis transdoni siajn povojn al la prezidanto de la nuna. Bedaŭrinde grandan perdon suferis la Esperantistaro sekve de la morto de la organizinto de nia Sepa Kongreso, D-ro Van der Biest. Li mortis post la triumfo de ĉi tiu granda Antverpena elmontro; li mortis eble pro la tro granda fortuzo, kiun li oferis por la sukceso de nia sepa festo.
Kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, S-ro Bourlet devas anstataŭi la mortintan prezidanton de la Sepa kaj plenumi la transdonon de l' povoj.
Laŭ la Regularo la K. K. K. proponas al la elekto de la Kongreso la jenan estraron:
_Prezidanto_, S-ro Stefan Mikołajski. _Vicprezidantoj_, Britujo: S-ro Bolingbroke Mudie. Francujo: S-ro Rollet de l'Isle. Germanujo: S-ro Behrendt. Polujo: S-ro Grabowski. Rusujo: S-ro Nedoŝivin. _Sekretarioj_: S-ro Chavet, S-ro Rosenstock.
La elekto estas aprobita.
S-ro _Mikołajski_ okupas la prezidan lokon. Li tre kore dankas por la honoro, kiun oni faris al li, lin elektante kiel prezidanton de la Jubilea Kongreso, epokfaranta en la historio de l' Esperanta movado. Li havas fidon, ke la nuna kongreso bone sukcesos; siaflanke li faros la eblon por konduki senpartie la diskutojn; li esperas, ke ĉiuj lin helpos por faciligi lian malfacilan taskon, kaj estas certe, ke ordo kaj paco regos en ĉiuj niaj kunvenoj.
Li esprimas la deziron, ke por la venonta Jubilea Kongreso post nova periodo da dudek kvin jaroj Esperanto estos venkinta kaj ke la ĉeestantoj de ĉi tiu kongreso vidos inter si nian Majstron en vivo kaj bonfarto. Li proponas, ke ni donu materialan formon al ĉi tiu deziro, leviĝante de niaj seĝoj.
Ĉiuj leviĝas. Aplaŭdoj.
S-ro _Szarski_, vicurbestro de Krakovo, salutas la Kongreson en la nomo de la urbo. Li esprimas sian plej koran dankon al la Antverpena Kongreso, kiu elektis Krakovon kiel sidejon de la Oka. Tie ĉi, en Polujo, dank' al speciala situacio, ni devas interrilati kun multaj popoloj de diversaj kulturoj. Sekve, ni tre bezonas helpan lingvon, kiu ŝparos tempon en lernado de fremdaj lingvoj, kaj permesos sin dediĉi tute al spirita disvolviĝado de la propra pola kulturo. Fidelaj al la tradicioj, sed fidelaj al la progreso, ni povos tiel akordigi amon al patrujo kaj amon al ĉiuj popoloj. Li petas pardonon pri la multaj strataj kaj konstruaj laboroj faritaj en Krakovo dum tiu ĉi sezono, kaj esperas, ke malgraŭ ĉi tiuj malhelpaĵoj la kongresanoj povas ĝui la ĉarmon de la multaj antikvaĵoj de la urbo. (_Varmaj aplaŭdoj._)
La Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Krakovo salutas la Kongreson en pola lingvo. Li estas aplaŭdata precipe de la nepoloj.
La Sekretario de la Ĉambro por Komerco kaj Industrio en Krakovo parolas pri la graveco de internacia komprenigilo por la komercistoj. Li certigas la kongresanojn-komercistojn pri bona akcepto de iliaj Krakovaj kolegoj.
D-ro _Odo Bujwid_, prezidanto de la Loka Organiza Komitato, faras longan kaj gravan paroladon. Li esprimas la ĝojon de ĉiuj polaj esperantistoj kaj speciale de la Krakovaj, akceptante gastojn, samideanojn, venantajn el ĉiuj partoj de l' mondo, kaj kun kiuj ili povas interŝanĝi ideojn, dank' al la mirinda ilo kreita de la genio de D-ro Zamenhof. Neniam kongreso tiel grava okazis en Krakovo, neniam tiel granda kongresanaro kuniĝis en la Malnova Teatro[6]. Li longe parolas pri la interna ideo de Esperanto; li starigas paralelon inter vera patriotismo, kiu instigas al amo al la propra patrujo, sed ne instigas al la malamo al la aliaj patrujoj, kaj la ŝovinismo, kiu trudas la mortigon de aliaj homoj nur en celo de almilito kaj de superrego, aŭ kiu volas trudi al popolo alian kulturon.
Fine li montras la gravecon de helpa lingvo en scienca rilato. Li aludas la multajn malfacilaĵojn okazantajn en sciencaj kongresoj pro la diverseco de la lingvoj, kaj deziras la baldaŭan venkon de nia lingvo en ĉiuj rondoj de scienculoj.
Ĉi tiu bela parolado de konata scienculo elvokis grandajn aplaŭdojn. Neutile estas insisti pri la graveco de aliĝo al Esperanto de famaj personoj, kiel Profesoro Bujwid, disĉiplo de Pasteur kaj de Koch, fondinto de bakteriologiaj Institutoj en Varsovio kaj Krakovo.
* * *
D-ro Zamenhof leviĝas por sia kutima ĉiujara parolado.
Tondras aplaŭdoj, leviĝas brakoj, eliĝas krioj.
Kiam la kongresanaro kvietiĝas, nia Majstro eldiras la jenan belan, sed iom malgajan paroladon, per voĉo klara, sed, ŝajnis al mi, kun iomete da momenta emocio:
"La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam--post longa naska preparado--aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.
Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.
Dudek kvin jaroj! grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu pensas, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ,--ni povas pri tio sincere nin gratuli.
Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj--se Esperanto vivos--ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la _reguleco_ de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn,--tia lingvo ne bezonas jam timi ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.
La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.
* * *
Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de _ĉiuj_ niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.
* * *
Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari tion tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi «majstron», ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.
Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: «tion mi postulas» aŭ «tion mi deziras». Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan standardon, mi--laŭ via deziro--dum dudek kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon. Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur _inter_ vi.
Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:
La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donas al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernas nur la aferon de la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj _dekretoj_, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona _influo_. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan _majstron_. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu «majstro», ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.
Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la esperantismo kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur _privataĵo_, kiu povas esti _bazita_ sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel _identa_ kun ĝi.
* * *
Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: «kiu pli laŭte krias, tiu estas prava». Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava _socia problemo_, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante _propagandi_ nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu _estimon_ kaj _konfidon_ por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj «espero, obstino kaj pacienco»; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: «konkordo».
* * *
Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia «kanto de cigno», li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon,--ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi plu ne parolas.
Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento,--tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.
* * *
Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenas, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran dankon ni esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron."
* * *
Aplaŭdegoj sekvas la lastan frazon de la parolado, sed en la rigardoj direktataj al nia eks-Majstro oni vidas miksaĵon de respekto kaj de riproĉo. Kio! la Majstro ne plu volas esti Majstro! Ĉu tio estas ebla? Kiel diris sprite nia samideano Belmont, ĉu Dio povas fariĝi eks-Dio?
S-ro _Bourlet_ proponas, ke oni kantu «La Esperon».
Ĉiuj leviĝas kaj la gravaj sonoj de nia himno eliĝas el ĉiuj brustoj. Ŝajnas al mi, ke oni kantas iun malgajan, kvazaŭ funebran kanton por enterigo de la majstreco de nia eks-Majstro.
La _Ĝenerala Sekretario_ legas diversajn telegramojn de saluto al la Kongreso senditajn de forestantaj samideanoj. La legado de ĉiu telegramo estas sekvata de aplaŭdoj. La sendintoj estas: Generalo Sebert, Rektoro Boirac, Grupo de Charlottenburg, Hungaraj Esperantistoj, S-ro Schröder (el Wien), Fraŭlino Ad. Zamenhof, S-ro Leon Zamenhof, S-ro Edmond Privat, Esperantistoj de Graz, Kapitano Peregordo, S-ino Ranfaing Zabilon d'Her, Ukranaj Samideanoj, F-ino Lawrence, D-ro Arnholdt, Esperantista Grupo de Shanghai, Möller kaj Borel, Otto Simon, Japanaj Esperantistoj, Pola Societo Paca de Varsovio.
Li legas poste liston de la delegitoj, kiujn diversaj registaroj oficiale sendis al nia Kongreso. Jen tiu listo:
_Aŭstrujo_: Ministro de la Milito kaj Landa Militistaro: Kapitano Engel. Bohema Nacia Konsilantaro: S-ro Adalbert Kraus. _Bulgarujo_: Ministro de l' Instruo kaj Asocio Bulgara: S-ro Krestanof. _Hungarujo_: Ministro de la Nacia Instruo: S-ro Kanoniko Giesswein. _Germanujo_: Urbo Breslau: S-ro Behrendt. _Rumanujo_: Agrikultura Ministro kaj Komerca Ĉambro el Galatz: S-ro Henriko Fischer. _Rusujo_: S-ro Aleksandro Nedoŝivin, ŝtata konsilanto. _Usono_: Ŝtato Pensilvania: S-ro Hitzel.
Ĉiuj siavice salutas la kongreson per afablaj vortoj, kaj deziras sukceson al nia lingvo.
_Kapitano Engel_ rimarkigas, ke la unuan fojon, kiam Esperanta Kongreso okazas en Aŭstrujo, ĝi havas kiel sidejon urbon ĉirkaŭitan de fortikaĵoj. Li esperas, ke Krakovo fariĝos vera kastelo de Esperanto, kiu ĉiam trovos en ĝi protektadon kontraŭ ĉiuj atakantoj.
S-ro _Prezenti Levi_, nia blinda samideano, havas tuj la parolon post la reprezentanto de Aŭstrujo, ĉar li parolas en la nomo de Ŝia Moŝto la reĝino de Rumanujo. Ŝi komisiis al S-ro Levi la agrablan taskon oferi al D-ro Zamenhof sian portreton kun propra subskribo.
S-ro _Kraus_ estas varme aplaŭdata pro la mallongeco de sia parolado.
S-ro _Krestanof_ diras, ke Esperanto estos la pli potenca ilo por dissemi la sciencojn kaj unuigi la korojn.
S-ro _Behrendt_ parolas pri la utileco de Esperanto en praktikaj celoj. Kiel ekzemplon li citas la ekspozicion de Breslau dum la venonta jaro; ĉi tiu ekspozicio aliĝis al U. E. A. kaj fariĝis esperanta entrepreno. Li invitas la kongresanojn veni multenombraj Breslau'on.